Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

PARADIZO - KANTO 33a

 

“Virga patrin’, filin’ de filo via,

kreaĵo plej humila kaj elstara,

fiksita celo de l’ konsilo dia,

viamerite la natur’ homara

nobliĝis tiel ke l’ kreint’ sin donis

por fari sin kreaĵo proprafara.

En via sin’ la amo sin deponis,

pro kies varmo en la pac’ ĉiama

ĉi tiu floro tiel elburĝonis.

Al ni vi estas lamp’ zenite flama

de la karito; sube sur la tero

vi estas de espero fonto ama.

Madon’ el pleja grando kaj supero,

se hom’, volante gracon, vin ne petas,

flugemas sen flugilo la espero.

Via benigno ne nur helpon metas

al la petanto; per iniciato

antaŭ l’ demandofaro vi jam pretas.

En vi grandanimec’, en vi kompato,

en vi bonfar’, en vi kerniĝas sume

ĉiuj bonecoj en plej alta grado.

Jen do ĉi tiu, kiu jam ĝisnune

de l’ plej abisma universokavo

la opajn spiritvivojn vidis dume,

petegas vin je  graco pri ekhavo

de ega virto, por ke li l’ okulon

pli alten levu ĝis la lasta savo.

Mi, ne sentinta por mi plian brulon,

ol por li sentas, preĝas vin, kaj estu

la preĝ’ sufiĉa laŭi la postulon,

ke vi per viaj preĝoj lin malvestu

de ĉiuj nuboj de l’ mortema stato,

tiel ke l’ pleja bon’ sin manifestu.

Mi preĝas plu, reĝino laŭ la ŝato

povanta ĉion, sanaj vi konservu

liajn sentumojn post tioma gvato.

Al homaj sentoj via ŝirmo servu:

kun Beatrice la beata ĥoro

manplekte kun mi preĝas: jen observu”.

L’ okuloj, dia amo kaj honoro,

fiksante la preĝanton, malvualis

ŝati la preĝojn el sindona koro;

al la eterna lumo poste alis,

kaj tiom enpenetri la intimon

neniu kreitaĵo ŝin egalis.

Mi, proksimante jam la celofinon

de ĉiu vol’, laŭdeve per la ardo

de la dezir’ atingis la kulminon.

Mansignis kaj ridetis min Bernardo

ke mi rigardu al la alt’ etera,

sed mi jam estis mem al tiu parto;

mia vidpov’, iĝante pli sincera,

pli ĉiam pli penetris ĝis la fundo

de l’ alta lum’ estanta en si vera.

De nun pli grandis mia vidprofundo

ol la parolo por raporti penas,

kaj cedas la memor’ pro l’ troabundo.

Pri tio, kio dum la sonĝo scenas,

post la vekiĝo restas l’emocio,

sed la cetero al memor’ ne venas,

tiel nun estas; svenas preskaŭ ĉio

el mia vido; restas kun similo

en koro la dolĉeco de l’ vizio.

Tiel degelas neĝo je l’ sunbrilo,

tiel je l’ vento sur folioj ŝvebis

perdiĝe la sentenco de Sibilo.

Ho pleja lum’, kiu vin tiom levis

de homkompreno, al la mens’ donacu

nur spure iom, kiom mi ricevis;

kaj mia lang’ esprimi nun sagacu,

ke unu eron nur de via gloro

al la estontaj gentoj mi postlasu;

se iom vi revenas al memoro

por soni en ĉi tiu versvolumo,

pli klaros al la hom’ via valoro.

Pro l’ akuteco de la viva lumo

kredeble mi min sentus perdigita,

se de ĝi detordiĝus l’okulumo;

kaj tio igis min aŭdace spita

persisti ĉiam plu, ĝis mi adresis

la vidon ĝis l’esenco infinita.

Ho grac’ abunda, mi al mi permesis,

ke tra l’ eterna lumo mi traserĉas,

kiel plej eble mia mens’ sukcesis:

mi vidis ke al ĝia kern’ konverĝas,

ligite en volum’ per ampotenco,

kio tra l’universo sin disverŝas:

substancoj, akcidentoj kaj tendenco,

kvazaŭ kunbloviĝantaj, laŭ metodo

ke mia diro estas spur’ sen senco.

L’ universalan formon de ĉi nodo

mi kredas ke mi vidis en elmontro,

ĉar mi plej ĝojas dum raportklopodo.

Nur unu punkt’obskuras pli ol nombro

de dudek kvin jarcentoj por l’evento,

ke miris Pozidon’ pri l’ Arga ombro.

Simile en senmovo kaj atento

la menso ŝvebe gvatis kun admiro

kaj kreskis dum la gvat’ la ardosento.

Oni fariĝas je ĉi luma miro

ke sin deturni por alia spekto

neniel alkonsentus la deziro:

en ĝin la bono, de la vol’ objekto,

kunfluas; ekster ĝi difekto iĝas,

kio interne estas la perfekto.

Mia parol’ de nun pli malsufiĉas

por diri, kio en memor’ rezistis,

ol la parol’ de suĉinfano riĉas.

Ne ĉar el pli ol unu form’ konsistis

la viva lumo, kiun mi rigardis

kaj kiu sama al si mem persistis,

sed ĉar la vidon ĉiam pli mi hardis,

unu aspekto sola, nur pro tio

ke mi ŝanĝiĝis, diversforma ardis.

En la profunda, klara lum’ de Dio

tri rondoj trikoloraj sin elmetis

kaj ĉiu el egala dimensio;

kaj unu de l’ alia sin elĵetis,

kvazaŭ reflekto; fajro laŭ la ŝajno

estis la tria; el la du procedis.

Kiom sen forto, sen sukcesogajno

por la koncepto la parol’ validas:

la vortoj esprimivas, kiom “ajno”.

Ho lum’ eterna, en vi mem vi sidas,

vi vin komprenas, de vi komprenata,

vin komprenanta, amas kaj alridas.

La rondo, kiu estis konceptata

kiel reflekto de la lum’ alia,

dum akutiĝis la rigard’ engvata,

ŝajnis, ke ene per koloro sia

laŭ bildo de la homo ĝi sin pentras:

tute en ĝin penetris vido mia.

Kiel la geometro sin koncentras

al cirkla kvadratur’ kaj ne elvokas

tiun principon, kiun li ne centras,

tiel la nova vido nun min ŝokas:

scivolis mi, kiel la bildo venis

al tiu rondo, kiel ĝi sin lokas:

Por tio miaj plumoj ne konvenis:

abrupte mian menson dum la provo

bategis fulmo, kaj la vol’ ekplenis.

La altan fantazion mankis povo;

sed jam turnadis ĉiujn volocelojn,

same al rado en egala movo,

 la  am’ movanta kun la sun’ la stelojn.

(esperantigo de Enrico Dondi)

 

En la kanto estas Skolastikaj terminoj. Substanco = kio ekzistas per si mem;  akcidento = kio ekzistas nur depende de la substanco, t.e. aspekto nenecesa de la substanco;  tendenco (latine: habitus, ĉe Dante: costume)  =  konstanta dispono de la substanco ricevi determinitan formon kaj aktivi en determinita maniero.

 

 

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!