





|
|
"Belega fotografio de niaj pioniroj"
La IKUE-arkivo ne posedas bildojn de la unua Kongreso de 1910. La plej
malnova fotografio datiĝas de la 3a Kongreso, okazinta en Budapeŝto de la 17a
ĝis la 23a de aŭgusto 1912. En ĝi aperas multaj pioniroj de la unua kongreso.
Kun la fotografio estas detala didaskalio, sed ne kompleta. Ĉu Vi rekonas
aliajn?

Kolegio Sankta Emeriko. Unuavice, meze, sidas la itala
paroĥestro Jakobo Bianchini; maldekstre de li estas la papa prelato
d-ro Aleksandro Giesswein, prezidanto de la Hungarlanda Esp. Asocio;
kaj, maldekstre de li, Abato Aŭgustino Richardson, prezidanto de IKUE.
Maldekstre de abato Richardson estas la fama litova pastro prof-ro Aleks
Dambrauskas (Dombrovski) el Kovno / Kaunas. Apud li (do la dua viro de
maldekstre) Claudius Colas. Unuavice, la virino nigre vestita estas
F-ino Marie Larroche. Duavice (kun 4 butonoj sur la uniformo) estas
majoro Mavro picer, iniciatoro de la esperanto-movado en Kroatujo;
malantaŭ li, dekstre, duone estas videbla la kapo de juĝisto d-ro Bela Rácz,
poste vicprezidanto de Hung. esp. Asocio. La irlanda pastro prof-ro Patrick
Parker estas kun la okulvitroj kaj blanka koltuko meze de antaŭ la faldoj
de la flago. Dekstre de li en la foto, estas Balkányi Pál, elstara
hung. esperantisto (kapo estas apud la blankaj birdflugiloj de iu sinjorino).
Ĉe la flagostango maldekstre sub la mano de la flagtenanta liphara viro oni
vidas pastron piariston, faman matematikiston prof-ron d-ron Ciril Vörös,
aŭtoron de 2 geometriaj verkoj en E-o.
(el Espero Katolika n-ro 1-2/2001)
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al

klare indikante Vian poŝtan adreson.

|
|