|
|
"LA VIRETO KIU SURGRIMPIS ARBON"
n-ro 39
Kiu rajtas pardoni pekojn?
LA VIRO ENIRINTA TRA LA TEGMENTO
(Luk 5, 17-26)
Iun tagon Jesuo estis instruanta, kaj kun li sidis fariseoj kaj
leĝo-majstroj venintaj el ĉiuj vilaĝoj de Judeo kaj Galileo kaj el Jerusalemo.
Jesuo havis povon mirakle sanigi malsanulojn. Subite alvenis viroj portantaj sur
kuŝejo paralizulon. Ili strebis lin enporti, por lin prezenti al Jesuo, sed pro
la homamaso ili ne trovis spacon por tion fari. Tiam ili suriris la domon kaj
trainter la tegmenteroj ili desuprigis lin kun la liteto mezen de la ĉambro,
antaŭ Jesuo (Luk 5, 17-19).
Homoj renkontas Jesuon en plej diversaj situacioj: Zaĥeo sur
arbo, Samarianino ĉe puto, Nikodemo dumnokte, malsanulino tra densa homamaso,
demonhavanto en tombejo... kaj handikapulo tra tegmento. La afero okazis jene:
la domo, kie Jesuo sidis, estis tute plena de homoj, tiel ke ne eblis enirigi
tra la pordo tiun handikapulon, kiun kvar homoj portis sur liteto. Ili tamen
nepre volis lin enporti, kaj tial ili elpensis originalan elturniĝon: ili
suriris la tegmenton (ĝenerale temis pri unuetaĝaj dometoj kun terasoj), disigis
kelkajn tegmenterojn, kaj tra la estigita aperturo ili desuprigis la
paralizulon, en la ĉambron, ĝuste antaŭ Jesuo.
Vidinte ilian kredon, Jesuo diris: ''Homo, viaj pekoj estas forigataj''.
Tiam la leĝo-majstroj kaj la fariseoj komencis sin demandi: ''Kiu estas tiu
blasfemanto? Kiu povas forigi pekojn krom Dio sola?''. Jesuo divenis iliajn
pensojn, kaj diris al ili: ''Kion vi pensas en viaj koroj? Ĉu pli facilas diri:
Viaj pekoj estas forigataj; aŭ diri: Stariĝu kaj marŝu? Nu mi pruvos al vi, ke
la Filo de homo havas surtere la povon forigi la pekojn''. Tiam li diris
al la paralizulo: ''Al vi mi ordonas: leviĝu, surprenu vian liteton, kaj foriru
hejmen''. Tuj li leviĝis kaj surprenis la kuŝejon fronte al ĉiuj, kaj foriris
hejmen, laŭdante Dion. Mirego trafis ĉiujn, kaj ili gloris Dion kaj pleniĝis de
timo kaj diris: ''Hodiaŭ ni vidis eksterordinarajn aferojn (Luk 5,
20-26).
La frazo de Jesuo: ''Viaj pekoj estas forigataj'' kaŭzis skandalon inter la
ĉeestantoj, kiuj pensis, ke nur Dio rajtas pardoni pekojn. Sed Jesuo, diveninte
iliajn pensojn, kaj por pruvi, ke li povas pardoni pekojn, sanigis tiun
handikapulon.
* * *
Se oni vere serĉas Jesuon, oni ne pretekstas, ke estas malfacile, ke mankas
tempo ktp. Se ne eblas eniri tra la pordo, oni faru aperturon en la tegmento...
* * *
''Vidinte ilian kredon...''. Kio instigis Jesuon al pekpardono? La kredo ne
nur de la handikapulo, sed ankaŭ de liaj helpantoj.
* * *
''Nur Dio rajtas pekpardoni!''. Jes ja; sed Dio povas igi la homon Jesuon
peranto de lia pardono. En la Evangelio ni legas, ke Jesuo transdonis tiun
peradon ankaŭ al sia komunumo.
Battista CADEI
|
|