|
Religieme en Esperanto
La usona ĵurnalo "USA Today" (Usono Hodiaŭ, legata de milionoj da
personoj en la tuta mondo) aperigis la 27an de januaro 2000 artikolon
pri Esperanto, ĉefe pri la religia movado, intervjuante i.a. IKUE-anon
Ulrich Matthias. Rajtigitaj de la aŭtorino, ni publikigas la tradukon en
Esperanto de ŝia artikolo.
Kiu internacia lingvo estis fondita en 1887? Tiu estis unu el la
demandoj dum lastatempa "Who Wants to be a Millionaire" (tre
fama usona televida kvizo, nldr). La konkursanto paŭzis. Ĉu eble la
persa? Voĉdoniginte la spektantojn, li heziteme elektis ĝuste:
Esperanto.
Ĝi estas la lingvo tutmonde parolata kiu restas relative nekonata. Tio
baldaŭ povus ŝanĝiĝi. Unuafoje granda institucio, la Katolika Eklezio en
Germanio, konsentis konsideri la uzadon de Esperanto por plibonigi
tutmondan komunikadon interne de la Eklezio dum la tradicia latinlingvo
forpasadas. De la 31a de majo ĝis la 4an de junio ĉe la germana katolika
forumo en Hamburgo, prelegos dekoj da prelegantoj al 50 000
partoprenantoj. Unu el la referaĵoj, de la rumana ĉefepiskopo György
Jakubinyi, estas titolita "Esperanto: ĉu la nova latino de la Eklezio?".
Esperanto? Por tiuj tiom konfuzitaj kiel la kviz-konkursanto, jen
enkonduko.
Ĝin disvolvis Ludovik Zamenhof, juna pola kuracisto frustrita de la
konfuzo inter parolantoj de la pola, la rusa, la germana kaj de la
judgermana en sia naskiĝurbo Białystok.
"Esperanto" signifas "iu, kiu esperas."
Ĝi uzas vortojn tiritajn el 700 radikoj komunaj al eŭropaj lingvoj. Ĝia
gramatiko estas simpla, sen neregulaj verboj. Ĝi estas fonetika, kun
prononco laŭliteruma. Oni facile ellernas ĝin - entuziasmuloj diras, ke
la ellernado okupas kvinonon de la tempo bezonata por la kastilia aŭ la
franca.
Ulrich Matthias lernis ĝin antaŭ 14 jaroj kiel universitata studento en
Germanio. Pasintjare li tie eldonis libron pri la lingvo. Li enkondukos
la prelegon de la ĉefepiskopo en Hamburgo.
Ulrich diras, ke Esperanto populariĝas inter junaj eŭropanoj depost la
falo de la sovetia bloko en 1989. Ĉi-jare okazos katolika
Esperanto-kongreso en Italio, kaj kristana Esperanto-kongreso kaj
katolika Esperantista junulara tendaro en Ĉeĥa Respubliko.
"La komuna lingvo Esperanto ebligas, ke gejunuloj el ĉiuj partoj de
Eŭropo havu profundajn religiajn konversaciojn kaj sentu ke ili estas
parto de tutmonda komunumo," Ulrich diras el sia hejmo en Wiesbaden.
La Katolika Eklezio delonge subtenis Esperanton kiel komunikilon por sia
diversa membraro, laŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
. Ĝia revuo 'Espero Katolika', estis fondita en 1903. Oni celebras
Mesojn en Esperanto depost 1981, plejparte en Eŭropo. En 1977 Radio
Vatikana komencis Esperantlingvajn dissendojn unu fojon semajne, tion
pliigis al du fojojn semajne en 1981 kaj tri fojojn semajne en 1998.
En 1997 partoprenantoj de la 50a IKUE-Kongreso estis en Placo Sankta
Petro kiam Papo Johano Paŭlo la 2a parolis al ili en Esperanto. La Papo
restas la sola ŝtatestro kiu ofte alparolas publike en Esperanto.
'The World Almanac and Book of Facts' taksas la nombron da Esperantistoj
je 2 milionoj, kompare kun la 487 milionoj da anglalingvanoj. En Usono
Esperanto-kluboj estas aktivaj en 26 ŝtatoj; nur en Kalifornio estas
kvin kluboj. La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko havas 801 membrojn. En
la Interreto estas pli ol 20 novaĵgrupoj por Esperantistoj kaj miloj da
partoprenantoj pridiskutas ĉion, de sekso ĝis scienco.
Ellen Eddy uzas ĝin "preskaŭ ĉiutage, precipe en ret-poŝta korespondado"
ŝi diras el sia hejmo en Olympia, Vaŝingtono. "La lingvo estas uzebla
por ia ajn celo ĉar ĝi apartenas al neniu aparta grupo". Ĝuste tiu
koncepto allogis ŝin al Esperanto en 1969. "Mi ŝatis la ideon de
neŭtrala lingvo kiu ebligas, ke parolantoj renkontiĝu je egala nivelo".
Eddy helpas plani la 31an jaran someran Esperanto-seminarion ĉe San
Francisco State University de la 26a de junio ĝis la 14a de julio.
Esperanto havas ankaŭ siajn malestimantojn. "Ĝi ne populariĝis pro tio,
ke ĝi ĉiam estas io kion la parolanto devas lerni aldone al sia denaska,
praktika lingvo - ekstraĵo", diras Robert Trammell de la fakultato pri
lingvoj kaj lingvistiko de Florida Atlantic University en Boca Raton.
"Kaj koncerne la rolon de 'internacia lingvo' kiu ne donas avantaĝon al
iu parolanto super alia: ne, ĝi estas esence hindeŭropa lingvo kun multe
da grekaj, kaj latinaj kaj latinida influoj".
Eddy tamen restas esperema pri la estonteco de Esperanto. "Mi opinias,
ke la altiĝanta kosto de lingvotradukado en la Eŭropa Unio kaj en
Unuiĝintaj Nacioj igas hodiaŭ des pli alloga la ideon de neŭtrala dua
lingvo por ĉiuj.
DRU SEFTON
(tradukis Mike LEON)
Aldono: 'Gvido al Esperanto'. [Listo kun
anglaj tradukoj de 19 vortoj].
Dru Sefton estas delonga
ĵurnalistino, nun sendependa gazetraportisto en la usona ĉefurbo
Vaŝingtono.
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|