Preĝo de
la Papo por la tria jaro de pretiĝo al la granda jubileo de la jaro 2000
Dio, Kreanto de la ĉielo kaj de
la tero,
Patro de Jesuo kaj Patro nia
Estu benata Vi, Sinjoro,
Patro kiu estas en la ĉielo,
ĉar en via senfina mizerikordo
Vi kliniĝis super la mizero de la homo
kaj donis al ni Jesuon, vian Filon, naskitan de virino,
nian Savanton kaj amikon, fraton kaj elaĉetanton.
Dankon, bona Patro,
pro la donaco de la jubilea jaro;
igu, ke ĝi estu tempo favora,
jaro de la granda reveno al la patra domo,
kie Vi, plena je Amo, atendas la perdiĝintajn gefilojn
por doni al ili la ĉirkaŭbrakon de la pardono
kaj por akcepti ilin ĉe via bankedo,
vestitaj per la festo-vestaĵo.
Al Vi, Patro, estu nia eterna
laŭdo!
Tre indulga Patro,
dum la Jubileo
pli kaj pli floru la amo al Vi kaj al la proksimulo:
la disĉiploj de Kristo akcelu justecon kaj pacon;
al malriĉuloj estu anoncita la Bonsciigo
kaj al etuloj kaj marĝenigitoj
la Patrino Eklezio adresu sian preferan amon.
Al Vi, Patro, estu nia eterna
laŭdo!
Justa Patro,
la granda Jubileo estu la taŭga okazo
por ke ĉiuj katolikoj remalkovru la ĝojon
vivi en la aŭskulto de via parolo
kaj en mem-forlaso al via volo;
ke ili spertu la valoron de la frata kunuleco,
kune pecigante la panon
kaj laŭdante Vin per himnoj kaj kantikoj inspiritaj de la Spirito.
Al Vi, Patro, estu nia eterna
laŭdo!
Patro, riĉa je mizerikordo,
la sankta Jubileo estu tempo de malfermiteco,
de dialogo kaj renkontiĝo
kun ĉiuj kredantoj je Kristo
kaj kun la sekvantoj de aliaj religioj:
en via senfina amo,
estu abunde mizerikorda kun ĉiuj.
Al Vi, Patro, estu nia eterna
laŭdo!
Dio, ĉiopova Patro,
igu, ke ĉiuj viaj gefiloj spertu,
ke dum la irado al Vi,
lasta celatingo de la homo,
akompanas ilin kun boneco Maria Sanktega,
ikono de la pura amo,
de Vi elektita por esti Patrino de Kristo kaj de la Eklezio.
Al Vi, Patro, estu nia eterna
laŭdo!
Al Vi, Patro de la vivo,
komenco sen komenco,
supera boneco kaj eterna lumo,
kun la Filo kaj kun la Spirito,
estu honoro kaj gloro, laŭdo kaj dankemo
dum la jarcentoj da jarcentoj.
Amen.
Papo Johano Paŭlo la 2a
"En la
respekto de la homaj rajtoj estas la sekreto de la vera paco"
Mesaĝo de la Papo por la Monda tago de la paco
1.
"Sojle de nova jaro, la lasta antaŭ la Granda Jubileo, mi deziras pritrakti
ankoraŭfoje ĉi tiun temon el fundamenta graveco, kun vi ĉiuj viroj kaj virinoj
de ĉiu mondoparto, kun vi, politikaj respondeculoj kaj religiaj gvidantoj de la
popoloj, kun vi, kiuj amas pacon kaj volas plifirmigi ĝin en la mondo" (n-ro 1).
La Papo elektis la respekton de
la homaj rajtoj kiel temon de sia mesaĝo por la solenado de la monda tago por
paco 1999. La temo de la papa mesaĝo alprenas sian plenan signifon se oni ĝin
starigas en la kunteksto de tri sufiĉe gravaj eventoj: la unua estas la
kvindek-jariĝo de la deklaracio pri la homaj rajtoj. Tiu deklaracio markis
firman punkton en la konscienco de la homaro, konsciigante ĝin pri la tragika
sensencaĵo de milito kaj pri la bezono certigi pacon al la estontaj generacioj
sur la firmaj bazoj de la respekto de la fundamentaj rajtoj de la homo.
La dua evento estas la dudeka
datreveno de la papado de Johano Paŭlo la 2a kiu jam en sia unua encikliko
Redemptor Hominis (la Elaĉetanto de la homo) tre substrekis la kunligon
inter respekto de homaj rajtoj kaj la paco. Ĉi tiu kunligo restos kiel unu el
pli fekundaj konstantaj elementoj de lia senlaca papado.
La tria evento kunligiĝas kun la
fakto ke ĉi tiu estas la lasta mesaĝo de la nuna jarmilo, kiu tial aludas la
aperon de novaj konsciiĝoj okaze de epoko kiu finiĝas kaj epoko kiu komenciĝas.
Al la virinoj kaj viroj de la nova jarmilo la Papo konfidas altan taskon:
kultivi la pacon per la plena valorigo de la transcenda digno de la homa
persono. "Jen la konvinko kiun mi kore deziras kundividi kun vi: kiam la
akcelo de la homa digno estas la gvidanta principo al kiu oni inspiriĝas (...)
tiam oni metas firmajn kaj konstantajn fundamentojn por la starigo de paco"
(n-ro 1).
2.
La dokumento, kiun ni povus priskribi kiel resumo el plej organikaj kiujn iam la
papa Instruado proponis pri homaj rajtoj, strukturiĝas laŭ tri grandaj pivotaj
centroj:
a) la unua koncernas ĝuste la
transcendan dignon de la homa persono kiun oni taŭge vortumas pere de aludo (en
n-roj 4 kaj 5) de la du tipaj bazoj de la katolika doktrino: la rajto je vivo
kaj la rajto je religia libereco, koro de la homaj rajtoj. Surbaze de tio la
Papo priskribas la universalecon kaj nedivideblecon de la homaj rajtoj, kvazaŭ
kiel admono adresita al tiuj, kiuj, ofte kun proprainteresaj argumentoj,
klopodas malfortigi kaj endanĝerigi ties konservon;
b) la dua pivota centro
pritraktas laŭsisteme la respekton kaj akcelon de la politikaj kaj civilaj
rajtoj. En ĉi tiu parto de la mesaĝo ni trovas tute apartan emfazon pri la rajto
je partopreno kun la denunco ke "ĉi tiun rajton je partopreno en la publika
vivo oni tamen igas ofte vana kiam la demokratia proceso estas senigita de efiko
pere de favorismo kaj de koruptado" (n-ro 5). La rajto je partopreno, krome,
ne limiĝas nur je la strikta kadro de la unuopaj civitanoj, sed estas
plivastigata al la nacioj kaj popoloj kiuj havas ĝin, vokataj sekve partopreni
en la de-cidoj kiuj ofte profunde ŝanĝas ilian vivo-manieron. Ankaŭ ĉi tie jen
la zorga averto pri "la danĝero kiu fontas el akumulo de politika kaj financa
povo en la manoj de malmultaj registaroj aŭ grupoj de intereso" (n-ro 6).
Daŭre parolante pri la rajto je partopreno, la n-ro 7 de la dokumento krome
denuncas tre laŭte kaj malmole tiujn, kiuj forprenas al etnaj grupoj kaj naciaj
minoritatoj la fundamentan rajton ekzisti kiel tiaj: "ĉu oni povas resti
silentaj fronte al tiom gravaj krimoj kontraŭ la homaro?" demandas la Papo,
kiu pozitive pritaksas la ĵusdatan starigon de Internacia Punjura Ĉarto;
c) la tria pivota temo koncernas
la socialajn kaj ekonomiajn rajtojn, kun signifaj kaj aktualaj aludoj pri la
nuntempo.
En ĉi tiu parto, tre gravaj estas
la unuaj frazoj de n-ro 9, kie la Papo pritraktas la temon pri la rolo de la
merkato, temo sufiĉe debatata ankaŭ de studuloj kaj fakuloj pri ekonomiko:
"La rapida kuro al globaligo de la ekonomiaj kaj financaj sistemoj igas evidenta
la urĝon decidi kiu devas garantii la globalan komunan bonon kaj la realigon de
la ekonomiaj kaj socialaj rajtoj". La respondo de la Papo, en ĝia koncizeco,
estas el modela klareco: "La libera merkato per si mem ne povas tion
fari...". Deirante el ĉi tiu starpunkto, teoria kaj praktika, tipa de la
sociala doktrino de la Eklezio, nuntempe objekto de kreskanta konsento ĉe
studuloj kaj ekonomiaj subjektoj, oni povas kompreni la sencon kaj valoron de la
zorgaj atentigoj kiujn la Papo disvolvas koncerne kelkajn problemojn:
- kreskanta atento je lernejo kaj
laboro (n-ro 8) kiel kolonoj por taŭga uzo de la "riĉaĵo"-homo en la procesoj
de ekonomia kresko;
- klarvido de globala progreso en la
solidareco kontraŭ la detruantaj postsekvoj de la ĵusdataj ekonomiaj kaj
financaj krizoj kiuj peze efikis sur milionojn da perso-noj, refalintaj en
situacion de mizero;
- rapida kaj forta zorgo por ebligi
al kiel eble plej granda nombro da landoj, antaŭvide al la jaro 2000, eliri el
ilia - jam nun neeltenebla - situacio kunligita kun la eksterlanda ŝuldaro;
- savogardo de la kreaĵaro el kiu
dependas la nuno kaj la estonteco de la mondo, pro tio ke ekzistas konstanta
interreago inter hompersono kaj la naturo.
En ĉi tiu kunteksto aperas aparte
signifa la alvoko de la Papo por "profunda ŝanĝo de la vivostilo tipa de la
moderna konsumo-socio" (n-ro 10). Temas pri alvoko al vivo-aŭstereco ĉiam
ĉeestanta en la kristana asketismo, reproponita en la Mesaĝo kiel spirita urĝo
por doni moralajn sencon kaj mezuron al nia vivo, al nia produktado kaj al nia
konsumado.
3.
En la mesaĝo por la monda tago de la paco ne povis manki abunda mencio pri la
rajto je paco, kiun la Papo vaste prezentas (n-ro 11), kun kelkaj rimarkoj
novaj, se konsiderataj en la kunteksto de la sociala instruo de la Eklezio. La
unua koncernas la tragikan paradokson de la enarmeigo de la infanoj. La Papo
demandas al si kaj demandas: "Ĉu oni povas akcepti, ke oni tiel detruu ĵus
florintajn vivojn?". La dua rimarko koncernas la amasan kaj nekontrolatan
produktadon kaj komercadon de malgrandaj kaj malpezaj armiloj. Temas pri
komplika problemo kontraŭ kiu devos kuniĝi la publika opinio por instigi la
registarojn kaj la internacian komunumon starigi kontrolon de produktado,
vendado kaj eksportado de ĉi tiuj morto-rimedoj. Fronte al la multaj problemoj
kaj tragedioj kiuj ŝuldiĝas al la malrespekto de la homaj rajtoj, la Papo
instigas ĉiujn akceli kulturon de la homaj rajtoj (n-ro 12). "Nur kiam
kulturo de homaj rajtoj (...) fariĝas kompletiga parto de la morala havaĵo de la
homaro, oni povas rigardi kun konfido je la estonteco" (n-ro 12).
Kun la rigardo fiksita al la nova
jarmilo, kiun la Eklezio komencos per la celebro de la Granda Jubileo de la
naskiĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Papo finas sian mesaĝon per granda,
laŭta kaj neta alvoko: la respekto de la rajtoj estas tutunue respekto kaj
progresigo de la malriĉuloj. "(...) Ĉe la akra kontrasto inter nesentivaj
riĉuloj, kaj malriĉuloj mankaj je ĉio, Dio staras je la flanko de ĉi-lastaj. Kaj
je tiu flanko devas stari ankaŭ ni" (n-ro 13).
Mons-ro François Xavier Nguyên
Van Thuân
Prezidanto de la Papa Konsilio "Justeco kaj Paco".
|