BIOGRAFIO DE KARD. VLK
Kardinalo Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago (Ĉeĥa
Respubliko) naskiĝis la 17an de majo 1932 en Lěšnice, paroĥejo Sepekov,
distrikto Písek, suda Bohemio, diocezo České Budějovice, suda Bohemio. Li pasis
sian infanaĝon en Záluzí, apud Chyšky kie li vizitis la elementan lernejon kaj
konis la pezan kamparan laboron en bieno.
Kiam li estis 11-jaraĝa li demandis al si ĉu li volas sacerdotiĝi. Ĉi tiu unua
ideo pri sacerdoteco ekestis en li ĉar li sentis sin aparte pridemandita de
afiso, metita en lia paroĥejo, kiu ĉiam altiris lian atenton. En tiu afiŝo
estis skribite: «ĉu ne volus ankaŭ vi fariĝi sacerdoto?». Tiutempe tamen tiu ĉi
projekto aspektis por li nerealigebla; tial li sopiris fariĝi piloto de
aviadiloj.
La 20an de junio 1952 li traspasis la licean licencon ĉe Liceo Jirsík en České
Budějovice. En tiuj jaroj de komunista persekuto ne eblis aliri teologiajn
studojn kaj tial de 1952 ĝis 1953 li estis laboristo de aŭtomobilfabriko "Motor
Union" en České Budějovice, kaj de 1953 ĝis 1955 li soldatservis en Karlovy
Vary.
Post soldatservo li sukcesis, malgraŭ la politika situacio, studi arĥivistikon
ĉe la Fakultato pri beletro de Universitato "Karolo" de.Prago, kaj li diplomiĝis
en 1960. Li laboris ĉe diversaj arĥivoj en suda Bohemio: ĉe la regiona arĥivo de
Třebon, en Jindřichův Hradec, kaj de decembro 1960 ĝis 1964 ĉe la urba kaj
distrikta arĥivo de České Budějovice, kies direktoro li fariĝis.
En tiu sama periodo li publikigis serion da artikoloj en diversaj sciencaj
revuoj. En 1964 li forlasis ĉi tiun aktivadon por studi en Litoměřice ĉe la
Fakultato pri teologio "Sanktaj Cirilo kaj Metodio" (1964-1968).
La 23an de junio 1968, dum la t.n. "Praga Printempo", 36-jaraĝa, li pastriĝis
kaj estis tuj nomumita sekretario de la episkopo de České Budějovice, Josef
Hlouch (1968-1971).
La ŝtataj organoj, ĝenataj de la influo kiun li havis kaj de lia paŝtista agado,
en 1971 devigis lin forlasi České Budějovice, kaj sendis lin en la paroĥejojn de
la Bohemia Arbaro, tut-izolitaj sur montoj, de Laziště kaj Záblatí, distrikto
Prachatice. De la 1-a de novembro 1972 li estis paroĥestro en Rožmitál pod
Třemšínem, kaj samtempe en Bohutín kaj Drahenice, distrikto Příbram. Tie, en
1978, la ŝtataj aŭtoritatuloj, kunlabore kun la lokaj komunistoj, deprenis de li
la ŝtatan rajtigon plenumi sacerdotan servadon.
La «civitano Miloslav Vlk» estis tiel devigata kaŝe praktiki la pastran servadon
en Prago de oktobro 1978 ĝis la 31a de decembro 1988.
De 1978 ĝis 1986 li estis vitro-purigisto en la centro de Prago. En tiu periodo
li kaŝe plenumis sian paŝtistan agadon kun etaj grupoj de laikoj.
De 1986 ĝis 1988 li havis eblecon labori en la distrikta arĥivo de la
Ĉeĥoslovaka Ŝtata Banko en Prago.
La 1-an de januaro 1989, je la komenco de la «turniĝo», oni ebligis al li
plenumi la sacerdotan oficado dum unu jaro, prove. Li fariĝis paroĥestro en la
regiono, okcidenta Bohemio, en Klatovy, en Žihobce, en Bukovník. Poste, la 1-an
de septembro 1989 li ekzorgis, kiel paroĥestro, ankaŭ pri paroĥejoj landlime kun
Bavario: en Čachrov, en Javorná, en Železná Ruda, en Běšyny, en Štráž na Šumavě.
Post la t.n. «velura revolucio» la historio de laboristo Miloslav Vlk tuj
ŝanĝiĝis. La 14an de februaro 1990 li estis nomumita de la Papo Episkopo de
České Budějovice kaj la 31 an de majo 1990 li ricevis la episkopan ordinon de
Episkopo Antonín Liška.
La 27an de marto1991, post apenaŭ unu jaro de agado, Monsinjoro Vlk estis
nomumita de Papo Johano Paŭlo la 2a Ĉefepiskopo de Prago, posteulo de la
priplorita Kardinalo František Tomášek. La oficiala enoficigo okazis la l-an de
junio 1991. Pli poste (la 16an de aprilo 1991) li estis elektita Prezidanto de
la ĉeha Episkopara Konferenco, ĝis 2000.
La 16an de aprilo 1993 Monsinjoro Miloslav Vlk estis elektita Prezidanto de la
Konsilio de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj, kiel posteulo de Kardinalo Carlo
Maria Martini, ĉefepiskopo de Milano, tasko, kiun li konservos ĝis la 31an de
majo 2001.
Inter 1992 kaj 1993 li ricevis tri doktorajn titolojn «honoris causa»: ĉe la
Illinois Benedectine College, ĉe la St Thomas University (Usono) kaj ĉe la
Universitato de Passau.
Krom ĉi tiuj akademiaj rekonoj li ricevis ankaŭ diversajn honorajn civitanecojn.
En 1994 li estis nomumita Membro de la Kongregacio por la katolika edukado.
La 30an de oktobro 1994 lia nomo, kune kun tiu de la aliaj 29, aperis en la
listo de la nov-kardinaloj.
Li estis speciala Sekretario de la unua speciala
Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al Eŭropo (1991) kaj li
partoprenis en la 9a ĝenerala Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj en 1994, pri
la konsekrita vivo, kaj en la 2a speciala Asembleo de la Sinodo de la Episkopoj,
dediĉita al Eŭropo de 1999.
Li estas membro: de la kongregacio por la orientaj
Eklezioj; de la Papa Konsilio por la soci-komunikadoj; de la speciala Konsilio
por Eŭropo de la ĝenerala Sekretariejo de la Sinodo de la Episkopoj.
* * *
LAVEUR DE
VITRES ET ARCHEVĘQUE" (Vitrolavisto kaj ĉefepiskopo)
estas la franclingva titolo de la biografio de Kardinalo Miloslav Vlk
verkita de Alain Boudre (Parizo, 1994). El la itallingva eldono (A Praga un
lavavetri diventa arcivescovo -Cittŕ Nuova Editrice) ni ĉerpis ĉi tiujn du
menciojn pri la esperantisteco de Kardinalo Vlk.
ESPERANTO KAJ NIGRA VESTAĴO
Ĉe la fino de la bazaj studoj, estante ĉiam tre konvinkita pri sia vokiĝo,
seminariano Vlk decidas resti en České Budějovice. Li iras loĝi en gastejo por
maljunuloj, apud la Katedralo, por povi daŭrigi siajn liceajn studojn. Li
pasiiĝas je lingvoj, aparte al Esperanto: «Ĉar ĉi tiu lingvo elaŭdis profundan
deziron kontakti la tutan mondon. Ĝi ŝajnis al mi okazo por starigi kunligojn
kun multaj korespondantoj en Eŭropo, en Ameriko kaj en Japanio». Li aliĝas al la
esperantista klubo de České Budějovice "La Progreso" kaj publikigas verkon
titolitan Esperanto en spegulo de la lingva teorio de Stalin. En ĝi
seminariano Vlk kuraĝas kontraŭi teorion de la sovetunia estro kaj li
argumentas, ke Esperanto ne kondukas al rifuzo de patrujo aŭ de nacio. La verkon
oni premias eĉ per diplomo!
(paĝoj 23-24):
* *
*
La 14an de
decembro 1988 civitano Miloslav Vlk estas invitata plenigi novan dotaznik,
la oficiala formularo pri la datumoj konceme lian curriculum vitae ekde
naskiĝo gis tiu momento. Oni legas en ĝi, interalie, ke li aliĝis en 1986 al ROH
(Revolucia Sindikata Movado ), deviga kondiĉo por povi labori en la nacia Banko;
ke li «ne estas politike organizita», t.e. membro de partio; ke li restis dum
tri semajnoj en Rumanio en 1958, dek kvin tagojn en Svislando kiel turisto en
1968 kaj trifoje en Italio; ke li deklaras, ke li konas «aktive» la germanan kaj
la italan, kaj «pasive» la rusan, francan, esperanton kaj la latinan (!), ktp.
(paĝo 90).
* *
*
Kiam esperantistoj
havis eblecon kontakti lin, dum la lastaj jaroj, li
ĉiam petis pardonon, ke, pro la fakto ke li ne praktikas la lingvon ekde
jardekoj, li perdis la kapablon paroli ĝin.
|