|
|
LA KORO DE RIMINANOJ
BATAS FORTE EN BENINO
- dua parto -
Bonfarado per
Esperanto:
kroniko de 3 inaŭguroj: preĝejo, flegejo, puto.
Plurmonata pluvega inundo
fariĝas ĉiujare nesuperebla baro
La loka vilaĝa ĉefulo,
pere de S-ro Gaston, de tempo al tempo insiste urĝigis la inter ili
planitan viziton al loko kie oni devos konstrui pontojn. Antaŭiras kaj
postkuras la buseton, ĉar ĝi malrapidas pro la malgranda kaj ege fosita
strato, grupeto da plenaĝuloj, plejparte junaj. Aliaj jam atendas nin
tie.
La vilaĝestro
alparolas dialekte, Gaston esperantigas kaj p. Magnani italigas. Jen
resume lia plorpetego: “Tute apude vi vidas Maria-sanktejon, jam
duondetruitan de pluvoj kaj inundoj. Dum la plurmonata pluvsezono la
tuta loko sur kiu ni staras fariĝas granda lago. Rigardu la terenon
ankoraŭ malseka, sed la pluvego finiĝis antaŭ unu monato. Je la alia
flanko de la larĝa kaj nuntempe duonseka riverlito estas ŝtata lernejo
tute ne alirebla dum la inundoj. La akvo baras la vojon al Lokossà kaj
al aliaj lokoj. Dum pluraj monatoj la vilaĝanoj restas izolitaj. Ne
eblas eĉ atingi la hospitalon de Lokossà, je 25 km, krom helikoptere”.
Gaston montras
dosieron kun dokumentoj prilaboritaj de la komunumaj geometroj de
Lokossà por la konstruo de du apudaj pontoj. Intertempe, geinstruistoj
kaj grupoj el pluraj centoj da gelernantoj de la ŝtata lernejo insiste
alvokas nin. La geknaboj akceptas la blankulojn per longdaŭra aplaŭdo
kaj per kantoj. Instruistino kaj loka vilaĝanino eldiras laŭvice
kortuŝan peton, kies resumo estas: “Nia vivo dependas de via bonfara
helpo. La urbestro de Lokossà havas bonan intencon, sed li ne havas la
necesan monon. La fortuloj sukcesas pene transiri de loko al loko,
malgraŭ ke tiu ĉi terparto iĝas granda riverbaseno dum pluraj monatoj,
sed la infanoj, niaj maljunuloj, la malsanuloj restas dum longa tempo
malhelpitaj de la akvo-kvanto. Bv. aŭskulti la voĉon de tiuj ĉi
mizeruloj. Bv. fari ion!”.
P. Magnani transprenis
la dosieron el la manoj de Gaston kaj kortuŝita respondis: “Mi
certigas al vi, ke ĉi-vespere kaj morgaŭ nia bonfara komitato priparolos
ankaŭ tiun ĉi problemon. Mi klopodos doni ian respondon venontdimanĉe
kiam ni revenos por inaŭguri la preĝejon. Jam vesperiĝas kaj ni devas
ekveturi al Lokossà. Ĝis venontdimanĉe”.
Pluraj el la loĝantoj,
tre videble kontentaj pro tia promeso, reiras feliĉaj al siaj kabanoj.
Aliaj, tra mallonga ĝangala padeto, atingas la Flegejon por tie resaluti
nin. “La plej junaj el ili daŭrigas la feston, helpitaj de du
folklorvestitaj virinaj ĥoroj, – klarigas nia E-ĉiĉerono - per
dancoj ĝis malfrua nokto je la lumo de luno”. La
tambur-ritmo, malpli kaj malpli laŭte, akompanas, tra la silenta
ĝangalo, nian vetur-revenon al Lokossà.
La 18a de junio 2004
pasis neforgesebla. Entuziasme ĉiu el ni rankontas la travivaĵon al la
Episkopo de Lokossà, mons-ro Viktor, kun kiu ni ĉiutage vespermanĝas je
la 21a horo. Dumnokte, protektitaj de la kontraŭkulaj retvualoj
kovrantaj la tutan liton, ĉiuj el ni retravivas la emociojn, revidas la
sennombrajn ebon-kolorajn vizaĝojn kaj la tre blankajn okulojn, kiuj
gape rigardas nian ŝokitan mienon. Sendube, nigruloj kaj blankuloj
reĝuas sonĝe la reciprokajn impresojn kaj regustumas ilin kiel belegan
revon. Oni imagas la duan renkontiĝon, postmorgaŭ, ĉi-foje en la
“Sanktejo de Sankta Patro Pio en Tozounmé”.
Tuttaga ekskurso al la
ĉefurbo de Togolando
Sabaton, la 19an de
junio, okazis la vizito al alia ŝtato, nome al la ĉefurbo de Togolando,
Lomé, kun varia turisma programo. Por p. Duilio estis antaŭvidita ankaŭ
renkontiĝo kun dudeko da anoj de UTEK (Unuiĝo Togolanda por
Esperantistoj-Katolikoj), vizito al la porpastra Seminariejo, celebro de
antaŭfesta E-Meso ktp. La aktiva prezidanto, la teologia studento Jean
Luis Basile Agbolo, kaj s-ro Doumegnon Koffi, siatempe bonfare helpita
por lia studado en Ebura Bordo kien li migris, tre atendis la rendevuon
kun la riminanoj. Bedaŭrinde, ekde frumatene, senfinaj malagrablaĵoj
okazis. Ni atingis la Afrikan Oficejon de UEA en Lomé je la 13h30
anstataŭ ol je la 10h00. Seniluziigitaj, la karaj togolandaj
samideanoj ne plu esperis je la alveno de la karavano, kaj pro tio ili
malmendis la tagmanĝon ĉe la instrufako de la Togolanda landa asocio
(TIET-Instituto de Esperanto en Togolando) kaj hejmeniris. Granda
malfeliĉo por ĉiuj. Tamen, ion agrablan sukcesis okazigi nia promesita
vizito al Lomé, kiel ni sciis poste pere de raporto de la sekretario de
UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto), s-ro Adjevi. Jen ĝi: “La katolika
sekcio de la togolanda asocio, UTEK, en la tagoj de la 9a ĝis la 16a de
junio 2004 aŭdigis pri si. S-roj Moîse Sedjro kaj M. Ahlonko vigligis la
katolikan esperantistaron pere de radio-elsendoj kaj prelego en la
seminario de Lomé, lige kun la alveno de karavano de 8 katolikoj el
Italio gvidata de la honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio, kaj
benina akompananto s-ro Louis-Basile Agbolo. La radio-programoj
koncernis 15-minutan intervjuon kaj 45-minutan diskuton pri la
internacia lingvo; la prelego skizis la rolon de Esperanto por la unuiĝo
de la eklezioj. Ĉio ĉi montriĝis pli ol sukcesa: deko da fidelaj
aŭskultantoj de la du radioj “Tropik FM” kaj “Maria”, eĉ el la najbaraj
landoj, partoprenis en la debato pertelefone. Jam post la tagmezo la
karavano kondukis la kunvojaĝantojn al loka restoracio kaj poste, al la
ĉefa bazaro kaj fine al la konstruata E-lernejo de TIET-Instituto. Post
konatiĝo kun la stabo de la Afrika Oficejo de UEA en Togolando kaj kun
tiu de UTEK, p. Duilio kun la aliaj vojaĝis
por reveni al Benino la saman tagon (19an de junio 2004 je la 16a kaj
duono).
Jen denove al
Tozounmé: inaŭguro de la preĝejo
Dimanĉon, la 20an de junio, je
la 9h30 atendis nin la paroĥestro, pastro Mateo, en la nova preĝejo. “Je
la 10a oni kuncelebros Meson. Bonvolu alveni frutempe!” rekomendis
al ni la paroĥestro, kiam li salutis nin en sia hejmo, la antaŭan
vendredon.
Laŭlonge de la pado al Tozounmé
nia buseto, ĉi-foje afable disponigita de la urbestro de Lokossà omaĝe
al la malavaraj italaj
bonfarantoj, preterpasas grupojn da geknaboj kaj junajn virinojn kun
beboj dorse. La junuloj veturas per siaj elnovfabrikaj motorcikloj. La
viroj pli frue ekmarŝis al preĝejo. Unu nura viro kun blanka bastono,
akompanata de du knabinetoj, marŝas tiudirekten. La triopo
alproksimiĝas. S-ro Gaston interŝanĝas kun ili kelkajn vortojn kaj
invitas ilin enbusiĝi. ‘‘Temas pri blindulo -
klarigas Gaston - bone konata de mi, kun siaj du
filinetoj. La edzino forlasis lin. Ili deziras ĉeesti la inaŭguron de
Patro Pio-sanktejo. Hodiaŭ duoble ili festas, ĉar oni scias ke la
ĉeestontoj tagmanĝos senpage, dank’ al la riminanoj”. La patro
ridetas dum la du filinetoj eĉ ne elspiras: eble ili neniam veturis per
aŭtomobilo.
Oni preterpasas la
Flegejon, la orfejon, kaj jen, preskaŭ sur la pinto de la eta monto,
staras aliaj kabanoj. Pluraj benketoj kovritaj per simplaj elpajlaj
tegmentoj indikas la merkat-lokon. Tuj maldekstre aperas la nova preĝejo
honore al Sankta Patro Pio, tre konata eĉ en Benino. Granda panelo
anoncas ĝian inaŭguron.
La fidelularo jam
plenigas la preĝejon. Ekstere multaj atendas. Surplace vendistinoj de
oranĝoj kaj arakidoj rememorigas al mi mian infanaĝon. Masonborita kruco
sur la fasado de preĝejo, senstuka kaj senpavima, pruvas ke ne temas pri
fabrikejo. Sed: “kompare kun la antaŭa kaban-kapelo detruita
de la fajro – deklaras triumfoplena nia Gaston – ĝi estas
katedralo”.
La eta Benedikta, la
unua beno kiu naskiĝis en la Flegejo Espero de IKUE, vestita per blankaj
robeto kaj ŝuetoj donacitaj de riminanino, atendas en la presbiteriejo
kaj kun ŝi estas 28 geknaboj de la Orfa Lernejo Esperantista de Gaston.
Ili mire silentas kaj pie enmemiĝas por sin pretigi por la Bapto kaj
unua Komunio. Dekstre de la altaro estas la knabinoj per bela verdkolora
afrikmoda rubo; maldekstre estas la knaboj, brun-kolore vestitaj. Ankaŭ
tiujn ĉi vestaĵojn donacis la bonfara rimini’a komitato.
Kateĥistoj,
samvestitaj kiel siaj grupanoj, asistas sed atentigas kaj silentigas
neniun. La ĉeesto de du videokameraoj allogas la senbruan atenton de la
plenaĝuloj, sed ne tiun de la geknaboj devotece preĝantaj. Mirinde!
Ĉiuj sidlokoj, preskaŭ
tricent, estas okupitaj. El la krucformaj vandaj truoj, kiuj
anstataŭigas la fenestrojn, oni rimarkas ekstere okulumantajn personojn,
junaj kaj plenkreskaj. Juna pastro kun la paroĥestro de Agamé-Tozounmé,
p. Matia, kuncelebras kun p. Magnani, sed en kiu lingvo? La
ĉefcelebranto liturgias itale, sed predikas esperantlingve por ebligi al
Gaston la tradukon en la loka lingvo. Oni eksciu, ke regas iomete la
francan malmultaj beninanoj, spite ke en Benino oni fanfaronas, samkiel
aliloke, ke oficiale regas la franca lingvo. Efektive, nur tiuj, kiuj
sukcesis viziti la lernejojn iomete parolas la eksan koloniisman
lingvon.
La homilio, lige kun
la dimanĉa evangelio kaj honore al la Sankta Patro Pio, laŭ la preĝeja
titolo rajtigita de la Epikopo, traktis pri la “Amo al Dio kaj al la
proksimulo”. Ĝuste laŭ la ekzemplo de Patro Pio, la riminanoj praktikis
per la bonfaradoj - ne nur en Benino - la amon al Dio kaj al la
proksimulo: preĝejo kaj flegejo/puto.
Ni ne rakontas la
emocion travivitan baptante sinsekve 29-foje kaj tuj poste donante la
unuan Komunion al 28 ĵus baptitaj geknaboj. Neniam tio okazis al mi. Tia
honora graco de la Dia Providenco atendis min en Afriko nur post rezigno
de la paroĥestra tasko en Rimini. Vere, mi pasigis tri mirindajn horojn
da eŭkaristia asembleo, kaj tiuj horoj estis malpezaj malgraŭ la
varmego. Nur kelkaj verdfoliaj ornamaĵoj pendantaj dise je ambaŭ vandoj
de la unika navo donis festsignon. Sed la asembleo vere festis. Mi
deziras substreki tie ĉi, honore al la fidelularo kaj al la paroĥestro,
la devotecajn atenton kaj partoprenon en la Meso. La du- kaj trivoĉa
ĥoro gvidis kaj subtenis ĉies kantojn, ritmatajn de tamburetoj kaj
cimbalo, mirinde kaj lerte luditaj de tri gejunuloj. Dum la ofera,
komunia kaj fina kantoj oni eĉ ritmas manbate kaj dance per la tuta
movkorpo starante en sia loko. Sed tio okazis precipe dum la dua popola
kolektado de mono. Mi nomas ĝin “popola”, ĉar ĉiu fidelulo ne atendas
la monkolektantojn pasantajn tra la preĝejo, kiel kutime oni faras je la
ofertorio, sed li eliras el sia sidloko, sin prezentas, kelkaj ankaŭ
dancmove, sed ĉiuj ĝojkantantaj, antaŭ la altaro por enŝovi sian
monoferon en ornamitajn kestojn de du starantaj junulinoj. Oni rimarku
ke la unua monkolekto ĉe la ofertorio celas la vivrimedojn por la
pastroj kaj la dua por la komunumaj elspezoj. Alia utila rimarko estas
ke la tuta asembleo, ne nur la ĥoro, ĉiam kantas unuanime kaj tre pie ĝi
koncentriĝas. Prave, ĉar ili memoras, sed la eŭropanoj forgesas, ke la
religia kanto, des pli tiu kunvena, estas duobla preĝado, laŭdado al la
Sankta Triunuo fare de la tuta Mistika Korpo de Kristo ĝoje vivigata de
la Sankta Spirito. Ne temas pri privata kaj persona kulto.
Post la fina beno
eksplodis aplaŭdo dum kelkaj fideluloj sin prezentis al la ĉefcelebranto
por liveri pakaĵeton, mistere kaj plurfoje ligitan per nacia rubando,
kun kaŝita surprizo: ĝi estis tajlora ŝtoftuko el la sama modelo
donacita por la vestoj de la komuniiĝintaj geknaboj. Mi metis ĝin
surkape kaj poste sur ŝultroj kaŭzante ĝeneralan ridegon kaj novan pli
grandan aplaŭdon, kiu tamen ne estis la lasta. “Ili atendas –
flustris al mi Gaston – la promesitan decidon pri la
orfa dormejo kaj la pontoj”. Tiam, petinte la silenton, mi tuj
aldonis: “Karegaj gefratoj, vi donacis al ni riminanoj kaj al la
italaj esperantistoj vian tutan kapitalon, vian ardan kaj dankeman kaj
preĝantan koron. Mi, nome de la rimina komunumo kaj de la italaj
katolikaj esperantistoj, promesas financi viajn konstru-petojn, t.e. la
orfa dormejo kaj la du pontetoj. Mi konfirmas tion liverante al
la kasistino de la Tozounmé-komitato, la jenan koverton kun 5.000 eŭroj,
el kiuj 3.000 por komenci la urĝan konstruon de la orfa dormejo kaj
2.000 por komenci la laborojn por la du pontoj. Al la karegaj geknaboj
de la Unua Komunio mi nun donacas rozarion kaj Patro Pio-medaleton. Kun
ili bv. ade preĝi, por la italaj bonfarantoj, la riminanoj kaj la
katolikaj esperantistoj, ĉiam pie kaj fervore samkiel mi vidis vin dum
tiu Sankta Meso. Sankta Patro Pio, kiun mi persone konis kaj al kiu mi
nun preĝas, peru ĉe la Sinjoro kaj donu al vi ĉiuj Sian Benon”.
Kompreneble, la tre
atendita kaj ŝatata anonco estis plurfoje interrompita de entuziasmaj
manbatoj kaj tambur-ruladoj. Ŝajnis ke la kunveno ne intencas disiĝi.
Efektive, kiam la manbatoj mallaŭtiĝas, denove ili eklaŭtiĝas kaj tio
ĝis kiam Gaston sin prezentis meze de la presbiteriejo. La fidelularo
efektive atendadis la lastan ceremonion.
Mi ne diris al la
legantoj ke la antaŭan vendredon estis mortinta la patrino de Gaston,
ĝuste je la sunsubiro de tiu laciga tago de la flegeja festo. Ni estis
vespermanĝantaj kun la Episkopo kiam venis Gaston por informi nin ke,
tuj post nia forveturo el Tozounmé, lia patrino mortis. Ni, ŝokitaj,
kondolencis al li kaj mi konsilis resti hejme la postan tagon, dum kiu
devis okazi la vizito al Lomé, kaj prizorgi kun la familianoj la
funebran ceremonion. “Ne, tute ne. Mi akompanos vin al Lomé kiel
programite. Restu trankvilaj, ĉar mi estas trankvila. La patrino fartas
pli bone!”.
Ne miru, karega
leganto, pro tio. La Episkopo konfirmis tian kristanan plenkredan
konduton. Ni estas meze de fervora katolika novbakita komunumo. Pro tio,
fine de la dimanĉa trihora Meso, Gaston diris laŭte kaj per trankvila
voĉo: “Mi dankas al la Sinjoro, ĉar Li permesis la morton de mia
patrino ĝuste por ke pastro Magnani donu la lastan benon al ŝi! Oni nun
transportas la ĉerkon ĉi tien por la funebra ceremonio. Jen ĝi”. La
ĥoro kaj la popolo ekkantis ĝoje kaj neniu emocio aperis ĉe iu ajn
mieno, ĉu familia, ĉu parenca, ĉu amika. Dum la riminanoj, mirplenaj,
rigardadis ĉirkaŭen, mi estis kortuŝe emociita kiel mi estis antaŭ la
ĉerko de mia patrino. Antaŭ ol beni ĝin per verdflora branĉeto, mi
rememoris al la ĉeestantaro la patrinan konstantan rekomendon,
konfiditan al mi siatempe de Gaston mem, kiam li parolis pri “siaj”
georfoj: “Filo mia, helpu ĉiam la povrulojn!”. Poste mi brakumis
la karan Gaston, kiu ne ploris, sed iom melankonie ridetis kaj flustris
al mia orelo, akceptante la kondolencan brakumon: “La patrino
nun bonfartas!”.
Ĉu fini ĉi tiun
raporton per tia cerimonio? Jes, ni klopodu diri ke jes. Ĝi taŭgas. La
inaŭguro, do la eniro de surtera preĝejo simbolas tiun en la ĉielan
Templon. Kristanajn plenfidajn bondezirojn!
Pastro Duilio MAGNANI
Klarigoj kaj proponoj
1.La vizito al Benino
estis fruktodona ankaŭ por Esperanto, ĉar aldone al la naciaj televidaj
intervjuoj pri la okazintaĵoj en Tozounmé kaj Lomé, oni konfidis al
Gaston sep adresojn de personoj, inter ili junaj pastroj kaj
seminarianoj, kiuj deziras lerni Esperanton. Bedaŭrinde, la problemo
estas la malproksimeco inter ili mem kaj Gaston, la manko de
lernolibroj, kaj la altaj tarifoj telefonaj kaj korespondaj. Personaj
vizitoj ne eblas pro manko de publikaj veturiloj, vojoj difektitaj,
altaj kostoj ktp. Oni vivas en Afriko! Nur por fotokopii la franclingvan
E-lernolibron kaj ilin ekspedi al la unuopuloj, krom kelkaj
telefonkontaktoj, ili bezonas 60 eŭrojn. Mi jam garantiis ilin, sed kiu
ankoraŭ monhelpos?
2. La Dioceza
Karitatagado de Rimini helpis la iniciaton per 2.000 eŭroj, ĉar temas
pri iniciato ne nur de paroĥo, sed ankaŭ de dioceza grupo de la itala
IKUE-sekcio.
3.La sperto instigas
enprogramigi similan viziton dum 2005, ankoraŭ dum la dua duono de junio
ĉar la vetero estas la plej taŭga por eŭropanoj. Verŝajne oni inaŭguros
la pontojn, kiuj estos titolitaj “Esperanto” (por rimarkigi la neŭtralan
lingvan perilon inter la du popoloj kaj kulturoj) kaj por inaŭguri la
orfan dormejon, kiu estos titolita al rimina mortinta samideanino
Anorina Fabbri. Ŝia frato jam donacis 2.000 eŭrojn.
4. La laboroj por la
pontoj tuj komenciĝis kaj ili estos kompletaj eble antaŭ la venonta
pluvsezono (februaro/marto). La projekto de la dormejo, skizita en
Tozounmé, estas prilaborata de unu el niaj kunvizitantoj, inĝ-ro
Giancarlo Sormani. Baldaŭ ĝi estos preta.
5. La venontjara
vizito, kiel la pasinta, estas bonfara kaj turisma. Oni vizitos la reĝan
palacon en Abomey, muzeon de la “negristaj” reĝoj, kiu nun fariĝis
Unesko-posedaĵo; la ŝiphavevon kun la monumenta “Pordo de ne reveno” kaj
la templon de la vivantaj pitonoj, diaĵoj de la animistoj (ankaŭ vi
povos ĉirkaŭvindi vian kolon per ili!) e |