Alessandro MANZONI - LA KRISTNASKO (El "Inni sacri")
Kiel ŝtoneg’ de l’ supro de kruta mont’ al valo pelite de 1' impeto de bruadanta falo, malsupren ruliĝante, la vojon trarompante, haltbatas sur la fund’;
en falolok’ senmove kuŝas en pezo tuna, nek dum jarcentfluado ĝin tuŝos lumo suna de 1' montopint’ iama, se forto-povo ama alten ne tiros ĝin:
tiel mizera kuŝis la fil’ de l’ pek’ unua, de kiam nedirebla kolerpromes’ detrua lin en doloron ŝovis, kaj l’ fierul’ ne povis la kolon levi plu.
El por malam’ naskitoj ĉu povis ja persono al la Nealirebla petegi pri pardono? novigi la Skribaĵon? forrabi l’ akiraĵon de l’ venka inferul’?
Infano jen naskiĝis, al ni doniĝis Filo, kontraŭaj fortoj tremas ĉe lia pupilbrilo. De l’ hom’ Li manon prenas kaj la falinton trenas super l’ iama stat’.
El la ĉielloĝejoj fonto suben verŝiĝas kaj en la val’ dolora vivige dislarĝiĝas: mielon arboj gutas kaj florojn tien ŝutas, kie kreskadis dorn’.
Ho Filo, kiun naskas eterne l’ Eternulo, kiu jarcento dirus: mi estas samtempulo? Vi estas: de l’ reĝlando Vin ne entenas rando: ĝin faris Via vort’.
Ĉu volis Vi surpreni argilon ĉi kreitan? al ĝi donacis kio honoron senmeritan? Se en la pens’ kaŝata venkas pardon’, kompata treege estas Li.
Hodiaŭ Li naskiĝis: al loko destinita alvenis Virgulino, de la graved’ ŝarĝita, glorego Izraela: laŭ la promes’ Ĉiela el tie venis Li.
Patrin’ mirinda tukojn al Fil’ malriĉajn metis kaj en kripon humilan tre dolĉe Lin demetis, adoris lin, beata!, antaŭ la Di’ sternata, Ido de l’ pura sin’.
Ĉielanĝel’ anonca pri l’ granda sort’ al homoj ne frapas de l’ granduloj ĉe la gardataj domoj, sed al paŝtistoj piaj, pri l’ dura mond’ sensciaj, en lum’ aperas li.
Kaj ĉirkaŭ li tra l’ vasta nokto venantaj are mil ĉieluloj flugis al tero fajre-klare; de l’ amo pro la pelo, kun kanto de l’ ĉielo kantis je glor’ de Di’.
Himnon plukantis ĝojan revene al Ĉieloj: kaj transflugante nubojn foriĝis al la steloj la sankta son’ anĝela, ĝis kunular’ fidela nenion aŭdis plu.
Tuj serĉis sen hezito tiu bonsortularo la malriĉan gastejon, laŭ l’ anĝela deklaro, kaj vidis tukkovrita, en la kripo metita, la Reĝon de l’ Ciel’.
Dormu, Infan’, ne ploru; dormu, Infan’ majesta, super Vi malkuraĝu la siblado tempesta, kiu en ĉi tervalo kvazaŭ militĉevalo kuradas antaŭ Vi.
Vi dormu, la homaro ne scias, kiu venas; sed por la estonteco al Vi ĝi apartenas; tiam en lit’ humila, en ĉi kaban’ argila la reĝon konos ĝi. esperantigis Umberto BROCCATELLI Alessandro Manzoni estas tre grava itala verkisto de urbo Milano, vivinta de 1785 ĝis 1873, aŭtoro i.a. de "La gefianĉoj". Umberto Broccatelli, kiu tradukis la himnon de Manzoni, estis de 1989 ĝis 2002 redaktoro de la itala E-revuo "l’esperanto"; li estas krome aŭtoro de vortaro "Itala-esperanto" kaj honora prezidanto de Eŭropa E-Unio.
Al la paĝo de tiu ĉi numero. |