La enketo, realigita de la esperantistaj katolikoj
okaze de la Jubileo kaj prizorgita de Antonio Gambuti, ricevis 273 respondojn
el 53 landoj.
KIU ESTAS JESUO POR VI?
La respondoj de kristanoj, islamanoj,
budhistoj kaj ankaŭ de ateistoj
“Kaj vi, kion vi diras ke Mi estas?”. La demando
de Jesuo atingas ankaŭ hodiaŭ ĉiujn homojn. Pro tio, okaze de la jubileo de la
jaro 2000 IKUE-ano Antonio Gambuti lanĉis enketon por demandi al kristanoj kaj
nekristanoj de la tuta mondo: “Kiu estas Jesuo Kristo por vi?’’.
Antonio Gambuti, 72-jaraĝa, emerita librotenisto, kaj
esperantisto ekde pli ol 45 jaroj, sendis el Savignano (urbeto apud Rimini)
500 leterojn en esperanto al 117 landoj de la mondo. Ili estis adresitaj al
delegitoj kaj esperantistoj kiuj, per anoncetoj en revuoj, petas korespondi
kun samideanoj de la tuta mondo.
La alvenintaj respondoj estis 273 el 53 landoj (do, 53%
de la pridemanditoj), plejparte eŭropaj, afrikaj kaj aziaj. La letero el plej
fora lando estis tiu el Nov-Zelando; aliaj alvenis el Taĝikio, Uzbekio kaj unu
ankaŭ el Ĉinio. La lando el kiu alvenis plej multe da leteroj estis Eburbordo
(15), sekvata de Aŭstralio (12) kaj Azerbajĝano (11).
Koncerne konfesion, je la unua vico estas katolikoj per
157 leteroj, sekvataj de protestantoj (33), nekredantoj (17), islamanoj (16),
ortodoksuloj (13), spiritistoj (7), bahaanoj (5), budhistoj (4). Unu hindia
budhisto respondis en la itala.
La iniciato kompletiĝis per prezento de la rezultoj en la
stando de la esperantistaj katolikoj kadre de la Internacia Mitingo por la
amikeco inter la popoloj, okazinta en Rimini, aŭguste de 2000.
El la enketo aperis riĉa bildo kaj multaspekte
surpriziga.
Plej ofte oni skribis, ke Jesuo estas unu el la Profetoj
naskita pro ago de la Sankta Spirito, ke Li estas liveranto de ĝojo kaj
feliĉo, kaj ke en Li oni metas siajn esperojn je paco en la mondo.
El Azerbajĝano islama laboristino skribis, ke “profeto
Jesuo per sia sango lavis ĉiujn pekojn de la homaro... Ĉiufoje kiam mi preĝas,
mi petas al Alaho, ke Li pardonu la pekojn de la homaro kaj ke Li orientu la
homojn laŭ la vera vojo en la nomo de Jesuo”.
Alia islamano (de Irano) renkontis Jesuon per la muziko
de Bach; por ateisto de Estonio tio okazis pere de la pentraĵoj de famaj
artistoj.
Alvenis atestoj pri konvertiĝo kaj resaniĝo. Meditigas
respondo de japana budhisto, kiu deklaris ke “Jesuo estas unu el la famuloj de
la historio”, tamen li ne komprenas kial okazas konfliktoj interne de la
religioj, eĉ interne de kristanismo mem.
Svedo dankis Jesuon pro nova fianĉino (por la informo, li
skribas ke li estas 80-jaraĝa). Inter la kristanoj la respondoj estas el pure
katekeza speco, sed por multaj kristanoj sed ne nur Jesuo estas amiko kaj
frato, sekvenda kunulo, la propra vivomotivo.
Sed estas ankaŭ japana budhisto, kiu konfesas tute
sincere: “Mi absolute scias nenion pri Kristo”.
“La demando de nia enketo - diras Antonio Gambuti -
devigas pliprofundigi la propran kredon kaj ankaŭ fari nerekte
konsciencekzamenon”.
Kunmeto de du artikoloj aperintaj
respektive en la regiona paĝo por urbo Cesena de la itala nacia ĵurnalo “Il
resto del Carlino” (10.11.2001), kaj en la itala dioceza ĵurnalo “Il Ponte” de
Rimini, (25.11.2001).
|