KORESPONDE
Miaj karaj gefratoj en Kristo. Ankaŭ vi
konas la preĝon de la Sinjoro. En ĝi estas unu frazo: "ne konduku nin en
tenton". Kiu ne konduku nin en tenton? La Dio? En la aramea lingvo, en la preĝo
de la Sinjoro Jesuo ne estas tia frazo. Ĝi estas "vo-al tovienu lidé
niszszajon", en esperanto: "vi ne lasu nin en mano de la tentulo iri". Ĝi estas
la vera teksto. Tiam ni preĝas malbone. Bonvolu respondi. Mi salutas Vin elkore:
Georgo Friedrich, Budapeŝto
Mat 6,13: "Ne konduku nin en tenton": kion ĝi signifas?
A) La greka vorto "peirasmòs"
(esploro, provo, klopodo, tento) en la novtestamenta lingvaĵo povas signifi:
- malfacilaĵo estiganta riskon aŭ
danĝeron deturniĝi de la vojo de Dio;
- provo, kiun Dio havigas aŭ
permesas, por konstati fidelecon, aŭ por hardi, por spirite fortikigi;
- tento, por instigi al pekado.
B) Fonto de "peirasmòs"
povas esti:
- Dio (li provis
Abrahamon, patron kaj modelon de kredo: Gen 22);
- la suferoj kaj
persekutadoj (kp Mar 4,17);
- la manko de kredo
al Jesuo, tiel ke oni falpuŝiĝas (skandaliĝas, stumblas: kp Luk 7,23);
- la homaj pasioj;
- la diablo (sed
Dio neniam "lasos vin esti tentataj super viaj fortoj": 1 Kor 10,13).
C) Rolo de "peirasmòs" en la kristana vivo. Konstanteco kaj preĝado
por rezisti al la divers-signifaj kaj divers-devenaj provoj aŭ tentoj estas
fondamentaj en la Nova Testamento. La predikadon de Jesuo antaŭas tentoj en la
dezerto (li superas la tentojn, male ol Adamo kaj Eva, kaj per tio li estas nia
modelo). La parabolo pri la semanto prezentas pasiojn kaj persekutadojn kiel
tentojn kiuj senfruktigas la semo. Por supervenki tentojn, necesas viglado,
fideleco, persistemo, fido-plena preĝado.
D) Peirasmòs en Patro-nia: "Ne konduku nin en tenton" estas laŭvorta
traduko. Sed ĝi bezonas klarigon. Jakobo emfazas ke ne Dio tentas al malbono,
sed la homa voluptamo tentas kaj povas delogi (kp Jak 1,13-15).
La greka termino peirasmos havas du ĉefsencojn: tento kaj provo. Evidentas ke
tento al malbono ne povas veni de Dio, sed provo jes. Foje la renkontiĝo kun Dio
estas konsterna, pro tio ke Li ne konformas kun la imago kiun homo havas pri Li:
(kp 1 Kor 1,23: Jesuo krucumita estas por Judoj falilo, por Grekoj malsaĝo): tio
povas ŝanceli kaj eĉ faligi la kredon.
La senco de Mat 6,13 estas: "Faru ke ni ne eniru en tenton", aŭ eĉ: "Faru ke
la tento ne faligu nin", aŭ, "Faru ke ni, se tentate, ne falu". Tion ĉi sugestas
alia fragmento de Mateo (26,41): "Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en
tenton": Jesuo admonas preĝi, por havi la forton superi la riskon deturniĝi de
Dio.
Konklude, la senco de "Ne konduku nin en tenton" estas: "Evitu al ni la
danĝeron cedi al la tento". Tio koheras kun la daŭrigo de la kunteksto: "sed
liberigu nin de la malbono" (aŭ "malbonulo", t.e. la diablo: ambaŭ tradukoj
estas eblaj).
Battista CADEI
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al

klare indikante Vian poŝtan adreson.

|