Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Apostola letero "Tertio Millennio Adveniente"
Alproksimiĝas la Tria Jarmilo

Emblemo de la JubileoLa 10an de novembro 1994 Papo Johano Paŭlo la 2a oficiale publikigis Apostolan Leteron "Tertio Millennio Adveniente" pri preparado por la Jubileo de la Jaro 2000. Ĝi celis la episkopojn, pastraron kaj laikajn fidelulojn. La dokumento enhavas nelongan enkondukon kaj kvin ĉapitrojn. La enkonduko prezentas la ĉeftemon de la letero: la Jubileo estas festo de la elaĉeta Enkarniĝo de la Filo de Dio, Jesuo Kristo.

Ĉapitro I - "Jesuo Kristo estas la Sama Hieraŭ kaj Hodiaŭ" - klarigas la signifon kaj gravecon de la naskiĝo de Kristo. Li, la Filo de Dio, fariĝis unu el ni por malkaŝi al ni la dian planon por la tuta kreaĵaro kaj precipe por la homaro. Ĉi tiu estas la fundamenta punkto kiu distingas Kristanismon de la aliaj religioj: estas Dio kiu venas serĉante la homaron kaj montras la vojon per kiu ni atingas lin. La enkarniĝo de Kristo estas la veno de Dio por montri al ni ke ni elektis la malĝustan vojon, la vojon de malbono. "Venki malbonon: jen la signifo de la Elaĉeto" (Tertio Millennio Adveniente 7). Kristanismo tial estas la religio de la Enkarniĝo de la Elaĉeto de la mondo.

Ĉapitro II - "La Jubileo de la Jaro 2000" - klarigas la originon de la Sankta Jaro kaj la profundan signifon de la sekvanta jaro kiu markos la finon de unu jarmilo kaj la komenciĝo de alia. Per la Enkarniĝo Dio eniris homan historion, la eterno eniris la tempon. Kristo estas la Sinjoro de la tempo. En Kristanismo la tempo havas fundamentan gravecon. De kiam Dio eniris nian homan tempon, de tiam leviĝas la devo sanktigi la tempon. Kontraŭ ĉi tiu fono ni povas kompreni la kutimon de Jubileoj kiu komenciĝis en bibliaj tempoj kaj daŭras en la historio de la Eklezio. Jesuo mem proklamis la jaron de favoro de la Sinjoro. Por la Eklezio, la Jubileo estas jaro de speciala graco, de pardono de la pekoj kaj de pentofaro pro ili, jaro de repaciĝo inter disputantaj partioj. Ankaŭ niajn proprajn vivojn markas jubileoj: datrevenoj de naskotagoj kaj geedziĝoj kaj - por Kristanoj - datrevenoj de bapto, Unua Komunio, Konfirmo, sacerdota aŭ episkopa ordinado. Komunumoj, diocezoj kaj paroĥoj ankaŭ festas Jubileojn pro datrevenoj de fondiĝo ktp. Tial, laŭ sia enhavo ĉi tiu granda Jubileo estos iusence la sama kiel iu ajn alia. Sed samtempe ĝi estos malsama, pli granda ol iu ajn alia por Kristanoj kaj por ĉiuj homoj de bonvolo.

Ĉapitro III - "Preparo por la Granda Jubileo" - atentigas pri la diversaj eventoj kiujn oni povas kompreni kiel providencan preparon por la Jubileo de la dua Kristana jarmilo. Unualoke, la Dua Vatikana Koncilio, okazo kiu fokusigis la misteron de Kristo kaj de lia Eklezio kaj samtempe signifis plian malfermiĝon al la mondo. Ĉi tiu malfermiteco estis evangelia respondo al lastatempaj ŝanĝiĝoj en la mondo, inkluzive de la profunde maltrankviligaj spertoj de la 20a jarcento: la Unua kaj Dua Mondmilitoj, spertoj kiuj elmontras la tutmondan bezonon je purigo. La plej bona preparo por la nova jarmilo, la Papo skribas, estos renovigita devontigo apliki la instruojn de Vatikano la 2a al la vivo de ĉiu unuopulo kaj de la tuta Eklezio. Aliaj eventoj kiujn oni vidas kiel preparon al la Jubileo estas la regula serio da kunvenoj de la Sinodo de Episkopoj post Vatikano la 2a. Sinodoj povas esti universalaj, kontinentaj, regionaj, sed ankaŭ naciaj kaj diocezaj kaj diskutas kaj prelegas pri diversaj demandoj kaj aferoj pri la vivo de la Eklezio. La fundamenta temo de ĉiuj sinodoj estas evangelizado, aŭ prefere, la nova evangelizado. La pastreco de la Episkopo de Romo havas specialajn taskojn kaj respondecojn rilate al la Jubileo de la Jaro 2000. Iusence ĉiuj Papoj de ĉi tiu jarcento pretigis la solenadon de ĉi tiu Sankta Jaro per multe da dokumentoj kaj mesaĝoj pri socia doktrino, ekzemple la ĉiujara Mesaĝo por Paco kiun unuafoje eldiris Papo Paŭlo la 6a en 1968. La nuna Papo Johano Paŭlo la 2a en sia unua Encikliko (Redemptor hominis - Elaĉetande de la homo) parolis specife pri la Granda Jubileo kiel la tempo kiun oni travivu kiel nova Advento. Papaj vojaĝoj ankaŭ fariĝis grava ero en la laboro efektivigi la Duan Vatikanan Koncilion. En ĉi tiu Letero li esprimis la deziron viziti Sarajevon, Libanon, Jerusalemon kaj la Sanktan Landon, lokojn sur la vojo kiun sekvis la Popolo de Dio de la Malnova Alianco, komence de la lokoj kiuj alportis Abrahamon kaj Moseon tra Egiptio kaj Monto Sinajo ĝis Damasko, la urbo kiu vidis la konvertiĝon de Sankta Paŭlo.

La Papo ankaŭ deklaras la gravan rolon de la lokaj Jubileoj prepare al la Granda Jubileo, heraldita ankaŭ per la eksterordinara Sankta Jaro de la Elaĉeto en 1983 kaj la Maria Jaro 1986/87. La Maria jaro estis kvazaŭ anticipo de la Jubileo kaj enhavis multajn aspektojn, kiujn oni pli vaste esprimos en la Jaro 2000. Krome la "Tertio Millennio Adveniente" estis verkita en la Jaro de la Familio, festo intime ligita kun la mistero de la enkarniĝo kaj la homara historio.

Ĉapitro IV - "Tuja Preparo" - prezentas specifan programon da iniciatoj prepare al la Jubileo en du fazoj. Antaŭprepara fazo (1994-96) celis revivigi en la kristanoj konscion pri la valoro kaj signifo de la Jubileo de la Jaro 2000 en la homa historio. La dua fazo (1997-99) estas tri-jara periodo centrita je Kristo, la Filo de Dio fariĝinta Homo, kaj do Triunua konsidero. Ĝi tial fokusiĝis en 1997 je Kristo kaj en 1998 je la Sankta Spirito. En 1999 la fokuso estas Dio la Patro de kiu la Sinjoro estis sendita kaj al kiu li revenis.

La Papo diras, ke la tuja preparo devas esti okazo de profunda ĝenerala kaj individua ekzameno de konscienco. La ĉefajn punktojn kiujn la Papo indikis por la preparo oni povas prezenti koncize jene:

 

  • Rekono de pekemo: La Sankta Pordo de la Jubileo de la Jaro 2000 devus esti simbole pli larĝa ol tiuj de la antaŭaj Jubileoj - la Papo skribas - ĉar la homaro, atinginte ĉi tiun celon, postlasos ne nur jarcenton sed jarmilon. Estas konvene, ke la Eklezio faru ĉi tiun trairon kun klara konscio pri tio, kio okazis al ŝi dum la lastaj dek jarcentoj. Ŝi ne povas transpasi la sojlon de la nova jarmilo sen kuraĝigi siajn infanojn al mempurigo per pento pri pasintaj eraroj kaj pri la okazoj de malfideleco, malkonstanteco kaj malrapideco ekagi.
  • Sopiro por unueco inter Kristanoj, profunda deziro videbla tra la tuta Letero: La Papo parolas pri vundoj de disiĝo kiujn oni devas kuraci kaj instigas denove al ekzameno de konscienco kaj konvenaj ekumenaj iniciatoj, ekumena dialogo je ĉiuj niveloj kaj - antaŭ ĉio - preĝo por unueco.
  • Instigo al socia justeco konforme al la Biblia tradicio de la Jubileo (universala disdono de la produktaĵoj de la tero, restarigo de egaleco inter la Izraelidoj)
  • Memori la martirojn. Eklezio kiu forgesas la martirojn de la pasinteco, aŭ ne agnoskas la martirojn de hodiaŭ, ne indas esti la Eklezio de Kristo. Ĉi tie la Papo diras, ke en nia propra jarcento la martiroj revenis. Tial, kiel eble, ilia atesto ne devus esti forgesata en la Eklezio. Por ĉi tiu celo li petas ke oni kolektu dokumentojn kaj ĝisdatigu martirlibrojn precipe por nutri la rekonon de la heroaj virtoj de viroj kaj virinoj kiuj vivis sian Kristanan alvokon en geedzeco.

Dum la periodo de preparo la Eklezio precipe atentis, en 1997, renovigitan taksadon de la Biblio, bapto, katekizado kaj paŝtista instruo; kaj plifortigon de fido kaj la ateston de Kristanoj. En 1998 oni klopodis renovigi taksadon de la ĉeesto kaj agado de la Spirito, la ĉefa peranto de la nova evangelizado, kaj atenton por la signoj de espero videblaj en la pasinta parto de la jarcento en la socio kaj en la Eklezio.

En la tria kaj fina jaro de tuja preparo, laŭ la indikoj kiujn donis Papo Johano Paŭlo la 2a, la senco esti vojaĝanta al la Patro devus instigi ĉiujn entrepreni aŭtentikan vojaĝon de konvertiĝo per renovigita taksado kaj pli bona celebrado de la Sakramento de Pentofarado. Konvertiĝo estas nemalhavebla kondiĉo de kristana amo, amo kiun esprimas la prefera elekto fare de la Eklezio por la malriĉuloj kaj la marĝenigitoj. La Jubileo povus ankaŭ esti ĝustatempa momento malgrandigi - se ne nuligi - la internacian ŝuldon kiu pezas sur multe da nacioj. La antaŭtempo de la Jaro 2000 ankaŭ estos bona tempo por interreligia dialogo, la tempo okazigi komunajn kunvenojn en gravaj lokoj.

Ĉapitro V - de "Tertio Millennio Adveniente" - Jesuo Kristo estas la Sama Ĉiam - parolas pri la misio de la Eklezio vokita daŭrigi la laboron de Kristo. Kiel la sinapa semeto en la Evangelio, la kreskinta Eklezio fariĝis granda arbo kiu povas ŝirmi la tutan homaron per siaj branĉoj. Depost la epoko de la Apostoloj, la misio de la Eklezio seninterrompe daŭras interne de la tuta homa familio. Post la falo de la grandaj kontraŭ-kristanaj sistemoj en Eŭropo - unue Naziismo kaj poste Komunismo - nun estas urĝe alporti denove la liberigan mesaĝon de la Evangelio al la viroj kaj virinoj de hodiaŭ kaj precipe al la juna generacio.

Tradukoj de Tertio Millennio Adveniente en la vatikanaj paĝoj sur la Tut-Tera Teksaĵo:

Anglalingva
Franclingva
Itallingva
Portugallingva
Hispanlingva



Koran dankon al Mike Leon pro la traduko.
Al la komenco!