|
10an de oktobro: Sankta Daniele Comboni EPISKOPO (1831-1881) |
|
Daniele Comboni estis filo de malriĉaj ĝardenistoj-kamparanoj, kiu fariĝis la unua episkopo de Centra Afriko kaj unu el la plej grandaj misiistoj en la historio de la Eklezio. Estas vere: kiam la Sinjoro decidas interveni kaj trovas malavaran kaj mempretan personon, oni vidas novajn kaj grandajn aferojn. |
|
|
|
Daniele Comboni naskiĝis en Limone sul Garda (Brescia - Italio) la 15an de marto 1831. Liaj gepatroj estis kamparanoj, kiuj laboris por riĉulo de la regiono. Paĉjo Luigi kaj panjo Domenica tre amis Daniele’n, kiu estis la kvara el 8 gefiloj, preskaŭ ĉiuj mortintaj infanaĝe. Ili konsistigas unuecan familion, riĉan je kredo kaj homaj valoroj, sed malriĉa koncerne ekonomiajn rimedojn. Ĝuste malriĉeco de familio Comboni puŝis Daniele’n forlasis sian vilaĝon por viziti lernejon en Verono, en la Istituto fondita de pastro Nicola Mazza. Dum la jaroj en Verono, Daniele malkovras sian vokiĝon al pastreco, li finas la studojn pri filozofio kaj teologio kaj ĉefe li malfermiĝas al misiado en Centra Afriko, altirita ĉefe de la atestoj de la unuaj misiistoj “de pastro Mazza” kiuj revenis el la afrika kontinento. En 1854 Daniele Comboni pastriĝas kaj tri jarojn poste li vojaĝas al Afriko kune kun aliaj 5 misiistoj “de pastro Mazza”. Post vojaĝo daŭrinta 4 monatojn, la grupo de misiistoj en kiu partoprenas Comboni atingas Kartumo’n, la ĉefurbon de Sudano. La kontakto kun la afrika realaĵo estas impona. Penado, neelteneblaj veteraj kondiĉoj, malsanoj, forpasoj de multaj kaj junaj misiistaj kunuloj, malriĉeco kaj forlasiteco de la homoj, puŝas lin pli kaj antaŭeniri kaj ne rezigni je tio, kion li komencis per granda entuziasmo. El sia misiejo li skribas al siaj gepatroj: «Ni devos peni, ŝviti, morti, sed la penso, ke oni ŝvitas kaj mortas pro amo al Jesuo Kristo kaj por la savo de la animoj plej forlasitaj en la mondo, estas tro dolĉa, ke ĝi rezignigu nin je la granda celo». Ĉeestante la morton en Afriko de unu lia juna misiista kunulo, Comboni anstataŭ ol senkuraĝiĝi, sentas interne konfirmita la decidon daŭrigi la misiadon: «Aŭ Nigreco aŭ morto», aŭ Afriko aŭ morto. Ankoraŭ Afriko kaj ĝia popolo puŝas Komboni, post reveno al Italio, realigi novan misiistan strategion. En 1864, dum li preĝas ĉe la tombo de sankta Petro en Vatikano, Daniele havas grandan ideon, kiu kondukas lin al prilaboro de la fama projekto por la regenerado de Afriko; ĝi estas misiista projekto resumebla per la frazo «Savi Afrikon per Afriko», frukto de lia senlima konfido je la humanaj kaj religiaj kapabloj de la afrikaj popoloj. Meze de ne malmultaj malfacilaĵoj kaj malkomprenemoj, Daniele Comboni intuicias, le la eŭropa socio kaj la katolika Eklezio estas vokataj pli kaj pli atenti la misiadon en Centra Afriko. Ĉi-cele, li sin dediĉas al senlaca misiista agado en ĉiu angulo de Eŭropo, petante spiritajn kaj materiajn helpojn por la afrikaj misiejoj; li ilin petas al reĝoj, episkopoj kaj riĉuloj, sed ankaŭ al malriĉaj kaj simplaj homoj. Kaj kiel rimedon por misiista agado li starigas misiistan revuon, la unuan en Italio. Lia nefaligebla kredo je la Sinjoro kaj je Afriko instigas lin starigi, respektive en 1867 kaj 1872, la viran kaj virinajn ordenojn de liaj misiistoj, kiujn oni pli poste ekkonos per la nomoj “komboniaj misiistoj” kaj “komboniaj misiistaj monaĥinoj”. Kiel teologo de la episkopo de Verono li partoprenas en la unua vatikana Koncilio, kaj li subskribigas al 70 episkopoj peticion favore al evangelizado de Centra Afriko (Postulatum pro Nigris Africæ Centralis). La 2an de julio 1877 Comboni estas nomumita aposatola Vikario de Centra Afriko kaj li fariĝas episkopo unu monaton poste. Ĝi estas la konfirmo, ke liaj ideoj kaJ liaj agoj, kiujn multaj taksis tro kuraĝaj aŭ eĉ frenezaj, estas kiel eble plej efikaj por la anonco de la Evangelio kaj por la liberigo de la afrika kontinento. En la jaroj 1877-1878, kune kun siaj misiistoj kaj misiistinoj, li suferas en la korpo kaj en la spirito la tragedion de sekeco kaj malsatego senprecedencaj, kiuj duonigas la lokan loĝantaron kaj elĉerpas la personaron kaj la misiistan agadon. En 1880 episkopo Comboni revenas, por la oka kaj lasta fojo, al Afriko, flanke de siaj misiistoj kaj misiistinoj, por daŭrigi la lukton kontraŭ sklaveco kaj por plifirmigi la misiistan agadon kun la afrikanoj mem. Unu jaron poste, elĉerpita de penado, de la oftaj kaj ĵusdataj mortoj de siaj kunlaborantoj kaj ĉagrenita de la akuzoj kaj kalumnioj, la granda misiisto malsaniĝas. La 10an de oktobro 1881, apenaŭ 50-jaraĝa, li mortas en Kartumo. «Mi mortas, sed mia verko ne mortos ». Daniele Comboni pravis. Lia verko ne mortis, eĉ, ĝi daŭre vivas dank’ al la donaco de la vivo kiun faras multaj viroj kaj virinoj, kiuj elektis sekvi Comboni’n laŭ la vojo de la malfacila kaj entuziasmodona misiado ĉe la popoloj, kiuj plej bezonas kredon kaj homan solidarecon. La 17an de marto 1996 li estis beatproklamita de papo Johano Paŭlo la 2a. Li estis sanktproklamita de la sama papo la 5an de oktobro 2003. |