NIA SINJORINO DE LA ESPERO ekde
pli ol 90 jaroj PATRONINO
DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ
|
||
* Historio de la Panelo de la Dipatrino
|
||
La pentraĵo de pastro Arcangelo Intreccialagli kiu bildigas "Nia Sinjorino de la Espero"'n. La pentraĵo estas konservata en la unua centra oficejo de IKUE en Romo.
Pastro
Arcangelo Intreccialagli, OP
|
Inter la patronoj de la katolikaj esperantistoj, kune kun Sankta Pio la 10a, Sankta Maksimiliano Kolbe, estas Nia Sinjorino de la Espero. Ĉi-jare soleniĝas la 90a datreveno ekde kiam la katolikaj samideanoj elektis ŝin kiel sian unuan patroninon. En "Katolika Sento" de majo 1972, la roma esperantisto Luigi Minnaja rakontis kiamaniere kaj kial okazis tiu elekto.
En
la sanktujo de miaj memoraĵoj, kiujn ame kaj pie mi gardas kun tute
speciala zorgemo, troviĝas libreto kun verda kovrilo jam iom flaviĝinta
pro la tempopaso. Ĝi estas la "Adresaro de la Katolikaj
Esperantistoj ", kompilita de P. Giacomo Bianchini, ĝenerala
sekretario de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE),
kaj aperinta en 1915-a. La liston de la adresoj antaŭas ĉarma
bildo pri la Sankta Virgulino, kun la suba skribaĵo "Nia
Sinjorino de l' Espero, Patronino de la Katolikaj Esperantistoj (en la
preĝejo de Barbarà del Vallés, Katalunlando)". Tiu sciigo
estis por mi tute nova. Kiam kaj kie estis farita tiu decido elekti Nian
Sinjorinon de la Espero Patronino de la Katolikaj Esperantistoj? Sendube
en iu Kongreso aŭ iu alia grava kunveno; sed en kiu? Mi foliumis
ĉiujn numerojn de la revuo "Espero Katolika"
publikigitajn ĝis 1914-a, sed en neniu mi trovis mencion pri tiu
ĉiela patroneco. La granda scivolemo kaj la ĝojo scii, ke kiel
Patronino de la Esperantistoj estis elektita la Sankta Virgulino,
instigis min etendi la serĉadojn ankaŭ en ne-esperantistaj
gazetoj, kaj tial mi pacience legis en "L'Osservatore Romano"
kaj en "Corriere d'Italia" la raportojn, verkitajn de la sama
persono, pri la diversaj kunsidoj de la 4-a Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj, disvolviĝinta en Romo de la 4-a ĝis la 10-a de
septembro 1913-a, kaj dum kiu, la 8-an de septembro, la Kongresanoj
estis akceptitaj en aŭdienco de Papo Pio X. Mia
serĉado estis kronita de sukceso: en la numero de la 12-a de septembro
de "Corriere d'Italia" kaj en tiu de la posta tago de
"L'Osservatore Romano" la artikolo sub la titolo "La
fermo de la Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj" finiĝis
jene: "Post kelkaj vortoj de la prezidanto Parker estis aprobita la
propono de la hispana abato Planas elekti kiel Patroninon de IKUE la
Virgulinon sub la antikva nomo "Nia Sinjorino de la Espero".
La Kongreso estis deklarita fermita, kaj la kunsido finiĝis per la
kanto de la Katolika Esperantista Himno". Tiel
la enigmo estis solvita. P.
Jozefo Planas vivadis en la vilago Barbarà del Vallés (proksime de
Sabadell, en Katalunujo), kie estis ankaŭ esperantista societo sub
la nomo "Esperanta Nesto". Ke
la proponon faris hispano estas kompreneble, ĉar la Sankta
Virgulino sub la titolo de la "Espero" estas tre kultata en
Hispanujo, verŝajne pro la fakto, ke la antifono "Salve,
Regina", laŭ unu el la tradicioj, ŝajnas esti verkita
de episkopo el Compostella en la 13-a jarcento. La
decido alprenita dum la 4-a Katolika Kongreso restis notita nur en
"L'Osservatore Romano" kaj "Corriere d'Italia" kaj
en la "Adresaro de la Katolikaj Esperantistoj". La unua
mondmilito interrompis ĉiun agadon de nia movado kaj forgesigis eĉ
al la plej fervoraj katolikaj esperantistoj tiun decidon, kiu ja estis
tiom grava. Post
multaj jaroj mi volis ĝin revoki al la memoro! En miaj serĉadoj
pri la kulto al la Virgulino en Italujo mi trovis, ke en Romo, en la preĝejo
de la Kapucenoj nomata '"Tre Sankta Koncipiĝo" estas iu
kapelo dediĉita al la Sankta Virgulino de la Espero, pri kiu troviĝas
bildo ĉe la altaro. Post vizito al tiu preĝejo mi raportis al
P.Jacobitti, kiu akordiĝis kun la tieaj Kapucenoj por povi celebri
la meson en tiu templo en 1963-a okaze de la 50-a jarreveno de la elekto
de Nia Sinjorino de la Espero kiel Patronino de la Esperantistoj. Kaj
tiel la 17-an de novembro de tiu jaro, trian dimanĉon de la monato,
P. Jacobitti celebris ĉe la ĉefaltaro de tiu preĝejo la
unuan meson honore al la ĉiela Patronino en ĉeesto de
multenombra grupo da gesamideanoj kun flago, kaj al ili li parolis en
Esperanto por klarigi la altan edifan signifon de la ceremonio. La
postan jaron, la 15-an de novembro, la meson celebris monsinjoro Edmondo
Macheiner, tiam helpepiskopo en Salzburg (Aŭstrujo), ĝuste
ĉe la kapelo dediĉita al Nia Sinjorino de la Espero; kaj la
21-an de novembro 1965-a, ĉiam ĉe la sama altaro, plenumis la
sanktan riton monsinjoro Alfredo Pichler, episkopo en Banja Luka (Jugoslavio).
Bedaŭrinde
la multaj mesoj celebrataj la trian dimanĉon de novembro ĉe
tiu altaro ne donas la eblecon adresi la parolon al la ĉeestantoj eĉ
dum mallonga tempo. Tial oni pensis, ke estus bone, se la Katolikaj
Esperantistoj havus tute apartan bildon pri Nia Sinjorino de la Espero,
por propra kulto. Al la realigo de tia ideo fervore sin dediĉis la
dominikana pastro Arcangelo Intreccialagli, tiel ke lia bela pentraĵo
povis ricevi la benon de Papo Paŭlo VI en la baziliko de Sankta
Petro la 22-an de februaro 1967-a. Laŭ interesiĝo de la
franciskana pastro Carlo Cecchitelli, antaŭ ne longe oni planis
starigi mozaikan reprodukton de tiu pentraĵo ĉe la nova
baziliko dediĉita al la mistero de la Anunciacio en Nazareto. Tiel
la bildo de nia ĉiela Patronino aldoniĝos kiel tria
memoratesto de la Katolikaj Esperantistoj en la lando de Jesuo, post la
panelo pri "Pater" en Jerusalemo, kaj tiu pri
"Magnificat" en Ain Karem. Luigi Minnaja |
Oficialaj komunikoj: en la oficiala raporto de "Nia
Kvara" estas forgesita, ke la Roma Kongreso laŭ propono de P-ro
Planas (Hisp.) akceptis kiel patronino de IKUE "Nian Sinjorino de l'
Espero". Sub Ŝia potenca protektado IKUE kresku kaj floru!". Pastro Josef Planas (1816-1929) mem skribis pri la 4a IKUE-Kongreso en Romo 1913: "Sepan de septembro (4-a laborkunsido)... Ankaŭ mi havis grandan honoron je la nomo de la Kataluna Ligo de Katolikaj Esperantistoj proponi, KAJ LA KONGRESO AKCEPTIS, ke la IKUE-anoj en la tuta mondo honoru kiel PATRINO kaj PROTEKTANTINO LA SANKTAN VIRGULINON DE L' ESPERO" (Kataluna Katoliko, jaro III, novembre 1913, n-ro 11 (26), p. 5).
|
|||||
"Katolika Sento", en numero de junio 1974, anoncis la starigon de la mozaiko de nia Sinjorino de la Espero en la Baziliko de la Anunciacio en Nazareto. La realigon ebligis monkolektado inter la katolikaj esperantistoj. La panelo mezuras 1,05 m. oble 2 m. |
|||||
La aliaj paneloj (ceramikoj aŭ mozaikoj) en Sankta Lando estas:
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Himno
de la Katolikaj Esperantistoj Esperanta nin kolektu sento, aktivigu
ĝi IKUE-anojn; nin
patronoj voku en konsento - Sanktaj Pio, Maksimiliano! Ho Sinjorino, Nia Espero, donu
konkordon, Patrin' de Di'; Vi de l'
ĉielo gardu la teron, ŝirmu
la mondon, regnu sur ĝi! IKUE-a penu familio la militon igi for de l' tero, por ke ĉiu raso kaj nacio povu pace vivi en prospero. Ho Sinjorino, Nia Espero, donu la
pacon, Patrin' de Di'; Vi de l'
ĉielo gardu la teron, ŝirmu
la mondon, regnu sur ĝi! Vortoj
Kristaj veku nian ardon, frata amo gvidu nin al celo sub la verda agu standardo kaj la
Kruco brilu sur la stelo! Ho Sinjorino, Nia Espero, donu la
amon, Patrin' de Di'; Vi de l'
ĉielo gardu la teron, ŝirmu
la mondon, regnu sur ĝi! |
|||||
(poemo de pastro Giacinto Jacobitti) Se
vi, ho Maria, ho stelo de l' mondo, favore
rigardas, al ni vi liveros serenon,
esperon. Suferon
vi konis, ho dolĉa Patrino, ĉar
vi pli ol ĉiu kompatis Jesuon, starante
ĉe la kruco. Travundis
la koron la ĝemoj de l' Filo; nun
vi nin aŭskultas kun sama korsento, kaj
nin vi konsolas. Esperon
vi gardis eĉ trans lia morto kaj
tombo. Kaj same vi venkis kun li, ĉar
li reviviĝis. Esperon
gardante en kor' vi sukcesis kun
la triumfanto atingi postmorte eternan
kuniĝon. Kun
Filo ĉe l' koro, je Di' ankriĝinta, de
pac' ĉielarko, al mond' esperanta vi
estas modelo. Doloron
de l' vundoj vi dolĉe mildigas, malsanon
de l' pekoj, kompate kuracas, ni ame subtenas. Ho preĝu Jesuon, la
fonton de graco, por ni unuope, por la familio, por nia socio. Je
via parolo la eta Jesuo malfermos
la brakojn: la ŝtormoj silentos, rebrilos
espero. Pastro
Giacinto Jacobitti |
AL
NIA SINJORINO DE L' ESPERO Saluton, ho filin' de Nazareto, virino favorata de l' destino, senpeka, laŭ l' anonco de l' profeto, Di-servantino, La dian Filon, la homarsavanton vi pie gardis en la virga sino; ĉe kripo naskis vi la pacportanton, dolĉa patrino! L' animon vundis akra ŝirdoloro: ĉe ' kruc' rigardis vi, dum kapoklino, la Reĝon de l' ĉielo, kun adoro, muta patrino! Li venkis morton; estas Li glorata. Kaj vi fariĝis, ĝis la tempofino, de la pekanta mondo la beata propetantino. Al vi ascendas nia preĝ-ofero, esperantista sankta patronino, ho nia Sinjorino de l' Espero, mondo-reĝino! Luigi Minnaja - Romo, 15/4/1972
|
||||
![]() |