Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

KONGREGACIO POR LA DOKTRINO DE LA KREDO


INSTRUKCIO PRI LA PREĜOJ

POR PROPETI DE DIO SANIGON


ENKONDUKO

I. DOKTRINAJ ASPEKTOJ

1. Malsaneco kaj resaniĝo: ilia signifo kaj valoro en la plano de la savo

2. Deziri la resaniĝon kaj la preĝo por ricevi ĝin

3. La ĥarismo de la sanigo en la Nova Testamento

4. La preĝoj laŭ la Tradicio por ricevi de Dio la resaniĝon

5. La «ĥarismo de la sanigo» en la nun-epoka kunteksto

II. DISCIPLINAJ PRESKRIBOJ

Notoj

 

Traduko de kelkaj latinlingvaj terminoj kaj titoloj

uzataj en la Instrukcio

 

 

 

 

ENKONDUKO

La sopiro al feliĉo, profunde radikiĝinta en la homa koro, estas ekde ĉiam akompanata de la deziro atingi la liberiĝon disde malsaneco kaj kompreni ĝian signifon kiam oni spertas ĝin. Temas pri homa fenomeno, kiu, koncernante diversmaniere ĉiun personon, trovas en la Eklezio apartan reeĥon. Fakte, ĝi komprenas la malsanon kiel rimedon por unuiĝo kun Kristo kaj por spirita puriĝo kaj, por tiuj kiuj staras fronte al malsanulo, kiel okazon por praktiki karitaton. Sed, ĝi ne estas nur tio, ĉar la malsano, samkiel aliaj suferoj de la homo, konsistigas privilegian momenton de preĝado: ĉu graco-peto, por akcepti la malsanon kun sento de fido kaj akcepto de la dia volo, ĉu petego por atingi resaniĝon.

La preĝo por la reakiro de saneco estas sekve sperto kiu ĉeestas en ĉiu epoko de la Eklezio, kaj kompreneble en la nuntempo. Tio, kio tamen estas iamaniere nova estas la multobliĝo de preĝo-kunvenoj, foje kun samtempaj liturgiaj celebroj, celantaj ricevi de Dio la resaniĝon. En diversaj okazoj, ne maloftaj, dum ĉi tiuj celebroj oni proklamas la ekziston de okazintaj resaniĝoj, estigante tiel la esperon havi la saman fenomenon en aliaj similaj kunvenoj. En tiu ĉi kunteksto oni alvokas, foje, al pretendata ĥarismo de resanigo.

Tiaj preĝo-kunvenoj por ricevi resaniĝon starigas krome la problemon pri ilia ĝusta distingo agorde kun la liturgio, aparte fare de la eklezia aŭtoritato, kies tasko estas vigli kaj doni la taŭgajn normojn por la korekta okazigo de la liturgiaj celebroj.

Ŝajnis, do, taŭge publikigi Instrukcion, laŭ numero 34 de la kanonjura kodo, kiu utilu ĉefe kiel helpilo por la lokaj Episkopoj, por ke ili povu kiel eble plej bone gvidi la fidelulojn koncerne ĉi tiun temon, akcelante tion, kio estas bona en ĝi, kaj korektante tion, kio estas evitenda. Necesis, tamen, ke la disciplinaj decidoj havu kiel orientigan punkton, bazohavan doktrinan enkadrigon, kiu certigu la ĝustan indikon kaj klarigu ĝian normigan bazon. Pro tio, antaŭ la disciplina parto, estas doktrina parto pri la gracoj de la resanigoj kaj la preĝoj por ricevi ilin.

 

I. DOKTRINAJ ASPEKTOJ

1. Malsaneco kaj resaniĝo: ilia signifo kaj valoro en la plano de la savo

«La homo estas vokata al ĝojo sed li ĉiutage spertas multegajn formojn de sufero kaj doloro».(1) Tial la Sinjoro, promesante la elaĉeton, anoncas la ĝojon de la koro ligitan kun la liberigo disde suferoj (kp. Jes 30,29; 35,10; Bar 4,29). Fakte Li estas «tiu kiu liberigas disde ĉiu malbono» (Saĝ 16,8). Inter la suferoj, tiuj kiuj akompanas la malsanon estas realaĵo konstante ĉeestanta en la homa historio kaj ili estas ankaŭ motivo de la profunda deziro de la homo liberiĝi disde ĉiu malbono.

En la Malnova Testamento, «Israelo spertas, ke la malsano estas ligita, laŭ mistera maniero, kun pekado kaj malbono». (2) Inter la punoj minacataj de Dio kontraŭ la malfideleco de sia popolo, la malsanoj havas vastan spacon (kp. Deu 28,21-22.27-29.35). La malsanulo kiu elpetas de Dio resaniĝon, konfesas, ke li estas prave punita pro siaj pekoj (kp. Psa 37; 40; 106,17-21).

La malsano tamen trafas ankaŭ la justulojn kaj la homo demandas al si kial. En la libro de Ijobo ĉi tiu demando ĉeestas en multaj paĝoj. «Se estas vere, ke la sufero havas sencon kiel puno, kiam ĝi estas ligita kun la kulpo, ne estas vere, male, ke ĉiu sufero estas postsekvo de la kulpo kaj ke ĝi estas puno. La justa Ijobo tion speciale pruvas en la Malnova Testamento. (...) Kaj se la Sinjoro konsentas elprovi Ijobon per la sufero, Li tion faras por pruvi lian justecon. La sufero karakteriziĝas kiel elprovo». (3)

Kvankam la malsano povas havi pozitivan rezulton (pruvo de la fideleco de la justulo) kaj ĝi povas esti rimedo por repagi la justecon malrespektitan de pekado, por pentigi la pekulon por ke li trairu la vojon al konvertiĝo, tamen ĝi restas malbono. Tial la profeto anoncas la estontajn tempojn kiam ne plu estos malsaneco kaj handikapiteco kaj la fluo de la vivo ne plu estos interrompita de la mortiga malsano (kp.  Jes 35,5-6; 65,19-20).

Tamen la demando: kial malsaneco trafas ankaŭ la justulojn, trovas kompletan respondon en la Nova Testamento. Dum la publika agado de Jesuo, liaj rilatoj kun la malsanuloj ne estas maloftaj, sed konstantaj. Li sanigas multajn el ili laŭ mirinda maniero, tiel ke la miraklaj sanigoj karakterizas lian agadon: «Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon» (Mat 9,35; kp. 4,23). La resanigoj estas signoj de lia mesia agado (kp. Luk 7,20-23). Ili montras la venkon de la regno de Dio sur ĉiuspecaj malbonoj kaj ili fariĝas simbolo pri la resanigo de la tuta homo, korpo kaj animo. Fakte ili utilas por pruvi, ke Jesuo havas la povon pardoni la pekojn (kp. Mar 2,1-12), ili estas signoj de la savodonaj bonoj, kiel la resanigo de la paralizulo de Betsaido (kp. Joh 5,2-9.19-21) kaj de la denaska blindulo (kp. Joh 9).

Ankaŭ la unua evangelizado, laŭ la indikoj de la Nova Testamento, estis markita de multaj miraklaj resaniĝoj, kiuj plifortigis la potencon de la evangelia anonco. Ĝi estis la promeso de la resurektinta Jesuo kaj la unuaj kristanaj komunumoj vidis ĝian efektiviĝon meze de si: «Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: (...) sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos» (Mar 16,17-18). La prediko de Filipo en Samario estis akompanata de miraklaj resaniĝoj: «Filipo, alveninte al iu urbo de Samario, komencis proklami Kriston. Kaj ĉiuj vigle atentis la parolojn de Filipo, pro liaj instruoj kaj pro la mirakloj, kiujn li faris. Ĉar multaj turmentitaj de malbonaj spiritoj, laŭte kriadis, kaj la spiritoj foriris de la malsanuloj, kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis» (Ago 8,5-7). Sankta Paŭlo prezentas sian anoncon de la evangelio kiel karakterizitan de signoj kaj mirindaĵoj realigitaj per la potenco de la Spirito: «ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris por mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito» (Rom 15,18-19; kp. 1Tes 1,5; 1Kor 2,4-5). Ne estas arbitreca konduto supozi ke tiaj signoj kaj mirindaĵoj, kiuj manifestas la dian potencon kiu subtenis la predikadon, konsistis plejparte el mirindaj sanigoj. Ili estis mirindaĵoj ne ekskluzive ligitaj kun la persono de la Apostolo, sed ili manifestiĝis ankaŭ pere de la fideluloj: «Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?» (Gal 3,5).

La mesia venko sur malsano, samkiel sur aliaj homaj suferoj, ne nur okazas pere de ĝia elimino per mirindaj resanigoj, sed ankaŭ pere de la memvola kaj senkulpa sufero de Kristo dum lia pasiono, kun la donaco al ĉiu homo de la ebleco aliĝi al ĝi. Fakte «Kristo mem, kiu ja estas sen peko, suferis dum sia pasiono penojn kaj turmentojn ĉiuspecajn, kaj Li igis siaj la dolorojn de ĉiuj homoj: li tiel plenumis tion, kion skribis pri Li profeto Jesajo (kp. Jes 53,4-5)». (4) Sed estas io plia: «En la kruco de Kristo ne nur plenumiĝis la elaĉeto pere de la suferado, sed ankaŭ la homa sufero mem estis elaĉetita (...) Realigante la elaĉeton pere de suferado, Kristo samtempe levis ĝis nivelon de elaĉeto la homan suferon. Sekve ankaŭ ĉiu homo, en sia sufero, povas fariĝi kunpartoprenanto en la elaĉetanta sufero de Kristo». (5)

La Eklezio akceptas la malsanulojn, ne nur kiel celatojn de sia amoplena zorgemo, sed ankaŭ agnoskante, ke en ili estas la voko «travivi sian humanan kaj kristanan vokiĝon kaj partopreni en la kresko de la Regno de Dio laŭ novaj manieroj, ankaŭ pli valoraj. La vortoj de apostolo Paŭlo devas fariĝi ilia programo kaj, antaŭ tio, tiuj vortoj estas lumo kiu briligas sub iliaj okuloj la signifon de graco kiun havas ilia situacio: “Mi plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio” (Kol 1,24). Ĝuste konstatante tion, la apostolo atingis ĝojon: “Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi” (Kol 1,24)». (6) Temas pri la paska ĝojo, frukto de la Sankta Spirito. Kaj kiel sankta Paŭlo, ankaŭ «multaj malsanuloj povas fariĝi liverantoj de “ĝojo de la Sankta Spirito en multe da aflikto” (1Tes 1,6) kaj atesti pri la resurekto de Jesuo». (7)

2. Deziri la resaniĝon kaj la preĝo por ricevi ĝin

Post akcepto de la volo de Dio, la deziro de la malsanulo akiri resaniĝon estas bona kaj profunde homa, aparte kiam ĝi fariĝas konfidoplena preĝado adresita al Dio. Al tio nin instigas la libro de Sirakido: «Filo, ne afliktiĝu en malsaneco, sed preĝu al la Sinjoro kaj li sanigos vin» (Sir 38,9). Pluraj psalmoj estas petego resaniĝi (kp. Psa 6; 37; 40; 87).

Dum la publika agado de Jesuo, multaj malsanuloj sin turnas al li, ĉu rekte ĉu pere de siaj geamikoj aŭ familianoj, petegante la redonon de la saneco. La Sinjoro akceptas ĉi tiujn petegojn kaj la Evangelioj tute ne mencias iujn ajn riproĉojn kontraŭ tiaj petegoj. La unika plendo de la Sinjoro koncernas eventualan mankon de fido: «Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto» (Mar 9,23; kp. Mar 6,5-6; Joh 4,48).

Ne nur laŭdinda estas la preĝo de la unuopaj fideluloj kiuj petas la resaniĝon por si aŭ por aliaj, sed la Eklezio mem en la liturgio petas al la Sinjoro la sanon por la malsanuloj. Antaŭ ĉio ĝi havas sakramenton «celantan tute speciale konsoli tiujn, kiuj estas elprovitaj de malsaneco: la Sanktoleado». (8) «Per ĝi, pere de oleado, kune kun preĝo de la pastroj, la Eklezio rekomendas la malsanulojn al la suferanta kaj glorplena Sinjoro, por ke Li donu al ili mildigon kaj savon». (9) Iom antaŭe, per la Beno de la oleo, la Eklezio preĝas: «verŝu vian sanktan benon, por ke tiuj, kiuj ricevos la oleadon per ĉi tiu oleo ricevu konsolon, en la korpo, en la animo kaj en la spirito, kaj estu liberaj disde ĉiu doloro, ĉiu malfortaĵo, ĉiu sufero» (10); kaj poste, en la unuaj du preĝoformuloj post la oleado, oni petas krome la resaniĝon de la malsanulo. (11) La resaniĝo, ĉar la sakramento estas garantiaĵo kaj promeso pri la estonta regno, estas ankaŭ anonco pri la releviĝo, kiam «ne plu ekzistos morto, funebro, plorado aŭ doloro. La antaŭa mondo malaperis» (Apo 21,4). Krome, la Roma Meslibro entenas Meson pro infirmis (por la malsanuloj) kaj en ĝi, aldone al  spiritaj gracoj, oni petas la sanon de la malsanuloj. (12)

En la De benedictionibus de la Rituale Romanum, estas Ordo benedictionis infirmorum, kiu entenas diversajn preĝajn tekstojn kiuj petegas la resaniĝon: en la dua formulo de la Preces (13), en la kvar Orationes benedictionis pro adultis (14), en la du Orationes benedictionis pro pueris (15), en la preĝo de la Ritus brevior. (16)

Logike la preĝo ne forigas, sed kuraĝigas uzi utilajn naturajn metodojn por konservi kaj reakiri al si la sanon, samkiel ĝi instigas la gefilojn de la Eklezio prizorgi malsanulojn kaj alporti al ili iom da konsolo en la korpo kaj en la spirito, en la klopodo venki la malsanon. Fakte «estas parto de la plano mem de Dio kaj de lia providenco ke la homo batalu per tutaj siaj fortoj kontraŭ la malsano en ĉiuj ĝiaj formoj, kaj ke li klopodu ĉiumaniere por resti sana ». (17)

3. La ĥarismo de la sanigo en la Nova Testamento

Ne nur la miraklaj resanigoj konfirmis la potencon de la evangelia anonco dum la apostola tempo, sed la Nova Testamento mem raportas pri aŭtentika dono de Jesuo al la Apostoloj kaj al la unuaj evangelizantoj de iu povo resanigi. Tiel estas kiam, vokante la Dek du al ilia unua misio, laŭ la rakontoj de Mateo kaj Luko, la Sinjoro donas al ili «aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon» (Mat 10,1; kp. Luk 9,1), kaj Li donas al ili jenan ordonon: «Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu» (Mat 10,8). Ankaŭ por la misio de la 72 disĉiploj la ordono de la Sinjoro estas: «sanigu la tieajn malsanulojn» (Luk 10,9). La povo, tial, estas donita al ili interne de misia kunteksto, ne por suprenlevi ilian personecon, sed por konfirmi ilian mision.

La Agoj de la Apostoloj ĝenerale rakontas pri la mirakloj de ili realigitaj: «multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj» (Ago 2,43; kp. 5,12). Ili estis mirakloj kaj signoj, do potencaj agoj kiuj montris la veron kaj la forton de ilia misio. Sed, trans ĉi tiuj ĝeneralaj indikoj, la Agoj raportas ĉefe pri la miraklaj sanigoj plenumitaj de unuopaj evangelizantoj: Stefano (kp. Ago 6,8), Filipo (kp. Ago 8,6-7), kaj ĉefe Petro (kp. Ago 3,1-10; 5,15; 9,33-34.40-41) kaj Paŭlo (kp. Ago 14,3.8-10; 15,12; 19,11-12; 20,9-10; 28,8-9).

La finaj vortoj de la Evangelio laŭ Marko, kaj ankaŭ la Letero al Galatoj, kiel oni diris, plivastigas la perspektivon kaj ne limigas la miraklajn sanigojn je la agado de la Apostoloj kaj de kelkaj evangelizantoj havantaj unuarangan rolon dum la unua misio. Laŭ ĉi tiu konstato, ricevas specialan gravecon la aludoj pri la «donacoj de resanigoj» (kp. 1Kor 12,9.28.30). La signo de ĥarismo (donaco), per si mem tre vasta, estas «malavara donaco»; kaj en ĉi tiu kazo temas pri «donacoj de akiritaj resaniĝoj». Ĉi tiuj gracoj, plurale, estas donitaj al unu persono (kp. 1Kor 12,9), tial oni ne devas kompreni ilin kiel disdonon, kiel resaniĝojn, kiujn ĉiu el la resanigitoj akiras al si mem, sed kiel donacon donita al persono, havigi gracojn por resaniĝo al aliuloj. Ĝi estas donita per la Spirito, sed oni ne klarigas kiel tiu persono atingas resanigojn. Ne estas arbitrece subkompreni, ke tio okazas pere de la preĝado, verŝajne samtempa kun ia simbola gesto.

En la Letero de sankta Jakobo oni aludas intervenon de la Eklezio pere de la pastroj por la savo, ankaŭ fizike, de la malsanuloj. Sed oni ne komprenigas, ke temas pri miraklaj sanigoj: ni staras tie en diversa kunteksto ol la «donacoj de resanigoj» de 1Kor 12,9. «Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; kaj la preĝo de fido savos la malsanulon kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li» (Jak 5,14-15). Temas pri sakramenta ago: ŝmiro de la malsanulo per oleo kaj preĝo super li, ne nur «por li», kvazaŭ ĝi nenio estas krom propeta preĝo aŭ petego-preĝo; temas male pri efika ago super la malsanulo. (18) La verboj «savos» kaj «relevos» ne bildigas agon ekskluzive, aŭ ĉefe, celantan la fizikan resaniĝon, sed iamaniere ili implicas ĝin. La unua verbo, kvankam en aliaj fragmentoj de la Letero ĝi subkomprenigas la spiritan savon (kp. 1,21; 2,14; 4,12; 5,20), estas ankaŭ uzata en la Nova Testamento laŭ la signifo «sanigi» (kp. Mat 9,21; Mar 5,28.34; 6,56; 10,52; Luk 8,48); la dua verbo, kvankam ĝi foje alprenas la signifon «releviĝi» (kp. Mat 10,8; 11,5; 14,2), estas ankaŭ uzata por indiki la geston por «levi» la personon, kiu kuŝas pro malsano, mirakle resanigante lin (kp. Mat 9,5; Mar 1,31; 9,27; Ago 3,7).

4. La preĝoj laŭ la Tradicio por ricevi de Dio la resaniĝon

La Patroj de la Eklezio taksis normala afero la fakton, ke la kredantoj petu al Dio ne nur sanecon de la animo, sed ankaŭ tiun de la korpo. Koncerne la bonojn de la vivo, de la sano kaj de la fizika integreco, sankta Aŭgusteno skribis: «Necesas preĝi, ke ili estu al ni konservataj, kiam ili estas, kaj ke ili estu donitaj al ni, kiam ili ne estas ». (19) Tiu sama Patro de la Eklezio lasis al ni la ateston de resaniĝo de amiko ricevita per la preĝoj de Episkopo, de pastro kaj de kelkaj diakonoj en lia hejmo. (20)

Sama konduto estas rimarkebla en la liturgiaj ritoj ĉu de Okcidento ĉu de Oriento. En preĝo post la Komunio oni petas ke «la potenco de ĉi tiu sakramento... influu niajn animon kaj korpon». (21) Dum la solena liturgio de la Sankta Vendredo oni invitas preĝi Dion la ĉiopovan Patron por ke Li «forigu malsanojn... donu sanon al malsanuloj». (22) Inter la plej signifaj tekstoj oni mencias tiun de la beno de la oleo de la malsanuloj. Dum la beno oni petas al Dio elverŝi lian benon «por ke tiuj, kiuj estos sanktoleitaj per ĉi tiu oleo, akiru konsolon en la korpo, en la animo kaj en la spirito, kaj ke ili estu liberaj disde ĉiu doloro, malfortaĵo, suferado». (23)

Ne malsamaj estas la eldiroj kiujn oni legas en la Orientaj ritoj por sanktoleado de la malsanuloj. Ni memorigas nur kelkajn el la plej signifaj. En la bizanca rito dum ŝmirado de la malsanulo oni preĝas: «Patro sankta, kuracanto de la animoj kaj de la korpoj, Vi, kiu sendis Vian ununaskitan Filon Jesuo Kristo kuraci ĉiun malsanon kaj liberigi nin el morto, resanigu ankaŭ ĉi tiun vian servanton disde malsaneco korpa kaj spirita, kiu afliktas lin, per la graco de via Kristo». (24) En la kopta rito oni preĝalvokas la Sinjoron beni la oleon por ke ĉiuj, kiuj estos ŝmirataj per ĝi povu ricevi la sanecon de la spirito kaj de la korpo. Kaj dum la sanktoleado de la malsanulo, post mencio pri Jesuo Kristo sendita en la mondon «por sanigi ĉiujn malsanecojn kaj por liberigi disde la morto», oni petas al Dio «sanigi la malsanulon disde malsaneco de la korpo kaj doni al li la rektan vojon». (25)

5. La «ĥarismo de la sanigo» en la nun-epoka kunteksto

Dum la jarcentoj de la historio de la Eklezio ne mankis sanktaj taŭmaturgoj kiuj faris miraklajn sanigojn. La fenomeno, tial, ne limiĝis je la tempo de la apostoloj; tamen, la tiel nomata «ĥarismo de la sanigo», pri kiu oportunas nuntempe doni kelkajn doktrinajn klarigojn, ne estas inter tiuj taŭmaturgaj fenomenoj. La temo enkadriĝas male en rilato kun porokazaj preĝo-kunvenoj, arigitaj kun la celo atingi miraklajn resaniĝojn ĉe la partoprenantaj malsanuloj, aŭ en rilato kun preĝoj por resanigo fine de la eŭkaristia komunio kun la sama celo.

La resaniĝoj ligitaj kun la lokoj kie oni preĝas (pilgrimlokoj, ĉe relikvoj de martiroj aŭ de aliaj sanktuloj ktp) estas, ankaŭ ili, oftege atestataj dum la historio de la Eklezio. Ili kontribuis al popularigo, en la prakristanaj tempoj kaj dum mezepoko, de kelkaj pilgrimlokoj kiuj fariĝis famaj ankaŭ pro ĉi tiu motivo, kiel ekzemple tiu de sankta Marteno de Tours, aŭ la katedralo de sankta Jakobo en Kompostela, kaj multaj aliaj. Ankaŭ hodiaŭ okazas la samo, ekzemple, de pli ol unu jarcento, en Lurdo. Tiaj resanigoj ne implicas tamen «ĥarismon de la sanigo», ĉar ili ne koncernas eventualan subjekton de tia ĥarismo, sed necesas atenti ĝin kiam oni doktrine pritaksas la menciitajn preĝo-kunvenojn.

Koncerne la preĝo-kunvenojn kies celo estas akiri resanigojn - celo, se ne unuaranga, almenaŭ certe influa dum ilia organizado - taŭgas distingi tiujn kiuj povas konjektigi la ekziston de «ĥarismo de la sanigo», vera aŭ ŝajna ĝi estu, disde tiuj, kiuj estas sen iu ajn kunligo kun tia ĥarismo. Por ke ili koncernu eventualan ĥarismon, necesas ke dum ili montriĝu decidiga por la efiko de la preĝoj la interveno de unu aŭ de kelkaj unuopuloj kaj de kvalifikita kategorio, ekzemple la gvidantoj de la grupo kiuj organizas la kunvenon. Se ne estas kunligo kun la «ĥarismo de la sanigo», logike la celebroj entenataj en la liturgiaj libroj - se oni realigas ilin respektante la li-turgiajn normojn - estas licaj, kaj ofte oportunaj, kiel estas en la kazo de la Meso pro infirmis. Se ili ne respektas la liturgian normaron, falas la liceco.

En la pilgrimlokoj estas oftaj ankaŭ aliaj celebroj, kiuj, per si mem, ne celas specife petegi al Dio resanigajn gracojn, sed kiuj, laŭ la intencoj de la organizantoj kaj de la partoprenantoj, havas tamen kiel gravan parton de la celoj, la akiron de resaniĝoj; oni faras pro tio celebrojn liturgiajn (ekzemple, elmontro de la Sanktega Sakramento kun beno) aŭ neliturgiajn, sed el tiu popola devoteco kuraĝigita de la Eklezio, kiel la solena trapreĝo de la Rozario. Ankaŭ ĉi tiuj celebroj estas licaj, kondiĉe ke oni ne renversu ilian aŭtentikan signifon. Ekzemple, oni ne povas samniveligi la deziron atingi resanigon de la malsanuloj, kun la propra celo de la elmontro de la Sanktega Eŭkaristio; ĝi fakte «kondukas la fidelulojn agnoski en ĝi la mirindan ĉeeston de Kristo kaj invitas ilin al spirita unuiĝo kun Li, unuiĝo kiu kulminas per la sakramenta Eŭkaristio». (26)

Ne eblas atribui la «ĥarismon de la sanigo» al specifa kategorio de fideluloj. Fakte estas tre evidente ke sankta Paŭlo, kiam li parolas pri la diversaj donacoj en 1Kor 12, ne atribuas la donon de la «ĥarismoj de la sanigo» al aparta grupo, ĉu de la apostoloj, aŭ de la profetoj, aŭ de la majstroj, aŭ de tiuj kiuj regas, aŭ ia ajn alia grupo; eĉ estas alia la logiko kiu gvidas ĝian disdonon: «ĉio venas de la sama unika Spirito, kiu disdonas siajn donacojn laŭ sia plaĉo» (1Kor 12, 11). Sekve, dum la preĝo-kunvenoj organizataj kun la celo petegi resanigojn, estas tute arbitrece atribui «ĥarismon de la sanigo» al kategorio de partoprenantoj, ekzemple, al la estroj de la grupo; nenio restas krom konfidi je la liberega volo de la Sankta Spirito, kiu donas al kelkaj specialan ĥarismon sanigopova, por montri la potencon de la graco de la Resurektinto. Aliflanke, eĉ ne la plej intensaj preĝoj atingas la sanigon de ĉiuj malsanoj. Tial sankta Paŭlo devas lerni de la Sinjoro, ke «Mia graco sufiĉas por vi. Mia potenco montriĝas plene, ĝuste kiam iu estas malforta» (2Kor 12,9), kaj ke la eltenendaj suferoj povas havi tiun signifon, laŭ kiu «mi kompletigas en mia persono tion, kion Kristo suferas por sia korpo, kiu estas la Eklezio » (Kol 1,24).

 II. DISCIPLINAJ PRESKRIBOJ

Art. 1 - Por ĉiu fidelulo licas levi al Dio preĝojn por elpeti resaniĝon. Kiam tamen tiuj preĝoj okazas en preĝejo aŭ en alia sanktejo, oportunas, ke ilin gvidu ordinita celebranto.

Art. 2 - Oni difinas “liturgiaj” la preĝojn por peti resaniĝon, se ili enestas en la liturgiaj libroj aprobitaj de la koncerna aŭtoritato de la Eklezio; male, ili ne estas liturgiaj.

Art. 3 - § 1. La liturgiaj preĝoj por elpeti resaniĝon celebriĝas laŭ la preskribita rito kaj per la sanktaj vestaĵoj indikitaj en la Ordo benedictionis infirmorum de la Rituale Romanum. (27)

§ 2. La Episkoparaj Konferencoj, konforme kun tio fiksita de la Praenotanda, V., De aptationibus quae Conferentiae Episcoporum competunt, (28) de la menciita Rituale Romanum, povas apliki al la rito por beno de la malsanuloj adaptojn, kiujn oni opinias paŝtiste oportunaj aŭ eventuale necesaj, post revizio de la Apostola Sidejo.

Art. 4 - § 1. La dioceza Episkopo (29) rajtas fiksi normojn por sia loka Eklezio koncerne la liturgiajn celebrojn por elpeti resaniĝon, laŭ la kanonjura kodo, n-ro 838 § 4.

§ 2. Tiuj kiuj prizorgas la pretigon de tiaj liturgiaj celebroj, devas respekti dum la realigo tiajn normojn.

§ 3. La rajtigo por okazigi tiajn celebrojn devas esti eksplicita, ankaŭ kaze ke ilin aranĝas aŭ partoprenas en ili Episkopoj aŭ Kardinaloj. Se estas ĝusta kaj kongrua motivo, la dioceza Episkopo rajtas malpermesi alian Episkopon.

Art. 5 - § 1. La neliturgiaj preĝoj por elpeti resaniĝon efektiviĝas per maniero distingita de la liturgiaj celebroj, kiel preĝo-kunvenoj aŭ lego de la Parolo de Dio, tamen restas la viglado de la loka Episkopo, laŭ la normo de la kanonjura kodo, n-ro 839 § 2.

§ 2. Oni zorgeme evitu konfuzi ĉi tiujn liberajn ne liturgiajn preĝojn kun la liturgiaj celebroj mem.

§ 3. Necesas krome ke dum ilia okazigo oni ne atingu, ĉefe fare de tiuj, kiuj gvidas ilin, formojn similajn al paroksismo, al fanatikeco, al afektemo, al parademo aŭ sensaciismo.

Art. 6 - La uzo de amaskomunikiloj, aparte de la televido, dum okazas preĝoj por peti resaniĝon - liturgiaj aŭ neliturgiaj - estas submetita je la kontrolo de la dioceza Episkopo, konforme kun la kanonjura kodo, n-ro 823, kaj kun la normoj deciditaj de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, Instrukcio de la 30a de marto 1992. (30)

Art. 7 - § 1. Aldone al tio fiksita de artikolo 3, kaj aldone al la diservoj por la malsanuloj entenataj en la liturgiaj libroj, dum la celebro de la Sanktega Eŭkaristio, de la Sakramentoj kaj de la Liturgio de la Horoj, oni ne devas enigi preĝojn - liturgiajn nek ne liturgiajn - por elpeti la resaniĝon.

§ 2. Dum la celebroj menciitaj en § 1, eblas enigi specialajn preĝo-intencojn por la resaniĝo de malsanuloj, en la universalan preĝon aŭ “preĝon de la fidelularo”, kiam ĉi-lasta estas antaŭvidita.

Art. 8 - § 1. La paŝtista servo de la ekzorcado devas esti praktikata en strikta dependo de la dioceza Episkopo, laŭ la normo de la kanonjura kodo, n-ro 1172, de la Letero de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo de la 29a de septembro 1985 (31) kaj de la Rituale Romanum. (32)

§ 2. La preĝoj por ekzorcado, entenataj en la Rituale Romanum, devas resti disaj disde la celebroj por resaniĝo, liturgiaj aŭ neliturgiaj.

§ 3. Tute malpermesate estas enigi tiujn preĝojn por ekzorcado en la celebron de la Sankta Meso, de la Sakramentoj kaj de la Liturgio de la Horoj.

Art. 9 - Tiuj, kiuj gvidas la celebrojn por resaniĝo, zorgu gardi la etoson serene preĝema ĉe la kunveno kaj uzu la necesan prudenton se okazas subitaj resaniĝoj inter la ĉeestantoj; post la fino de la celebro, ili povos kolekti, senemfaze kaj diligente, eventualajn atestojn kaj ilin prezenti al la kompetenta eklezia instanco.

Art. 10 - Aŭtoritata interveno de la dioceza Episkopo fariĝas nepra kaj necesa kiam okazas trouzoj dum la celebroj por elpeti resaniĝon - liturgiaj aŭ neliturgiaj -, aŭ en la kazo de evidenta skandalo por la komunumo de la fideluloj, aŭ kiam okazas gravaj malrespektoj de la liturgiaj kaj disciplinaj normoj.

 Papo JOHANO PAŬLO la 2a, dum la Aŭdienco donita al la subskribinta Prefekto, aprobis ĉi tiun Instrukcion, deciditan dum la ordinara kunsido de ĉi tiu Kongregacio, kaj ordonis ĝian publikigon.

Romo, el la sidejo de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, la 14an de septembro 2000, festo de la Gloro de la Kruco.

+ Joseph Kard. RATZINGER, 
Prefekto

+ Tarcisio BERTONE, S.D.B., 
emerita Ĉefepisk. de Vercelli, 
Sekretario

 

 

Notoj

  (1)   JOHANO PAŬLO LA 2A, Apostola Instigo Christifideles laici, n-ro 53, AAS 81(1989), p. 498.

  (2)   Katekismo de la Katolika Eklezio, n-ro 1502.

  (3)  JOHANO PAŬLO LA 2A, Apostola Letero Salvifici doloris, n-ro 11, AAS 76(1984), p. 212.

  (4)  Rituale Romanum, Ex Decreto Sacrosancti Oecumenici Concilii Vaticani II instauratum, Auctoritate Pauli PP. VI promulgatum, Ordo Unctionis Infirmorum eorumque Pastoralis Curae, Editio typica, Typis Polyglottis Vaticanis, MCMLXXII, n-ro 2.

  (5)  JOHANO PAŬLO LA 2A, Apostola Letero Salvifici doloris, n-ro 19, AAS 76(1984), p. 225.

  (6)  JOHANO PAŬLO LA 2A, Apostola Instigo Christifideles laici, n-ro 53, AAS 81(1989), p. 499.

  (7)  Samloke, n-ro 53.

  (8)   Katekismo de la Katolika Eklezio, n-ro 1511.

  (9)   Kp. Rituale Romanum, Ordo Unctionis Infirmorum eorumque Pastoralis Curae, n-ro 5.

(10)   Samloke, n-ro 75.

(11)   Kp. Samloke, n-ro 77.

(12)   Missale Romanum, Ex Decreto Sacrosancti Oecumenici Concilii Vaticani II instauratum, Auctoritate Pauli PP. VI promulgatum, Editio typica altera, Typis Polyglottis Vaticanis, MCMLXXV, pp. 838-839.

(13)   Kp. Rituale Romanum, Ex Decreto Sacrosancti Oecumenici Concilii Vaticani II instauratum, Auctoritate Ioannis Paulii II promulgatum, De Benedictionibus, Editio typica, Typis Polyglottis Vaticanis, MCMLXXXIV, n-ro 305.

(14)   Kp. Samloke, nn-roj 306-309.

(15)   Kp. Samloke, nn-roj 315-316.

(16)   Kp. Samloke, n-ro 319.

(17)     Rituale Romanum, Ordo Unctionis Infirmorum eorumque Pastoralis Curae, n-ro 3.

(18)   Kp. KONCILIO DE TRENTO, sesio 14a, Doctrina de sacramento extremae unctionis, ĉap. 2: DS, 1696.

(19)   AUGUSTINUS IPPONIENSIS, Epistulae 130, VI,13 (= PL, 33,499).

(20)   Kp. AUGUSTINUS IPPONIENSIS, De Civitate Dei 22, 8,3 (= PL 41,762-763).

(21)   Kp. Missale Romanum, p. 563. [en la esperantlingva Meslibro: paĝo 93, ndlr]

(22)   Samloke, Oratio universalis, n-ro X (Pro tribulatis), p. 256.

(23)   Rituale Romanum, Ordo Unctionis Infirmorum eorumque Pastoralis Curae, n-ro 75.

(24)   GOAR J., Euchologion sive Rituale Graecorum, Venetiis 1730 (Graz 1960), n-ro 338.

(25)   DENZINGER H., Ritus Orientalium in administrandis Sacramentis, vv. I- II, Würzburg 1863 (Graz 1961), v. II, paĝoj 497-498.

(26)   Rituale Romanum, Ex Decreto Sacrosancti Oecumenici Concilii Vaticani II instauratum, Auctoritate Pauli PP. VI promulgatum, De Sacra Communione et de Cultu Mysterii Eucharistici Extra Missam, Editio typica, Typis Polyglottis Vaticanis, MCMLXXIII, n-ro 82.

(27)   Kp. Rituale Romanum, De Benedictionibus, nn-roj 290-320.

(28)   Samloke, n-ro 39.

(29)   Kaj egaligitoj al li, laŭ la normo de la kanonjura kodo, n-ro 381, § 2.

(30)   Kp. KONGREGACIO POR LA DOKTRINO DE LA KREDO, Istruzione circa alcuni aspetti dell’uso degli strumenti di comunicazione sociale nella promozione della dottrina della fede (Instrukcio pri kelkaj aspektoj de la uzo de amaskomunikiloj por la akcelo de la doktrino de la kredo), la 30an de marto 1992, Libreria Editrice Vaticana, Città del Vaticano 1992.

(31)   Kp. KONGREGACIO POR LA DOKTRINO DE LA KREDO, Epistula Inde ab aliquot annis, Ordinariis locorum missa: in mentem normae vigentes de exorcismis revocantur, 29 septembris 1985, AAS 77(1985), paĝoj 1169-1170.

(32)   Kp. Rituale Romanum, Ex Decreto Sacrosancti Oecumenici Concilii Vaticani II instauratum, Auctoritate Ioannis Pauli II promulgatum, De Exorcismis et Supplicationibus quibusdam, Editio typica, Typis Vaticanis MIM, Praenotanda, n-roj 13- 19.

 

 

 

Traduko de kelkaj latinlingvaj terminoj kaj titoloj

uzataj en la Instrukcio

De aptationibus quae Conferentiae Episcoporum competunt

Adaptoj pri kiuj kompetentas la episkoparaj konferencoj

 

De benedictionibus

Teksto pri la benoj

 

Doctrina de sacramento extremae unctionis

Doktrino pri la sakramento de la sanktoleado

 

Euchologion sive Rituale Graecorum

Grekkatolika ritaro

 

Missa pro infirmis

Meso por la malsanuloj

 

Missale Romanum

Roma Meslibro

 

Oratio universalis, n-ro X (Pro tribulatis)

Universala preĝo, n-ro 10 (por la afliktitoj)

 

Orationes benedictionis pro adultis

Benantaj preĝoj por la plenkreskuloj

 

Orationes benedictionis pro pueris

Benantaj preĝoj por la infanoj

 

Ordo benedictionis infirmorum

Ordo de la benoj de malsanuloj

 

Ordo Unctionis Infirmorum eorumque Pastoralis Curae

Ordo de la sanktoleado de la malsanuloj kaj por ilia paŝtista prizorgo

 

Praenotanda

Antaŭaj preskriboj

 

Preces

Preĝoj

 

Rituale Romanum

Roma ritaro

 

Ritus brevior

Pli mallonga rito

Tradukoj de ĉi tiu Instrukcio en la vatikanaj paĝoj sur la Tut-Tera Teksaĵo:

Anglalingva

Franclingva

Germanlingva

Hispanlingva

Itallingva

Latina

Portugallingva


Al la komenco!