La ĵurnaloj publikigis... 27an de marto 2004

Il Tempo

Unu torto kun la bondeziroj de la Urbestro kaj de la tuta urbo

La cent jaroj de la du karierantaj avinoj

Alvoko favore al la valoro de la honesteco kaj invito havi laboron kiu plaĉas. Jen la konsiloj, kiujn  donas al la gejunuloj Rosa Calvani kaj Zoraide Del Giudice, la romaninoj kiuj hieraŭ festis siajn 100 jarojn kun urbestro Veltroni. La urbestro liveris al ili la bondezirojn de la urbo dum la festo-spektaklo "Cent jaroj sed ili ne elmontras tiomajn", organizita por la du sinjorinoj, kiuj naskiĝis la 25an de marto 1904 kaj kiuj vivas en kvartalo Montesacro. «Al la knabinoj mi ne devas doni konsilojn - diris Rosa, entreprenistino kaj amikino de la roma poeto Trilussa. Hodiaŭ ili estas pli lertaj, ili ordonas kaj faras ĉion kion ili volas». «Mi studis multe kaj mi havis bonajn rezultojn - diris Zoraide, instruistino trairinta multajn landojn kaj esperantistino - ĉar min puŝis scivolemo. Havu laboron kiu interesas al vi. Nur tiel ĝi ne estos peza por vi». Rosa estas «ĝisoste roma» kaj el ŝiaj rememoroj aperas ne plu ekzistanta Romo: la Romo de la ĉeval-tiritaj tramoj, kie oni konis unuj la aliajn laŭnome aŭ pro famo. Ŝi rilatis kun Trilussa, ŝi estis amikino de "Kekko la ĉaristo", kaj ŝi estis nevino de Tito Magri, la mastro de la vinvendejo en strato Capo Le Case. «Estis bele tiam - ŝi memorigis - ĉie estis kamparo kaj al la urbo mi iris por viziti lernejon, la teknikan lernejon en strato Buonarroti». Post kvartalo Montesacro, ŝi transloĝigis kun sia familio al strato dei Serpenti [ĉi tie la ĵurnalisto eraris: estas vere la malo]. Avino Zoraide estas la plej maljuna esperantistino de Italio kaj ŝi estis mondvojaĝanta. Devenanta el regiono Friulo, 25-jaraĝa ŝi atingis Romon por partopreni, dum la tridekaj jaroj de la 20a jc., en la konkurso por katedro en la eksterlandaj italaj lernejoj.

 

Il Messaggero

Rosa kaj Zoraide, cent jaroj da memoro

Rememoroj kaj konsiloj dum la festo por du sinjorinoj de kvartalo Montesacro: «Mi, la amikino de Kekko la ĉaristo»

Cent jaroj da historio de la Romo kun tramoj tiritaj de ĉevaloj kaj de la [tipe romaj] vintrinkejoj en la du korpoj mincaj, sed fortaj de Rosa Calviani kaj Zoraide Del Giudice. Kio unuigas ilin? Dato, tiu de hieraŭ, kiam ili atingis sian centan naskiĝdatrevenon. Kaj okazis granda festo en la Salezana Papa Universitato kie Rosa e Zoraide, ambaŭ loĝantaj en kvartalo Monte Sacro, estis akceptitaj de la urbestro de Romo, de Massimo Wertmuller kaj kantistino Miranda Martino. La festo komenciĝis per nekutima kaj amuza momento: la urbestro sidanta meze de la du jarcentulinoj kaj kantanta "Funicolģ Funicolą" [tipa gaja kanto de urbo Napolo, ndlt]. «Ĉi tiuj festoj fariĝas preskaŭ datrevenoj - diris la urbestro - ĉar ankaŭ venontan sabaton ni festos personon kiu fariĝos 100-jaraĝa. Tio signifas - li aldonis - ke en Romo oni vivas bone». Rosa, videble emociplena, tamen ne forgesis sian historion, konsistantan el rememoro pri la Ĉefurbo. Ŝi konis Trilussa, ŝi estis amikino de Kekko la ĉaristo kaj ŝi donas konsilon al la junuloj: «Al la knabinoj: neniun konsilon. Ili estas malpli stultaj ol ni. Al la gejunuloj mi diras, ke honesteco estas la ĉefa valoro». Kortuŝitaj okuloj ankaŭ en Zoraide, romanega, instruistino, kiu trairis la mondon por prizorgi la studentojn de Afriko. Zoraide havis vivon "nenormala" por tiu epoko. Ŝi memorigas la vojaĝojn, la vesperojn kun la amikinoj. Ŝi perfekte regas la francan, sed ŝia vera amo estas Esperanto, la lingvo kreita por ebligi al ĉiuj homoj komuniki sen malfacilaĵoj. Ankaŭ Zoraide donas konsilojn al la gejunuloj: «Mi studis kaj mi havis altajn notojn, ĉar mi havis pasian intereson. Havu laboron kiu interesu al vi. Nur tiel ĝi ne aspektos peza kaj ĉio facile postsekvos». Kaj kiel eblas ne sekvi la konsilojn de cent jaroj da rememoroj kaj spertoj?

 

al la ĉefpaĝo pri la du jarcentulinoj
al la indekso de la historio de la roma grupo / ritorno all'indice della storia del gruppo romano