Honore al esperantistino Zoraide Carrubba, kiu fariĝas 100-jaraĝa, ni esperantigis - konservante ĝian grafikan aranĝon - la oficialan TTT-paĝon de la Roma 4a Kvartalo, por ke la evento estu kiel eble plej internacie konata.

la originala teksto en la itala, en la oficialaj paĝoj de la 4a Roma Kvartalo

 

Komunumo de Romo

4a Kvartalo Roma Montesacro

 

 

Cent, sed ili ne elmontras tiomajn.

 

Kune kun la Urbestro Walter Veltroni

kaj la Prezidanto de la Kvartalo Benvenuto Salducco

 

ni festas la naskiĝdatrevenon de

 

Rosa kaj Zoraide

 

Vendredon la 26an de marto, je h. 18.00

Salezana Papa Universitato Aŭlo Paŭlo la 6a

Piazza Ateneo Salesiano, 1

 

 

 

Recitalo de Miranda Martino

Prezento kaj legado de poezioj zorge de Massimo Wertmuller

Ĥoro kaj Muzikbando de Muziklernejo "Vincenzo Bellini"

de la 4a Kvartalo Roma Montesacro

 

 

 

Rosa kaj Zoraide naskiĝis la saman tagon: la 25an de marto 1904 kaj ambaŭ vivas en la teritorio de nia Kvartalo. Iliaj malsamaj destinoj rakontos al ni la diversajn manierojn esti virino en la 20a jarcento kaj la transformiĝojn de socio trairata de gravaj historiaj, kulturaj, moraj eventoj.

 

la sama teksto en la itala, en la oficialaj paĝoj de la 4a Roma Kvartalo

 

 
 
 
al la indekso de la historio de la roma grupo / ritorno all'indice della storia del gruppo romano