27a Universala Kongreso de Esperanto
 

ROMO  ‘‘Augusteo’’ 05. 08. 1935

Teksto de la inaŭgura parolado de prof. Stefano La Colla (1),
prezidanto de la L.K.K.

Ekscelencoj;

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

Karaj Samideanoj;

Estas mia plezura devo vin danki en la nomo de la elektita estraro kaj en mia persona nomo por la granda honoro, al ni farita, per via elekto: ni penos plenumi kiel eble plej kontentige la devojn de la oficoj al ni konfiditaj.

Mi vidas ĉirkaŭ mi multajn eminentajn personojn; ili bonvolu pardoni min, se mi ne aparte salutas ilin, sed mi deziras speciale danki gesinjorojn Zamenhof, kiuj korpe simbolas, ke spirite nia amata Majstro estas inter ni. Kaj poste permesu al mi, saluti en la nomo de ĉi tiu kongreso, la italajn aŭtoritatulojn, kiuj bonvolis, ĉeestante, igi pli solena nian feston kaj per sia helpo faciligis al la Loka Kongresa Komitato la aranĝon kaj preparadon.

Li tiam sin turnas al la ministro (2)  per la sekvantaj paroloj en itala lingvo:

Ekscelenco,

En la nomo de 1.500 esperantistoj, kiuj venis el ĉiuj partoj de la mondo, mi havas la honoron, saluti vin kaj esprimi al vi la dankojn pro la plivalorigo de nia festo per ĉeesto de Via Ekscelenco.

La plej viglaj esprimo de nia tuta rekono kaj nia sindona respekto direktiĝas al Lia Ekscelenco Benito Mussolini, ĉefo de registaro, pro lia afableco konsenti pri okazigo de ĉi tiu kongreso en nia lando.

Estis deziro de la organizantoj de la kongreso diskonigi en plej vastajn sferojn la mirindajn progresojn, kiujn faris kaj faras Italujo sub la impulso kaj laŭ la direktivoj de Mussolini. Pli estas certaj, ke tiurilate ili ne maltrafis sian celon, dank' al la helpo morala kaj materia, kiujn profitigis al ili la aŭtoritatoj.

Al ili kaj antaŭ ĉio al la Ministerio de Gazetaro kaj Propagando kaj al la Gubernio de Romo iras la danko de ĉi tiu kongreso. (Aplaŭdo)

Kaj li daŭrigas denove en Esperanto:

Mi promesis plenumi kiel eble kontentige la devojn de mia ofico, sed jam ĉe la una paŝo mi trovas, ke mi tro taksis mian forton. Laŭ nia kutimo, mi devus diri al vi ion taŭgan por la nuna solena okazo.

Ho ve, karaj gesamideanoj, kiom mi bedaŭras en ĉi tiu momento, ke mi ne kapablas prezenti al vi flugilhavan paroladon aŭ lirikan poemon. Sed mi nek naskiĝis poeto, nek fariĝis oratoro, mi povas nur diri al vi per simplaj vortoj la emocion, kiun mi sentas, ĉeestante ĉi tiun grandan kunvenon.

Dum tridek jaroj mi estis fidela kaj fervora, sed modesta ano de nia movado. De mia loketo mi, kun miro, kun entuziasmo, kun kortuŝo vidis kiel la ŝipeto Esperanto baraktis sur la ondegoj de malfavora oceano; mi vidis ĝin venkanta la danĝeran kirloventon de la reforma movado, supernaĝanta la teruran uraganon de la mondmilito; mi vidis, ke la ŝipeto fariĝis ŝipo, kiel “Sinaia”(3), kaj mi estas certa, ke morgaŭ ĝi superos eĉ la oceanan ŝipegon “Normandie”. Kiu, starante, kel mi, en la lastaj vicoj de nia anaro, povas rigardi de fore la lokon atingitan de la nunaj vicoj, tiu, kaj nur tiu, povas ĝuste kaj juste taksi la vojon trairitan. Kaj, kvankam la celo estas ankoraŭ malproksima, tio, kion nia anaro jam faris, estas garantio por la estontaj sukcesoj. Tiel en la kampo de la praktikaj aplikoj, kiel same en tiu de nia literaturo, ni povas prave fieri.

Sed al kio ni ŝuldas la akiritaĵon? Ne malplaĉu al niaj praktikemaj samideanoj: ni ĝin ŝuldas al la “interna ideo”, ni ĝin ŝuldas al tiu nedifinebla kaj tamen sentebla io, kio nobligas nian lingvon, nian aferon, nian celon, al tiu sento, kiu inspiras, sen ilia scio, eĉ niajn praktikistojn. Nur per tiu altirforto, nomu ĝin laŭplaĉe entuziasmo, kredo, idealemo, estas eble klarigi, kial tiom da homoj diversaj de nacio, aĝo, situacio, oferas tempon, monon, laboron, plej ofte alendante nek rekompencon, eĉ nur moralan, nek rekonon. Ĝi estas tiu forto, kiu inspiris nian Majstron, preskaŭ lin devigis elpaŝi kun sia projekto, al kies sukceso li ĉion oferis, kion li havis. Ĝi estas la sama sento, kiu antaŭen-pelas niajn pionirojn, niajn gvidantojn, kiu kuntenas kaj subtenas la esperantistan popolon. Sen la “interna ideo” nenio estas farata, nenio atingebla.

Rigardu la landon, kiu vin gastigas. Ĉu la mirindaĵoj, kiujn vi vidas, la progreso, la ordo, la vivimpeto ne estas la sekvoj de la mistiko de la viro, kiu direktas la italan destinon, kaj revivigis la influon de la antikva Romo?

Ĉu eble vi ne malkonsentos, se mi diros, ke ni esperantistoj venis al Romo kun la sento de filoj. Ĉu Esperanto ne estas la lastenaskita filo de la glora latina lingvo? Laŭ la trafa moto de la itala Federacio: nova lingva signo, latina tamen animo.(4) Ĝiaj pli aĝaj fratoj estas certe pli gloraj, pli famaj, sed Esperanto fieras, ke en ĝi respeguliĝas la trajtoj de tiuj fratoj, ke en ĝia malvasta korpo estas entenata la esenco mem de la civilizacio deveninta el Romo.

Romo, interalie, faris el modesta dialekto de kampuloj kaj paŝtistoj la lingvon de la tuta mondo. Kaj la efiko de tiu fakto ankoraŭ nun daŭras, ankaŭ ĉar ĝi estas la lingvo de la katolika eklezio. Sed la efiko estas iom pli malforta, de kiam la lingvoj de la aliaj nacioj akiris memkonscion kaj certigis sian vivorajton.

Kaj nun, karaj samideanoj, permesu, ke mi rememorigu pri ĵusa mortinto, ĉirkaŭ kiu ĝis preskaŭ la lasta momento la batalo furiozis. Mi aludas sinjoron Markizon de Beaufront.(5) Malgraŭ lia rolo post 1907, ni Esperantistoj ne povas forgesi la grandan ŝuldon, kiun ni havas al li por lia agado en la jaroj ĉirkaŭ la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcento: la fioradon de la franca periodo li iniciatis. Kaj eĉ pro liaj eraroj ni devas esti al li dankemaj. Li estis homo kun tre komplika animo kaj plie nesincerema. Ni eble neniam konos la veran motivon, kiu lin instigis prezenti sian projekton(6). Eble li vere opiniis, ke li tiel savos Esperanton. Kaj efektive li ĝin savis, sed tute alimaniere ol li pensis. Per sia iniciato li nur sukcesis pruvi la vivantecon de nia lingvo, li igis konsciaj pri tio ĝiajn uzantojn, ĝi montris, ke ekzistas esperanta popolo. Kaj tiu esperanta popolo, kiun vi ĉi tie reprezentas, neniam permesos, ke Esperanto mortu sed ĝi nepre ĝin kondukos al triumfa venko.

Notoj

(1) Pioniro de la E-movado en insulo Sicilio. Li naskiĝis la 2an de oktobro 1889 en Salemi, urbeto 35 km-ojn. el Trapani. En 1910, post la abrupta forpaso de la patro, Vito, la familio translokiĝis al Palermo, kie Stefano La Colla, kun sia frato Nicolò, daŭrigis studadon. Ankoraŭ tre juna li distingiĝis pro sia talento. Post fino de la studoj pri klasikaĵoj, li komencis labori ĉe la Ŝtata Arkivo en Palermo, kie li restis ĝis la komenco de la jaro 1929, aparte studante paleografion. Poste, pro sia profunda kaj vasta kulturo, li estis vokita al Romo fare de Bruno Migliorini, por kunlabori en la projektata “Itala Enciklopedio” (nomata: Treccani): por la koncerna Instituto li laboris de la 27a de februaro 1929 ĝis la 31a de decembro 1938 (li estris la Bibliotekon de la Instituto).

Lia interesiĝo por Esperanto naskiĝis kiam li estis ankoraŭ knabo; fakte, inter majo kaj junio 1905 li vizitis kurson, gvidatan de d-ro Vitangelo Nalli (1879-1932) ĉe la Universitato de Palermo.

En 1907 Stefano La Colla fondis asocion “Junulara Amikaro Esperantista”, kiu februare de 1909 fariĝis “Palerma Grupo Esperantista”. Li estis krome delegito de UEA ekde ĝia fondo, unue en Palermo kaj poste en Romo kaj Milano. En 1928, okaze de la 20a datreveno de la Asocio, li estis nomumita honora membro. En la sidejo de UEA en Roterdamo estas ĉambro al li dediĉita, dank’ al interesiĝo kaj mondonaco de lia vidvino, s-rino Averina Sforza. Dum sia restado en Romo, li estis ankaŭ prezidanto de la loka E-grupo kaj prezidanto de la LKK de la 27a Universala Kongreso.

Ekde frua esperantisteco, li kontribuis al diversaj E-revuoj. Li estis unu el la fondintoj de revuoj “Idealo” (1906), “Notizie esperantiste” (Esperantistaj Informoj” - 1908) kaj “Itala Esperantisto” (1910). Li estis membro de la Lingva Komitato ekde 1925 kaj poste de la Akademio. Li redaktis “Lingva Kritiko”, suplemento de la monata revuo “Heroldo de Esperanto” (1932-1935). Li verkis multajn artikolojn, ĉefe pri lingvistiko kaj ne eldonita restis lia ĉefaverko: vortaro Itala-Esperanto, kiun li ne sukcesis kompletigi, kaj kiu, komplete reviziita kaj refarita de prof-ro Carlo Minnaja, eldoniĝis en 1996, ankaŭ dank’ al la subteno de s-rino Averina Sforza. Stefano La Colla estis granda fakulo pri Esperanto kaj persona amiko de Bruno Migliorini kaj Kalman Kalocsay: kun ĉi-lasta li interŝanĝis intensan korespondadon por la traduko en Esperanto de la “Infero” de Dante Alighieri. Fine de la traduklaboro, Kalocsay sendis al li ekzempleron de la libro kun persona manskribita dediĉo, laŭ rimportreto. Stefano La Colla mortis en Milano la 5an de februaro 1966.

(biografiaj notoj redaktitaj de Giacomino Martinez)

(2) ĉeestis hon. Tumedei, vicministro pri justico.

(3) Sinaia estis ŝipo konstruigita de kompanio “Fabre Line / Compagnie Française de Navigation a Vapeur Cyprien Fabre & Compagnie” en 1924 kiel ŝarĝ-ŝipo el 8.567 tunoj. Ĝi estis uzata i.a. ankaŭ kiel transport-ŝipo por migrantoj, el orienta Azio al Amerikoj. En 1944 ĝia haveno estis Marsejlo; en 1946 ĝi estis rubigita. La alia ŝipo “Normandie” estis inaŭgurita la 29an de oktobro 1932 kaj ĝi estis ne nur la unua ŝipo kiu superis 1000 futojn da longeco, sed la plej kapacita (pli ol 79000 tunojn da ŝarĝo-kapacito). Krome, ĝi estis la plej rapida dum sia epoko: 32,2 nodoj da rapideco. Ĝia fino estis malglora: en Novjorko, dum la 2a mondmilito, komenciĝis la laboroj por transformi ĝin en blenditan ŝipon por transporto de armeaj trupoj (kun la nova nomo Lafayette). Tri monatojn poste, la 9an de februaro 1942, la sparkoj de acetilena veldoflamo por la blendado estigis brulegon. Erara decido - enigo de akvo en la ŝipon - estigis ĝian flosadon. Elakvigitan, oni konstatis en 1943 ke la rebonigo de la damaĝoj estis tro kostaj: sekve oni rubigis ĝin.

(4) nova lingvo, sed latina laŭanime.

(5) Louis de Beaufront estas konata kiel la unua franca esperantisto, sed ankaŭ unu el la unuaj esperantistoj ĝenerale (ĉar li studis Esperanton en 1888, do, nur unu jaron post la publikigo de la unua gramatiko). Naskita en Parizo la 3an de oktobro 1855, lia vera nomo estis Louis Eugène Albert Chevreux. Laŭ la legendo, lia kromnomo rezultis el kurioza evento: verŝajne komence de 1887, vojaĝante per fervojo kun familio Bertrand, li metis sian kapon ekster la kupea fenestro, kaj io malordinara, neatendita, subite okazis: nesupozita peruketo, kiu kovris la antaŭan parton de lia kranio, forflugis pro la vento. La komento: “ha, la bela frunto” (beau front, franclingve) estigis lian kromnomon. Li estis tre aktiva propagandisto de esperanto je la komencaj jaroj, pere de la fondo de grupoj kaj revuoj, verkado de artikoloj, gramatikoj, vortaroj, aranĝo de kursoj. En 1908 li prezentis propran projekton de reformita Esperanto (“Ido”), kiu estigis skismon,  kiu duonigis la movadon. Sed laŭ kelkaj historiistoj, li envere “agis kiel pajlohomo de la vera aŭtoro de Ido, Louis Couturat, matematikisto, studulo pri Leibnitz. Kun la paso de la jaroj, de Beaufront tamen grave kontribuis por la plua prilaboro de Ido, sed nenio pli” (tezo de d-ro Tazio Carlevaro). Ĉefkolono de Ido, de Beaufront mortis en Thézy-Glimont (10 km sude de Amiens) la 8an de januaro 1935. Lia tombo estas en Marestmontiers (30 km. sude de Amiens), kaj sur la tomboŝtono estas nur krucifikso kaj la skribo: “Ci-gît... point de nom” (Tie ĉi kuŝas... neniu nomo”). Dank’ al lia “Preĝareto por katolikoj” (1893) alproksimiĝis al Esperanto ankaŭ multaj ekleziuloj, inter kiuj estis mons-ro Luigi Giambene.

(6) Ido.

 
al la indekso de la historio de la roma grupo / ritorno all'indice della storia del gruppo romano