Gioacchino Laurenti

la unua vicsekretario de la unua roma E-grupo ‘‘Imperiosa Civitas’’
il primo vicesegretario del primo gruppo esperantista romano

Nasce a Roma il 21 novembre 1882. Insegnante di lettere rimarrà a Roma fino al 1908 per poi trasferirsi a Nuoro per insegnare nel locale Regio Ginnasio. Fu Sovraintendente alle belle arti. In seguito entrò, per concorso pubblico, nella carriera al Senato, prima come revisore (dal 1° febbraio 1920), successivamente quale capo dell'Ufficio resoconti (dal 1° luglio 1929) ed infine direttore del medesimo Ufficio (dal 1° gennaio 1934) fino al 1° dicembre 1947, quando andò in pensione.
Pubblicò anche studi di paleografia.
Morì il 24 giugno 1955.
Fu rappresentante del gruppo esperantista romano al Congresso mondiale di Esperanto svoltosi a Dresda nel 1908. Collaboratore con articoli alla rivista "Roma Esperantisto".
(un grazie a Daria Laurenti, nipote del nostro pioniere, per la fotografia qui pubblicata)

Li naskiĝis en Romo la 21.11.1882. Instruisto pri beletristiko, li restis en Romo ĝis 1908 kiam li translokiĝis al Nuoro (insulo Sardinio) por instrui en la loka reĝa gimnazio. Li estis intendanto pri artaĵoj. Poste, li eniris la karieron en la parlamento (Senato), unue kiel revizianto (ekde 1.2.1920), poste kiel estro de la oficejo por la referaĵoj (ekde 1.7.1929) kaj fine kiel direktoro de la sama oficejo (ekde 1.1.1934) ĝis la 1.12.1947 kiam li emeritiĝis. Li publikigis ankaŭ verkojn pri paleografio.
Li mortis la 24.6.1955.
Li estis reprezentanto de la roma esperantista societo ĉe la UK 1908 en Dresdeno. Li kunlaboris por "Roma Esperantisto" per artikoloj.
(dankon al Daria Laurenti, nepino de nia pioniro, pro la livero de la supra fotografio).

al la indekso de la historio de la roma grupo / ritorno all'indice della storia del gruppo romano