MESAĜO DE LA PAPO URBI et ORBI PASKON 2014
neoficiala traduko en esperanto

 

Arablingve Anglalingve Franclingve Germalingve Hispanlingve
Kroatlingve Itallingve Pollingve Portugallingve

Esperantistoj en placo sankta Petro

 

 

«Christus surrexit, venite et videte!». «Kristo releviĝis, venu kaj vidu!».

Karaj fratoj kaj fratinoj, bonan Paskon!

Resonas en la Eklezio dissemita tra la tuta mondo la anonco de la anĝelo al la virinoj: «Ne timu! Mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie. Li leviĝis... Venu, vidu la lokon, kie Li kuŝis» (Mat 28,5-6).

Ĉi tiu estas la kulmino de la Evangelio, ĝi estas la Bona Novaĵo en eminenta senco: Jesuo, la krucumita, releviĝis! Ĉi tiu evento estas ĉe la bazo de nia fido kaj de nia espero: se Kristo ne estus releviĝinta, Kristanismo perdus sian valoron; la tuta misio de la Eklezio elĉerpus sian elanon, ĉar de tie ĝi ekiris kaj ĉiam denove ĝi ekiras. La mesaĝo, kiun la kristanoj  portas al la mondo, estas ĉi tiu: Jesuo, la Amo enkarniĝinta, mortis sur la kruco pro niaj pekoj, sed Dio la Patro Lin relevigis kaj Lin faris Sinjoro de la vivo kaj de la morto. En Jesuo, la Amo venkis super la malamo, la mizerikordo super la peko, la bono super la malbono, la vero super la mensogo, la vivo super la morto.

Pro tio ni diras al ĉiuj: «Venu kaj vidu!». En ĉiu homa situacio, signita de la fragileco, de la peko kaj de la morto, la Bona Novaĵo ne estas nur vorto, sed ĝi estas atesto pri amo senpaga kaj fidela: ĝi estas eliri el si mem por iri renkonte al la alia, estas restadi apude al tiu kiu estas vundita de la vivo, estas kundividi kun tiu kiu ne havas la necesaĵon, estas restadi apud tiu kiu estas malsana aŭ maljuna aŭ ekskludita… “Venu kaj vidu!”: la Amo estas pli forta, la Amo donas vivon, la Amo ekflorigas la esperon en la dezerto.

Kun ĉi tiu ĝoja certeco en la koro, ni hodiaŭ nin turnas al Vi, Sinjoro Releviĝinta!

Helpu nin serĉi Vin por ke ni ĉiuj povu renkonti Vin, scii ke ni havas Patron, kaj ne sentu nin  orfaj; ke ni povas ami kaj adori Vin.

Helpu nin disbati la plagon de malsato, pligravigitan de la militoj kaj de la senlimaj malŝparoj, pri kiuj ni ofte estas kunkulpuloj.

Igu nin kapablaj protekti la senhelpulojn, precipe la infanojn, la virinojn kaj la pliaĝulojn, kelkfoje faritajn objekto de ekspluato kaj de forlaso. Faru ke ni povu kuraci niajn gefratojn trafitajn de la ebola-epidemio en Konakria Gvineo, Sieraleono kaj Liberio, kaj tiujn suferantajn pro multaj aliaj malsanoj, kiuj disvastiĝas ankaŭ pro la malzorgo kaj la ekstrema malriĉeco.

Konsolu tiujn, kiuj hodiaŭ ne povas celebri la Paskon kun siaj karuloj ĉar maljuste forŝiritaj al siaj amemoj, kiel la multnombraj personoj, pastroj kaj laikoj, kiuj en pluraj mondopartoj estas forrabitaj.

Konsolu tiujn, kiuj forlasis sian landon por migri al lokoj kie ili povu esperi je pli bona estonteco, travivi sian vivon kun digno kaj, nemalofte, libere konfesi sian kredon.

Ni preĝas al Vi, glora Jesuo, ĉesigu ĉiun militon, ĉiun malpacon grandan aŭ malgrandan, malnovan aŭ novan!

Ni preĝpetas Vin, aparte, por Sirio, por ke tiuj, kiuj suferas pro la sekvoj de la konflikto, povu ricevi la necesajn homamajn helpojn, kaj la koncernataj partioj ne plu uzu perforton por dissemi morton, precipe kontraŭ la senhelpa loĝantaro, sed ili havu la aŭdacon intertrakti pri paco, jam de tro longa tempo atendata!

Ni petas Vin, konsolu la viktimojn de la fratmurdaj perfortoj en Irako, kaj subtenu la esperojn vekitajn de la rekomenco de la intertraktoj inter Israelanoj kaj Palestinanoj.

Ni plorpetas Vin, ke estu metata fino al la kunpuŝiĝoj en la Centrafrika Respubliko, kaj ke haltu la teroristaj atencoj en kelkaj zonoj de Niĝerio kaj la perfortoj en Suda Sudano.

Ni petas de Vi, ke la animoj sin turnu al la repaciĝo kaj al la frata konkordo en Venezuelo.

Pro via Releviĝo, kiun ĉijare ni celebras kune kun la Eklezioj kiuj sekvas la julian kalendaron, ni preĝpetas Vin prilumi kaj inspiri iniciatojn de paciĝo en Ukrainio, por ke ĉiuj koncernataj partioj, subtenataj de la internacia Komunumo, entreprenu ĉian strebon por malhelpi la perforton kaj konstrui, en spirito de unueco kaj de dialogo, la estonton de la Lando.

Por ĉiuj popoloj de la Tero ni preĝas al Vi, Sinjoro: Vi kiu venkis la morton, donu al ni vian vivon, donu al ni vian pacon!

 

Paska bondeziro post la Mesaĝo Urbi et Orbi

Karaj fratoj kaj fratinoj,

mi renovigas mian bondeziron por Bona Pasko al ĉiuj Vi, kiuj alvenis al ĉi tiu Placo el ĉiu mondoparto. Mi plivastigas la paskajn bondezirojn al tiuj, el diversaj landoj, kunligitaj per la soci-komunikiloj. Alportu en viajn familiojn kaj en viajn komunumojn la ĝojan anoncon, ke Kristo, nia paco kaj nia espero, releviĝis!

Dankon pro via ĉeesto, pro via preĝo kaj pro via kredoatesto. Apartan kaj dankeman penson pro la donaco de la belegaj floroj, kiuj alvenis el Nederlando. Bonan Paskon al ĉiuj!

 

tradukis: Antonio De Salvo

 

 

 

NOTO POR REDAKCIOJ:

 

Oni povas libere kopii ĉi tiujn fotojn. sed bonvolu mencii la fonton (www.ikue.org)

 

Se oni deziras ricevi pli alt-kvalitajn fotografiojn

kaj ankaŭ tiujn ne publikigitajn ĉi tie

bv. skribi al

 

 

Por la 26a fojo la esperantistoj ĉeestis dum la beno Urbi et orbi de la Papo. Ĉi-foje, pro la fakto, ke la Meso okazis en la placo, kun posta traveturo de la Papo, la kontroloj de la policanoj ĉe la enirejoj estis tre rigoraj. Kiam la unua grupo de la esperantistoj enviciĝis kaj fine alproksimiĝis al la enirpunkto de la placo, la policanoj ne volis, ke la esperantistoj eniru, krom en la kazo, ke ili rezignu je la paneloj, ĉar la plastikaj stangoj - kvankam tre subtilaj kaj malplenaj interne - povis konsistigi armilon. Nur la insista, tre motivita kaj sentoplena interveno de Giovanni Conti fine konvinkis la policanojn allasi la grupeton kaj ĝiajn panelojn. La baldaŭa pleniĝo de la placo ne ebligis al aliaj esperantistoj eniri ĉar oni definitive fermis la enirejojn. Do, estis en la placo por teni la panelojn nur Ranieri Clerici, Giovanni Conti, Isabel León Fonseca, Felice Sorosina kaj Elio Bonomolo.

 

 

 

 

 

Multaj alproksimiĝis por peti informojn pri "Esperanto"

kaj multaj deziris fotiĝi fronte al - kaj - kun la paneloj enmane

 

eĉ kun la bebo....

 

 

 

Eĉ rokkolomboj deziris fotiĝi fronte al la paneloj ....

 

Ĉeestis: Elio Bonomolo,

 

kaj (de maldekstre) Ranieri Clerici kaj Felice Sorosina,

 

Giovanni Daminelli, Isabel León Fonseca kaj Giovanni Conti

 

 

La tutmonda televida elsendo montris la panelojn ne ofte.

Dum malpli ol unu sekundo, tre fone kaj parte kiam la Papo estis en la placo (horo 11.49)

 

dum kelkaj sekundoj, kiam la telekamerao faris ĉirkaŭfilmadon (horo 11.58)

 

Iom pli longtempe, kiam oni montris grupon de kardinaloj (horo 12.01)

 
 
 
 

Kelkaj el la antaŭaj ĉeestoj de la esperantistoj en placo sankta Petro

KRISTNASKO:

2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 - 2011 - 2012 - 2013

PASKO:

 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 - 2011 - 2012 - 2013

 
Al la komenco!