|
Ekzistas
multaj demandoj en la vivo kiuj serĉas respondojn, kelkfoje iun ajn
respondon. La respondo estas krio de sopiro, de la homa realo por vastigo
kaj enprofundigo de niaj komprenoj kaj scioj. La frukto de novakirita scio
aŭ kompreno senkonsidere ĉu riĉa aŭ granda, aŭ nur en spuroj, speguliĝas
en la persona kontentigo aŭ trankvila konfido - ĉar la serĉita estis
trovita. Ni estas trankvilaj ĝis alia okazo: ĝis nova demando. Ofte al la
demandoj oni respondas per la tiel nomataj kontraŭdemandoj kiuj malebligas
malkovron de nescio pri la demando. La demandito, kiu ne kapablas artikuli
la respondon montros ian eliron per kontraŭdemandoj kaj tiel per paravento
de lerteco kaŝi la propran nescion. Demandoj kiuj estas frukto de la
serĉado povas konduki homon ĝis la plej lastaj limoj de rezisto ĉe la
intenco sukcesi - en la vivo. Ĉe la demandoj ankaŭ ni mem iĝas tentataj
respondi al la senco kaj kialo de la ekzisto de si mem. Antaŭ kelkaj jaroj
en la prediko omaĝe al la beata Alojzije Stepinac, la episkopo de Mostar
kaj Trebinje Ratko Periĉ eldiris bone formulitan difinon de la tento, li
diris ke ĝi estas ekzameno kaj juĝa procezo per kiu Dio demandas kaj
postulas - kiel cetere oni postulas ĉe ĉiu homa ago: en oficejo, lernejo
kaj laborejo. Do, iu provas, postulas kaj demandas por ricevi respondon:
pri la grado de la homa lojaleco, lia dediĉo kaj sindono al la vivanta
Dio, al la preteco atesti en ĉiuj vivmomentoj, montri starpunkton pri la
ĉiutagaj vivcirkonstancoj kaj malhelpoj.
Laŭ tiu
vidpunkto, kaj laŭ tiaj starpunktoj ni iras renkonten al la jara liturgia
celebrado de Pasko, kiu kiel la fakta stato formiĝis antaŭ du jarmiloj,
por ke ĝis hodiaŭ ĝi restu memoro (pri pasinteco) por la eterna kaj
neforgesebla estonteco. Kiel memoro pri la pasinteco ĝi per la plej
diversmaniera ekzemplo reflektiĝas ĉe la celebrado de la eŭkaristio per
kiu ni renovigas nian promeson de la religio al Kristo vivanta, mortinta
kaj resurektinta. Ĝi estas ĉiam nova kaj neforgesebla, ĉar Kristo vivas.
Paralele kun tio, la resurekto de Kristo trudiĝas kiel imperativo al nia
tuta ekzisto, kaj ĝi devige determinas kaj la celon kaj la signifon: la
homo ne vivas ke li mortu, sed li mortas por vivi – dum eterneco. Malsame
al multaj aliaj historiaj eventoj, la resurekto de Kristo tamen kaj
unuavice respondas al la demando: "Kio estas la morto, kaj kio estas la
vivo?", kaj nur post tio sekvas la demando "Kial tiel?" Nome, la kristanan
ekziston ni observas kiel eskatologian realon, kiu sian realigon trovas en
ĉi tiu vivo kaj sur ĉi tiu tero. Kaj la vivo kaj la tero estas la rimedoj
per kiuj ni venas al aliestereco kaj tial ni povas pri ili nek rezigni,
nek ilin nei. Tial ankaŭ la kristanoj vivas kolektitaj ĉirkaŭ Kristo, la
angula ŝtono kaj ili konstruas la spiritan domon. Tiel la vivo de la
Eklezio iĝas historio de la komunumo de la baptitoj, kiu sekvas la
respondojn de la sanktaj en la religio - kaj la plejsankta, kiu estas
Kristo - dum ĝi serĉas respondojn ankaŭ al la demandoj kiuj trudiĝas dum
ĉiutaga vivo. La Eklezio kiel komunumo de tiuj, kiuj kune vojaĝas
(akcentiĝas la komuneco) al la eterna realo poziciiĝas inter du la
alvenojn de Kristo: la unua fizika kiu estiĝis per lia konceptiĝo kaj lia
naskiĝo ĝis tiu kiu estos okazonta per gloro ĉe la fino de la tempo. Dum
tiu atendado ĉiu baptito havas konkretan eblecon por savrenkonto kun Dio
pere de aŭskultado kaj anoncado de la Vorto, sed ankaŭ per akceptado de
tio kion Kristo postlasis kiel sian konkretan, videblan kaj neeviteblan
vivheredaĵon. Tiamaniere la kristana vivo inkluziviĝas en la dian vivon
per atestado de la persono de Jesuo Kristo kaj per la okazaĵoj de la
estonteco, kiuj estas venantaj, kaj kiujn prezentas kiel eternan vivon.
Dum ni atendas la estontan vivon ni vivas la nunan vivon - kiu vivata laŭ
la Dia - jam estas antaŭgusto pri la estonta. Ĝuste pro tiu fakto kaj pro
enradikiĝo en la historian kaj veran personon de Jesuo Kristo la kristana
vivo ne povas iĝi atestado pri ideologio kiu regule kaj ekskluzive
nutradas per "mito kaj verko."

Per la
perado de la sakramentoj la eskatologia realaĵo de la Eklezio nuntempiĝas
per la konkreta formo de agado kaj montrado al ĉiuj per la agoj de
miserikordo. Tial, pensi pri eshaton ne estas nur penso pri la
lastaj okazoj (morto, lasta juĝo, eterna rekompenco, eterna kondamno), sed
ĝi jam estas vojaĝo al la fina iro de la renkonto kun la resurektinta
Sinjoro kiel la centro de nia vivo. Tiu iro, kiun ni faras jam ekzistas -
nun kaj ĉi tie en la ĉiutaga vivo -, kvankam ne la kompleta kaj
tutmaniera, ĉar lia kompletigo sekvas post la morto. Ĉe nia eniro en la
vivmisteron de Kristo ni estas krucumitaj kune kun Li (kp. Rom 6,6) kaj ni
komencas senti la sperton de la morto. Rigardante, t.e. meditante pri la
morto laŭ la krista maniero ni spertas ĝin kiel liberigo el sklaveco de
la peko (kp. Rom 6,7). Se ni sukcesas kompreni kaj ĉeestigi la vortojn de
Kristo (kp. Mat 16,24) pri neceso de la akcepto de la kruco, ni mem
eksentas la sperton pri enkonduko en la plenecon de la vivo per rezigno
pri la karakterizaĵoj de „ĉilandeco“ kiuj estas: peko kaj
egoismointerŝanĝe per mizerikordo kaj amo – kiujn la Dio proponas. Tiel ni
partoprenas eskatoligian juĝon, kies kriterio estas grado por akcepto de
la Krista kruco, kiu per ĝi nudigis la homajn falojn, personajn internajn
batalojn kaj dubojn, same de nia vivo, kaj de la homa historio. Samtempe
ĝi helpas al ni kompreni ke ne ekzistas iu ajn alia nomo (kp. Ago 4,12)
per kiu ni povas gajni savon krom per la nomo de la Sinjoro Jesuo. La
realo de la kruco kaj tiam la resurekto ekestas neeviteblaj demandoj: tiuj
- kiuj ĉiam ĉeestas - en ni provokas la senton, sed ankaŭ la devigon pri
la determino: elekti la vivon aŭ la morton (kp. Rea 30,19-20), la Dion kaj
la proksimulojn aŭ forfalon de la kredo kaj absolutan solecon. Se la homo,
kristano malfermas al la signifoj kaj la vivo per la resurekto li iĝas
atestanto de la ekzisto kiu per la amo en ĉiuj siaj formoj venkas ĉian
malbonon. Tiamaniere la kristano mem iĝas signo de justeco, pardono, paco,
amo kaj konservo de ĉio kreita.
Dum antaŭe
oni parolis nur pri kruco kiel signo de dolora suferado, malakcepto de la
procezo de animpurigo por eniro en la ĉielon, hodiaŭ al tiu esprimo oni
povus aldoni la parolon pri (ne)kompreno de la resurekto, kiu anstataŭ
signo pri ĝojo kaj promesita nova vivo iĝas "signo por kontraŭdiro".
Mallonge dirite: kompreno de Pasko iĝas aŭ por parto de la "kristanoj"
iĝis nur la tago kun pli malpli mizeraj karakterizoj de la familiaj festoj
- kiu tio eble ne plu estas tio - kun emfazo pri la kutimoj, tradicio,
enradikiĝo, pri io kion ni devas, pri io kion oni "praktikas". La profunda
signifo kaj mesaĝo de Pasko sub influo, agreso kaj mildeco de "kutima"
malrapide paliĝas kaj nedezirata devas cedi lokon al io kio ne estas
Pasko. La kialoj por malespero, rezigno kaj tradicio estus tuta fasko se
la spirita dimensio ne estus tio kio vere ĝi estas: renovigo, revoko,
plifirmigo en la religio, daŭrigo de ĉio komencita. Ĝuste la dia
revelacio: "Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?" (kp. Luk
24,6) ĉiam denove turnas novan paĝon kaj metas antaŭ ni la okazon por
respondo starigante al ni la demandon ne nur kial ni Lin serĉas inter la
mortintoj, ĉar Li vivas, sed ĉu ankaŭ ni volas la vivon kian Li havas? La
Sankta Spirito kiu nin tra historio instigas kaj gvidas permesas al ni
anticipi per la kredo al Jesuo Kristo la sperton pri la morto kaj la vivo.
Sen Dia interveno estus malfacile imagi ke la homaro iam tuŝus la du la
plej grandajn sekretojn: la finon de homa vivo sur la tero kaj la sperto
de ĝia daŭrigo dum la eterneco. Nia vivo - tiu ĉiutaga - klopodas esti
kiel vojaĝo al sankteco, t.e. pilgrimado al kiu ni ĉiam kaj denove
volonte revenas por konservi kaj la esperon kaj la religion veka ĝis la
momento kiam ni mem eniros la eternecon. Sekve, la Eŭkaristio kiel
nutraĵo, manĝaĵo, potenco, plena enmergiĝo en la morton kaj resurekton de
Kristo iĝas akompananto aŭ viatiko ĝis la fina renkonto kun Li en paruzio,
kiam en ĉiuj Li estos ĉio.
Tial,
Pasko estas respondo al la demando pri la vivo, sed ankaŭ ŝanco por elekti
la vivon kian Li havis. Pasko ne postlasas la homon indiferenta, sed ĝi
absorbas lian tutan estaĵon kaj direktas lin al la pozitiva legado de la
homa vivo el la perspektivo de Krista observo. La citera perspektivo
proponas la observon "de ... al" kaj ĝi estas limigita, dum la perspektivo
de Kristo, kiu per Lia resurekto ŝanĝis la homan naturon, kaj superis la
limitecon kaj la redukton proponas elekton kiu fakte ne estas elekto, sed
imperativo, kiun oni ne neas: La vivon ! - skribitan majuskle.
p. Tomislav Glavnik, OFMConv.
(tradukis Marija Belošević)
|