MESAĜO DE LA PAPO POR LA PASKO 2012

(Placo Sankta Petro, 2012. 04. 08)

(foto: Gianni Vitale)

Medito pri la Pasko

TEKSTO DE LA PAPA MESAĜO (KUN LIGO AL LA PLURLINGVAJ BONDEZIROJ)
Anglalingve Portugallingve
Germalingve Franclingve
Itallingve Hispanlingve
Pollingve

Benedikto la 16a bondeziras en Esperanto

Voĉo

Filmo (atentu: 4,4 MB)

 

Esperantistoj en Placo Sankta Petro

 

OFICIALA KANALO DE VATIKANO EN YOUTUBE:
Subtekstado en esperanto de la filmo de la tuta paska mesaĝo
(oni alklaku la ruĝan butonon CC kaj oni elektu esperanton)

 

 

NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO

 

Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo! 

«Surrexit Christus, spes mea» – «Kristo, mia espero, resurektis» (Paska Sekvenco). 

Atingu vin ĉiujn la ĝojeganta voĉo de la Eklezio, per la vortoj, kiujn la malnova himno metas sur la lipojn de Maria Magdalena, la unua kiu renkontis la resurektintan Jesuon la matenon de Pasko. Ŝi kuris al la aliaj disĉiploj kaj, kun grandega emocio, anoncis al ili: “Mi vidis la Sinjoron!” (Joh 20,18). Ankaŭ ni kiuj trairis la dezerton de Karesmo kaj la dolorplenajn tagojn de la Pasiono, hodiaŭ donas spacon al la venkokrio: “Li resurektis! Li vere resurektis!”. 

Ĉiu kristano travivas denove la sperton de Maria Magdalena. Ĝi estas renkonto kiu ŝanĝas la vivon: la renkonto kun Homo unika, kiu spertigas al ni la tutan bonecon kaj verecon de Dio, kiu liberigas nin de la malbono ne en maniero supraĵa, pormomenta, sed nin liberigas radikale, nin tute sanigas kaj rehavigas al ni nian dignon. Jen kial Maria Magdalena nomas Jesuon “mia espero”: ĉar estis Li kiu ŝin renaskis, donacis al ŝi novan estontecon, bonan ekziston, liberan el la malbono. “Kristo mia espero” signifas ke ĉiu mia deziro je bono trovas en Li iun realan eblecon: kun Li mi povas esperi ke mia vivo estos bona kaj estos plena, eterna, ĉar Dio mem igis sin proksima ĝis eniri en nian homecon.

Sed Maria Magdalena, samkiel la ceteraj disĉiploj, devis vidi Jesuon rifuzita de la estroj de la popolo, kaptita, skurĝita, kondamnita al morto kaj krucumita. Estis verŝajne netolereble vidi la Bonon mem submetita al la homa malboneco, la Veron mokita de la mensogo, la Mizerikordon insultata de la venĝo. Per la morto de Jesuo, ŝajnis malsukcesi la espero de tiuj, kiuj fidis Lin. Sed tiu fido neniam defalis tute: precipe en la koro de Virgulino Maria, patrino de Jesuo, la flameto restis brulanta en vigla maniero ankaŭ en la mallumo de la nokto. La espero, en ĉi tiu mondo, nepre devas kalkuli kun la malmoleco de la malbono Ne nur la muro de la morto malhelpas ĝin, sed eĉ plimulte la pikaj pintoj de envio kaj de orgojlo, de mensogo kaj de perforto. Jesuo trapasis ĉi tiun mortigan implikaĵon, por malfermi al ni la irejon al la Regno de la vivo. Estis momento, en kiu Jesuo aspektis venkita: mallumo invadis la teron, la silento de Dio estis totala, la espero iu vorto kiu jam ŝajnis senenhava. 

Kaj jen, ĉe la aŭroro de la tago post la sabato, la tombo estas trovata malplena. Poste Jesuo montras sin al Magdalena, al la aliaj virinoj, al la disĉiploj. La fido renaskiĝas pli viva kaj pli forta ol iam, jam nevenkebla, ĉar fondita sur decida sperto: «Morto kaj vivo/ mirinde duelis inter si./ La Sinjoro de la Vivo estis mortinta,/ sed nun, vivanta, triumfas». La signoj de la resurekto atestas pri la venko de la vivo super la morto, de la amo super la malamo, de la mizerikordo super la venĝo: «La tombo de la vivanta Kristo, / la gloro de la resurektinta Kristo, / kaj la anĝeloj liaj atestantoj, / la mortotuko kaj liaj vestaĵoj». 

Karaj fratoj kaj fratinoj! Se Jesuo resurektis, tiam – kaj nur tiam – okazis io vere nova, kiu ŝanĝas la kondiĉon de la homo kaj de la mondo. Tiam Li, Jesuo, estas iu, kiun ni povas fidi en absoluta maniero, kaj ne nur fidi lian mesaĝon, sed fidi ĝuste Lin, ĉar la Resurektinto apartenas ne al la pasinteco, sed li ĉeestas hodiaŭ, vivanta. Kristo estas espero kaj konsolo en aparta maniero por la kristanaj komunumoj kiuj plimulte estas elprovataj de diskriminacioj kaj persekutoj kaŭze de la fido. Kaj Li ĉeestas kiel forto de espero per sia Eklezio, proksima al ĉiu homa situacio de sufero kaj de maljusteco. 

Kristo Resurektinta donu esperon al Proksima Oriento, por ke ĉiuj komponantoj etnaj, kulturaj kaj religiaj de tiu Regiono kunlaboru por la komuna bono kaj la respekto de la homaj rajtoj. En Sirio, aparte, ĉesu la sangelverŝo kaj oni ekiru senprokraste la vojon de respekto, de dialogo kaj de repaciĝo, kiel estas petdezirate ankaŭ de la internacia komunumo. La multenombraj rifuĝintoj, venantaj el tiu Lando kaj bezonantaj homaman asiston, trovu la akcepton kaj la solidarecon kiuj povu mildigi iliajn penigajn suferojn. La paska venko kuraĝigu la irakan popolon ŝpari neniun strebon por antaŭeniri sur la vojo de stabileco kaj de evoluo. En Sankta Lando, Israelanoj kaj  Palestinanoj rekomencu kuraĝe la procezon de paco. 

La Sinjoro, venkanta sur la malbono kaj sur la morto, subtenu la kristanajn komunumojn de la afrika Kontinento, donu al ili esperon por alfronti la malfacilaĵojn, igu ilin pacfarantoj kaj forĝantoj de la evoluo de la socioj al kiuj ili apartenas. 

Jesuo Resurektinta konsolu la suferantajn popolojn de la Afrika Korno kaj favoru ilian repaciĝon; helpu la Regionon de la Grandaj Lagoj, Sudanon kaj Sud-Sudanon, donacante al la respektivaj loĝantoj la forton de pardono. Al Malio, kiu trapasas delikatan politikan momenton, Kristo Glorplena donu pacon kaj stabilecon. Al Niĝerio, kiu en ĉi tiuj lastaj tempoj estis teatro de sangoplenaj teroristaj agresoj, la paska ĝojo enmetu la energiojn bezonatajn por rekomenci konstrui socion paceman kaj respekteman de la religia libereco de ĝiaj civitanoj. 

Bonan Paskon al ĉiuj!

(tradukis: Antonio De Salvo)

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO

Post la mesaĝo, Papo Benedikto la 16a adresis bondezirojn en 65 lingvoj.

En Esperanto li diris: Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta

(klaku sur la frazo por aŭskulti la papan voĉon)

 

La bondeziron en Esperanto (post la samoa kaj antaŭ la guarani'a kaj la latina) akceptis  ĝojoplena kriego de la esperantistoj kiuj ĉeestis en placo sankta Petro por la 22a sinsekva fojo.

 

NOTO POR REDAKCIOJ:

ONI POVAS LIBERE KOPII ĈI TIUJN FOTOJN. SED BONVOLU MENCII LA FONTON (WWW.IKUE.ORG):

Perfekte samliniaj paneloj (frukto de jam nun pli ol 10-jara sperto)
Pluraj volis fotiĝi kun sia nacia flago fronte al la paneloj: en la suba foto estas la vico de homo el Bharato.
LA TUTA GRUPO DE LA PANELPORTANTOJ DE PASKO 2012
De maldekstre: Jitka Skalická, Felice Sorosina, Isabel León Fonseca, Patrizio Cilli kaj Giovanni Daminelli
Multaj alproksimiĝis por peti informojn pri "Esperanto".
Ranieri Clerici liveras informojn pri Esperanto al demandintoj (en la suba foto li parolas kun fotoĵurnalistino)

Informadon al interesitoj faris ankaŭ Gianni Conti,

la iniciatinto kaj senlaca daŭriganto de la ĉeesto de esperantistoj en Vatikano Paske kaj Kristnaske.

 

 

 

(Kuriozaĵo: ĉi-jare la panel-portantoj rolis ankaŭ kiel "lok-indikiloj":

dum ni fotis ilin, ni aŭdis iun, kiu diris en sia portebla telefono

- evidente telefonante al perdiĝinta kunulo:

"Mi estas proksime al la skribo Esperanto. Venu..."

La subtekstado de la itala televido listigis la salutojn de la Papo...
... kaj post la bondeziro en Esperanto, ĝi montris la panelojn dum pluraj sekundoj

 

Filmo el la tutmonda televida elsendo (atentu: 4,4 MB)

 

Kelkaj el la antaŭaj ĉeestoj de la esperantistoj en placo sankta Petro
KRISTNASKO:

2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 - 2011

PASKO:

 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010 - 2011

Al la komenco!