NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO
“In resurrectione tua, Christe, caeli et
terra laetentur – En via resurekto, ho Kristo, ĝoju ĉieloj kaj tero”
(Lit. Hor.).
Karaj fratoj kaj
fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo!
La mateno de Pasko reportis al ni la
anoncon malnovan kaj ĉiam novan: Kristo resurektis! La eĥo de ĉi tiu
evento, ekirinta el Jerusalemo antaŭ dudek jarcentoj, daŭre resonas en
la Eklezio, kiu portas viva en sia koro la vibrantan fidon de Maria, la
Patrino de Jesuo, la fidon de Magdalena kaj de la aliaj virinoj, kiuj
kiel unuaj vidis la tombon malplena, la fidon de Petro kaj de la ceteraj
Apostoloj.
Ĝis hodiaŭ - eĉ en nia epoko de
ultrateknologiaj komunikoj - la fido de la kristanoj baziĝas sur tiu
anonco, sur la atesto de tiuj fratinoj kaj de tiuj fratoj kiuj vidis
unue la ŝtonon renversita kaj la tombon malplena, poste la misterajn
heroldojn kiuj atestis ke Jesuo, la Krucumito, estis resurektinta; sekve
Lin mem, la Majstron kaj Sinjoron, vivanta kaj tuŝebla, aperintan al
Maria de Magdala, al la du disĉiploj de Emaus, fine al ĉiuj dek unu, kunvenintaj
en la Vespermanĝejo (kp Mar 16,9-14).
La resurekto de Kristo ne estas frukto de
elpensaĵo, de mistika sperto: ĝi estas okazintaĵo, kiu certe preterpasas
la historion, sed kiu okazas en iu preciza momento de la historio kaj
lasas en ĝi neforviŝeblan spuron. La lumo kiu duonblindigis la
gardistojn metitajn je gardado de la tombo de Jesuo trairis la tempon
kaj la spacon. Ĝi estas lumo alia, dia, kiu disŝiris la mallumon de la
morto kaj portis en la mondon la brilegon de Dio, la brilegon de la Vero
kaj de la Bono.
Samkiel la radioj de la suno, je
printempo, naskigas kaj malfermigas la burĝonojn sur la branĉoj de la arboj,
tiel la disradiado kiu eliĝas el la Resurekto de Kristo donas forton kaj
signifon al ĉiu homa espero, al ĉiu atendo, deziro, plano. Pro tio la
tuta universo hodiaŭ ĝojas, implikita en la printempon de la homaro, kiu
iĝas interpretanto de la senvorta himno de laŭdo de la kreitaro. La
paska haleluja, kiu resonas en la Eklezio pilgrimanta en la
mondo, esprimas la silentan ĝojegon de la universo, kaj precipe la
sopiron de ĉiu homa animo sincere malfermita al Dio, eĉ, dankema pro Lia
senfina boneco, beleco kaj vero.
“En via resurekto, ho Kristo, ĝoju ĉieloj
kaj tero”. Al ĉi tiu invito al la laŭdo, kiu leviĝas hodiaŭ el la koro
de la Eklezio, la “ĉieloj” respondas plene: la vicoj de la anĝeloj, de
la sanktuloj kaj de la beatuloj kuniĝas unuanime al nia ĝojego. En Ĉielo
ĉio estas paco kaj ĝojo. Sed ne estas tiel, bedaŭrinde, sur la tero! Ĉi
tie, en ĉi tiu nia mondo, la paska haleluja ankoraŭ kontrastas
kun la veoj kaj krioj kiuj venas el tiom multaj dolorigaj situacioj:
mizero, malsato, malsanoj, militoj, perfortoj. Kaj tamen, ĝuste pro tio
Kristo mortis kaj resurektis! Li mortis ankaŭ pro niaj hodiaŭaj pekoj,
Li resurektis ankaŭ por la elaĉeto de nia hodiaŭa historio. Tial, ĉi
tiu mia mesaĝo volas atingi ĉiujn kaj, kiel profeteca anonco, precipe la
popolojn kaj la komunumojn kiuj trasuferas horon de turmentego, por ke
Kristo Resurektinta malfermu al ili la vojon de libero, de justeco kaj
de paco.
Povu ĝoji la Lando kiu, kiel unua, estis
inundita de la lumo de la Resurektinto. La brilego de Kristo atingu
ankaŭ la Popolojn de Mezoriento, por ke la lumo de la paco kaj de la
homa digno venku la mallumon de la dividiĝo, de la malamo kaj de la
perfortoj. En Libio la diplomatio kaj la dialogo anstatauŭ la armilojn
kaj oni plifaciligu, en la nuna milita situacio, la aliron de la homamaj
helpoj al tiuj kiuj trasuferas la sekvojn de la kunpuŝiĝo. En la Landoj
de Norda Afriko kaj de Mezoriento, ĉiuj civitanoj - kaj aparte la
gejunuloj - klopodu akceli la komunan bonon kaj starigi sociojn, kie la
malriĉeco estu venkita kaj ĉiu politika elekto estu inspirata de la
respekto al la homa digno. Al la multenombraj forfuĝintoj kaj rifuĝintoj,
kiuj venas el diversaj afrikaj Landoj kaj estis devigitaj forlasi siajn
plej karajn amataĵojn, alvenu la solidareco de ĉiuj; la bonvolaj homoj
estu iluminataj malfermi sian koron al la akcepto, por ke en maniero
solidara kaj interkonsentita oni povu helpi la neprajn bezonojn de tiom
multaj gefratoj; al tiuj kiuj sindonas en malavaraj streboj kaj proponas
ekzemplodonajn atestojn en ĉi tiu direkto, alvenu nia subteno kaj aprezo.
Povu restariĝi la civila kunvivado inter
la loĝantaroj de Ebura Bordo, kie urĝas ekiri laŭ vojo de repaciĝo kaj
de pardono por kuraci la profundajn vundojn kaŭzitajn de la ĵusaj
perfortoj. Povu trovi konsolon kaj esperon la Japana Lando, dum ĝi
alfrontas la dramoplenajn sekvojn de la ĵusa tertremo, kaj la Landoj
kiuj en la ĵus pasintaj monatoj estis trafitaj de naturaj katastrofoj
kiuj semis doloron kaj korpremon.
Ĝoju ĉieloj kaj tero pro la atesto de
tiuj kiuj trasuferas kontraŭstarojn, aŭ eĉ persekutojn, pro sia kredo je
Sinjoro Jesuo. La anonco de Lia venka resurekto enmetu en ilin kuraĝon
kaj fidon.
Karaj fratoj kaj fratinoj! Kristo
resurektinta iras antaŭ ni al la novaj ĉieloj kaj al la nova tero (kp
Apo 21,1), kie fine ni vivos ĉiuj kiel ununura familio, gefiloj de la
sama Patro. Li estas kun ni ĝis la fino de la mondaĝo. Ni iru post Li,
en ĉi tiu mondo vundita, kantante haleluja. En nia koro estas
ĝojo kaj doloro, sur nia vizaĝo ridetoj kaj larmoj. Tia estas nia
surtera realo. Sed Kristo resurektis, estas viva kaj iras kun ni. Pro
tio ni kantas kaj iras, fidelaj al nia sindevigo en ĉi tiu mondo, kun la
rigardo turnita al la Ĉielo.
Bonan Paskon al ĉiuj!
(traduko de d-ro Antonio De Salvo)