NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO
“Cantemus Domino: gloriose enim magnificatus
est”.
“Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis” (Liturgio
de la Horoj, Pasko, Legaĵo, Antifono 1)
Karaj fratoj kaj fratinoj!
Mi alportas al vi la anoncon de la Pasko per ĉi
tiuj vortoj de la Liturgio, kiuj reeĥas la malnovegan laŭdo-himnon de la
hebreoj post la transiro de la Ruĝa Maro. Rakontas la Libro de Eliro (kp
15,19-21) ke kiam ili, post transiro de la maro sur malseka tero, vidis
la egiptojn subakviĝi, Mirjam – la fratino de Moseo kaj Aaron – kaj la
aliaj virinoj ekkantis dancante ĉi tiun ĝojokanton: “Kantu al la
Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; Ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la
maron!”. La kristanoj, en la tuta mondo, reeldiras ĉi tiun kanton dum la
paska maldormo kaj kun ĝi specialan preĝon kiu klarigas ĝian signifon;
preĝo, kiun nun, en la plena lumo de la Resurekto, kun ĝojo ni igas nia:
“Ho Dio, ankaŭ en nia epoko ni vidas la rebrilon de viaj malnovaj
mirindaĵoj: tion, kion Vi faris per via potenca mano por liberigi unu
popolon el la subpremo de la faraono, nun Vi faras pere de la akvo de la
Bapto, por la savo de ĉiuj popoloj; donu, ke la tuta homaro estu
akceptita inter la idaro de Abrahamo kaj partoprenu en la digno de la
elektita popolo”.
La Evangelio malkaŝis al ni la plenumon de la
antikvaj bildoj: per sia morto kaj resurekto, Jesuo Kristo liberigis la
homon disde la kompleta sklaveco, tiu de pekado, kaj malfermis al li la
vojon al la vera promesita lando, la Regno de Dio, universala Regno de
justeco, de amo kaj de paco. Ĉi tiu “eliro” okazas antaŭ ĉio ene de la
homo mem, kaj ĝi konsistas el nova naskiĝo en la sankta Spirito, efiko
de la Bapto kiun Kristo donacis al ni ĝuste en la paska mistero. La
malnova homo lasas lokon al la nova homo; la antaŭa vivo estas malantaŭ
ni, oni povas iri en noveco de vivo (kp Rom 6,4). Sed la spirita “eliro”
estas principo de tuteca liberiĝo, kapabla renovigi ĉiun homan, personan
kaj socian dimension.
Jes, gefratoj, Pasko estas la vera savo de la
homaro! Se Kristo – la Ŝafido de Dio – ne verŝus sian Sangon por ni, ni
havus nenian esperon, la destino nia kaj de la tuta mondo estus
neeviteble la morto. Sed la Pasko renversis la tendencon: la Resurekto
de Kristo estas nova kreado, kiel greftaĵo kiu povas regeneri la tutan
planton. Ĝi estas evento kiu ŝanĝis la profundan orientadon de la
historio, malbalancigante ĝin unu fojon por ĉiam je la flanko de bono,
de la vivo, de la pardono. Ni estas liberaj, ni estas savitaj! Jen kial
el la intimo de la koro ni ĝojegas: “Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte
leviĝis!”
La kristana popolo, elirinta el la akvoj de la
Bapto, estas sendata al la tuta mondo por atesti ĉi tiun savon, por
alporti al ĉiuj la frukton de Pasko, kiu konsistas el nova vivo,
liberigita de pekado kaj rekondukita al ĝia origina beleco, al ĝia
boneco kaj vero. Daŭre, dum 2000 jaroj, la kristanoj – aparte la
sanktuloj – fekundigis la historion per la vivanta sperto de la Pasko.
La Eklezio estas la popolo de la eliro ĉar ĝi konstante travivas la
paskan misteron kaj disvastigas ĝian renovigantan forton en ĉiu epoko
kaj en ĉiu loko. Ankaŭ en niaj tagoj la homaro bezonas “eliron”, ne
supraĵajn akomodojn, sed spiritan kaj moralan konvertiĝon. Ĝi bezonas
la savon de la Evangelio por eliri el krizo kiu estas profunda kaj kiel
tia implicas profundajn ŝanĝojn, deirante de la konsciencoj.
Al Sinjoro Jesuo mi petas, ke en Mezoriento, kaj
aparte en la Lando sanktigita de lia morto kaj resurekto, la Popoloj
faru veran kaj definitivan “eliron” el milito kaj el perforto, al la
paco kaj al la konkordo. Ke al la kristanaj komunumoj, kiuj, aparte en
Irako, travivas elprovojn kaj suferojn, la Resurektinto rediru tiun
vorton plenan je konsolo kaj kuraĝigo, kiun Li adresis al la Apostoloj
en la Vespermanĝejo: “Pacon al vi!” (Joh 20,21).
Ke por tiuj Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj kiuj
spertas danĝeran rekreskon de krimoj ligitaj kun komercado de toksikaj
drogoj, la Pasko de Kristo marku la venkon de paca kunvivado kaj de la
respekto por la komuna bono. La amata loĝantaro de Haitio, detruita de
la senmezura katastrofa tertremo, faru sian “eliron” el funebrado kaj
senesperiĝo, al nova espero, subtenata de la internacia solidareco. La
amataj ĉiliaj loĝantoj, elĉerpitaj de alia grava katastrofo, sed
subtenataj de la kredo, alfrontu persiste la rekonstruadon.
Per la forto de la resurektinta Jesuo, en Afriko
oni ĉesigu la konfliktojn, kiuj daŭre estigas detruadojn kaj suferojn
kaj oni atingu tiujn pacon kaj repaciĝon kiuj estas garantiaĵoj de
evoluo. Aparte, mi konfidas al la Sinjoro la estontecon de Demokratia
Respubliko Kongolando, de Gvineo kaj de Niĝerio.
Ke la Resurektinto subtenu la kristanojn, kiuj, pro
sia kredo, suferas persekuton kaj eĉ la morton, kiel en Pakistano. Ke al
la Landoj afliktataj de terorismo kaj de sociaj aŭ religiaj
diskriminacioj Li donu la forton ekiri iradojn de dialogo kaj de
trankvila kunvivado. Ke al la Respondeculoj de ĉiuj Nacioj, la Pasko
de Kristo alportu lumon kaj forton, por ke la ekonomia kaj financa
agado estu fine aranĝita laŭ kriterioj de vero, justeco kaj frata helpo.
La savodona potenco de la resurekto de Kristo kovru la tutan homaron,
por ke ĝi superu la multoblajn kaj tragikajn esprimojn de la “kulturo de
morto” kiu inklinas al disvastiĝo, por la starigo de estonto de amo kaj
vero en kiu ĉiu homa vivo estu respektata kaj akceptata.
Karaj fratoj kaj fratinoj!
La Pasko ne faras ian magiaĵon. Samkiel trans la ruĝa Maro la hebreoj
trovis la dezerton, tiel same la Eklezio, post la Resurekto, trovas ĉiam
la historion kun ĝiaj ĝojoj kaj ĝiaj esperoj, ĝiajn dolorojn kaj ĝiajn
angorojn. Kaj tamen, ĉi tiu historio ŝanĝiĝis, ĝi estas markita de nova
alianco, ĝi vere estas malfermita al la estonteco. Pro tio, savitaj en
la espero, ni daŭrigas nian pilgrimon, enportante en la koro de la
malnovan kaj ĉiam novan kanton: “Kantu al la Eternulo, ĉar Li alte
leviĝis!”.