NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO
Karaj fratoj kaj
fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo!
Mi eldiras tutkore al vi ĉiuj la paskan
bondeziron per la vortoj de sankta Aŭgusteno: “Resurrectio Domini,
spes nostra - la resurekto de la Sinjoro estas nia espero”
(Aŭgusteno, Sermo 261, 1). Per ĉi tiu aserto, la granda Episkopo
klarigis al siaj fideluloj ke Jesuo resurektis por ke ni, kvankam
destinitaj al la morto, ne malesperu, opiniante ke kun la morto la vivo
estas tute finita; Kristo resurektis por doni al ni la esperon (kp
samloke).
Efektive, unu el la demandoj,
kiuj plej afliktas la ekziston de la homo, estas ĝuste ĉi tiu: kio estas
post la morto? Al ĉi tiu enigmo la
hodiaŭa soleno ebligas al ni respondi, ke la morto ne estas la lasta
vorto, ĉar fine triumfas la Vivo. Kaj ĉi tiu nia certeco ne baziĝas sur
simplaj homaj rezonadoj, sed sur historia donitaĵo de fido: Jesuo
Kristo, krucumita kaj entombigita, resurektis kun sia glora korpo. Jesuo
resurektis por ke ankaŭ ni, fidante je Li, povu havi la eternan vivon.
Ĉi tiu anonco estas en la koro de la evangelia mesaĝo. Tion vigle
deklaras sankta Paŭlo: “Se Kristo ne resurektis, vana ja estas nia
predikado, vana ankaŭ via fido”. Kaj li aldonas: “Se nur en ĉi tiu vivo
ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj” (1 Kor
15,14.19). De la tagiĝo de Pasko nova printempo de espero trafas la
mondon; de tiu tago nia resurekto jam komenciĝis, ĉar Pasko markas ne
simple iun momenton de la historio, sed la starton de nova kondiĉo:
Jesuo resurektis ne por ke lia memoro restu vivanta en la koro de liaj
disĉiploj, sed por ke Li mem vivu en ni kaj en Li ni jam povu gustumi la
ĝojon de la eterna vivo.
Tial la resurekto ne estas teorio, sed
historia realo revelaciita de la Homo Jesuo Kristo pere de sia “pasko”,
sia “transpaso”, kiu malfermis “novan vojon” inter la tero kaj la Ĉielo
(kp Heb 10,20). Ĝi estas nek mito nek sonĝo, nek vizio nek
utopio, nek fabelo, sed evento unika kaj neripetebla: Jesuo el Nazareto,
filo di Maria, kiu je la sunsubiro de Vendredo estis demetita el la
kruco kaj entombigita, venke forlasis la tombon. Fakte, ĉe la eklumo de
la unua tago post la sabato, Petro kaj Johano trovis la tombon malplena.
Magdalena kaj la aliaj virinoj renkontis Jesuon resurektintan; rekonis
Lin ankaŭ la du disĉiploj el Emauso ĉe la dispecigo de la pano; la
Resurektinto sin montris al la Apostoloj vespere en la Manĝejo kaj poste
al multaj aliaj disĉiploj en Galileo.
La anonco pri la Resurekto de l’ Sinjoro
lumigas la malhelajn zonojn de la mondo en kiu ni vivas. Mi rilatigas
min aparte al materiismo kaj nihilismo, al tiu mondpercepto kiu ne
scipovas transcendi tion, kio estas eksperimente konstatebla, kaj
retretas senkonsole al iu sento pri nenio kiu estus la definitiva
albordiĝejo de la homa ekzisto. Estas fakto, ke se Kristo ne estus
resurektinta, la “malpleno” estus destinita supervenki. Se ni forigas
Kriston kaj lian resurekton, ne estas eliro por la homo kaj ĉiu lia
espero restas iluzio. Sed ĝuste hodiaŭ vigle eksplodas la anonco pri la
resurekto de la Sinjoro, kaj ĝi estas respondo al la ripetiĝanta demando
de la skeptikuloj, pri kiu ankaŭ parolas la libro de Koĥeleto:
“Ĉu ekzistas io, pri kio oni diru: / Vidu, ĉi tio estas nova?” (Koĥ
1,10). Jes, ni respondas:
en la mateno de Pasko ĉio renoviĝis.
“Mors et vita / duello
conflixere mirando: dux vitae mortuus/ regnat vivus – Morto kaj
vivo/ interalfrontiĝis en mirinda duelo: / la Sinjoro de la vivo,
mortinta, / reĝas vivanta”. Ĵen la novaĵo! Iu novaĵo, kiu ŝanĝas la
ekziston de tiu, kiu ĝin akceptas, kiel okazis ĉe la sanktuloj. Tiel,
ekzemple, okazis ĉe sankta Paŭlo.
Plurfoje, en la kadro de la Paŭla Jaro, ni
havis la okazon mediti pri la sperto de la granda Apostolo. Saŭlo el
Tarso, la ĝisosta persekutanto de la kristanoj, sur la vojo de Damasko
renkontis Kriston resurektintan kaj estis de Li “konkerita”. La resto
estas al ni konata. Okazis en Paŭlo tio, kion pli poste li skribos al la
kristanoj de Korinto: “Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova
kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj” (2 Kor
5,17). Ni rigardu al ĉi tiu granda evangelizanto, kiu per la sentima
entuziasmo de sia apostola agado alportis la Evangelion al multaj
popoloj de la tiama mondo. Lia instruo kaj lia ekzemplo instigu nin
serĉi la Sinjoron Jesuon. Ili kuraĝigu nin fidi je Li, ĉar jam la sento
pri nenio, kiu emas veneni la homaron, estis supervenkita de la lumo kaj
de la espero kiuj eliĝas el la resurekto. Jam estas veraj kaj realaj la
vortoj de la Psalmo: “Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,/ kaj la nokto
lumas kiel tago” (139[138],12). Jam ne estas la nenio kiu envolvas ĉion,
sed la amoplena ĉeesto de Dio. Eĉ la regno mem de la morto estis
liberigita, ĉar ankaŭ en “Ŝeolon” alvenis la Vorto de la vivo, puŝata de
la blovo de la Spirito (v. 8).
Se estas vere, ke la morto jam ne havas
povon sur la homo kaj sur la mondo, tamen plurestas ankoraŭ multaj, tro
multaj signoj de ĝia malnova regado. Se, pere de la Pasko, Kristo
elradikigis la malbonon, Li tamen bezonas virojn kaj virinojn kiuj, en
ĉiu tempo kaj loko, helpu Lin plifirmigi Lian venkon per Liaj samaj
armiloj: la armiloj de la justeco kaj de la vero, de la mizerikordo, de
la pardono kaj de la amo. Jen la mesaĝo, kiun, okaze de la ĵusa apostola
vojaĝo al Kamerunio kaj Angolo, mi intencis alporti al la tuta afrika
Kontinento, kiu akceptis min kun granda entuziasmo kaj animdispono al la
aŭskulto. Afriko, ja, suferas en senlima maniero pro la kruelaj kaj
senfinaj militoj - ofte forgesitaj – kiuj disŝiras kaj sangomakulas
plurajn ĝiajn Naciojn, kaj pro la kreskanta nombro da ĝiaj filoj kaj
filinoj, trafitaj de malsato, de malriĉeco, de malsanoj. Tiun saman
mesaĝon mi ripetos energie en Sankta Lando, kien mi havos la ĝojon iri
post kelkaj semajnoj. La malfacila sed nepre necesa repaciĝo, kiu estas
premiso por estonto de komuna sekureco kaj de paca kunvivado, povos
fariĝi realo nur danke al la streboj renovigitaj, persistaj kaj
sinceraj, por la solvo de la israela-palestina konflikto. De Sankta
Lando, poste, la rigardo plivastiĝos al la apudaj Landoj, al Mezoriento,
al la tuta mondo. En tempo de tutmonda malabundo de nutraĵoj, de financa
perturbiĝo, de malnovaj kaj novaj malriĉecoj, de zorgigaj klimataj
ŝanĝiĝoj, de perfortoj kaj mizero kiuj devigas multajn forlasi sian
landon serĉe al iu malpli malcerta pretervivo, de ĉiam minacema
terorismo, de kreskantaj timoj fronte al la malcertecoj pri l’ morgaŭo,
estas urĝe, ke oni remalkovru perspektivojn, kiuj kapablu doni esperon.
Neniu retropaŝu en ĉi tiu paca batalo iniciatita de la Pasko de Kristo,
Kiu - mi ĝin ripetas - serĉas virojn kaj virinojn, kiuj helpu Lin
plifirmigi lian venkon per liaj samaj armiloj, tiuj de la justeco kaj
de la vero, de la mizerikordo, de la pardono kaj de la amo.
Resurrectio Domini, spes nostra!
La resurekto de Kristo estas nia
espero! Tion la Eklezio proklamas hodiaŭ kun ĝojo: ĝi anoncas la
esperon, kiun Dio igis firma kaj nevenkebla relevante Jesuon Kriston el
la mortintoj; ĝi komunikas la esperon, kiun ĝi portas en sia koro kaj
volas dividi kun ĉiuj, en ĉiuj lokoj, precipe tie, kie la kristanoj
trasuferas persekutadon pro sia fido kaj sia sindevigo por la justeco
kaj la paco; ĝi alvokas la esperon, kiu kapablas veki la kuraĝon de la
bono ankaŭ kaj ĉefe kiam tio kostas. Hodiaŭ la Eklezio prikantas “la
tagon, kiun faris la Sinjoro”, kaj invitas al la ĝojo. Hodiaŭ la Eklezio
preĝas, alvokas Marian, Stelon de la Espero, por ke Ŝi gvidu la homaron
al la sekura haveno de la savo kiu estas la koro de Kristo, la paska
Viktimo, la Ŝafido, kiu “elaĉetis la mondon”, la Senkulpulo, kiu
“repacigis nin pekulojn kun la Patro”. Al li, venka Reĝo, al Li
krucumita kaj resurektinta, ni krias kun ĝojo nian Haleluja!
(tradukis: Antonio De
Salvo)