NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO
"Resurrexi, et adhuc tecum sum. Alleluia!
- Mi resurektis, mi estas ĉiam kun vi. Haleluja". Karaj
gefratoj, Jesuo krucumita kaj resurektinta ripetas al ni hodiaŭ ĉi tiun
ĝojan anoncon: ĝi estas la paska anonco. Ni akceptu ĝin kun intima
mirego kaj dankemo!
"Resurrexi et adhuc tecum sum -
Mi resurektis kaj mi estas ankoraŭ kaj ĉiam kun vi". Ĉi
tiuj vortoj, eltiritaj el malnova versio de Psalmo 138 (v. 18b),
resonas komence de la hodiaŭa Sankta Meso. En ili, je la
leviĝo de la suno de Pasko, la Eklezio rekonas la voĉon mem de Jesuo
kiu, resurektante el la morto, turnas sin al la Patro plenplena de
feliĉo kaj amo kaj ekkrias: Patro mia, jem mi! Mi resurektis, mi
estas ankoraŭ kun vi kaj tia mi estos por ĉiam; via Spirito neniam
forlasis min. Ni tiel povas kompreni en nova maniero ankaŭ aliajn
esprimojn de la Psalmo: "Se mi supreniras al la ĉielo, vi estas tie, /
se mi malsupreniras en Ŝeol, jen vi. / ... / Eĉ ne la mallumo por vi
mallumas, / kaj la nokto lumas kiel la tago; / por vi la mallumo estas
kiel lumo" (Psa 138, 8.12). Estas vere: en la
solena viglado de Pasko la mallumo fariĝas lumo, la nokto cedas sian
lokon al la tago kiu ne konas subiron. La morto kaj resurekto de
la enkarniĝinta Dia Vorto estas nesuprebla evento de amo, estas la venko
de la Amo kiu liberigis nin el la sklaveco de la peko kaj de la morto.
Ĝi ŝanĝis la kuron de la historio, enmetante
neforviŝeblan kaj renovigitan sencon kaj valoron en la vivon de la homo.
"Mi resurektis kaj mi estas
ankoraŭ kaj ĉiam kun vi". Ĉi tiuj vortoj invitas
nin kontempli Kriston resurektintan, resonigante en nia koro lian voĉon.
Per sia elaĉeta sinofero Jesuo el Nazareto igis nin adoptaj
gefiloj de Dio, tiel ke nun ni povas enŝovi ankaŭ nin en la misteran
dialogon inter Li kaj la Patro. Revenas al la menso tio, kion Li iam
diris al siaj aŭskultantoj: "Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro;
neniu konas la Filon krom la Patro, kaj neniu konas la Patron krom la
Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin" (Mat 11,27). En
ĉi tiu perspektivo, ni eksentas, ke la aserto adresita hodiaŭ de Jesuo
resurektinta al la Patro, - "Mi estas ankoraŭ kaj ĉiam
kun vi" - koncernas kvazaŭ nerekte ankaŭ nin, "idoj de Dio kaj
kunheredantoj de Kristo, se vere ni partoprenas en liaj suferoj por
partopreni en lia gloro" (kp Rom 8,17). Danke al
la morto kaj resurekto de Kristo, ankaŭ ni hodiaŭ resurektas al nova
vivo, kaj kunigante la nian al lia voĉo ni proklamas, ke ni volas resti
por ĉiam kun Dio, Patro nia senfine bona kaj kompatema.
Ni eniras tiel en la profundon de la paska mistero. La
miriga evento de la resurekto de Jesuo estas esence evento de amo: amo
de la Patro, kiu transdonas sian Filon por la savo de la mondo; amo de
la Filo kiu sin fordonas al la volo de la Patro por ni ĉiuj; amo de la
Spirito kiu revivigas Jesuon el la mortintoj en lia transfiguriĝinta
korpo. Kaj plie: amo de la Patro kiu "rebrakumas" la Filon
ĉirkaŭvolvante lin en sia gloro; amo de la Filo kiu per la forto de la
Spirito reiras al la Patro surmetinte nian transfiguritan homecon. De la
hodiaŭa soleno, kiu revivigas al ni la sperton absolutan kaj senkomparan
de la resurekto de Jesuo, do venas al ni alvoko, por ke ni konvertiĝu al
la Amo; venas al ni invito, vivi rifuzante la malamon kaj la egoismon
kaj sekvi obeeme la spurojn de la Ŝafido oferita por nia savo, imiti la
Elaĉetanton "mildan kaj korhumilan", kiu estas "ripozo por niaj animoj"
(kp Mat 11,29).
Kristanaj gefratoj el ĉiuj mondopartoj, viroj kaj virinoj je animo
sincere malfermita al la vero! Neniu fermu sian koron al la ĉiopovo
de ĉi tiu amo kiu elaĉetas! Jesuo Kristo mortis kaj resurektis por ĉiuj:
Li estas nia espero! Vera espero por ĉiu homa estulo. Hodiaŭ, samkiel Li
faris kun siaj disĉiploj en Galileo antaŭ ol reiri al la Patro, Jesuo
resurektinta sendas ankaŭ nin ĉien kiel atestantojn pri lia espero kaj
certigas nin: Mi estas kun vi ĉiam, ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la
mondo (kp Mat 28,20). Fiksante la rigardon de la animo al la
glorplenaj vundoj de lia transfigurita korpo, ni povas kompreni la
sencon kaj la valoron de la sufero, ni povas mildigi la multnombrajn
vundojn kiuj daŭre sangomakulas la homaron ankaŭ en niaj tagoj. En liaj
glorplenaj vundoj ni rekonas le neforviŝeblajn signojn de la senfina
mizerikordo de tiu Dio, pri kiu parolas la profeto: Li estas tiu, kiu
sanigas la vundojn de la koroj ŝiritaj, kiu defendas la mizerulojn kaj
proklamas la liberecon de la sklavoj, kiu konsolas ĉiujn afliktitojn kaj
disdonas al ili oleon de ĝojo anstataŭ funebra vesto, kanton de laŭdo
anstataŭ malgaja koro (kp Jes 61,1.2.3). Se kun humila konfido ni
alproksimiĝas al Li, ni renkontas en lia rigardo la respondon al la plej
profunda sopiro de nia koro: ekkoni Dion kaj starigi kun Li vivigan
rilaton, kiu plenigu per sia amo mem nian ekziston kaj interpersonajn
kaj sociajn rilatojn. Pro tio la homaro bezonas Kriston:
en Li, nia espero, "ni estas savitaj" (kp Rom 8,24).
Kiomfoje la rilatoj inter persono kaj persono, inter
grupo kaj grupo, inter popolo kaj popolo, anstataŭ de la amo, estas
markitaj de la egoismo, de la maljusteco, de la malamo, de la perforto!
Ili estas la vundoj de la homaro, malfermitaj kaj doloraj en ĉiu angulo
de la planedo, eĉ se ofte ignorataj kaj kelkfoje intence kaŝitaj; vundoj
kiuj ŝiras animojn kaj korojn de sennombraj niaj fratoj kaj fratinoj.
Ili atendas esti mildigataj kaj sanigataj de la glorplenaj vundoj de la
resurektinta Sinjoro (kp 1 Pet 2,24-25) kaj de la solidareco de
tiuj kiuj, laŭ liaj spuroj kaj en lia nomo, starigas gestojn de amo,
aktive sindevigas por la justeco kaj disvastigas ĉirkaŭ sin lumoplenajn
signojn de espero en la lokoj sangobanitaj de la konfliktoj kaj ĉie kie
la digno de la homa persono daŭre estas ofendegata kaj subpremata.
La petdeziro estas, ke ĝuste tie multobliĝu la atestoj pri
mildeco kaj pardono.
Karaj gefratoj, ni lasu nin esti lumigataj de la brilega
lumo de ĉi tiu solena Tago; ni malfermu nin kun sincera konfido al
Kristo resurektinta, por ke la renoviga forto de la paska Mistero
manifestiĝu en ĉiu el ni, en niaj familioj, en niaj urboj kaj en niaj
Nacioj. Ĝi manifestiĝu en ĉiu mondoparto. Kiel ni povas ne pensi
en ĉi tiu momento, aparte, al kelkaj afrikaj regionoj, kiaj Darfuro kaj
Somalio, al la turmentita Mezoriento, kaj speciale al la Sankta Lando,
al Irako, al Libano, kaj fine al Tibeto, regionoj por kiuj mi kuraĝigas
la serĉadon de solvoj kiuj gardu la bonon kaj la pacon! Ni preĝpetas la
plenecon de la paskaj donacoj, per la propeto de Maria kiu, dividinte la
suferojn de la pasiono kaj krucumiĝo de sia senkulpa Filo, ankaŭ spertis
la neeldireblan ĝojon de lia resurekto. Kuniĝinte al la
gloro de Kristo, estu ŝi tiu, kiu protektu kaj gvidu nin sur la vojo de
la frata solidareco kaj de la paco. Estas ĉi tiuj miaj paskaj
bondeziroj, kiujn mi adresas al vi ĉi tie estantaj kaj al la viroj kaj
al la virinoj el ĉiu nacio kaj kontinento al ni kuniĝintaj per radio kaj
televido. Bonan Paskon!
(traduko de Antonio De Salvo)