Fratoj kaj fratinoj de la tuta mondo,
bonavolaj viroj kaj virinoj!
Kristo resurektis! Pacon al vi! Celebriĝas hodiaŭ la granda mistero,
fundamento de la kredo kaj de la kristana espero: Jesuo el Nazareto, la
Krucumito, resurektis el la mortintoj la trian tagon, laŭ la Skriboj. La
anoncon, kiun donis la anĝeloj, en tiu tagiĝo de la unua tago post
sabato, al Maria Magdalena kaj al la virinoj kiuj alkuris al la tombo,
ni reaŭskultas hodiaŭ per renovigita emocio: “Kial vi serĉas la vivanton
inter la mortintoj? Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis” (Luk 25,5-6).
Ne estas malfacile imagi la sentojn, en tiu momento, de tiuj virinoj:
sentoj de malĝojo kaj konsterno pro la morto de ilia Sinjoro, sentoj de
nekredemo kaj miro pro evento tro surpriza por esti vera. La tombo tamen
estas malfermita kaj malplena: la korpo ne plu estis tie. Petro kaj
Johano, informitaj de la virinoj, kuris al la tombo, kaj ili konstatis
ke la virinoj pravis. La kredo de la Apostoloj je Jesuo, la atendita
Mesio, estis tre draste elprovita per la skandalo de la kruco. Dum lia
aresto, lia kondamno kaj lia morto, ili disiĝis, kaj nun ili estis
denove kune, perpleksaj kaj konfuzitaj. Sed la Resurektinto mem venis
renkonten al ilia nekredema soifo je certecoj. Tiu renkontiĝo ne estis
sonĝo, nek iluzio aŭ unuopa imago; ĝi estis aŭtentika sperto, kvankam
neatendita kaj ĝuste pro tio aparte kortuŝa: “Jesuo venis kaj staris
meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi” (Joh 20,19).
Ĉe tiuj vortoj, ilia kredo preskaŭ estingita en ilia animo, reflamiĝis.
La Apostoloj raportis al Tomaso, kiu ne ĉeestis dum tiu unua
eksterordinara renkonto: Jes, la Sinjoro plenumis tion, kion Li
antaŭanoncis; Li vere resurektis kaj ni vidis kaj tuŝis Lin! Tomaso
tamen restis dubema kaj perpleksa. Kiam Jesuo venis por la dua fojo, ok
tagojn poste en la Verspermanĝejon, Li diris al li: “Etendu ĉi tien vian
fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en
mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta!”. La respondo de
la Apostolo estas kortuŝa kredokonfeso: “Mia Sinjoro kaj mia Dio!” (Joh
20,27-28).
“Mia Sinjoro kaj mia Dio”! Ankaŭ ni renovigas hodiaŭ la
kredokonfeson de Tomaso. Kiel paskan bondeziron, ĉi-jare, mi volis
elekti ĝuste liajn vortojn, ĉar la hodiaŭa homaro atendas de la
kristanoj renovigitan ateston pri la resurekto de Kristo; ĝi bezonas
renkonti Lin kaj povi koni Lin kiel veran Dion kaj veran Homon. Se en
tiu Apostolo ni povas konstati la dubojn kaj ŝanceliĝojn de multaj
hodiaŭaj kristanoj, la timojn kaj seniluziiĝojn de sennombraj niaj
samtempuloj, kun li ni povas ankaŭ remalkovri kun renovigita konvinko la
kredon je Kristo mortinta kaj resurektinta por ni. Ĉi tiu kredo,
transdonata dum la jarcentoj fare de la posteuloj de la Apostoloj,
daŭras, ĉar la resurektinta Sinjoro ne plu mortas. Li vivas en la
Eklezio kaj ĝin gvidas firme ale al la plenumo de ĝia eterna savoplano.
Ĉiu el ni povas esti tentata de la nekredemo de Tomaso. Ĉu ne la doloro,
la malbono, la maljustaĵoj, la morto, aparte kiam ili trafas
senkulpulojn - ekzemple, la infanojn viktimojn de milito kaj de
terorismo, de malsanoj kaj malsato - submetas je malmola elprovo nian
kredon? Kaj tamen paradokse, ĝuste ĉi-kaze, la nekredemo de Tomaso estas
al ni utila kaj valora, ĉar ĝi helpas nin purigi ĉiun falsan koncepton
pri Dio kaj kondukas nin remalkovri ties aŭtentikan vizaĝon: la vizaĝo
de Dio, kiu, en Kristo, ŝarĝis Sin per la plagoj de vundita homaro.
Tomaso ricevis el la Sinjoro kaj, siavice, transdonis al la Eklezio la
donacon de kredo elprovita per la pasiono kaj morto de Jesuo kaj
konfirmita de la renkonto kun Li resurektinta. Kredo, kiu estis jam nun
preskaŭ morta kaj kiu renaskiĝis dank’ al la kontakto kun la vundoj de
Kristo, kun la vundoj, kiun la Resurektinto ne kaŝis, sed montris kaj
daŭre indikas ilin en la penoj kaj en la suferoj de ĉiu homa estulo.
“Per lia vundo vi resaniĝis” (1Pet 2,24), jen la anonco, kiun Petro
adresis al la unuaj konvertiĝintoj. Tiuj vundoj, kiuj por Tomaso estis
antaŭe baro por la kredo, ĉar ili estis signoj pri ŝajna malsukceso de
Jesuo; tiuj vundoj mem fariĝis, dum la renkonto kun la Resurektinto,
pruvoj pri venkanta amo. Tiuj vundoj, kiujn Kristo surprenis pro amo al
ni, helpas nin kompreni kiu estasDio kaj ripeti, ankaŭ ni: “Mia Sinjoro
kaj mia Dio”. Nur Dio kiu amu nin ĝis la surpreno sur Sin de niaj vundoj
kaj de nia doloro, ĉefe tiu senkulpa, estas kredinda.
Kiom da vundoj, kiom da doloro en la mondo! Ne mankas naturaj
katastrofoj kaj homaj tragedioj, kiuj estigas sennombrajn viktimojn kaj
grandegajn materiajn damaĝojn. Mi pensas al tio, kio ĵusdate okazis en
Madagaskaro, en la Salomonaj Insuloj, en Latinameriko kaj en aliaj
Regionoj de la mondo. Mi pensas al la plago de malsato, al la
nekuraceblaj malsanoj, al terorismo kaj al la forkaptoj de personoj, al
la mil vizaĝoj de perforto - kiun foje oni pravigas ennome de la religio
- al la malŝato pri la vivo kaj al la malrespekto de la homaj rajtoj, al
la ekspluatado de la persono. Kun zorgado mi rigardas al la situacio en
kiu kuŝas ne malmultaj regionoj de Afriko: en Darfur kaj en la najbaraj
Landoj restas katastrofa kaj bedaŭrinde subtaksata humaneca urĝo; en
Kinŝaso, en Demokratia Respubliko Kongolando, la interalfrontoj kaj la
prirabadoj de la pasintaj semajnoj zorgigas pri la estonteco de la
kongolanda paco-proceso kaj pri la rekonstruo de la Lando; en Somalio la
restarto de bataloj forigas paco-perspektivon kaj pligravigas la
regionan krizon, aparte koncerne la delokiĝojn de la loĝantaro kaj la
komercadon de armiloj; grava krizo sufokas Zimbabvon, kaj pri ĝi la
landaj Episkopoj, en sia ĵusdata dokumento, indikis preĝadon kaj kunan
sindevigon por la komuna bono kiel unikan elirvojon.
Repaciĝon kaj pacon bezonas ankaŭ la loĝantaro de Orienta Timoro, kiu
baldaŭ havos gravajn balotadojn. Pacon bezonas ankaŭ Srilando, kie nur
intertraktata solvo ĉesigos la tragedian konflikton kiu sangigas ĝin,
kaj Afganistano, markita de kreskanta malpaco kaj malstabileco. El
Mezoriento, kune kun signoj de espero por la dialogo inter Izraelo kaj
Palestina Aŭtoritato, nenio pozitiva bedaŭrinde alvenas el Irako,
sangoplena pro daŭraj amasmurdoj, dum fuĝas la civilaj loĝantaroj; en
Libano la stagno de la politikaj institucioj minacas la rolon kiun la
Lando estas vokata plenumi en la mezorienta areo kaj grave blokas ĝian
estontecon. Mi ne povas, fine, forgesi la malfacilaĵojn kiujn la
kristanaj komunumoj daŭre alfrontas, nek la eliron de la kristanoj el la
benata Lando kiu estas la lulilo de nia kredo. Al tiuj loĝantaroj kun
amemo mi renovigas la esprimon de mia spirita proksimeco.
Karaj fratoj kaj fratinoj, pere de la vundoj de la resurektinta Kristo
ni povas vidi tiujn malbonojn kiuj afliktas la homaron per la okuloj de
la espero. Per sia Resurekto, fakte, la Sinjoro ne forigis suferadon kaj
malbonon el la mondo, sed Li venkis ilin elradike per la superabundo de
sia Graco. Kontraŭ la perfortemo de la Malbono li kontraŭmetis la
ĉiopovecon de sia Amo. Li lasis al ni, kiel vojon al paco kaj al ĝojo,
la Amon, kiu ne timas la morton: “Kiel mi amis vin - Li diris al la
Apostoloj antaŭ ol morti -, tiel vi ankaŭ amu unu alian” (Joh 13,34).
Fratoj kaj fratinoj en la kredo, kiuj aŭskultas min en
ĉiu mondoparto! La Resurektinta Kristo vivas meze de ni, Li estas
la espero je plibona mondo. Dum kun Tomaso ni diras: ““Mia Sinjoro kaj
mia Dio!”, reeĥu en nia koro la dolĉa sed devontiga vorto de la Sinjoro:
“Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia
servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros” (Joh 12,26). Kaj
ankaŭ ni, unuigitaj al Li, pretaj demeti nian vivon pro la fratoj (kp
1Joh 3,16), fariĝu apostoloj de paco, heroldoj de ĝojo kiu ne timas
doloron, la ĝojo de la Resurekto. Ke havigu al ni ĉi tiun paskan donacon
Maria, Patrino de la resurektinta Kristo. Bonan Paskon al ĉiuj!