MESAĜO DE LA PAPO POR LA PASKO
2006
(Placo Sankta
Petro, 2006. 04. 16)
Esperantistoj en
Placo Sankta Petro
Benedikto la 16a bondeziras en Esperanto

Karaj fratoj kaj fratinoj!
Christus resurrexit!
Kristo resurektis
La granda Maldormo de la lasta nokto retravivigis
al ni la decidan kaj ĉiam aktualan eventon de la Resurekto, centra
mistero de la kristana kredo. Sennombraj paskaj kandeloj eklumis en la
preĝejoj por simboli la lumon de Kristo kiu lumigis kaj lumigas la
homaron, venkante por ĉiam la mallumon de pekado kaj malbono. Kaj hodiaŭ
reeĥas potencaj la vortoj kiuj plenigis per mirego la virinojn kiuj
alvenis matene de la unua tago post la sabato al la tombo, kie la korpo
de Kristo, rapide prenita el la kruco, estis metita. Malĝojaj kaj
senkonsolaj pro la perdo de sia Majstro, ili trovis la grandan ŝtonon
derulita for de la tombo kaj, post eniro, ili vidis ke lia korpo ne plu
estis. Dum ili staris tie hezitemaj kaj konfuzitaj, du viroj en brilaj
vestoj surprizis ilin dirante: “Kial vi serĉas la vivanton inter la
mortintoj? Li ne estas ĉi tie, sed resurektis” (Luk 24,5-6). “Non
est hic, sed resurrexit” (Luk 24,6). Ekde tiu mateno tiuj ĉi vortoj
ne ĉesas reeĥi en la universo kiel anonco de ĝojo kiu trairas la
jarcentojn neŝanĝita kaj, samtempe, plena je senfinaj kaj ĉiam novaj
reeĥoj.
“Li ne
estas ĉi tie... li resurektis”. La ĉielaj heroldoj sciigas unue, ke
Jesuo “ne estas ĉi tie”: ne restis en la tombo la Filo de Dio, ĉar Li ne
povis resti kaptito de la morto (kp Ago 2,24) kaj la tombo ne povis teni
“la Vivantan” (Apo 1,18), kiu estas la fonto mem de la vivo. Kiel Jona
en la ventro de la marmonstro, sammaniere la krucumita Kristo restis
englutita en la koro de la tero (kp Mat 12,40) dum la paso de unu
sabato. Vere estis “granda tago tiu sabato”, kiel skribas evangeliisto
Johano (19,31): la plej granda en la historio, ĉar dum ĝi “la Sinjoro de
la sabato” (Mat 12,8) kondukis al plenumo la verkon de la kreado (kp Gen
2,1-4a), levante la homon kaj la tutan universon al la libereco de la
gloro de la idoj de Dio (kp Rom 8,21). Post realigo de ĉi tiu
eksterordinara ago, la senviva korpo estis trairita de la vivodona blovo
de Dio, kaj, rompinte la barojn de la tombo, Li glorplena resurektis.
Pro tio la anĝeloj proklamas: “Li ne estas ĉi tie”, Li ne plu povas esti
en la tombo. Li pilgrimis sur la tero de la homoj, Li finis sian iradon
en la tombo kiel ĉiuj, sed Li venkis la morton kaj laŭ tute nova
maniero, per ago el pura amo, Li malfermis la teron kaj ĝin malfermegis
ale al la Ĉielo.
Lia
resurekto, dank’ al la Bapto kiu “enkorpigas” nin al Li, fariĝas nia
resurekto. Tion antaŭanoncis profeto Jezekielo: “Jen Mi malfermos viajn
tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos
vin en la landon de Izrael” (Jeh 37,12). Ĉi tiuj profetecaj vortoj
alprenas apartan valoron en la tagon de Pasko, ĉar hodiaŭ plenumiĝas la
promeso de la Kreanto; hodiaŭ, ankaŭ en ĉi tiu nia epoko markita de
maltrankvilo kaj necerteco, ni retravivas la eventon de la resurekto kiu
ŝanĝis la vizaĝon de nia vivo, ŝanĝis la historion de la homaro. El la
resurektinta Kristo atendas esperon, foje ankaŭ sen konscii pri tio,
tiuj, kiuj daŭre estas subpremataj de la ligiloj de suferado kaj morto.
Ke la
Spirito de la Resurektinto alportu, aparte, mildigon kaj sekurecon en
Afriko al la loĝantaroj de Darfur, kiuj kuŝas en tragedia
humaneca krizo ne plu eltenebla; al tiuj de la regiono de la Grandaj
Lagoj, kie multaj plagoj ankoraŭ ne resaniĝis; al la diversaj
popoloj de Afriko kiuj petsopiras repaciĝon, justecon kaj
progreson. En Irako, sur la tragika perforto kiu senkompate daŭre
falĉas viktimojn, unuarangu finfine la paco. Pacon mi tre petdeziras
ankaŭ por tiuj, kiuj estas koncernataj de la konflikto en la Sankta
Lando, invitante ĉiujn al pacienca kaj konstanta dialogo, kiu forigu
la malnovajn kaj novajn barojn, evitante la tentojn de reprezalio kaj
edukante la novajn generaciojn al reciproka respekto. La internacia
komunumo, kiu redeklaras la ĝustan rajton de Izraelo ekzisti en paco,
helpu la palestinan popolon superi la malstabilajn kondiĉojn en kiu ĝi
vivas kaj rekonstrui sian estontecon, direkte al la starigo de vera
Ŝtato. Ke la Spirito de la Resurektinto estigu renovigitan dinamismon en
la sindevigo de la landoj de Latinameriko, por ke pliboniĝu la
vivkondiĉoj de milionoj da civitanoj, estu elradikigita la kondamnenda
plago de la trudkaptoj de personoj kaj plifirmiĝu la demokratiaj
institucioj, laŭ spirito de konkordo kaj aganta solidareco. Koncerne la
internaciajn krizojn ligitajn kun la nukleara povo, oni atingu
honorindan aranĝon por ĉiuj pere de seriozaj kaj lojalaj intertraktoj,
kaj plifortiĝu en la respondeculoj de la Nacioj kaj de la Internaciaj
Organizaĵoj la volo realigi pacan kunvivadon inter etnaj grupoj,
kulturoj kaj religioj, kiu forigu la minacon de terorismo.
Ke la
Resurektinta Sinjoro sentigu ĉie sian forton de vivo, de paco kaj
libereco, Al ĉiuj estas adresitaj hodiaŭ la vortoj per kiuj en la paska
mateno la anĝelo trankviligis la timantajn korojn de la virinoj: “Ne
timu!... Li ne estas ĉi tie. Li resurektis” (Mat 28,5-6). Jesuo
resurektis kaj donas al ni la pacon: Li mem estas la paco. Pro tio kun
forto la Eklezio rediras: “Kristo resurektis - Christòs anésti”.
La homaro de la tria jarmilo ne timu malfermi al Li sian koron. Lia
Evangelio komplete kontentigas la soifon je paco kaj feliĉo kiu loĝas en
ĉiu homa koro. Kristo nun estas vivanta kaj iras kun ni. Senmezura
mistero de amo!
Christus resurrexit, quia Deus caritas est!
(Kristo resurektis, ĉar Dio estas amo). Haleluja!