MESAĜO DE LA PAPO POR LA PASKO 2003

(Placo Sankta Petro, 2003. 04. 20)

Bondeziro en Esperanto

Esperantistoj en Placo Sankta Petro

La bondeziroj en la aliaj lingvoj




 

1. "Resurektis el la tombo la Sinjoro, Kiu por ni estis pendumita el la kruco" (el la Liturgio) 

Haleluja!

Reeĥas festanta la paska anonco: Kristo resurektis, Li vere resurektis!

Tiu, Kiu "suferis sub Poncio Pilato, estis krucumita, mortis kaj estis entombigita",

Jesuo, Filo de Dio naskita de la Virgulino Maria, "resurektis la trian tagon laŭ la Skriboj" (Kredkonfeso)

 

2. Ĉi tiu anonco estas la fundamento de la espero de la homaro.

Se fakte Kristo ne resurektis, ne nur estus vana nia kredo (kp 1Kor 15,14),

sed vana estus ankaŭ nia espero, ĉar malbono kaj morto tenus nin ĉiujn kiel ostaĝojn.

"Nun, male, - proklamas la hodiaŭa Liturgio -

Kristo resurektis el la mortintoj,

primico de tiuj, kiuj mortis" (1Kor 15,20).

Per sia morto Jesuo rompis kaj venkis

la fortan leĝon de la m orto,

elradikigante ĝiajn venenan radikon por ĉiam.

 

3. "Pacon al Vi!" (Joh 20,19.20).

Jen la unua saluto de la Resurektinto al la disĉiploj;

saluto, kiun Li hodiaŭ rediras al la tuta mondo.

Ho Bonsciigo tiom atendata kaj dezirata!

Ho konsolodona anonco por tiu kiu estas premita

sub la pezo de la peko kaj de ĝiaj multoblaj strukturoj!

Por ĉiuj, aparte por la malgrandaj kaj malriĉaj,

ni proklamas hodiaŭ la esperon de la paco,

de la vera paco, bazita sur la firmaj fumndamentoj

de la amo kaj de la justeco, de la vero kaj de la libereco.

 

4. "Pacem in terris...".

"La surtera paco, profunda petsopiro

de la homaj estuloj de ĉiuj epokoj,

povas esti starigita kaj plifirmigita

nur per la plena respekto de la ordo

decidita de Dio" (Encikliko Pacem in terris, enkonduko).

Per ĉi tiuj vortoj komenciĝas la historia Encikliko,

per kiu antaŭ kvardek jaroj

beata Johano la 23a

indikis al la mondo la vojon de la paco.

Ili estas vortoj absolute aktualaj

je la tagiĝo de la tria jarmilo,

malfeliĉe malheligita de perfortaĵoj kaj konfliktoj.

 

5. Pacon en Irako! Per la subteno

de la internacia Komunumo,

la irakanoj fariĝu roluloj

de solidareca rekonstruo de sia lando.

Pacon en la aliaj mondoregionoj,

kie forgesitaj militoj kaj rampantaj konfliktoj

estigas mortintojn kaj vunditojn meze de la silento kaj forgeso

de ne malgranda parto de la publika opinio.

Kun profunda peno mi pensas al la serio

de perforto kaj sango

kiu ne aspektas finiĝanta en Sankta Lando.

Mi pensas al la tragika situacio

de ne malmultaj Landoj de la afrika Kontinento,

kiun oni ne povas forlasi sola kun si mem.

Mi bone konscias pri la kovantaj streĉitecoj

kaj pri la atencoj kontraŭ la libereco de la homo

en Kaŭkazo, en Azio kaj en Latinameriko,

regionoj de la mondo kiuj estas al mi same karaj.

 

6. Oni dispecigu la ĉenon de malamo, kiu minacas

la ordan progreson de la homa familio.

Ke Dio donu al ni esti liberigitaj

de la danĝero de dramoplena interalfronto

inter kulturoj kaj religioj.

Ke la kredo kaj la amo al Dio

igu la kredantojn de ĉiu religio

kuraĝaj farantoj de kompreno kaj pardono,

paciencaj teksantoj de fruktodona interreligia dialogo,

kiu startigu novan eraon de justeco kaj de paco.

 

7. Kiel la Apostoloj timantaj sur la lago en ŝtormo,

Kristo rediras al la homoj de nia epoko:

"Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu!" (Mar 6,50).

Se Li estas kun ni, kial timi?

Kiom ajn povas ŝajni malhela la horizonto de la homaro,

hodiaŭ ni celebras la brilegan triumfon de la paska ĝojo.

Se kontraŭa vento baras la iradon de la popoloj,

se ŝtormo fariĝas la maro de la historio,

neniu cedu je la konsterno kaj malkonfido!

Kristo resurektis; Kristo vivas inter ni,

vere ĉeestanta en la sakramento de la Eŭkaristio,

Li oferas sin kiel Panon de savo,

Panon de la malriĉuloj, Nutraĵon de la pilgrimuloj.

 

8. Ho dia ĉeesto de amo,

ho vivanta memoro pri Kristo nia Pasko,

Vi estas la viatiko por tiu kiu suferas kaj tiu kiu mortas,

por ĉiuj Vi estas la vera garantiaĵo de eterna vivo!

Maria, unua tabernaklo de la historio,

Vi, silenta atestantino de la paskaj mirakloj,

helpu nin kanti per la vivo

vian saman "Magnificat" de glorado kaj danko,

ĉar hodiaŭ "resurektis el la tombo la Sinjoro,

kiu por ni estis pendumita je la kruco".

Resurektis Kristo, nia paco kaj nia espero.

Li resurektis. Haleluja!

 

 

 

Sekvis la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj al la mondo, ĉi-jare en 62 lingvoj.

La Papo faris sian bondeziron en Esperanto:

FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

 

ESPERANTISTOJ EN PLACO SANKTA PETRO

En placo Sankta Petro, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis grupo de esperantistoj por omaĝi al la Papo kaj por danki lin pro la esperantlingva bondeziro.

La esperantistoj surhavis panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto".
Plurfoje la televidaj elsendoj de la tuta mondo
montris tiun grandan skribon.

 

 


Antaŭ la levo de la paneloj


Giovanni Conti, iniciatinto kaj motoro de la ĉeesto de esperantistoj


La telekamerao instalita sur granda moviĝanta stango, filmas la esperantistojn 
(sed ne nur ilin ekskluzive, kompreneble!)


Kuraĝoplenaj sub kreskanta pluvo, alte levante la panelojn.

LA ITALA TELEVIDO ELSENDAS LA NOMON ESPERANTO MONDOVIZIE

LA ITALA TELEVIDO ELSENDAS LA NOMON ESPERANTO MONDOVIZIE

Jen la nomoj de la kunlaborantoj de Giovanni Conti: Cosetta Bernardi, Arcangelo Di Serio, Andra Tirb, Giancarlo Baraldi, Felice Sorosina, Vittorio kaj Luisa Madella, Patrizio Cilli, Giovanni Daminelli, Pier Vittorio Orlandini. Ĉeestis krome aliaj esperantistoj el Romo.



Al la komenco!