MESAĜO DE LA PAPO POR LA PASKO 2002
(Placo Sankta
Petro, 2002. 03. 31)
Bondeziro en Esperanto
Esperantistoj en
Placo Sankta Petro
La bondeziroj en la aliaj lingvoj

1. "Venis Jesuo kaj
diris al ili: "Paco estu kun vi"" (Joh. 20,19).
Reeĥas hodiaŭ, en
ĉi tiu solenega tago,
la bondeziro de Kristo: Paco
estu kun vi!
Pacon al la viroj kaj
virinoj de la tuta mondo!
Kristo vere resurektis,
kaj alportas al ĉiuj la
pacon.
Jen la bonsciigo de Pasko.
Hodiaŭ estas la nova
tago, "farita de la Sinjoro" (Psa 117,24),
kiu en la glor-plena korpo
de la Resurektinto
redonas al la mondo, vundita
de la peko,
ĝian primican belecon,
radianta per nova brilego.
2. "Morto kaj vivo
interalfrontis sin en mirinda duelo" (Sekvenco).
Post la tre malmola batalo,
Kristo revenas venkanta
kaj antaŭeniras sur la
scenejo de la historio,
anoncante la bonan sciigon:
"Mi estas la
resurekto kaj la vivo" (Joh. 11,25),
"Mi estas la lumo de
la mondo" (Joh. 9,5).
Lia mesaĝo
resumiĝas en unu vorto:
"Pax vobis -
Pacon al Vi".
Lia paco estas frukto de la
venko
de Li konkerita, je alta
prezo,
sur pekado kaj morto.
3. "Mian Pacon mi
lasas al vi; mian pacon mi donas al vi;
ne kiel la mondo donas,
mi donas al vi" (Joh 14,27).
La paco "kiel la mondo
donas"
- tion pruvas la spertoj de
ĉiuj epokoj -
estas ofte malstabila
ekvilibro de fortoj,
kiuj, frue aŭ malfrue,
denove interalfrontas sin.
La paco, donaco de la
resurektinta Kristo,
estas profunda kaj kompleta,
kaj ĝi povas repacigi la homon
kun Dio, kun si mem kaj kun
la kreaĵaro.
Multaj religioj proklamas,
ke la paco estas donaco de
Dio.
Ĝi estis ankaŭ la
sperto de la ĵusdata renkonto en Asizo.
Ke ĉiuj kredantoj de la
mondo
povu kunigi siajn klopodojn
por konstrui
homaron pli justan kaj
fratan;
ke ili povu agi senlace
por ke la religiaj konvinkoj
neniam estu
motivo de divido kaj malamo,
sed nur kaj ĉiam
fonto de frateco, de
konkordo, de amo.
4. Kristanaj komunumoj de
ĉiu kontinento,
mi petas al Vi, kun trepido
kaj espero,
atesti ke Jesuo vere
resurektis,
kaj agi por ke lia paco
bloku la dramoplenan
spiralon de trouzoj kaj murdoj,
kiuj sangigas la Sanktan
Landon,
kiu ankoraŭfoje
falegis, dum la lastaj tagoj,
en hororon kaj
senesperiĝon.
Ŝajnas ke oni deklaris
militon kontraŭ la paco!
Sed la milito solvas nenion,
ĝi nur alportas pli
vastan suferadon kaj morton,
nek utilas revenĝoj kaj
reprezalioj.
La tragedio estas vere
granda:
neniu povas resti silenta
kaj inerteca;
neniu politika aŭ
religia respondeculo!
Post denuncoj sekvu
konkretaj agoj de solidareco,
kiuj helpu ĉiujn
retrovi
la reciprokan respekton kaj
la lojalan intertrakton.
En tiu tero Kristo mortis
kaj resurektis, kaj li lasis,
kiel silentan sed parolivan
ateston, la malplenan tombon.
Detruante en Si mem
malamikecon,
divido-muron inter la homoj,
Li repacigis ĉiujn pere
de la Kruco (kp. Efe 2,14-16),
kaj nun Li devigas nin, liaj
disĉiploj, forigi
ĉiun motivon de malamo
kaj revenĝo.
5. Kiom da membroj de la
homa familio
estas daŭre subpremataj
de mizero kaj perforto!
En multaj anguloj de la tero
reeĥas la krio
de tiuj, kiuj petegas
helpon, ĉar ili suferas kaj mortas:
ekde Afganistano, draste
elprovita dum la pasintaj monatoj
kaj nun trafita de detruanta
tertremo,
ĝis multaj aliaj Landoj
de la Planedo,
kie socialaj misekvilibroj
kaj kontraŭmetitaj ambicioj
trafas sennombrajn fratojn
kaj fratinojn niajn.
Viroj kaj virinoj de la tria
jarmilo!
Lasu, ke mi ripetu al Vi:
malfermu la koron al Kristo
krucumita kaj resurektinta,
kiu venas proponante la
pacon!
Kien eniras Kristo
resurektinta,
kun Li eniras la vera paco!
Ke ĝi eniru unue en
ĉiun homan koron,
profunda abismo, ne facile
resanigebla (kp. Jer 17,9).
Ke ĝi trapenetru
ankaŭ la rilatojn inter diversaj sociaj grupoj,
popoloj, lingvoj kaj
pensmanieroj,
ĉien alportante la
fermentilon de solidareco kaj de amo!
6. Kaj Vi, resurektinta
Sinjoro,
Vi, kiu venkis suferadon kaj
morton,
donu al ni Vian pacon!
Ni scias, ke ĝi
manifestiĝos plene je la fino,
kiam Vi revenos en gloro.
La paco, tamen, kie Vi
ĉeestas,
jam agas en la mondo.
Jen nia certeco,
kiu baziĝas sur Vi, kiu
hodiaŭ resurektis el la morto,
Ŝafido oferita por nia
savo!
Vi petas al ni konservi
vivanta en la mondo
la torĉon de la espero.
Kun fido kaj kun ĝojo
la Eklezio kantas,
en ĉi tiu brilega tago:
"Surrexit Christus,
spes mea!".
Jes, Kristo resurektis, kaj
kun Li
releviĝis nia espero.
Haleluja.
Sekvis
la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj al la mondo,
ĉi-jare en 62 lingvoj.
La Papo
faris sian bondeziron en Esperanto:
FELIĈAN
PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!
ESPERANTISTOJ
EN PLACO SANKTA PETRO
En placo
Sankta Petro, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis grupo de
esperantistoj por omaĝi al la Papo kaj por danki lin pro la
esperantlingva bondeziro.
La
esperantistoj surhavis panelojn kiuj konsistigis la vorton
"Esperanto".



En ĉi tiu
foto eblas rekoni la skribon "esperanto" (verda)
maldekstre de la obelisko.
Plurfoje la televidaj elsendoj de la tuta
mondo
montris tiun grandan skribon.
