| |
En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito Amen.
1. - Mi fiksas la rigardon al la mistero de la morto, kaj de tio ĝin
sekvanta, en la lumo de Kristo, kiu sola ĝin heligas; kaj tial kun humila
kaj serena konfido. Mi perceptas la veron, kiu por mi ĉiam reflektiĝis sur
la nuna vivo el ĉi tiu mistero, kaj mi benas la venkinton de la morto, ĉar
li forigis la mallumon kaj rivelis la lumon.
Tial fronte al la morto, fronte al la tuta kaj
definitiva disiĝo disde la nuna vivo, mi sentas la devon celebri la
donacon, la bonŝancon, la belecon, la destinon de ĉi tiu efemera ekzisto
mem: Sinjoro, mi Vin dankas, ke Vi vokis min al la vivo, kaj eĉ plimulte,
ke, farante min kristana, Vi regeneris min kaj destinis min al la pleneco
de la vivo.
Egale mi sentas la devon danki kaj beni tiujn, kiuj
estis al mi perantoj de la vivodonoj, de Vi, ho Sinjoro, malavare
donacitaj al mi; tiujn, kiuj min enkondukis en la vivon (ho! estu benataj
miaj tre dignaj Gepatroj!), tiujn, kiuj min edukis, min amis, al mi
bonfaris, min helpis, min ĉirkaŭis per bonaj ekzemploj, zorgoj,
korinklino, konfido, boneco, afableco, amikeco, fideleco, omaĝo. Mi
rigardas kun dankemo al la naturaj kaj spiritaj rilatoj, kiuj donis
originon, asistadon, konsolon, signifon al mia humila ekzisto: kiom da
donacoj, kiom da belaĵoj, kiom da espero mi ricevis en ĉi tiu mondo! Nun
ĉe la vesperiĝo de mia vivo, kiam ĉio de ĉi tiu belega kaj drama scena
tempa kaj surtera finiĝas kaj fandiĝas, kiel ankoraŭ danki Vin, ho
Sinjoro, krom pro la donaco de la natura vivo, ankaŭ pro tiu, eĉ supera,
de la kredo kaj de la graco, en kiu ĉe l’ fino sole rifuĝas mia
supervivanta estaĵo? Kiel digne celebri Vian bonecon, ho Sinjoro, pro la
fakto, ke mi estis enigita, tuj ĉe mia apero en ĉi tiu mondo, en la
neesprimeblan mondon de la katolika Eklezio? Kiel, pro la fakto, ke mi
estis vokita kaj inicita al la Sacerdoteco de Kristo? Kiel, pro la fakto,
ke mi havis la ĝojon kaj la mision servi la animojn, la fratojn, la
junularon, la malriĉulojn, la popolon de Dio, kaj esti ricevinta la ne
merititan honoron esti servanto de la sankta Ek1ezio, precipe en Romo,
apud la Papo, poste en Milano kiel ĉefepiskopo, sur la katedro, por mi tro
alta, kaj respekteginda, de la Sanktuloj Ambrozo kaj Karlo, kaj fine sur
ĉi tiu superega kaj potencega kaj sanktega de Sankta Petro? In aeternum
Domini misericordias cantabo (Por eterne mi prikantos la mizerikordon
de la Sinjoro).
Estu salutataj kaj benataj ĉiuj, kiujn mi renkontis
dum mia surtera pilgrimado; tiuj, kiuj estis al mi kunlaborantoj,
konsilantoj kaj amikoj - kaj multaj ili estis, kaj tiom bonaj kaj
grandanimaj kaj karaj! Benataj estu tiuj, kiuj akceptis mian pastran
oficon, kaj kiuj estis al mi filoj kaj fratoj en nia Sinjoro!
Al vi, Lodovico kaj Francesco, fratoj laŭ sango kaj
spirito, kaj al vi ĉiuj tre karaj familianoj, kiuj nenion petis de mi, nek
de mi ricevis iun teran favoron, kaj ĉiam donis al mi ekzemplon de homaj
kaj kristanaj virtoj, kiuj min komprenis, kun tiom da diskreteco kaj
koreco, kaj precipe min helpis serĉi en la nuna vivo la vojon al tiu
estonta, estu mia paco kaj mia beno.
La penso turniĝas malantaŭen kaj larĝiĝas ĉirkaŭe;
kaj mi bone scias, ke ne estus feliĉa ĉi tiu adiaŭo, se ĝi ne memorus pri
la pardono, kiun mi devus peti de tiuj, kiujn eventuale mi ofendis, ne
servis, ne sufiĉe amis; kaj ankaŭ pri la pardono, kiun iu dezirus de mi.
La paco de l' Sinjoro estu kun ni.
Kaj mi sentas, ke la Eklezio ĉirkaŭas min: ho sankta
Eklezio, unu kaj katolika kaj apostola, akceptu kun mia bena saluto mian
plej superan amoagon.
Al vi, Romo, diocezo de Sankta Petro kaj de la
Vikario de Kristo, plej amata de ĉi tiu lasta servisto de l' servistoj de
Dio, iru mia beno plej patra kaj plena, por ke Vi, Urbo de l' Mondo, ĉiam
memoru pri via mistera vokiĝo, kaj kun homa virto kaj kristana kredo
kapablu respondi, dum la tuta longa mondhistorio, al via spirita kaj
universala misio.
Kaj al Vi ĉiuj, respektegataj Fratoj en la
Episkopeco, mian koran kaj respektan saluton: mi estas kun vi en la unika
kredo, en la sama karitato, en la komuna apostola sindevigo, en la
solidara servo al la Evangelio, por la konstruado de la Eklezio de Kristo,
kaj por la savo de la tuta homaro. Al ĉiuj Sacerdotoj, al la Religiuloj
kaj Religiulinoj, al la Lernantoj de niaj Seminarioj, al la Katolikoj
fidelaj kaj agantaj, al la junuloj, al la suferantoj, al la malriĉuloj, al
la serĉantoj de la vero kaj de la justo, al ĉiuj la benon de la Papo
mortanta.
Kaj tiel, kun aparta respekto kaj dankemo al Sinjoroj
Kardinaloj kaj al la tuta roma Kurio: antaŭ vi, kiuj ĉirkaŭas min plej
proksime, mi solene konfesas nian Kredon, deklaras nian Esperon, celebras
la Karitaton, kiu ne mortas, humile akceptante de la dia volo la morton al
mi destinitan, vokante la grandan mizerikordon de l' Sinjoro, preĝpetante
la mildan intervenon de Maria Sanktega, de la Anĝeloj kaj de la Sanktuloj,
kaj rekomendante mian animon al la propeta preĝo de la bonuloj.
2. - Mi nomas la Sanktan Sidejon mia universala
heredanto: al tio min trudas devo, dankemo, amo. Escepte de la ĉi-subaj
dispozicioj.
3. - Estu testamenta plenumanto mia privata
Sekretario. Li konsiliĝu kun la Ŝtata Sekretariejo kaj konformiĝu al la
validaj juraj normoj kaj al la bonaj ekleziaj kutimoj.
4. - Pri la aferoj de ĉi-mondo: mi deziras morti
malriĉe, kaj tiel simpligi ĉion ajn tiurilate.
Koncerne posedaĵojn persone miajn, kiuj ankoraŭ
postrestus el familia deveno, decidu libere miaj Fratoj Lodovico kaj
Francesco; mi petas ilin pri propetaj preĝoj por mia animo kaj por tiuj de
niaj mortintaj Gefamilianoj. Ili bonvolu doni almozojn al bezonantoj aŭ al
bonfaraj institucioj. Ili tenu por si, kaj donu al personoj, kiuj meritas
aŭ deziras, iujn memoraĵojn el objektoj ĝeneralaj aŭ religiaj aŭ el libroj
al mi apartenantaj. Ili detruu notojn, kajerojn, korespondaĵojn,
skribaĵojn persone miajn.
Pri la aliaj aĵoj, kiujn ani povas konsideri miaj
propraj: decidu, kiel testamenta plenumanto, mia privata Sekretario,
tenante iujn memoraĵojn por si, kaj donante al la plej amikaj personoj
iujn objektojn kiel memoraĵon. Mi dezirus, ke oni detruu manuskriptojn kaj
notojn de mi faritajn, kaj ke el la korespondaĵoj ricevitaj, je karaktero
spirita kaj persona, oni bruligu ĉion, kio ne estis destinita por esti
konigata al aliaj personoj.
En la kazo, ke la testamenta plenumanto ne povas pri
tio zorgi, prenu sur sin tiun taskon la Ŝtata Sekretariejo.
5. - Mi varme rekomendas, ke oni zorgu pri taŭgaj
propetaj preĝoj, kaj malavaraj almozoj, kiom eble.
Pri la funebra ceremonio: ĝi estu pia kaj simpla.
(Oni deprenu la katafalkon nun uzatan por la pontifikaj funebraj
ceremonioj, anstataŭigante ĝin per aranĝaĵo humila kaj digna).
La tombo: mi ŝatus, ke ĝi estu en la vera tero, kun
humila signo, kiu indiku la lokon kaj invitu al kristana kompato. Neniu
monumento por mi.
6. - Kaj koncerne tion plej gravan, adiaŭante la
scenon de ĉi tiu mondo kaj irante renkonte al la juĝo kaj al la
mizerikordo de Dio: mi devus diri multajn, multajn aferojn. Pri la stato
de la Eklezio; ĝi aŭskultu iujn niajn vortojn, kiujn por ĝi ni eldiris kun
graveco kaj kun amo. Pri la Koncilio: oni klopodu konduki ĝin al bona
fino, kaj oni zorgu plenumi fidele ĝiajn preskribojn. Pri ekumenismo: oni
daŭrigu la alproksimiĝon kun la disiĝintaj Fratoj, kun multe da
komprenemo, multe da pacienco, granda amo; sed sen deflankiĝi de la vera
katolika doktrino. Pri la mondo: oni ne kredu utili al ĝi surprenante
ĝiajn pensojn, ĝiajn kutimojn, ĝiajn gustojn, sed pristudante, amante,
servante ĝin.
Mi fermas la okulojn sur ĉi tiu tero dolora, drama
kaj belega, vokante plian fojon sur ĝin la dian Bonecon. Mi ankoraŭ benas
ĉiujn. Precipe Romon, Milanon kaj Brescia'n. Al la Sankta Lando, la Lando
de Jesuo, kien mi iris kiel pilgrimanto de kredo kaj de paco, iru speciala
bena saluto.
Kaj al la Eklezio, al la amegata katolika Eklezio, al
la tuta homaro, iru mia apostola beno.
Poste, en Viajn manojn, Sinjoro, mi konfidas mian
spiriton.
Mi, Paŭlo la 6a. El Romo, ĉe Sankta Petro, la 30an de
Junio 1965, tria jaro de nia Papeco.
|