Papo Paŭlo la 6a (1963-1978)

 

Kelkaj datoj en lia vivo

 

 

 

1897

26.9

Li naskiĝas en Concesio (Brescia, Italio).

1914

 

Li aliĝas al la Katolika Agado. Komencas viziti liceon.

1918

 

Li komencas ĵurnalisman aktivadon.

1919

21.11

Li ricevas la pastran vestaĵon.

1920

29.5

Li ricevas la pastran ordinon.

 

nov.

Oni sendas lin al la Lombarda Seminario en Romo.

1922

9.12

Li doktoriĝas pri kanonjuro.

1924

3.7

Li doktoriĝas pri civila juro.

 

24.10

Li komencas labori en la papa ŝtatsekretariejo.

1925

 

Sankta Jaro.

 

9.4

Oni nomumas lin "unua pretiganto" en la ŝtatsekretariejo.

 

okt.

Li fariĝas spirita asistanto de la katolikaj universitatanoj.

1933

9.3

Oni instigas lin demisiiĝi el la tasko de spirita asistanto.

1937

16.12

Li fariĝas "anstataŭanto" en la papa sekretariejo pri ordinaraj ekleziaj aferoj.

1939

aug.

Li partoprenas en la redakto de la radiomesaĝo per kiu Pio la 12a klopodas eviti la eksplodon de la 2a mondmilito.

1952

nov.

Li estas nomumita vic-ŝtatsekretario pri ordinaraj ekleziaj aferoj.

1954

12.12

Oni konsekras lin ĉefepiskopo de Milano.

1958

15.12

Johano la 23a kreas lin kardinalo.

1963

21.6

Li estas elektita Papo.

 

6.8

Encikliko "Ecclesiam Suam" pri dialogo, programo de lia papado.

 

29.09

Li inaŭguras la duan koncilian sesion.

1964

4-6.1

Vojaĝo al Sankta Lando

 

5.1

Renkonto kun Patriarko Atenagoras la unua de Konstantinopolo

 

19.5

Li starigas la sekretariaton por nekredantoj.

 

14.9

Li inaŭguras la trian koncilian sesion.

 

3.12

Vojaĝo al Hindio por la 38a monda eŭkaristia kongreso.

1965

3.9

Encikliko "Mysterium fidei".

 

14.9

Li inaŭguras la kvaran koncilian sesion.

 

4.10

Vojaĝo al Unuiĝintaj Nacioj.

 

8.12

Fermo de la dua vatikana koncilio.

1966

 

Li reordigas la roman diocezon, la disciplinon de pentofarado kaj indulgencoj.

 

 

Li nuligas la Indekson de malpermesataj libroj.

1967

10.1

Li starigas la konsilion por la laikoj kaj komisionon Justitia et Pax.

 

26.3

Encikliko "Populorum Progressio".

 

24.6

Encikliko "Sacerdotalis caelibatus" pri la celibato de pastroj.

 

15.8

Apostola konstitucio "Regimini Ecclesiae". Reformo de la roma kurio.

 

29.9

Unua Sinodo de la episkopoj.

1968

1.1

Li solenas la unuan mondan tagon por la paco.

 

28.3

Li reformas la papan kortumon (de nun nomata Papa domo).

 

25.7

Encikliko "Humanae vitae" pri respondeca gepatreco.

 

22.8

Vojaĝo al Kolombio.

1969

10.6

Vojaĝo al Ĝenevo.

 

31.7

Vojaĝo al Ugando.

 

29.10

Dua sinodo de la episkopoj.

 

30.11

Ekvalidas la nova liturgio de la Sankta Meso.

1970

15.9

Li malfondas la papajn trupojn.

 

21.11

Li plivastiĝas al kardinaloj la aĝ-limojn por la oficialaj taskoj.

 

26.11

Vojaĝo al Ekstrema Oriento. Oni atencas kontraŭ li en Manilo.

1971

14.5

Apostola letero "Octagesima adveniens" pri la 80-jariĝo de encikliko "Rerum Novarum"

 

 

Paŝtista instruo "Communio et progressio" pri socia komunikado.

 

30.9

Tria Sinodo de la episkopoj.

1974

 

Apostola instigo "Marialis cultus" pri la mariala kulto.

 

27.9

Kvara Sinodo de la episkopoj.

 

24.12

Komenciĝas la Sankta Jaro 1975.

1975

 

Li celebras la Sanktan Jaron.

 

8.12

Apostola instigo "Evangelii nuntiandi".

1976

 

Deklaracio pri ne-alirebleco de virinoj al pastreco.

1977

 

Li reformas la roman Vikariejon.

 

27.10

Kvina Sinodo de la episkopoj.

 

 

Li proponas sin kiel ostaĝon al kelkaj aviadil-deturnantoj.

1978

21.4

Mesaĝo al la italaj teroristoj de la "Ruĝaj brigadoj" por la savo de la itala eksa ĉefministro Aldo Moro, de ili kaptita.

 

6.8

Li mortas en Kastelgandolfo.