| |
Sinjoroj
Kardinaloj! Honorindaj Fratoj! Reprezentantoj de la Popoloj! Sinjoroj de
Urbo Romo! Aŭtoritatuloj kaj Civitanoj de ĉiu mondoparto! vi,
observantoj apartenantaj al multaj diversaj kristanaj konfesioj! kaj vi,
Fideluloj kaj Filoj ĉi tie ĉeestantaj, kaj ankaŭ vi,
disvastiĝintaj sur la tero kaj al Ni unuigitaj en la fido kaj en la
karitato.
Vi
aŭskultos post ne multe, fine de ĉi tiu Sankta Meso, la legadon
de kelkaj Mesaĝoj, kiujn la ekumena Koncilio, fine de siaj laboroj,
adresas al diversaj kategorioj de personoj, celante en tiuj konsideri la
multoblajn formojn en kiuj la homa vivo esprimiĝas; kaj vi aŭskultos
krome la legadon de nia oficiala Dekreto, per kiu ni deklaras finita kaj
fermita la duan ekumenan Vatikanan Koncilion. La nuna estas tial la
momento - mallonga momento - de la salutoj. Poste, nia voĉo silentos.
La Koncilio tute finiĝis; ĉi tiu senmezura kaj eksterordinara
kunveno disiĝas.
Tial,
la saluto, kiun ni adresas al vi, alprenas apartan signifon, kiun ni kuraĝas
apenaŭ indiki, ne por deturni vin disde preĝado, sed por pli
bone altiri vian atenton al ĉi tiu celebro.
Ĉi
tiu saluto estas, antaŭ ĉio, universala. Ĝi adresiĝas
al vi ĉiuj, ĉi tie ĉeestantaj kaj partoprenantaj en ĉi
tiu sankta rito; al vi, Honorindaj Fratoj en la episkopeco, al vi,
Reprezentantoj, al vi, Popolo de Dio; kaj ĝi plivastiĝas al
ĉiuj, al la tuta mondo. Kiel eblus alimaniere, se ĉi tiu
Koncilio nomiĝis kaj estis ekumena, tio estas universala? Kiel la
sono de sonoriloj disvastiĝas en la ĉielo, kaj alvenas al ĉiuj
kaj al ĉiu laŭ la radio de la vastiĝo de ĝiaj sonondoj,
tiel nia saluto, nun, adresiĝas al ĉiuj kaj al ĉiu. Al tiuj,
kiuj akceptas ĝin kaj al tiuj, kiuj ne akceptas ĝin: ĝi reeĥas
kaj urĝas en la orelo de ĉiu homo. El ĉi tiu roma katolika
centro neniu estas, principe, neatingebla; principe, oni povas kaj devas
atingi ĉiujn. Por la katolika Eklezio neniu estas fremda, neniu estas
ekskludita, neniu estas fora. Ĉiu, al kiu direktiĝas nia saluto,
estas vokato, invitito; li estas, iusence, ĉeestanto. Tion diru la
koro de tiu, kiu amas: ĉiu amato ĉeestas! Kaj ni, aparte dum la
nuna momento, pro nia paŝtista kaj apostola universala tasko, ĉiujn,
ĉiujn ni amas! Ni diras tion, sekve, al vi, bonaj kaj fidelaj animoj,
kiuj, neĉeestantaj persone en ĉi tiu forumo de la kredantoj kaj
de la gentoj, tamen ĉeestas ĉi tie per via spirito, per via preĝo:
ankaŭ al vi la Papo pensas, kaj kun vi celebras ĉi tiun
eminentan momenton de universala kunuleco.
Ni
diras tion al vi, suferantoj, preskaŭ kaptitoj de via malsaneco, kaj
kiuj, se mankus la konsolo de ĉi tiu nia intenca saluto, sentus
duobla vian doloron, pro la spirita soleco.
Kaj
ni diras tion aparte al vi, Fratoj en la Episkopeco, kiuj, ne pro nia
kulpo, ne ĉeestis dum la Koncilio kaj kiuj nun lasas meze de la
Kunfratoj kaj des pli multe en iliaj koroj kaj en tiu nia, malplenon kiu
multe suferigas nin kaj kiu denuncas la maljustaĵon kiu blokas vian
liberecon; kaj estus nur tiu manko kiu malebligis al vi veni al nia
Koncilio! Mi salutas vin, Fratoj, ankoraŭ nun malĝuste tenataj
en la silento, en la subpremo kaj en la forigo de la justaj kaj sanktaj
rajtoj, ŝuldataj al ĉiu honesta homo kaj des pli multe ŝuldataj
al vi, kiuj estas nenio krom farantoj de bono, kompato kaj paco! La
Eklezio, ho malebligataj kaj humiligitaj Fratoj, estas kun vi! ĝi
estas kun viaj fideluloj kaj kun tiuj, kiuj havas vian saman penigan kondiĉon!
kaj estu kun vi ankaŭ la civila konscienco de la mondo! Kaj fine ni
adresas ĉi tiun nian universalan saluton ankaŭ al vi, homoj kiuj
ne konas nin; homoj, kiuj ne komprenas nin; homoj, kiuj taksas nin
neutilaj, nenecesaj kaj malamikaj por vi; kaj ankaŭ al vi, homoj,
kiuj, verŝajne opiniante fari bonon, estas kontraŭ ni! Sincera
saluto, diskreta saluto, sed plena je espero; kaj hodiaŭ, kredu tion,
plena de estimo kaj de amo.
Jen
nia saluto. Sed atentu vi, kiuj aŭskultas nin. Ni petas al vi
priatenti kiel nia saluto, diference ol tio, kio komune okazas ĉe la
salutoj de la profana interparolo, kiuj utilas por ĉesigi rilaton de
proksimeco, aŭ paroladon, nia saluto celas plifortigi, produkti se
necese, la spiritan rilaton, el kiu ĝi ĉerpas sian signifon kaj
sian voĉon. La nia estas saluto ne por adiaŭo kiu disigas, sed
de amikeco kiu restas, kaj, se tio estas la kazo, kiu volas naskiĝi.
Eĉ, ĝuste per ĉi tiu plejlasta eldiro, nia saluto volas,
iuflanke, atingi ĉies koron, eniri en ĝin kiel amema gasto kaj
diri en la interna silento de viaj unuopaj spiritoj la vorton, kutiman kaj
nepriskribeblan de la Sinjoro: “Mi lasas mian pacon, mi donas mian pacon,
sed ne kiel la mondo donas ĝin” (Joh 14,27); (Kristo havas sian
unikan kaj originalan manieron paroli en la sekreto de la koroj);
aliflanke, nia saluto celas al alia kaj supera rilato, ĉar ĝi ne
estas nur dupartia interŝanĝo de voĉoj, inter ni, homoj de
ĉi tiu tero, sed ĝi koncernas alian Ĉeestanton, la Sinjoron
mem, jes nevideblan, sed agantan en la teksaĵo de la homaj rilatoj;
kaj ĝi invitas Lin, preĝas al Li por ke Li estigu en la
salutanto kaj en la salutato novajn bonojn, el kiuj la unua kaj plej
eminenta estas la karitato.
Jen
nia saluto: ke ĝi povu estigi ĉi tian novan fajreron de la dia
karitato en niaj koroj; fajrero kiu povas flamigi la principojn, la
doktrinojn kaj la intencojn, kiujn la Koncilio pretigis, por ke ili, tiam
flamigitaj de karitato, povu vere realigi en la Eklezio kaj en la mondo
tiun renoviĝon de pensoj, agadoj, moroj, kaj de morala forto, kaj de
ĝojo kaj de espero, kiu estis la celo mem de la Koncilio.
Nia
saluto tial fariĝas idealo. Ĉu ĝi fariĝas revo? poezio?
konvencia kaj malplena hiperbolo, kiel ofte okazas ĉe niaj kutimaj
bondeziraj esprimoj? Ne. Ĝi fariĝas idealo, sed ne nerealo.
Ankoraŭ momenteton de via atento. Kiam ni homoj puŝas niajn
pensojn, niajn dezirojn al ideala konceptado pri la vivo, ni tuj staras aŭ
en la utopio aŭ en la retorika karikaturo aŭ en la iluziiĝo
aŭ en la seniluziiĝo. La homo konservas la neelĉerpeblan
aspiron je ideala kaj tuteca perfektiĝo, sed li ne sukcesas atingi
ĝin per si mem, nek per la konceptado, des malpli per la sperto kaj
la realo. Ni scias tion; ĝi estas la tragedio de la homo, de la
falinta reĝo. Sed, rimarku tion, kio okazas ĉi-matene: dum ni
fermas la ekumenan Koncilion, ni festas Sanktegan Marian, la Patrinon de
Kristo, kaj sekve, kiel ni diris alifoje, la Patrinon de Dio kaj nian
spiritan Patrinon. Sanktega Maria, ni diras, senmakula! tio estas senkulpa,
tio estas mirinda, tio estas perfekta; tio estas, la Virino, la vera
Virino samtempe ideala kaj reala; la kreitaĵo en kiu la bildo de Dio
respeguliĝas per absoluta travidebleco, sen iu ajn perturbo, kiel
male okazas ĉe ĉiu homa kreitaĵo.
Ĉu
verŝajne, krom fiksante nian rigardon al tiu ĉiu humila Virino,
nia Fratino kaj samtempe nia ĉiela Patrino kaj Reĝino, klarega
kaj sankta spegulo de la senfina Beleco, ne povas finiĝi nia spirita
koncilia ascendo kaj ĉi tiu fina saluto? kaj komenci nia postkoncilia
laboro? Ĉu ĉi tiu beleco de Senmakula Maria ne fariĝas por
ni inspiranta modelo? konsolodona espero?
Ni,
ho Fratoj kaj Filoj kaj Sinjoroj, kiuj aŭskultas nin, ni pensas tion;
por ni kaj por vi; kaj ĝi estas nia plej alta saluto kaj, ke Dio volu
tion, la plej valora!
|