| |
Papo
Paŭlo la 6a dum la ĝenerala aŭdienco de la 13a de aŭgusto
1975 bonvolis eldiri kun amemo kelkajn vortojn en la itala lingvo al la
partoprenantoj de la IKUE-kongreso de tiu jaro, okazanta en Romo pro la
Sankta Jaro. La Papo aludas la ĉeestantajn esperantistojn dufoje.
Unue, menciante la ĉeestantajn grupojn: "Alia
internacia grupo kiun ni salutos baldaŭ per aparta parolo estas tiu
de la partoprenantoj en la internacia Kongreso de la katolikaj
esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de
espero, ili estas la esperantistoj.
|
| |
Kaj
kelkajn minutojn poste Papo Paŭlo la 6a adresas sian menciitan,
apartan saluton: "Ni ne volas fini ĉi tiun
parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al
la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj
esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton
delikatege religian, eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al
ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo,
pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito
gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la
diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la
programo kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni
plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro."
|