KUN LA MALNOVA
STOVO ANKAŬ ALIA TUTNOVA APARATO ELEKTRONIKA KAJ FUMOGENERA
 
La rezultojn de la
voĉdonoj de la konklavo oni igas, kiel
tradicie, videblaj per la koloro de la fumadoj kiuj eliras el la kamentubo
starigita sur la tegmento de la Siksta Kapelo: nigra fumado kaze de neatingo de
la plejmulto da voĉoj, blanka fumado okaze
de la elekto de la nova Papo.
Por la konklavo
2005 la fumon produktis
la bruligo de la slipoj kaj dokumentoj de ĉiuj
voĉdonoj, per stovo utiligita por la unua
fojo dum la konklavo de 1939.
Aldone al tiu
historia fandmetala stovo estis antaŭ 8 jaroj
ankaŭ dua “stovo”, kvankam oni teknike nomas ĝin
“helpaparato per fumgeneriloj”. Ĉi-lasta utilis por doni pli grandan videblecon
al la fumadoj, ĉu nigraj aŭ blanka. La aparaton oni instalis apud la malnova,
historia stovo, kaj ĝi havis pordeton, en kiun oni metis, laŭ la rezulto de la
voĉdonoj, la taŭgajn kolorojn de la fumogeneriloj. Ilin ekfunkciigis elektronika komandaro,
dum kelkaj minutoj, dum okazis la bruligo de la slipoj kaj de la paperaj notoj.
La malnova stovo,
el giso, kun cilindra formo, altas preskaŭ unu metron; ĝia averaĝa diametro
estas preskaŭ 0,45 centimetroj. Malsupre estas la pordeto por ekbruligo kaj
reguligilo por la aspirado. Supre estas alia pordeto por enmeto de la bruligendaj
dokumentoj.
Sur la supra
kaloto de la stovo estas notitaj, per markado, la datoj (jaro kaj monato), kiam
ĝi estis uzita:
1939/3 Konklavo
kun la elekto de Pio la 12a;
1958/10 Konklavo kun la elekto de Johano la 23a;
1963/6 Konklavo kun la elekto de Paŭlo la 6a;
1978/8 Konklavo kun la elekto de Johano Paŭlo la unua;
1978/10 Konklavo kun la elekto de Johano Paŭlo la 2a.
2005/04 Konklavo kun la elekto de Benedikto la 16a.
La fumtuboj de la
stovo kaj de la elektronika aparato kunfluis en unusolan dukton, kiu el la
Siksta Kapelo eliris al la kamentubo sur la tegmento.
Por plibonigi la
aspiron de la fumo, la dukto estis antaŭe varmigita per elektraj rezistancoj kaj
estis ankaŭ ventumilo, kiu funkciis laŭbezone. Entute, oni certis, ke
ekzistis neniu erarebleco
ĉe la interpreto de la koloro de la fumado.
Tamen,
ĉiuj 3 funadoj de la konklavo 2005 estis komence,
dum kelkaj minutoj, sufiĉe dubaj. Ĉiel ajn, kiam okazis la
elekto de la Papo la sonoriloj de la vatikana Baziliko festbatante sonoris, kaj
ĉiuj estis certaj.
Tamen la funkciado
de la aparatoj ne estis 100% perfekta: unu el la kardinaloj sciigis, ke je iu
momento el la elektronika aparato eliris fumo, kiu inundis la Sikstan Kapelon.
|