La Apostola
Konstitucio “Universi Dominici gregis” temas pri “la vakanteco de la Apostola
Sidejo kaj la elekto de la Roma Papo”. Per tiuj normoj de 1996 Papo Johano Paŭlo
la 2a enkondukis kelkajn ŝanĝojn en la Konstitucion de Papo Paŭlo la 6a “Romano
Pontifici eligendo”, de 1975, ĝis tiam valida.
Ĉiuj Papoj de la
20a jarcento, ekde Sankta Papo Pio la 10a antaŭen (krom Benedikto la 15a kaj,
logike, Johano Paŭlo la 1a), promulgis tiajn dokumentojn pri la vakanteco de la
Apostola Sidejo kaj pri la elekto de la Roma Papo. Tio, kio instigis Sanktan
Pion la 10an okupiĝi pri la elekto de la estontaj Papoj estis, almenaŭ parte,
kiel historiistoj scias, la malagrabla sperto, dum la Konklavo, de la vetoo
starigita de Imperiestro Francisko Jozefo kontraŭ la elekto de Kardinalo
Rampolla del Tindaro kaj la malrespekto de la sekreto, kies nepra postsekvo ĝi
estis. Tial, la Papo deklaris nuligita similan intervenon por la estonteco,
fiksis severegajn punojn kontraŭ tiuj, kiuj kuraĝus reprezenti ĝin kaj
redeklaris la devon je rigora sekreto por ĉiuj partoprenantoj en la Konklavo.
La konstitucio kiu
validas hodiaŭ diras, jam en la dua alineo de la Enkonduko: “miaj antaŭuloj, ĉiu
klopodante respondi al la postuloj de la specifa historia momento, starigis
saĝajn kaj taŭgajn regulojn, por gvidi la ĝustan pretigon kaj ordan okazigon de
la asembleo de la elektantoj al kiu estas konfidata la malfacila tasko elekti la
Roman Papon”. Kaj iom pli poste: “tio, kio min puŝas al ĉi tiu elpaŝo (tio estas
“miavice alfronti ĉi tiun temon”) estas la konscio pri la ŝanĝiĝinta situacio en
kiu vivas hodiaŭ la Eklezio kaj la neceso krome atenti la ĝeneralan revizion de
la kanona leĝo pere de la publikigo kaj promulgo de la Kanonjura Kodo kaj de la
Kodo de la Kanonoj de la Orientaj Eklezioj”. La respektivaj datoj estas 1983 kaj
1990.
En alia fragmento
de la Enkonduko de la dokumento, aludante la normojn promulgitajn de siaj
proksimaj antaŭuloj (kaj, verdire, ankaŭ de multaj aliaj, ankaŭ tre forantaŭe en
la tempo), la Papo skribis: “... mi profunde ŝatas (tiujn normojn) kaj
grandparte mi intencas konfirmi ilin, almenaŭ koncerne ilian kernon kaj la
bazajn principojn kiuj inspiris ilin”. Kaj iom poste: “... mi zorgis ne
deflankiĝi el la kerno de la linio de la saĝa kaj honorinda tradicio kiu
unuarangis ĝis nun”.
Kaj, plie, oni ne
povas ekskludi ke la “ŝanĝiĝinta situacio mem en kiu vivas hodiaŭ la Eklezio”
implicas ĝuste, ke la “saĝa kaj honorinda tradicio” estu ankoraŭfoje
redeklarata. Ne ĉiu “ŝanĝiĝinta situacio”, aparte en la vivo de la Eklezio,
implicas per si mem kaj ĉiam tutan renverson de antaŭekzistantaj normoj kaj
strukturoj.
Entute: a) oni
konfirmis la regulon starigitan de Paŭlo la 6a, kiu rezervas la rajton elekti la
Papon al Kardinaloj, kiuj “antaŭ la tago de la morto de la Papo jam ne plenumis
la 80an vivojaron”, kaj oni krome konfirmis la limon de 120 kiel maksimuman
nombron da elektantoj. La pli ol 80jaraĝaj Kardinaloj povas tamen partopreni en
la Ĝeneralaj Kongregacioj (aŭ kardinalaj kunvenoj), kiuj pretigas la Konklavon.
b) la proceduro
por la elekto restis la sama: ĝi estas la Konklavo, kies nomo jam en si mem
implicas la bezonon kaj la devon je silento, rigore respektenda;
c) la loka kadro,
sed samtempe religia kadro, estas ĉiam la Siksta Kapelo, “kie ĉio kunhelpas por
provizi la konscion pri la ĉeesto de Dio, fronte al Kiu ĉiu devos iam prezentiĝi
por esti juĝata”;
ĉ) restas ĉio, kio
ekde ĉiam, donas al la Konklavo, kaj sekve al la proceso de la elekto, la
karakterizon esti spirita retiriĝo, dum kiu oni adresas sin antaŭ ĉio al Dio, je
kies ĉeesto oni agas por elekti la novan Episkopon de Romo kaj Vikarion de
Kristo, kaj sekve oni preĝas, kaj oni evitas, samkiel ĉe ĉiu ajn retiriĝo, ĉiun
rilaton kun la ekstero kaj, interne de la Konklavo, ĉiun aliron al tio, kio
povas distri disde la esenca celo (radio, televido, telefono, korespondado,
ĵurnaloj, ktp).
Kaj la Eklezio,
kiel oni diras jam en la Agoj de la Apostoloj, preĝas kune kun la Patroj
Kardinaloj, metante sin sub la agado de la Sankta Spirito kaj rekomendas al la
Sinjoro la funkcion de la Posteulo de Petro kiel ankaŭ lian personon.
La diferencoj kun
la tradicia kadro, kiujn ni vidos dum la nunaj tagoj, estas esence tri,
malgrandaj sed signifaj, rilate al la ŝanĝiĝintaj tempoj, sed samtempe kongruaj
kun la antaŭaj normoj kaj strukturoj:
a) la nova sidejo:
la kardinaloj-elektantoj loĝos en la konstruaĵo nomata Domus Sanctae Marthae,
palaco, konstruigita interne de la Vatikana Urbo, kiu fermas la sudorientan
lateron de la Placo sude de la absido de la Baziliko de Sankta Petro. En la
loĝlokon povos eniri neniu persono nerajtigata por la Konklavo. La izoliĝon de
kardinaloj-elektantoj oni devos ĉiam strikte respekti, aparte koncerne la
Sikstan Kapelon, kie daŭre okazos la balot-operacioj.
b) el la tri iamaj
elektomanieroj, tio estas: per voĉdonado, per du triona plimulto, “per
inspirationem” (per aklamo, kiam ĉiuj elektantoj meminiciate konverĝas favore al
unu sola nomo) kaj ‘‘per compromissum’’ (per kompromiso, kiam la elektantoj
delegas al kelkaj el ili, post multaj senrezultaj klopodoj, la rajton-devon
elekti la Papon kaj sindevigas akcepti la rezulton), la nuna Konklavo uzos nur
la unuan: la du triona plimulto. Por elekti la novan Papon necesos atingi
minimume du trionojn de la voĉoj, kalkulitajn surbaze de la nombro da ĉeestantaj
elektantoj. Kaze ke la nombro da voĉdonantoj ne estus dividebla en tri egalajn
partojn, necesos unu plia voĉo. La modifon oni komprenas facile se oni
konsideras, unuflanke, la kreskintan nombron da elektantoj, kaj, aliflanke, la
“senrespondeciĝon” kaj necertecon kiuj povas fonti el la nun nuligataj
elektomanieroj (kiuj cetere en la pasinteco tre malofte estis uzataj);
c) la jam aludita
karaktero de retiriĝo kaj izoliĝo, kiun la Konklavo ĉiam havis, estis pli
fortigita kaj ĉefe rekondukita al la bazaj motivoj: la gravega respondeco kiun
implicas elekti tiun, kiu, por la katolika Eklezio, sed ankaŭ por la mondo
ĝenerale, reprezentas la plej altan spiritan aŭtoritaton, kaj tio ĉar li estas,
per si mem kaj principe, la tuja kaj pli videbla peranto de la ĉeesto de Kristo
inter ni.
Oni klarigas tiel,
ke, en la valida Apostola Konstitucio, la Kardinaloj-elektantoj devos aŭskulti
“du pripensatajn meditojn koncerne la problemojn de la Eklezio... kaj pri
lumigata elekto de la nova Papo”. Temas pri la konfirmita praktiko konfidi al du
ekleziuloj el pruvita doktrino kaj morala aŭtoritato la taskon adresi al la
kardinalojelektantoj du instigojn aŭ meditojn, la unua antaŭ la Konklavo, la dua
ĝuste je la komenco de la unua voĉdonado, pri la graveco de la ago, kiun ili
ekplenumos. Tio ĉi por faciligi tiun etoson el profunda spiritualeco, kiu devas
ĉirkaŭi la fazojn necesaj por la elekto de la Posteulo de Petro.
Same, la tuta
Eklezio partoprenu, gvidata de la Paŝtistoj, kaj aparte de la pli ol 80-jaraĝaj
Kardinaloj al kiuj oni nun konfidas la taskon gvidi la Popolon de Dio en la
romaj Bazilikoj kaj en la Diocezoj de la tuta mondo dum ĉi tiu universala
porpeta preĝado.
Fakte, laŭ ĉi tiu
maniero, certe ne duaranga nek banala, se oni kredas je la signifo de propeto
kaj oni agnoskas gravecon de la ago elekti la novan Papon, “la elekto de la nova
Papo ne estos evento izolita disde la Popolo de Dio kaj koncernanta nur la
Kolegion de la elektantoj, sed, iasence, ĝi estos agado de la tuta Eklezio”.
Ĉi tiu simpla
rekomendo ŝajnas esti tre signifa aspekto de la Apostola Konstitucio Universi
Dominici gregis. Sed, kiel ofte okazas, ĝi fontas el la plej antikva tradicio,
eĉ, el la sankta Skribo mem, kie oni legas kiel, en la citita fragmento de la
Agoj (12,5) atende de la liberigo de Petro, “preĝo senĉese supreniris al Dio el
la Eklezio por li”.
Lasta konsidero
pri la kardinaloj. Post resubstreko de la normo laŭ kiu la unikaj justaj
Elektantoj de la Roma Papo estas la Kardinaloj ariĝintaj en Kolegio, en la
enkonduka parto oni donas kompletan motivon pri tio. En la Kolegio esprimiĝas du
trajtoj kiuj karakterizas la figuron de la Papo, kaj ili estas: la aspekto de la
romeco de la Papo, kiu estas tia ĝuste ĉar li estas la Episkopo de Romo, kaj la
Kardinaloj reprezentas la Pastraron de Romo. Sed, samtempe, en la Kardinala
Kolegio mem, per la ĉeesto de Episkopoj kies rezidejo estas en la tuta mondo kaj
apartenas al la plej diversaj kulturoj, estas bildigita kaj agas la universaleco
de la Roma Papo.
|