La
Kardinaloj de Sankta Roma Eklezio
El la latina Kanonjura Kodo
de 1983
Kan. 349
- La Kardinaloj de Sankta Roma Eklezio konsistigas
apartan Kolegion al kiu apartenas la tasko prizorgi la elekton de la Roma
Pontifiko, laŭ la normoj de la specifa juro; krome la Kardinaloj asistas la
Roman Pontifikon ĉu agante kolegiece kiam ili estas kunvokitaj kune por pritrakti
la temojn el pli granda graveco, ĉu kiel unuopuloj, t.e. en la diversaj
prizorgataj oficoj, donante al la Papo sian agadon por la prizorgo, ĉefe
ĉiutaga, de la universala Eklezio.
Kan. 350
- § 1. La Kardinalaro estas distingita laŭ tri
ordoj: la episkopa ordo, al kiu apartenas la Kardinaloj al kiuj la Roma Papo
asignas la titolon super Diocezo-Preĝejo ĉirkaŭ Romo (“suburbicarius”) kaj
apartenas krome la Orientaj Patriarkoj kiuj estis ennombritaj en la Kolegio de
la Kardinaloj; la presbitera ordo kaj la diakona.
§ 2. Al ĉiu Kardinalo de la
presbitera aŭ diakona ordoj la Roma Pontifiko asignas titularecon aŭ diakonecon
en la Urbo (Romo).
§ 3. La Orientaj Patriarkoj
alprenitaj en la Kolegion de la Kardinaloj, havas kiel titularecon sian propran
patriarkan sidejon.
§ 4. La Kardinalo Dojeno havas
kiel titularecon la diocezon de Ostia, kune kun la alia Diocezo-Preĝejo, kiun li
havis antaŭe.
§ 5. Pere de opcio prezentita
dum la Konsistorio kaj aprobita de la Supera Pontifiko, la Kardinaloj de la
presbitera Ordo, respektante la prioritaton de ordo kaj promocio, povas pasi el
unu al alia titulareco, kaj la Kardinaloj de la diakona ordo al alia diakoneco
kaj, se ili restis dum tuta jardeko en la diakona ordo, povas transiri ankaŭ al
la presbitera ordo.
§ 6. La Kardinalo kiu
transiras per opcio el la diakona ordo al la presbitera ordo, ricevas la
antaŭecon antaŭ ĉiuj Kardinaloj presbiteroj kiuj estis levitaj al kardinaleco
post li.
Can 351
- § 1. Por esti levitaj al Kardinaleco, estas
libere elektitaj de la Roma Pontifiko viroj, kiuj estu membroj almenaŭ de la
ordo de la pastraro, kiuj distingiĝis laŭ eminenta maniero pro doktrino, moroj,
pietato kaj prudento en la prizorgo de aferoj; tiuj, kiuj ne estas jam
Episkopoj, devas ricevi la Episkopan Ordinon.
§ 2. La Kardinaloj estas
kreitaj per dekreto de la Roma Pontifiko, kiun oni igas publika fronte al la
Kardinalaro; ekde la momento de la publikigo ili estas ligitaj al la devoj kaj
ĝuas la rajtojn difinitajn de la leĝo.
§ 3. Tiu, kiu estas levita al
la kardinala digno, se la Roma Pontifiko anoncis lian kreon, tamen rezervante al
si la nomon in pectore (en sia koro, t.e. sekreta) dum tiu tempo li ne estas
ligita al iu ajn devo nek ĝuas iu ajn rajtojn propran de Kardinaloj; tamen, post
kiam lia nomo estas publikigita de la Roma Pontifiko, li estas ligita al tiaj
devoj kaj ĝuas tiajn rajtojn; sed li ĝuas la rajton je antaŭeco ekde la tago de
la rezervo in pectore.
Kan. 352
- § 1. Je la pinto de la Kolegio de la Kardinaloj
estas la Dojeno kaj, se li estas malebligata, la Vic-Dojeno; la Dojeno, aŭ la
Vic-Dojeno, havas nenian regpovon sur la aliaj Kardinaloj, sed estas
konsiderata primus inter pares. (unua inter egaluloj).
§ 2. Kiam la ofico de Dojeno
fariĝa vakanta, la Kardinaloj kun titulareco de Diocezo-Preĝejo ĉirkaŭ Romo, kaj
nur ili, kun la prezidanteco de la Vic-Dojeno, se li estas, aŭ de la plej
maljunaj el ili, elektas inter si tiun, kiu devas fariĝi Dojeno de la Kolegio;
ili komuniku lian nomon al la Roma Pontifiko, kiu havas la povon aprobi la
elekton..
§ 3. Laŭ la sama maniero
preskribita je § 2, sub la prezidado de la Dojeno, oni elektas la Vic-Dojenon;
estas rajto de la Roma Pontifiko aprobi ankaŭ la elekton de la Vic-Dojeno.
§ 4. La Dojeno kaj la
Vic-Dojeno, se ili ankoraŭ ne havas ĝin, alprenu loĝadon en Romo.
Kan. 353
- § 1. La Kardinaloj donas ĉefe helpon per
kolegiara agado al la Supera Paŝtisto de la Eklezio dum la Konsistorioj, en kiuj
ili ariĝas laŭ ordo de la Roma Pontifiko kaj sub lia gvidado; la Konsistorioj
povas esti ordinaraj aŭ eksterordinaraj.
§ 2. Al la ordinara
Konsistorio estas vokataj ĉiuj Kardinaloj, almenaŭ tiuj, kiuj estas en Romo, por
esti konsultitaj pri kelka grava temo, kiu tamen leviĝas pli ofte, aŭ por
plenumi specifajn agojn el maksimuma soleno.
§ 3. Al la eksterordinara
Konsistorio, kiun oni okazigas kiam tion konsilas specifaj bezonoj de la Eklezio
aŭ la pritrakto de temoj aparte gravaj, estas kunvokitaj ĉiuj Kardinaloj.
§ 4. Nur la ordinara
Konsistorio dum kiu oni oni celebru apartajn solenaĵojn, povas esti publika, tio
estas, aldone al Kardinaloj, estas akceptataj ankaŭ la Prelatoj, la senditoj de
la civila socio kaj aliaj invititoj.
Kan. 354
- La Kardinaloj kiuj gvidas la instituciojn kaj
aliajn konstantajn organizaĵojn de la Roma Kurio kaj de la Vatikana Urbo, kaj
kiuj atingis la 75an vivojaron, estas invitataj prezenti al la Roma Pontifiko la
rezignon je sia ofico, kaj li prizorgos, post pritakso de ĉiuj cirkonstancoj.
Kan. 355
- § 1. Tasko de la Kardinalo DSojeno estas ordini
Episkopo la elektitan Roman Pontifikon, kaze ke li ne jam ricevis ordinon; se la
Dojeno estas malebligitaj, tiu rajto apartenas al la Vic-Dojeno, kaj se ankaŭ
ĉi-lasta estas malebligata, al la Kardinalo unua de la episkopa ordo.
§ 2. La Kardinalo unua de la
diakona ordo anoncas al la popolo la nomon de la novelektita Supera Pontifiko;
krome li surmetas la paliumon al la Metropolitoj aŭ liveras ĝin al iliaj
prokuroroj, ennome de la Roma Pontifiko.
Kan. 356
- La Kardinaloj estas devigataj konstante kunlabori
kun la Roma Pontifiko; tial la Kardinaloj kiuj havas ian ajn oficon en la Kurio,
se ili ne estas diocezaj Episkopoj, estas devigataj loĝi en Romo; la Kardinaloj
kiuj prizorgas diocezon kiel diocezaj Episkopoj, iru al Romo ĉiufoje kiam ili
estas vokataj de la Roma Pontifiko.
Kan. 357
- § 1. La Kardinaloj al kiuj estis asignita kiel
titolo Diocezon-Preĝejon ĉirkaŭ Romo aŭ Preĝejon en Romo, post ke ili alprenis
ĝian posedon, akcelu la bonon de tiuj diocezoj kaj preĝejoj pere de konsilado
kaj patroneco, ankaŭ sen havi sur ili ian ajn regpovon, kaj pro neniu motivo ili
interferu tion, kio koncernas la administradon de la bonoj, la disciplinon aŭ la
servon de la preĝejoj.
§ 2. La Kardinaloj, kiuj loĝas
ekster Romo kaj ekster sia Diocezo, estas imunaj disde la regpovo de la Episkopo
de la Diocezo en kiu ili loĝas, koncerne ĉion, kio rilatas al ilia persono.
Kan. 358
- La Kardinalo, al kiu la Roma Pontifiko donis la
taskon reprezenti lin dum iu solena celebro aŭ en iu kunveno de personoj, kiel
Persona Legato, tio estas kiel sia alter ego (alia li), samkiel la
Kardinalo al kiu estis konfidita la plenumo de specifa paŝtista tasko kiel
Speciala Sendito, kompetentas nur pri tio, kion al ili delegis la Roma
Pontifiko.
Kan. 359
- Dum la Apostola Sidejo estas vakanta, la sankta
Kolegio de la Kardinaloj havas en la Eklezio nur tiun povon, al ĝi donitan de la
aparta leĝo.
La
Kolegio de la Kardinaloj
La Kardinaloj, kiuj fontis el
la presbiteroj (pastroj) de la 25 tituloj aŭ preskaŭ paroĥaj preĝejoj de Romo,
el la 7 (poste 14) regionaj diakonoj, el la 6 palatinaj diakonoj kaj el la 7
(ekde la 12a jc.: 6) ĉirkaŭurbaj Episkopoj, estis konsilantoj kaj kunlaborantoj
de la Papo.
Ekde 1150 ili konsistigis la
Kardinalan Kolegion kun Dojeno, kiu estas la Episkopo de Ostia, kaj kun
Kamerlingo, administranto de la havaĵoj.
Ekde la jaro 1059 ili estas
ekskluzivaj elektantoj de la Papo.
Ekde la 12a jarcento estas
nomumitaj Kardinaloj ankaŭ prelatoj loĝantaj ekster Romo.
Ili antaŭas ekde la 12a
jarcento la Episkopojn kaj Ĉefepiskopojn; ekde la 15a jc. ankaŭ la Patriarkojn
(Buleo Non mediocri de Papo Eŭgeno la 4a, jaro 1439); ili havas, ankaŭ
kaze ke ili estas simplaj pastroj, voĉdonon en la Koncilioj.
La nombro da Kardinaloj, kiu
ekde la 13a ĝis la 15a jarcentoj kutime ne estis pli alta ol 30, estis fiksita
de Papo Siksto la 5a je 70: 6 Kardinaloj-episkopoj, 50 kardinaloj-presbiteroj,
14 Kardinaloj diakonoj (Konstitucio Postquam verus, 3an de decembro
1586).
Dum la sekreta Konsistorio de
la 15a de decembro 1958, Johano la 23a superis la nombron da Kardinaloj fiksitan
de Siksto la 5a kaj konfirmitan de la Kanonjura Kodo de 1917. Ankoraŭ Johano la
23a, per Motu Proprio (meminiciata akto) Cum gravissima de la 15a
de aprilo 1962, decidis, ke ĉiuj Kardinaloj havu episkopan dignon.
Paŭlo la 6a, per Motu
Proprio Ad Purpuratorum Patrum de la 11a de februaro 1965, decidis
pri la posteniĝo de la Orientaj Patriarkoj en la Kolegio de la Kardinaloj.
Ankoraŭ Paŭlo la 6a, per
Motu Proprio Ingravescentem aetatem, de la 21a de novembro 1970,
decidis, ke, je la plenumo de la 80a vivojaro, la Kardinaloj: a) ĉesas esti
Membroj de la Institucioj de la Roma Kurio kaj de ĉiuj Konstantaj Organizaĵoj de
la Sankta Seĝo kaj de la Ŝtato de la Vatikana Urbo; b) perdas la rajton elekti
la Roman Pontifikon kaj, sekve, ankaŭ la rajton eniri la Konklavon.
Dum la sekreta Konsistorio de
la 5a de novembro 1973 ankoraŭ Paŭlo la 6a decidis, ke la maksimuma nombro da
Kardinaloj, kiuj havas la povon elekti la Roman Pontifikon estu 120.
Johano Paŭlo la 2a, en la
apostola Konstitucio Universi Dominici gregis de la 22a de februaro 1996
redeklaris tiajn dispoziciojn.
La Kardinaloj apartenas al la
diversaj romaj Kongregacioj: ili estas konsiderataj “Princoj de la sango”, kun
la titolo “Eminenco”: tiuj, kiuj loĝas en Romo, ankaŭ ekster la Vatikana Urbo,
estas, kun ĉiuj efikoj, civitanoj de la Vatikana Urbo (Laterana Traktato, art.
21).
|