La apostola
konstitucio Universi dominici Gregis kiu reglas la periodon de Vakanta
Seĝo kaj la elektomanieron de la Papo, nuligis du el la antaŭaj tradiciaj
metodoj por elekto de la Papo; cetere temis pri metodoj tre malofte aplikataj
dum la jarcentoj. Ne plu eblas la elekto per aklamo, kiam ĉiuj elektantoj
meminiciate konverĝas favore al unu sola nomo, kaj per kompromiso, kiam la
elektantoj delegas al kelkaj, post multaj senrezultaj klopodoj, la rajton-devon
elekti la Papon kaj sindevigas akcepti la rezulton. La modifon oni komprenas
facile se oni konsideras, unuflanke, la kreskintan nombron da elektantoj, kaj,
aliflanke, la “senrespondeciĝon” kaj necertecon kiuj povas fonti el la nun
nuligataj elektomanieroj (kiuj cetere en la pasinteco tre malofte estis uzataj);
La nuna Konklavo uzos nur la du trionan plimulton.
Por elekti la novan Papon necesos atingi minimume du trionojn de la voĉoj,
kalkulitajn surbaze de la nombro da ĉeestantaj elektantoj. Al ili devas
aldoniĝi unu voĉo.
Se la elekto ne
okazas dum la tri sinsekvaj tagoj, la voĉdonadoj estas interrompitaj dum unu
tago por havi paŭzon de preĝado por libera interparolo inter la voĉdonantoj, kaj
por mallonga spirita instigo fare de la kardinalo unua en la vico de la diakona
ordo.
Post tiu tago de paŭzo rekomenciĝas la voĉdonadoj. Post 7 balotoj ankoraŭ sen
rezulto estas denova tago de paŭzo kaj instigo de la kardinalo unua de la pastra
ordo. Sekvas pliaj 7 balotoj kaj, se ankoraŭ ne okazis la elekto, estas la paŭzo
kun instigo de la kardinalo unua de la ordo de la episkopoj. Se ankaŭ la postaj
7 voĉdonadoj estas senrezultaj, la kardinalo kamerlingo invitos la kardinalojn
elektantojn decidi ĉu elekti la Papon per plimulto de 50 procentoj de la voĉoj
plus unu aŭ per balotado inter la du kardinaloj, kiuj ricevis pli da voĉoj en la
antaŭaj voĉdonoj.
La proceduro de
la voĉdonadoj okazos laŭ tri fazoj. Dum la unua fazo okazas: la
pretigo kaj disdono de la slipoj, almenaŭ du aŭ tri al ĉiu kardinalo elektanto;
la elekto per lotumado de 3 balotkontrolantoj, de aliaj 3, kiuj kolektos la
voĉdonoj de eventualaj malsanuloj kiuj restis en la domo de sankta Marta, kaj de
3 revizoroj.
La slipo estas rektangula kaj en la supra parto estas latinlingva frazo: “mi
elektas kiel superan pontifikon”, dum en la malsupra parto estas la loko por
skribi la nomon de la elektato. La apostola konstitucio preskribas ke la
kardinalo elektanto devas skribi sekrete per skribmaniero klara sed ne rekonebla
kiel lia (entute, klopodante ŝanĝi sian grafion) la nomon de tiu, kiun li
elektas.
La dua fazo
estas la kalkulo de la voĉdonoj. Dum ĝi okazas: la meto de la slipoj en la
koncernan balotujon; la miksado de ĉiuj balotiloj kaj la kalkulo de la voĉoj.
Ĉiu kardinalo elektanto post duobla plektado de la slipo, levas ĝin por ke ĝi
estu videbla, portas ĝin al la altaro kie estas la balotkontrolantoj. Tie, ĉiu
kardinalo elektanto eldiras laŭte la jenan latinlingvan formulon de ĵurado:
Mi vokas ateste Kriston Sinjoron, kiu prijuĝos min, ke mia voĉo estas donita al
tiu, kiu, laŭ Dio, mi opinias ke devas esti elektita. La kardinalo metas la
slipon sur la platon kiu kovras la balotujon kaj per ĝi metas la slipon en la
balotujon. Post tio, li iom kliniĝas kaj revenas al sia sidloko.
Kiam ĉiuj kardinaloj metis sian slipon en la balotujon, la unua balotkontrolanto
plurfoje movas la ujon por miksi la slipojn. La 3a kontrolanto nombras ilin,
prenante ilin po unu el la ujo kaj metante ilin en alian ujon. Se la nombro da
slipoj ne koincidas kun la nombro da elektantoj, oni tuj bruligas ĉiujn slipojn
kaj faras alian voĉdonon. Se la nombro koincidas, oni komencas la kalkulon de la
voĉoj.
Sekvas la kalkulo de la voĉoj, fare de la 3 kontrolantoj. La unua prenas unu
slipon, malfermas ĝin, rigardas la nomon de la elektato kaj donas la slipon al
la dua kontrolanto, kiu, post siavica lego de la nomo, donas la folion al la
tria, kiu legas laŭte la nomon kaj notas ĝin en folio.
Post fino de la prikalkulo de la voĉoj, la kontrolantoj sumas la voĉojn kiujn
ricevis ĉiun nomon. La 3a kontrolanto, laŭgrade ke li legas la nomojn, boras per
kudrilo la slipojn kaj ligas ilin per fadeno.
Sekvas la tria
kaj lasta fazo, kiu koncernas la kalkulon de la voĉoj, ilian kontrolon, la
bruligon de la slipoj.
La kontrolantoj sumas ĉiujn voĉdonojn kaj se neniu atingis la du trionojn da
voĉoj la Papo ne estas elektita; se male unu atingis la du trionojn, la elekto
de la Roma Pontifiko estos valida. Ambaŭkaze la revizantoj kontrolos ĉu la
slipojn ĉu la notojn de la kontrolantoj.
La slipojn de la
unua voĉdono oni bruligos kun tiuj de eventuala sekva dua voĉdonado. La fumo de
la bruligo eliros el la kamentubo sur la tegmento de la Siksta Kapelo: ĝi
anoncos al la mondo la rezulton de la balotoj, kaj, en la kazo de la papa
elekto, tiu fumo estos blanka, kaj eliros samtempe kun la sonorado de la
festbatantaj sonoriloj de la Baziliko de sankta Petro.
|