|
Akcepto: al tiu, kiun oni elektas Papo oni petas la
konsenton per la frazo: “Ĉu vi akceptas Vian kanonjuran elekton kiel Supera
Pontifiko?”. Kaj post ricevo de la konsento, oni demandas al li: “Kiel vi volas esti nomata?”. Nur tiam la Mastro de
la Papaj Liturgiaj Ceremonioj, kiu havas rolon de notario, kaj kun 3
Ceremoniestroj kiel atestantoj, redaktas dokumenton pri la akcepto de la nova
Papo kaj pri la nomo de li alprenita.
Amaskomunikiloj: longa kaj detalegaj estas la
vatikanaj preskriboj pri la rilatoj kun la informiloj dum periodo de vakanta
seĝo. Neniu rajtas foti per iu ajn aparato la Papon dum malsaneco aŭ mortinta,
nek surbendigi per iu ajn aparato liajn vortojn por poste reprodukti ilin. La
Papon oni povas foti, per rajtigo de la Kamerlingo, nur post lia morto kaj
vestita per la papaj vestaĵoj. Neniu aparato por surbendigo aŭ aŭdvida elsendo
povas esti portata en la Konklavon.
“Annuntio vobis gaudium magnum": (mi anoncas al vi
grandan ĝojon). Ĝi estas la formulo per kiu la unua el la kardinaloj de la ordo
de la diakonoj anoncas al la fideluloj ariĝintaj en placo sankta Petro la
elekton de nova Papo. La kompleta formulo estas: “Annuntio vobis gaudium magnum:
habemus Papam (vi havas la Papon). Eminentissimus ac Reverendissimus Dominum
(tre eminentan kaj respektegendan sinjoron) [baptonomo], Sanctae Romanae Ecclesiae
Cardinalem (la kardinalon de Sankta Roma Eklezio) [familia nomo], qui sibi nomem
imposuit (kiu al si surmetis la nomon) [nomo elektita de la nova Papo].
Dek kvin tagoj: ĝi estas la periodo dum la morto de
la Papo dum kiu la kardinaloj-elektantoj devas atendi la neĉeestantojn. Ĉi tiun
periodon oni povas plilongigi je pliaj 5 tagoj.
Dojeno de la Sankta Kolegio: li estas kardinalo
kreita ekde plej longa tempo. Li informas la kardinalaron kaj la apostolajn nunciojn pri la
morto de la Papo. Li kunvokas kaj gvidas la Konklavon.
Domus Sanctae Marthae (Domo de sankta Marta): ĝi
estas la domo en kiu loĝas la kardinaloj dum la Konklavo.
Elekto: la Papo estas elektita de la kardinaloj -
maksimume 120 - malpli ol 80-jaraĝaj. La voĉdonoj estas sekretaj kaj por la
elekto necesas plimulto de du trionoj de la voĉoj. Kaze de senrezultaj
voĉdonoj, la absoluta plimulto de la kardinaloj povas decidi ŝanĝi
elektosistemon: elekto per absoluta plimulto aŭ elekto inter du nomoj kiuj
ricevis pli altan nombron da voĉoj dum la lasta voĉdono.
“Eligo in Summum Pontificem (mi elektas kiel
Ĉefpontifikon) estas la formulo presita en la supra duono de la voĉdoniloj
disdonitaj al la kardinaloj.
“Extra omnes!": (“ĉiuj eksteren!). Ĝi estas la formulo
eldirita de la Mastro de la Papaj Liturgiaj Celebroj por ordoni al la
nekoncernatoj de la Konklavo forlasi la Sikstan Kapelon.
Fumo, nigra kaj blanka. Post ĉiu baloto, la
balotilojn oni bruligas en hejtilo, kies kamensupro staras ekster la Siksta
Kapelo, en la spaco inter la baziliko de sankta Petro kaj la domo de la Kapelo.
Se la novan Papon oni ne elektis, oni bruligas la slipojn kun malseka pajlo, por
ke la fumo eliranta estu nigra, por indiki la malpozitivan rezulton. Se la novan
Papon oni elektis, la slipojn oni bruligas kun seka pajlo, por ke la blanka fumo
anoncu la okazintan elekton. El tio fontis la itala dirmaniero: "blanka fumado!"
/ "nigra fumado", por diri ĉu oni havas aŭ ne,
novan Papon. Por la konklavo de 2005 aldoniĝis plia signalo por anonci la
elekton: la sonoriloj de la baziliko de sankta Petro festsonoros samtempe kun la
eliro de la blanka fumo.
"In pectore" (en la koro). Malnova tradicio estas
tiu de la kardinaloj "in pectore", tio estas, en la koro de la Papo. Multaj
Papoj nomumis kardinalojn sed sen konigi tuj iliajn nomojn, pro motivoj ligitaj
kun diversaj konsideroj: ĉefe, por ke la nomumitoj
ne estu en danĝero pro la okazinta kardinaliĝo. Papo Johano la 23a nomumis 3
kardinalojn "en sia koro", sed iliajn nomojn oni neniam konis. 4
kardinalojn "in pectore" kreis Johano Paŭlo la 2a; la unua en 1979 kaj lia
nomo, Ignatius Kung Pin-mei, ĉino, estis publikigita la 28an de junio 1991.
Aliajn du li kreis en 1998; temis pri la latva Janis Pujats kaj la ukrajna
Marian Jaworski (nomoj publikigitaj la 18an de januaro 2001). Male, restis
nekonata la nomo de la kvara kardinalo kreita "in pectore" en 2003.
Ĵuroj: la kardinaloj kaj ĉiuj personoj koncernataj
de la Konklavo devas eldiri plurajn ĵurojn por certigi la sekretecon de la
operacioj.
Kamerlingo: li estas la plej grava persono dum la
vakanteco de la apostola sidejo. Li konstatas la morton de la Papo, prizorgas
kaj administras la surterajn bonojn kaj rajtojn de la Sankta Seĝo, prizorgas la
sekretecon de la Konklavo.
Kardinaloj: ili estas la elektantoj de la Papo,
reprezente de la Popolo de Dio. Ilia maksimuma nombro estas 120. Havas
voĉdonrajton nur la kardinaloj, kiuj je la tago de la morto de la Papo ankoraŭ
ne fariĝis 80-jaraĝaj. Laŭ la tradicio, la kardinalaro estas listigita laŭ tri
ordoj: kardinaloj diakonaj, presbiteraj, episkopaj.
Kongregacioj (aŭ kunvenoj) de la kardinaloj: dum la
periodo de Vakanta Seĝo ili estas duspecaj: ĝenerala, tio estas, de la tuta
kardinalaro, kaj alia aparta, konsistanta el la Kamerlingo kaj de tri kardinaloj
kies nomoj estas lotitaj.
Konklavo: vorto uzata por indiki ĉu la lokon kie
ariĝas la kardinaloj por elekti la Papon, ĉu la asembleon mem. Ĝi okazas en la
teritorio de la Vatikana Urbo, en zonoj kaj domoj fermitaj por eksteruloj. Ĝi
finiĝas kiam la Papo konsentas pri sia elekto, aŭ kiam li decidas alimaniere.
Novendiales (naŭtago): ili estas la funebraj ritoj
propete por la Papo. Ili daŭras 9 sinsekvajn tagojn.
Omaĝo: tuj post la elekto de la nova Papo, la
kardinaloj alproksimiĝas al li por prezenti sian agon de omaĝo kaj de obeo.
Providenco: por la Eklezio, la Papo estas donaco de
la dia boneco kaj de la Providenco. Laŭ klara indiko, tuj post la morto de la
Papo la fideluloj devas levi “humilajn kaj insistajn preĝojn al la Sinjoro, por
ke Li lumigu la animon de la elektantoj”, tiel ke la elekto de la nova Papo ne
estos evento izolita disde la Popolo de Dio kaj koncernanta nur la Kolegion de
la elektantoj, sed, iusence, agado de la tuta Eklezio.
Ringo (aŭ Sigelilo) de la Fiŝkaptisto: ĝi estas la rimedo, kune
kun la Plumba Sigelilo, per kiu la Papo legitimas la apostolajn leterojn kaj
aliajn dokumentojn. Oni dispecigas ĝin post la morto de la Papo, por eviti
falsadojn.
Sekreto: al ĝi devas devigitaj ĉiuj personoj iel ajn
koncernataj de la elekto de la Papo. Dum la tuta tempo necesa por la elekto la
kardinaloj povas havi neniun ajn rilaton kun la ekstero.
Siksta Kapelo: ĝi estas la loko kie oni elektas la
Papon.
Simonio: la normoj mencias ankaŭ la eblecon, ke la
elekto de la Papo estu objekto de komercado. Kiu fariĝus kulpa pri tio, tiu
ricevus ekskomunikon, tamen la elekto de la Papo ne estas nuligita.
Urbi et Orbi (al urbo Romo kaj al la mondo): ĝi
estas la beno kiun la Papo donas el la loĝio de la vatikana Baziliko tuj post la
elekto.
"Veni creator" (Venu Kreanto): ĝi estas la kanto
levita de la kardinaloj-elektantoj unuvoĉe dum ili iras al la Siksta Kapelo por
la okazigo de la voĉdonoj.
“Vere Papa mortuus" (Vere la Papo estas mortinta): ĝi
estas la formulo per kiu la Kamerlingo, post trifoja voko al li per lia
baptonomo, anoncas lian morton. |