Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE
 

La Kardinaloj de Sankta Roma Eklezio

El la latina Kanonjura Kodo de 1983

Kan. 349 - La Kardinaloj de Sankta Roma Eklezio konsistigas apartan Kolegion al kiu apartenas la tasko prizorgi la elekton de la Roma Pontifiko, laŭ la normoj de la specifa juro; krome la Kardinaloj asistas la Roman Pontifikon ĉu agante kolegiece kiam ili estas kunvokitaj kune por pritrakti la temojn el pli granda graveco, ĉu kiel unuopuloj, t.e. en la diversaj prizorgataj oficoj, donante al la Papo sian agadon por la prizorgo, ĉefe ĉiutaga, de la universala Eklezio.

Kan. 350 - § 1. La Kardinalaro estas distingita laŭ tri ordoj: la episkopa ordo, al kiu apartenas la Kardinaloj al kiuj la Roma Papo asignas la titolon super Diocezo-Preĝejo ĉirkaŭ Romo (“suburbicarius”) kaj apartenas krome la Orientaj Patriarkoj kiuj estis ennombritaj en la Kolegio de la Kardinaloj; la presbitera ordo kaj la diakona.

§ 2. Al ĉiu Kardinalo de la presbitera aŭ diakona ordoj la Roma Pontifiko asignas titularecon aŭ  diakonecon en la Urbo (Romo).

§ 3. La Orientaj Patriarkoj alprenitaj en la Kolegion de la Kardinaloj, havas kiel titularecon sian propran patriarkan sidejon.

§ 4. La Kardinalo Dojeno havas kiel titularecon la diocezon de Ostia, kune kun la alia Diocezo-Preĝejo, kiun li havis antaŭe.

§ 5. Pere de opcio prezentita dum la Konsistorio kaj aprobita de la Supera Pontifiko, la Kardinaloj de la presbitera Ordo, respektante la prioritaton de ordo kaj promocio, povas pasi el unu al alia titulareco, kaj la Kardinaloj de la diakona ordo al alia diakoneco kaj, se ili restis dum tuta jardeko en la diakona ordo, povas transiri ankaŭ al la presbitera ordo.

§ 6. La Kardinalo kiu transiras per opcio el la diakona ordo al la presbitera ordo, ricevas la antaŭecon antaŭ ĉiuj Kardinaloj presbiteroj kiuj estis levitaj al kardinaleco post li.

Can 351 - § 1. Por esti levitaj al Kardinaleco, estas libere elektitaj de la Roma Pontifiko viroj, kiuj estu membroj almenaŭ de la ordo de la pastraro, kiuj distingiĝis laŭ eminenta maniero pro doktrino, moroj, pietato kaj prudento en la prizorgo de aferoj; tiuj, kiuj ne estas jam Episkopoj, devas ricevi la Episkopan Ordinon.

§ 2. La Kardinaloj estas kreitaj per dekreto de la Roma Pontifiko, kiun oni igas publika fronte al la Kardinalaro; ekde la momento de la publikigo ili estas ligitaj al la devoj kaj ĝuas la rajtojn difinitajn de la leĝo.

§ 3. Tiu, kiu estas levita al la kardinala digno, se la Roma Pontifiko anoncis lian kreon, tamen rezervante al si la nomon in pectore (en sia koro, t.e. sekreta) dum tiu tempo li ne estas ligita al iu ajn devo nek ĝuas iu ajn rajtojn propran de Kardinaloj; tamen, post kiam lia nomo estas publikigita de la Roma Pontifiko, li estas ligita al tiaj devoj kaj ĝuas tiajn rajtojn; sed li ĝuas la rajton je antaŭeco ekde la tago de la rezervo in pectore.

Kan. 352 - § 1. Je la pinto de la Kolegio de la Kardinaloj estas la Dojeno kaj, se li estas malebligata, la Vic-Dojeno; la Dojeno, aŭ la Vic-Dojeno, havas nenian regpovon sur la aliaj Kardinaloj, sed estas konsiderata  primus inter pares. (unua inter egaluloj).

§ 2. Kiam la ofico de Dojeno fariĝa vakanta, la Kardinaloj kun titulareco de Diocezo-Preĝejo ĉirkaŭ Romo, kaj nur ili, kun la prezidanteco de la Vic-Dojeno, se li estas, aŭ de la plej maljunaj el ili, elektas inter si tiun, kiu devas fariĝi Dojeno de la Kolegio; ili komuniku lian nomon al la Roma Pontifiko, kiu havas la povon aprobi la elekton..

§ 3. Laŭ la sama maniero preskribita je § 2, sub la prezidado de la Dojeno, oni elektas la Vic-Dojenon; estas rajto de la Roma Pontifiko aprobi ankaŭ la elekton de la Vic-Dojeno.

§ 4. La Dojeno kaj la Vic-Dojeno, se ili ankoraŭ ne havas ĝin, alprenu loĝadon en Romo.

Kan. 353 - § 1. La Kardinaloj donas ĉefe helpon per kolegiara agado al la Supera Paŝtisto de la Eklezio dum la Konsistorioj, en kiuj ili ariĝas laŭ ordo de la Roma Pontifiko kaj sub lia gvidado; la Konsistorioj povas esti ordinaraj aŭ eksterordinaraj.

§ 2. Al la ordinara Konsistorio estas vokataj ĉiuj Kardinaloj, almenaŭ tiuj, kiuj estas en Romo, por esti konsultitaj pri kelka grava temo, kiu tamen leviĝas pli ofte, aŭ por plenumi specifajn agojn el maksimuma soleno.

§ 3. Al la eksterordinara Konsistorio, kiun oni okazigas kiam tion konsilas specifaj bezonoj de la Eklezio aŭ la pritrakto de temoj aparte gravaj, estas kunvokitaj ĉiuj Kardinaloj.

§ 4. Nur la ordinara Konsistorio dum kiu oni oni celebru apartajn solenaĵojn, povas esti publika, tio estas, aldone al Kardinaloj, estas akceptataj ankaŭ la Prelatoj, la senditoj de la civila socio kaj aliaj invititoj.

Kan. 354 - La Kardinaloj kiuj gvidas la instituciojn kaj aliajn konstantajn organizaĵojn de la Roma Kurio kaj de la Vatikana Urbo, kaj kiuj atingis la 75an vivojaron, estas invitataj prezenti al la Roma Pontifiko la rezignon je sia ofico, kaj li prizorgos, post pritakso de ĉiuj cirkonstancoj.

Kan. 355 - § 1. Tasko de la Kardinalo DSojeno estas ordini Episkopo la elektitan Roman Pontifikon, kaze ke li ne jam ricevis ordinon; se la Dojeno estas malebligitaj, tiu rajto apartenas al la Vic-Dojeno, kaj se ankaŭ ĉi-lasta estas malebligata, al la Kardinalo unua de la episkopa ordo.

§ 2. La Kardinalo unua de la diakona ordo anoncas al la popolo la nomon de la novelektita Supera Pontifiko; krome li surmetas la paliumon al la Metropolitoj aŭ liveras ĝin al iliaj prokuroroj, ennome de la Roma Pontifiko.

Kan. 356 - La Kardinaloj estas devigataj konstante kunlabori kun la Roma Pontifiko; tial la Kardinaloj kiuj havas ian ajn oficon en la Kurio, se ili ne estas diocezaj Episkopoj, estas devigataj loĝi en Romo; la Kardinaloj kiuj prizorgas diocezon kiel diocezaj Episkopoj, iru al Romo ĉiufoje kiam ili estas vokataj de la Roma Pontifiko.

Kan. 357 - § 1. La Kardinaloj al kiuj estis asignita kiel titolo Diocezon-Preĝejon ĉirkaŭ Romo aŭ Preĝejon en Romo, post ke ili alprenis ĝian posedon, akcelu la bonon de tiuj diocezoj kaj preĝejoj pere de konsilado kaj patroneco, ankaŭ sen havi sur ili ian ajn regpovon, kaj pro neniu motivo ili interferu tion, kio koncernas la administradon de la bonoj, la disciplinon aŭ la servon de la preĝejoj.

§ 2. La Kardinaloj, kiuj loĝas ekster Romo kaj ekster sia Diocezo, estas imunaj disde la regpovo de la Episkopo de la Diocezo en kiu ili loĝas, koncerne ĉion, kio rilatas al ilia persono.

Kan. 358 - La Kardinalo, al kiu la Roma Pontifiko donis la taskon reprezenti lin dum iu solena celebro aŭ en iu kunveno de personoj, kiel Persona Legato, tio estas kiel sia alter ego (alia li), samkiel la Kardinalo al kiu estis konfidita la plenumo de specifa paŝtista tasko kiel Speciala Sendito, kompetentas nur pri tio, kion al ili delegis la Roma Pontifiko.

Kan. 359 - Dum la Apostola Sidejo estas vakanta, la sankta Kolegio de la Kardinaloj havas en la Eklezio nur tiun povon, al ĝi donitan de la aparta leĝo.


La Kolegio de la Kardinaloj

La Kardinaloj, kiuj fontis el la presbiteroj (pastroj) de la 25 tituloj aŭ preskaŭ paroĥaj preĝejoj de Romo, el la 7 (poste 14) regionaj diakonoj, el la 6 palatinaj diakonoj kaj el la 7 (ekde la 12a jc.: 6) ĉirkaŭurbaj Episkopoj, estis konsilantoj kaj kunlaborantoj de la Papo.

Ekde 1150 ili konsistigis la Kardinalan Kolegion kun Dojeno, kiu estas la Episkopo de Ostia, kaj kun Kamerlingo, administranto de la havaĵoj.

Ekde la jaro 1059 ili estas ekskluzivaj elektantoj de la Papo.

Ekde la 12a jarcento estas nomumitaj Kardinaloj ankaŭ prelatoj loĝantaj ekster Romo.

Ili antaŭas ekde la 12a jarcento la Episkopojn kaj Ĉefepiskopojn; ekde la 15a jc. ankaŭ la Patriarkojn (Buleo Non mediocri de Papo Eŭgeno la 4a, jaro 1439); ili havas, ankaŭ kaze ke ili estas simplaj pastroj, voĉdonon en la Koncilioj.

La nombro da Kardinaloj, kiu ekde la 13a ĝis la 15a jarcentoj kutime ne estis pli alta ol 30, estis fiksita de Papo Siksto la 5a je 70: 6 Kardinaloj-episkopoj, 50 kardinaloj-presbiteroj, 14 Kardinaloj diakonoj (Konstitucio Postquam verus, 3an de decembro 1586).

Dum la sekreta Konsistorio de la 15a de decembro 1958, Johano la 23a superis la nombron da Kardinaloj fiksitan de Siksto la 5a kaj konfirmitan de la Kanonjura Kodo de 1917. Ankoraŭ Johano la 23a, per Motu Proprio (meminiciata akto) Cum gravissima de la 15a de aprilo 1962, decidis, ke ĉiuj Kardinaloj havu episkopan dignon.

Paŭlo la 6a, per Motu Proprio Ad Purpuratorum Patrum de la 11a de februaro 1965, decidis pri la posteniĝo de la Orientaj Patriarkoj en la Kolegio de la Kardinaloj.

Ankoraŭ Paŭlo la 6a, per Motu Proprio Ingravescentem aetatem, de la 21a de novembro 1970, decidis, ke, je la plenumo de la 80a vivojaro, la Kardinaloj: a) ĉesas esti Membroj de la Institucioj de la Roma Kurio kaj de ĉiuj Konstantaj Organizaĵoj de la Sankta Seĝo kaj de la Ŝtato de la Vatikana Urbo; b) perdas la rajton elekti la Roman Pontifikon kaj, sekve, ankaŭ la rajton eniri la Konklavon.

Dum la sekreta Konsistorio de la 5a de novembro 1973 ankoraŭ Paŭlo la 6a decidis, ke la maksimuma nombro da Kardinaloj, kiuj havas la povon elekti la Roman Pontifikon estu 120.

Johano Paŭlo la 2a, en la apostola Konstitucio Universi Dominici gregis de la 22a de februaro 1996 redeklaris tiajn dispoziciojn.

La Kardinaloj apartenas al la diversaj romaj Kongregacioj: ili estas konsiderataj “Princoj de la sango”, kun la titolo “Eminenco”: tiuj, kiuj loĝas en Romo, ankaŭ ekster la Vatikana Urbo, estas, kun ĉiuj efikoj, civitanoj de la Vatikana Urbo (Laterana Traktato, art. 21).