|
Ĉi tiu estas
konata roma proverbo - kiu popole signifas, ke neniu povas certi, ke oni
sukcesos en siaj planoj - naskiĝis ja okaze de konklavoj, kiam ĉiuj faras
prognozojn, listojn de - kiel oni diras - “papigeblaj kardinaloj”. Dum la
historio tiaj listoj maloftege trafis la rezulton de konklavo.
Ankaŭ ni, kiel estas ĝuste, preferas ne lanĉi “kandidatojn” (pri tio
zorgos la Sankta Spirito, kiu blovos forte), sed verŝajne povas esti
interesa por la esperantistoj, scii iom pri tiuj kardinaloj, kiuj pli ol
ĉiuj elmontris simpation por nia movado (dankon al Antonio De Salvo pro la
suba teksto).
Kardinale Dionigi Tettamanzi, Ĉefepikopo de Milano
(Italio). En 1998, kiam li estis Ĉefepiskopo de Genova, li vizitis la
kongreson de la itala sekcio de IKUE en Arenzano, kaj predikis en
Esperanto (5.9.1998). Por legi la tekston:
http://www.ikue.org/ek910_98.html
La teksto en
la itala aperas je:
http://www.diocesi.genova.it/vescovo/tettamanzi/om980905.htm
Kiam Kard.
Tettamanzi fariĝis Ĉefepiskopo de Milano li skribis belan leteron al la
grupo de la katolikaj esperantistoj de tiu urbo:
http://www.ikue.org/arkivo/tettamanzi.htm
Kard. Miloslav Vlk
(biografio) Ĉefepiskopo de Prago kaj iama Prezidanto de la
Konsilio de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj dum juneco lernis
Esperanton kaj korespondis en nia lingvo. Li estis ankaŭ membro de IKUE
kaj dum la IKUE-kongreso de Olomouc en 1995 li akceptis esti “Alta Patrono
de IKUE
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/esperanto.htm
http://www.ikue.org/ek112_94.html
http://www.ikue.org/historio/novaprez01.htm
Kard.
Giacomo Biffi, Ĉefepiskopo de Bologna (Italio) havis kontaktojn kun
esperantistoj (oni ne forgesu ke Bolonjo estis la sidejo de Kard. Giacomo
Lercaro, tre proksima al Esperanto, kiu subtenis la unuan aprobon de la
tekstoj de la Meso en esperanto, je la epoko de Paŭlo la 6a). De Kard.
Biffi ekzistas la traduko en Esperanto (prizorgita de Armando Zecchin kun
aprobo de la aŭtoro) de libreto: “Kontraŭ Majstro Ĉerizo”
http://www.murialdo.it/didaskaleion/esper/PINOKJO.HTM
IKUE ĉiam
ricevis favorajn reagojn el la latinamerikaj prelatoj, verŝajne tre
“sentemaj” koncerne la lingvajn problemojn kaj defendon de la kulturoj.
Ekzemple, la temo de la E-lingva Meslibro estis tre atentata ĉe la
Kongregacio por la Sakramentoj kaj Dia Kulto fare de la tiama Sekretario
mons-ro Luěs Alessio, argentino el itala origino; la aprobon de IKUE kiel
internacia asocio de fideluloj laŭ la papa juro, estis subskribita de la
tiama Prezidanto de la Konsilio de la Laikoj, Kard. Eduardo Francisco
Pironio, ankaŭ li argentino el itala origino:
http://www.ikue.org/historio/ikuedekreto.htm
|