Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE
 

MALLONGA HISTORIO
DE LA PAPAJ ELEKTOJ

La elekto de Papo dum la unua epoko de kristanismo okazis surbaze de indiko de la pastraro kaj de la laikaro en la antaŭ-Konstantena Romo el pagana plimulto, en provizoraj lokoj kaj ĉiel ajn en kaŝiteco. Post la liberigo de kultado laŭgrade la komunumo fariĝis popolo kaj la elekto de la roma Papo okazis publike en la pli antikvaj preĝejoj kaj kultejoj; sed estis la sintrudo de la imperiestro.

Kun la ŝanĝiĝo de epokoj, kiuj igis la funkciojn de la Episkopo de Romo pli vastaj, en firmiĝo de la primaseco rilate al la episkopoj de la aliaj Eklezioj, la elekto de la Papo konis alternajn fazojn; la kontrolon de la imperiestro aŭ de liaj reprezentantoj anstataŭis foje la Senato aŭ la Komunumo de la urbo, aŭ ankaŭ de suvereno, ĝis malaperis la partopreno de la popolo, kvankam restis efika la civila sintrudo.

Papo Nikolao la 2a ekde 1059 rezervis la papan elekton nur al la kardinaloj-episkopoj kaj Papo Aleksandro la 3a ekde 1179 plivastigis ĉi tiun privilegion al ĉiuj kardinaloj.

Oni kunvenis en preĝejoj aŭ en monaĥejoj kaj la elektito devis kolekti du trionojn de la voĉoj; la malfacilo atingi interkonsenton plilongigis foje tro multe la “vakantan seĝon”, estigante situaciojn de malkomforto, kiuj reeĥis ĉe la popolo, subtenanto de tiu aŭ tiu ĉi kandidato, kun veraj tumultoj kaj interalfrontoj inter la grupoj. Kaj dum unu el ĉi tiuj plilongigitaj periodoj de “vakanta seĝo” estis la popolo tiu, kiu kreis tion, kion poste oni nomis “Konklavo”, alirante ĝuste la metodon meti “sub ŝlosiloj” la kardinalojn por devigi ilin decidi.

Teknike la unua Konklavo datiĝas de 1216 en urbo Peruĝo (Umbrio, Centra Italio), dum kiu oni elektis Papo Onorion la 2an, sed ĝi ne postrestis kiel regulo por la elekto.

La plej fama kazo estis poste tiu de Viterbo inter 1268 kaj 1271. Temis pri la plej longdaŭra vakanta seĝo: tri jaroj dum kiuj la kardinaloj restis enfermitaj en la Palaco de la Papoj en tiu urbeto nordokcidente de Romo. Grupo de viterbanoj (je la dua jaro de la Konklavo) decidas murigi ĉiujn pordojn. Princoj Savelli aranĝas gardoservon: temas pri iniciato kiu fariĝos tradicia tasko, tiu de la ‘‘marŝaloj de la Konklavo’’, esence dekoracia rolo, kiun poste transprenos Princoj Chigi ĝis hodiaŭ. Sed daŭras la Konklavo en Viterbo: laŭ la legendo, tiam la viterbanoj decidas forpreni la tegmenton. En la palacon falas pluvo, eniras la fortaj sunradioj, enirrompas la krioj de la popolo. Fine oni elektas Papon Gregoron la 10an (ĉefdiakono de Lieĝo). Li definitive enkondukis en 1274 la Konklavon, en kies kadro la papa elekto devis okazi kun kompleta izoliĝo de la kardinaloj.

Pli precizaj dekretoj estis poste deciditaj de jarcento al jarcento, sed tio, kion oni neniam sukcesis nuligi estis la civila entrudo, kiu aperis en la moderna kaj nuna epokoj kun la ebleco fare de la diversaj eŭropaj suverenoj havigi sian “vetoon”, aŭ ius exclusivae (rajto je ekskluziveco) kontraŭ tiu aŭ tiu alia kandidato. Ĝi forfalis nur post la unua Konklavo de la 20a jarcento.

Plurfoje oni parolis pri la nuligo de la klaŭzuro je kiu submetiĝas la elektantoj, sed ĝi restis tute izolita propono, senbaza.

La lastaj leĝoj (unue tiu de Papo Paŭlo la 6a kaj poste tiu de Johano Paŭlo la 2a) konfirmis la malinkluzivigon de la kardinaloj pli ol 80-jaraĝaj.