|
Interne de la izolita areo de la konklavo la kardinaloj - krom paroli inter si,
preĝi, voĉdoni - manĝas, trinkas, dormas kaj, kelkfoje, fumas kaj ŝercas. Kaj
ankaŭ ŝaŭmvino, brando kaj cigaredoj havas sian etan lokon en la historio de la
konklavoj.
La penso, la zorgado estis kaj restas la elekto de la posteulo de Petro, kaj pri
tio oni interparolas dum la konklavo. Sed post la elekto de la Papo ĉio
ŝanĝiĝas: aperas la ŝaŭmvino aŭ eĉ brando (aŭ konjako, ni ne povas esti
precizaj). Kiel diris kard. Siri, kiu en 1978 kunportis “duonplenan botelon da
brando. Ne por mi, sed por la elektoto. Mi faris tion dum la antaŭaj konklavoj,
kaj ĝi utilis”. Verŝajne li aludis eventojn kiel tiun, kiun rakontis la
kardinalo de Torino, Maurilio Fossati, kiu loĝis en ĉelo najbara al tiu de kard.
Roncalli. Li iris por konsoli Roncalli kiam oni komprenis ke la postan tagon li
estus elektita Papo. Kaj la estonta Johano la 23a, kiu certe ne trinkis
alkoholaĵojn, tiun vesperon volis trinki iom da brando.
La situacio estis probable unu el tiuj antaŭviditaj de kard. Gasparri dum la
konklavo de 1878 (kiam oni elektis Papon Leonon la 13an): pro la malbona ekonomia
situacio de la Sankta Seĝo li, kamerlingo, aĉetis brandon, sed nur unu botelon
kaj decidis ke por ricevi unu glaseton da brando estus necese kuracista
preskribo.
Denove parolante pri Papo Johano la 23a, la tagon post la vespero de la brando
(entute, la tagon de lia elekto) li ne vespermanĝis kune kun la aliaj
kardinaloj. Tion saman faris, dum la antaŭa konklavo (tiu de 1939) kard.
Pacelli, estonta Pio la 12a: kiam li komprenis ke la elekto estis jam nun certa,
je la tablo li trinkis nur glason da akvo, poste li foriris por legi la
brevieron.
Post atingo de la necesa kvorumo kaj post la akcepto fare de la elektito, sekvas
la omaĝo, la bondeziroj kaj je la manĝotablo estas ŝaŭmvino. Sed kelkfoje okazis
ke jam antaŭe, dum la periodo de la voĉdonoj, en angulo de la Siksta kapelo
estis tableto kun kelkaj biskvitoj kaj botelo da vino.
Kard. Mario Nasalli Rocca de Corneliano rakontis, ke vespere de sia elekto
Johano la 23a invitis lin resti por vespermanĝi kun li. “Via Sankteco, ĉu mi
povas porti botelon da ŝaŭmvino?”, “Ĉampano? Kial?”, “Oni elektis novan Papon,
ĉu vere?”, “Jes, estas vere, oni elektis novan Papon. Alportu la ŝaŭmvinon ĉar
oni elektis novan Papon, ne pro la fakto, ke oni elektis min”.
Ŝaŭmvino ĉeestis ankaŭ por Papo Johano Paŭlo la unua (Luciani), kiu, post la
elekto, volis dormi en la sama ĉelo kiun li havis dum la konklavo. Je la mateno,
post demando ĉu li ripozis bone, li respondis, ke ne, ke li travivis nokton
plenan je maltranvilo kaj duboj. Poste, ridentante, li aldonis: “Okazis, ke
hieraŭ malfruvespere, estis ŝaŭmvino dum la vespermanĝo”.
Pri Paŭlo la 6a oni rakontas, ke la tagon de la elekto, kiam li alproksimiĝis al
la kardinaloj ĉetable, li jam surhavis la blankan vestaĵon, sed li rifuzis la
honoran lokon, kaj sidis tie kie li estis dum la konklavo.
Verŝajne la manĝemo perdigis elekton: oni rakontas ke dum la konklavo de 1823
(elekto de Leono la 12a) estis forta la elektebleco de kard. Sala. Sed dum la
konklavo oni vidis lin trinki tason da ĉokolado dum tago de pentofaro...
Ŝajnas, ke unu cigaredo ne estus peko (famas la anekdoto pri iu kardinalo kiu,
vidante la Papon fumanta, ekkriis: “Via Sankteco, fumado estas malvirto!”; kaj
la Papo responde: “Ne, ĝi ne estas malvirto, ĉar aliflanke vi havus ĝin!”.
Ŝajnas, ke dum la unua konklavo de 1978 la kardinalo de Madrido, Vicente Enrique
y Tarancon, granda fumanto (li mortis 87-jaraĝa en 1994) tre zorgis, ĉar en la
manĝosalono neniu fumis. Li ne memoris ĉu tabakfumado estus permesita aŭ ne. Sed
iun matenon, dum matenmanĝo, montrante indiferentecon, li ekbruligis cigaredon,
planante pardonpeti se la aliaj kardinaloj reagus. Sed kelkajn minutojn poste,
la aliaj sekvis lian ekzemplon.
Koncerne cigaredojn, kard. Suenens rakontis, ke kiam Papo Johano Paŭlo la unua
estis elektita, “post la unua beno revenis por vespermanĝi kun ni kaj li havis
tempon por paroli kun ĉiuj el ni. Kiam oni alportis dolĉaĵon, usona kardinalo
petis al la Papo la rajtigon fumi, kio estis kontraŭa al la ceremoniaro. La Papo
aspektis tre solenmiena, tenis ĉiujn atendantaj, dum li iom pripensis la aferon,
kaj je la fino li diris: “Eminenco, vi povas fumi, je unu kondiĉo: la fumado
devas esti blanka!”. Logike estiĝis multaj ridoj.
|