| |
"Karaj filetoj, mi aŭdas viajn voĉojn.
La mia estas ununura voĉo, sed ĝi resumas la voĉon de la
tuta mondo: ĉi tie la tutan mondon oni reprezentas. Oni dirus, ke
eĉ la luno plirapidiĝis ĉi-vespere, rimarku ĝin alte,
por rigardi ĉi tiun scenon.
Okazas, ke ni fermas grandan tagon de paco... de
paco. "Gloron al Dio kaj paco al la homoj de lia bonvolo". Ni
ripetas ofte ĉi tiun petdeziron. Kaj kiam ni povas diri, ke vere la
radio, la dolĉeco, de la paco de la Sinjoro unuigas nin kaj prenas
nin, ni diras: jen gustumo de tio, kio devus esti la vivo ĉiam de
ĉiuj jarcentoj kaj de la vivo kiu atendas nin por la eterneco.
Diru. Se mi demandas, se mi povus demandi al ĉiu
el vi: "De kie vi venas?", la filoj de Romo kiuj estas ĉi
tie speciale reprezentataj, respondus: "Ha! ni estas viaj plej
proksimaj gefiloj; vi estas la episkopo de Romo". Sed ĉu vi,
filetoj de Romo, sentas, ke vi reprezentas vere Romon caput mundi (kapo
de la mondo), tia kia ĝi estis vokata esti, por la disvastigo de
la vero kaj de la kristana paco? En ĉi tiuj vortoj estas la respondo
al via omaĝo. Mia persono valoras nenion: temas pri frato, kiu
parolas al vi, kiu fariĝis patro pro volo de nia Sinjoro... Sed
ĉiuj kune, patreco kaj frateco, kaj graco de Dio, ĉio, ĉio...
Ni daŭre, do, amu nin unu la alian, amu nin reciproke tiel,
rigardante nin tiel, kiel dum [ĉi tiu] renkonto: kapti tion, kio
unuigas nin, flankemeti ion, se io tia estas, kio povas teni nin en
embaraso.
Ĉi-matene okazis spektaklo kiun eĉ ne la
Baziliko de sankta Petro, kiu havas kvar jarcentojn da historio, iam
povis kontempli. Ni apartenas, sekve, al epoko dum kiu ni estas sentivaj
je la voĉo el la supro, kaj ni volas esti fidelaj kaj resti laŭ
la indiko, kiun la benata Kristo donis al ni.
Mi finas donante al vi mian benon. Ĉe mi, mi
amas inviti la Madonon, sanktan kaj benatan, pri kiu ni memorigas
hodiaŭ la grandan misteron; mi aŭskultis ke iu el vi memorigis
Efezon kaj la lumilojn brulantajn ĉirkaŭ la tiea Baziliko,
kiun mi vidis per miaj okuloj (ne je tiu epoko, kompreneble, sed
ĵusdate), kaj kiu memorigas la proklamon de la dogmo pri la dia
patrineco de Maria.
Ĉi-vespere la spektaklo proponita al mi estas
tia, ke ĝi restos en mia memoro kiel ĝi restos en la via. Ni
honoru la ĉi-vesperajn impresojn! Ke ili ĉiam estu niaj sentoj,
kiel nun ni esprimas ilin fronte al la ĉielo kaj fronte al la tero.
Kredo, espero, karitato, amo al Dio, amo al la gefratoj, kaj poste,
ĉiuj kune, helpataj tiel en la sankta paco de la Sinjoro, por la
faroj de la bono.
Revenante hejmen, vi trovos la infanojn, donu kareson
al viaj infanoj kaj diru: jen la kareso de la Papo. Vi trovos kelkan
larmon por forviŝi: diru bonan vorton. La Papo estas kun ni, aparte
dum la horoj de malĝojo kaj ĉagreno. Kaj poste, ĉiuj kune
ni animas nin: kantante, sopirante, plorante, sed, ĉiam plenaj de
konfido je Kristo kiu helpas nin kaj aŭskultas nin, ni daŭre
restartigu nian iradon.
|