| |
Papo
Johano la 23a, en unu sia noto, kiun oni ankaŭ eldonis, diris: “Ĉi-foje
mi faris spiritan retiriĝon pri la 7 lampoj de la sankteco”. Sep
virtoj, li intencis, kaj ili estas fido, espero, karitato, prudento,
justeco, forto, modereco. Kiu scias ĉu la Sankta Spirito helpas hodiaŭ
la kompatindan Papon priskribi almenaŭ unu el tiuj ĉi lampoj, la
unuan: la fido. Ĉi tie en Romo estis poeto, Trilussa, kiu klopodis,
ankaŭ li, paroli pri la fido. En unu sia poemo li diris:
“Maljunulin’ la blinda nokte fojon / renkontita en la arbar’ aperta
/ diris al mi: “Se vi ne konas vojon, / mi akompanos vin, mi estas
sperta. / Se vi kapablas sekvi min sen ĉeso / de temp’ al tempo voĉe
mi helpfaras / ĝis en fundo, kie estas cipreso, / ĝis tie supre,
kie kruco staras”. / Mi respondis: “Eble... sed estas strange, / ke
povas gvidi min iu sen vido...”. / La blindulino prenis min permane /
kaj diris: “Paŝu”. Estis ŝi la Fido. (esperantlingva
traduko de Luigi Minnaja, el “Radio Roma – Esperanto” 30.12.1953,
ndlr).
Kiel
poemo, ĝi estas ĉarma; laŭ teologio, ĝi estas
difektita. Difektita ĉar kiam temas pri fido, la granda reĝisoro
estas Dio, ĉar Jesuo diris: “Neniu povas veni al mi, se la Patro ne
tiros lin” (Joh 6,44). Sankta Paŭlo ne havis fidon, eĉ, li
persekutis la fidelulojn. Dio atendas lin laŭ la vojo de Damasko:
“Paŭlo - Li diras al li - eĉ ne imagu pranci, piedfrapi, kiel
incitiĝinta ĉevalo. Mi estas tiu Jesuo kiun vi persekutas. Mi
havas projekton pri vi. Necesas, ke vi ŝanĝiĝu!”.
Kapitulacis, Paŭlo; li ŝanĝiĝis, renversante sian
vivon. Kelkajn jarojn poste li skribos al Filipianoj: “Tiun fojon, laŭ
la vojo de Damasko, Dio kaptis min; de tiam mi faras nenion ol kuri post
Li, por vidi ĉu ankaŭ mi sukcesos ekteni, imiti, pli kaj pli ami
Lin” (kp. Fil 3,12).
Jen
kio estas la fido: kapitulaci al Dio, sed transformante sian vivon. Afero
ne ĉiam facila. Aŭgusteno rakontis la vojaĝon de sia fido;
aparte dum la lastaj semajnoj ĝi estis terura; legante, oni sentas
lian animon preskaŭ tremanta kaj tordiĝanta en internaj
konfliktoj. Tie ĉi, estas Dio kiu vokas lin kaj insistas; kaj tie
estas la malnovaj kutimoj, “malnovaj amikoj - li skribas - kaj ili tiris
dolĉe mian vestaĵon el karno kaj diris al mi: “Aŭgusteno,
kiel eblas? ĉu vi forlasas nin? Atentu: vi neniam povos denove fari
tion ĉi, vi ne plu povos fari tion alian, kaj tio por ĉiam!”.
Malfacile! “Mi troviĝis - li diras - en la situacio de tiu kiu kuŝas
en la lito matene. Oni diras al li: “Ek, Aŭgusteno, ellitiĝu!”.
Mi, male, diris: “Jes, sed iom pli poste, ankoraŭ iom da tempo!”.
Fine la Sinjoro donis al mi puŝon, mi iris eksteren. Jen, oni ne devas diri: Jes, sed; jes, tamen pli poste. Necesas
diri: Sinjoro, jes! Tuj! Jen la fido. Respondi malavare al la
Sinjoro. Sed
kiu estas, tiu kiu diras jes? Tiu kiu estas humila kaj fidas je Dio komplete!”.
Mia
patrino diradis al mi, kiam mi estis knabeto: “kiam vi estis infano, vi
estis tre malsana: mi devis konduki vin de kuracisto al kuracisto kaj
vigli dum tutaj noktoj; ĉu vi kredas je tio?” Kiel
mi povus respondi: “panjo, mi ne kredas je viaj vortoj? Jes
ja, mi kredas, mi kredas je tio, kion vi diras al mi, sed speciale mi
kredas je vi”. Kaj same en la fido. Ne temas nur pri kredo je la aferoj
kiujn Dio revelaciis, sed kredi je Li, kiu meritas nian fidon, kiu tiom
multe amis nin kaj multon faris pro amo al ni. Estas malfacile ankaŭ
akcepti kelkajn
verojn, ĉar la veroj de la fido estas el du specoj: kelkaj ŝatataj,
aliaj nefacilaj por nia spirito. Ekzemple, oni ŝatas aŭdi, ke
Dio havas multe da tenereco rilate al ni, des pli granda tenereco ol tiu
kiun havas panjo rilate al siaj gefiloj, kiel diras Jesajo. Kiom tio estas
ŝatata kaj taŭga por ni. Estis
iam granda franca episkopo, Dupanloup, kiu kutimis diri al la rektoroj de
la porpastraj seminarioj: kun la estontaj pastroj, vi estu patroj; estu
patrinoj. Tio estas ŝatata. Kun aliaj veroj, oni penas. Dio devas
puni; se rekte mi rezistas. Li postkuras min, li petegas min konvertiĝi
kaj mi diras: ne!, kvazaŭ estas mi, kiu devigas Lin puni min. Tio
ĉi ne estas ŝatata. Sed ĝi estas kredovero. Kaj estas lasta
malfacilaĵo, la Eklezio. Sankta Paŭlo demandis: Kiu Vi estas
Sinjoro? Mi estas tiu Jesuo, kiun vi persekutas.
Lumo,
fulmo trairis lian menson. Mi
ne persekutas Jesuon, mi eĉ ne konas lin: mi male persekutas la
kristanojn. Oni vidas, ke Jesuo kaj la kristanoj, Jesuo kaj la Eklezio
estas la sama afero: nedisigebla, neseparebla.
Legu
Sanktan Paŭlon: “Corpus Christi quod est Ecclesia”. Kristo
kaj la Eklezio estas unu. Kristo estas la Kapo; ni, Eklezio, estas liaj
membroj. Ne eblas havi fidon, kaj diri: mi kredas je Jesuo, mi akceptas
Jesuon sed mi ne akceptas la Eklezion. Necesas akcepti la Eklezion, tiun,
kiu ĝi estas; kaj kiel estas ĉi tiu Eklezio? Papo Johano nomis
ĝin “Mater et Magistra”. Ankaŭ majstrino. Sankta Paŭlo
diris: “oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn
de la misteroj de Dio” (1Kor. 4,1).
Kiam
la kompatinda Papo, kiam la episkopoj, la pastroj proponas la doktrinon,
ili nenion faras krom helpi Kriston. Ĝi ne estas doktrino nia; ĝi
estas tiu de Kristo; ni devas nur gardi kaj prezenti ĝin. Mi ĉeestis
kiam Papo Johano malfermis la duan vatikanan Koncilion, la 11an de oktobro
1962. Je iu momento li diris: ni esperas, ke per la Koncilio la Eklezio
realigu antaŭensalton. Ni ĉiuj esperis je tio; tamen, antaŭensalto,
laŭ kiu vojo? Li tuj diris tion: laŭ la certaj kaj neŝanĝeblaj
veroj. Papo Johano eĉ ne sonĝis, ke la veroj promenu, antaŭeniru,
kaj poste, iom post iom, ŝanĝiĝu. La veroj estas tiuj; ni
devas iri laŭ la vojo de ĉi tiuj veroj, pli kaj pli komprenante,
ĝisdatigante nin, proponante ilin en maniero taŭga je la novaj
tempoj. Ankaŭ Papo Paŭlo havis la saman opinion. La unua afero,
kiun li faris, tuj post la papa elekto, estis eniri en la privatan Kapelon
de la Papa Domo; tie, fone, Papo Paŭlo starigis du mozaikojn: Sankta
Petro kaj Sankta Paŭlo: Sankta Petro mortanta, Sankta Paŭlo
mortanta; sed sub Sankta Petro estas la vortoj de Jesuo: Mi preĝos
por vi, Petro, por ke neniam manku via fido. Sub Sankta Paŭlo, kiu
ricevas glavo-frapon: mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. Vi scias ke
dum la lasta parolado de la 29a de junio Paŭlo la 6a diris: post dek
kvin jaroj da papado, mi povas danki la Sinjoron; ĉar mi defendis,
gardis la fidon.
Estas
patrino ankaŭ la Eklezio. Se ĝi estas daŭriganto de Kristo
kaj Kristo estas bona: ankaŭ la Eklezio devas esti bona; bona kun
ĉiuj; sed, se hazarde kelkfoje estus malbonuloj en la Eklezio? Ni havas patrinon. Se la
patrino malsanas, se mia patrino ekzemple fariĝus lama, mi amus
ŝin des pli multe. Same, en la Eklezio: se estas, kaj estas, difektoj
kaj mankoj, neniam devas manki nia amemo por la Eklezio.
Hieraŭ
- kaj mi finas - oni sendis al mi la novan numeron de revuo “Città
Nuova”: mi konstatis, ke oni publikigis, surbendigante ĝin, unu
mian mallongan paroladon, kun anedokto. Iu predikanto Mac Nabb, brito,
parolante en Hyde Park, priparolis la Eklezion. Post
la fino, iu petas la rajton interveni kaj diras: -estas belaj viaj vortoj.
Tamen mi konas kelkajn katolikajn pastrojn, kiuj ne vivis flanke de la
malriĉuloj, kaj fariĝis riĉaj. Mi konas ankaŭ
katolikajn edzojn, kiuj perfidis sian edzinon; mi ne ŝatas ĉi
tiun Eklezion faritan per pekuloj. La pastro diris: -vi iom pravas, tamen ĉu mi povas fari obĵeton?
-Ni aŭskultu. Li diras: -pardonu, ĉu mi eraras aŭ la kolumo
de via ĉemizo estas iom grasmakulita? Li diras: -jes, mi rekonas tion.
-Sed, ĉu ĝi estas makulita ĉar vi ne uzis sapon, aŭ
pro tio, ke vi uzis sapon kaj tio neniel utilis? -Ne, li diras, mi ne uzis
sapon. -Jen. Ankaŭ la katolika Eklezio havas eksterordinaran sapon:
evangelio, sakramentoj, preĝado. La sakramentoj celebrataj laŭ
la nepra maniero; la preĝado bone uzata estus mirinda sapo, kapabla
igi nin ĉiujn sanktaj. Ni ne estas ĉiuj sanktaj, ĉar ni ne uzis sufiĉe ĉi tiun
sapon. Ni klopodu korespondi je la esperoj de la Papoj, kiuj arigis kaj
aplikis la Koncilion, Papo Johano, Papo Paŭlo. Ni klopodu plibonigi
la Eklezion, fariĝante ni mem pli bonaj. Ĉiu el ni kaj la tuta
Eklezio povus trapreĝi la preĝon, kiun ankaŭ mi kutimas
trapreĝi: Sinjoro, prenu min kiel mi estas, kun miaj malvirtoj,
mankoj, sed igu min tia, kian Vi deziras ke mi estu.
Mi
devas diri kelkajn vortojn ankaŭ al niaj karaj malsanuloj, kiujn mi
vidas tie. Vi scias, Jesuo
diris: mi kaŝiĝas malantaŭ ili; tion, kion oni faras al
ili, oni faras al mi. Sekve, en iliaj personoj ni omaĝas al la
Sinjoro mem kaj ni petdeziras, ke la Sinjoro estu al ili proksima, helpu
kaj subtenu ilin.
Dekstre
estas la novaj geedzoj. Ili ricevis grandan sakramenton; ni esperu, ke
ĉi tiu ricevita sakramento vere alportu ne nur bonojn de ĉi tiu
mondo, sed des pli multe spiritajn gracojn. Dum la pasinta jarcento estis
en Francio Frederiko Ozanam, klera instruisto, kiu instruis ĉe
Sorbono; vere elokventa, vere lertega! Amiko lia estis Lacordaire, kiu
diris: “Li estas tiom kapabla, tiom bona, li pastriĝos, fariĝos
“episkopego”, tiu ĉi ulo!” Ne! Li renkontis bonan knabinon, ili
geedziĝis. Lacordaire restis konsternita, kaj diris: “Kompatinda
Ozanam! Ankaŭ li falis en la kaptilon!” Sed du jarojn poste,
Lacordaire venis al Romo, kaj estis akceptita de Pio la 9a. “Venu,
Pastro, - li diras - venu. Mi ĉiam aŭdis, ke Jesuo starigis sep
sakramentojn: nun venas vi, kaj vi ŝanĝas la kartojn sur la
tablo; vi diras, ke Jesuo starigis ses sakramentojn, kaj unu kaptilon! Ne,
Patro, geedziĝo ne estas kaptilo, ĝi estas granda sakramento!”.
Pro tio ni denove bondeziras al ĉi tiuj karaj geedzoj; ke la Sinjoro
benu ilin!
|