Papo Johano Paŭlo la unua (1978)

Biografio

 

Filo de socialisto

 

Albino Luciani estis el la nord-orienta itala regiono Venetio; li naskiĝis, ja, en Forno di Canale, vilaĝo en provinco de Belluno, la 17an de oktobro 1912. Lia patro, socialisto, post multaj jaroj da elmigrado en Svislando, reiris al Italio, kaj trovis laboron kiel vitro-blovisto en Murano (Venecio). Lia filo Albino decidis iĝi sacerdoto, kaj studis filozofion kaj teologion en la Seminarioj de Feltre kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en Romo, ĉe la Gregoria Universitato, kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto Agordo. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.

Dum dek jaroj, ĝis 1947, li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la Seminario de Belluno. Li pretigis en 1949, iĝinte ekde 1948 Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis katekismon, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.

 

Episkopo en Sankta Petro

 

En 1958 Papo Johano 23-a, kiu havis la okazon lin apreci kiel Patriarko de Venecio, nomis lin Episkopo de Vittorio Veneto; la episkopa konsekro okazis en Sankta Petro, per la manoj de la Papo mem.

La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.

Kiel Episkopo de Vittorio Venero, Mons. Luciani partoprenis la Duan Vatikanan Koncilion, kies spiriton li kapablis profunde travivi, kaj kies instruojn li same profunde interpretis. Jam en aprilo 1962, tio signifas antaŭ la malfermo de la Koncilio, li klarigis, en letero al la klerikaro kaj al la fideluloj, la konciliajn celojn, invitante al la preĝo por la ekumena unuiĝo de ĉiuj Eklezioj.

 

Patriarko de Venecio

 

Je Kristnasko 1969, Mons. Luciani estis nomita de Paŭlo 6-a Patriarko de Venecio; la tuta urbo feste akceptis la novan paŝtiston. La simpleco kaj la korelverŝemo de la nova Patriarko tuj havigis al li la simpation de la venecianoj. Li multe favoris la formadon de la junularo kaj de la laikoj, kun menso malfermita al la novaĵoj, kun preciza kohereco kun la nerezigneblaj principoj de la Eklezio, kun profunda kono de la sociaj fenomenoj de nia tempo. En iu lia letero, li substrekis, ke plurismo povas ekzisti en tiuj kampoj, kie la aferoj estas pridiskuteblaj, sed ne kiam temas pri dogmoj, ĉar alie la kredo estas aliigata.

 

Papo

 

La 26-an de aŭgusto 1978, dum konklavo daŭrinta unu solan tagon, li estis elektita 263a posteulo de Petro, alprenante por la unua fojo en la historio de la Eklezio duoblan nomon.

Lia papado komenciĝis per Meso en placo sankta Petro, la 3-an de septembro: li rezignis je la tradicia "kronado".

La «granda ĝojo» kiu plenigis la Eklezion ĉe la anonco de la elekto de la venecia Patriarko Albino Luciani je la katedro de Petro, abrupte transformiĝis en senfinan malĝojon pro la neatendita malapero, la 28-an de septembro, de ĉi tiu Papo, kiu, en nuraj 33 tagoj da papeco, kapablis konkeri l’ animon de l’ mondo.

Lia kredo, lia simpleco, lia humileco, lia kristana optimismo - tiel klare esprimita de tiu rideto, kiu restis en ĉies koroj - igis lin, en la tute mallonga periodo de lia papeco, la simbolo de nova sezono por la Eklezio, signo de tiu «aŭroro de espero», kiu - kiel li diris la tagon post la elektiĝo - «ŝvebas super la mondo, kvankam densa mallumo de sango kaj de milito kelkfoje minacas ĝin malheligi».

Apenaŭ 33 tagoj, kiuj, tamen, vere estis donaco kaj senprecedenca sperto por la Eklezio kaj por la mondo, kiel evidentiĝis el la emocio kaj el la reagoj de la publika opinio.