Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE

 

 

SPIRITA TESTAMENTO
DE JOHANO PAŬLO LA 2a

la testamento de la 6a de marto 1979

(kaj la postaj aldonoj) Totus tuus ego sum [tute via mi estas]

En la Nomo de la Sanktega Triunuo, Amen.

“Viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos” (kp Mat 24,42) - ĉi tiuj vortoj memorigas al mi la lastan vokon, kiu okazos en la momento kiam la Sinjoro volos. Mi deziras sekvi Lin kaj mi deziras, ke ĉio, kio estas parto de mia surtera vivo pretigu min por tiu momento. Mi ne scias, kiam ĝi venos, sed, kiel ĉion, ankaŭ ĉi tiun momenton mi deponas en la manojn de la Patrino de mia Majstro: Totus Tuus. En la samajn patrinajn manojn mi postlasas ĉion kaj Ĉiujn, kun kiuj mia vivo kaj mia vokiĝo kunligis min. En tiujn Manojn mi lasas ĉefe la Eklezion, kaj ankaŭ mian Nacion kaj la tutan homaron. Mi dankas ĉiujn. Al ĉiuj mi petas pardonon. Mi petas ankaŭ preĝadon, por ke la Mizerikordo de Dio montriĝu pli granda ol mia malforteco kaj maldigno.

Dum la spiritaj ekzercoj mi relegis la testamenton de la Sankta Patro Paŭlo la 6a. Tiu legado instigis min skribi ĉi tiun testamenton.

Mi lasas post mi neniun havaĵon, pri kiu oni devas aranĝi disponon. Koncerne la aferojn el ĉiutaga uzo, kiuj utilis al mi, mi petas, ke oni disdonu ilin kiel ŝajnos taŭge. La personajn notojn oni bruligu. Mi petas, ke pri tio viglu pastro Stanislavo, kiun mi dankas pro la kunlaboro kaj helpo tiom longdaŭra dum la jaroj, kaj tiom komprenema. Ĉiujn aliajn dankojn, male, mi lasas en la koro fronte al Dio mem, ĉar estas malfacile esprimi ilin.

Koncerne la funebran riton, mi refaras la samajn dispoziciojn, kiujn donis la Sankta Patro Paŭlo la 6a (ĉi tie estas marĝena noto: la entombigo en la tero, ne en sarkofago, 13.3.1992).

Pri la loko / la loko, nome, de la funebra rito / decidu la Kolegio de la Kardinalaro kaj la Samnacianoj.

“apud Dominum misericordia
et copiosa apud Eum redemptio”
(ĉe Dio estas Mizerikordo kaj abunda ĉe Li la elaĉeto)
Johano Paŭlo la 2a

 

Romo, 6.III.1979

Post la morto mi petas Sanktajn Mesojn kaj preĝojn.

5.III.1990

****

(folio sen dato)

Mi esprimas la plej profundan fidon, ke, malgraŭ mia tuta malforteco, la Sinjoro donos al mi ĉiun gracon necesan por alfronti laŭ Lia volo ĉiun taskon, elprovon kaj suferon, kiun Li volos peti de Sia servanto, dum la vivo. Mi ankaŭ konfidas, ke Li neniam ebligos, ke, pere de iu mia sinteno: vortoj, agoj aŭ mankoj, mi povu perfidi miajn devojn en ĉi tiu sankta Petra Sidejo.

 

24.II - 1.III.1980

Ankaŭ dum ĉi tiuj spiritaj ekzercoj mi meditis pri la vero de la Sacerdoteco de Kristo en la perspektivo de tiu Transiro, kiu por ĉiu el ni estas la momento de propra morto. De la forlaso de ĉi tiu mondo - por naskiĝi en la alia, en la estonta mondo, paroliva signo (supra aldono: decida) estas por ni la Resurekto de Kristo.

Mi legis do la registradon de mia testamento de la lasta jaro, ankaŭ ĝi farita dum la spiritaj ekzercoj - mi ĝin komparis kun la testamento de mia granda Antaŭulo kaj Patro Paŭlo la 6a, kun tiu eminenta atesto pri la morto de kristano kaj de papo - kaj mi renovigis en mi la konscion pri la temoj, al kiuj aludas la registrado de la 6.III.1979 de mi pretigita (laŭ maniero sufiĉe provizora).

Hodiaŭ mi deziras aldoni al ĝi nur tion ĉi, ke ĉiu devas teni ĉeestanta la perspektivon de la morto. Kaj ĉiu devas esti preta prezentiĝi fronte al la Sinjoro kaj Juĝisto - kaj samtempe Elaĉetanto kaj Patro. Tial ankaŭ mi prikonsideras ĉi tion konstante, konfidante tiun decidan momenton al la Patrino de Kristo kaj de la Eklezio - al la Patrino de mia espero.

La tempoj, dum kiuj ni vivas, estas neeldireble malfacilaj kaj malpacaj. Malfacila kaj streĉita fariĝis ankaŭ la vojo de la Eklezio, karakteriza elprovo de ĉi tiu epoko - tiom por la Fideluloj, kiom por la Paŝtistoj. En kelkaj Landoj (kiel ekz. en tiu, pri kiu mi legis dum la spiritaj ekzercoj) la Eklezio troviĝas en periodo de persekutado tioma, ke ĝi ne estas pli malgranda ol tiu de la unuaj jarcentoj, eĉ, ĝi superas ĝin pro la nivelo de senkompato kaj malamo. Sanguis martyrum - semen christianorum [la sango de la martiroj estas semo de kristanoj]. Kaj aldone al tio - multaj personoj senkulpe malaperas, ankaŭ en ĉi tiu Lando en kiu ni vivas.

Mi deziras ankoraŭfoje komplete konfidi min al la graco de la Sinjoro. Li mem decidos kiam kaj kiel mi devas fini mian surteran vivon kaj paŝtistan servon. En vivo kaj en morto Totus Tuus pere de la Senmakula. Akceptante jam nun ĉi tiun morton, mi esperas ke Kristo donu al mi gracon por la lasta transiro, tio estas [mia] Pasko. Mi esperas ankaŭ, ke Li igu ĝin utila ankaŭ por tiu pli grava celo, kiun mi klopodas servi: la savo de la homoj, la savogardo de la homa familio, kaj en ĝi de ĉiuj nacioj kaj popoloj (el ili mi min turnas ankaŭ laŭ aparta maniero al mia surtera Patrujo), utila por la personoj, kiujn laŭ aparta maniero Li konfidis al mi, por la celo de la Eklezio, por la gloro de Dio mem.

Mi ne deziras aldoni ion al tio, kion mi skribis antaŭ unu jaro - nur esprimi ĉi tiun pretecon kaj samtempe ĉi tiun konfidon, al kiu la nunaj spiritaj ekzercoj denove min disponigis.

Johano Paŭlo la 2a

 

Totus Tuus ego sum

5.III.1982

Dum la spiritaj ekzercoj de ĉi tiu jaro mi legis (plurfoje) la tekston de la testamento de la 6.III.1979. Malgraŭ, ke mi ankaŭ nun konsideras ĝin provizora (ne definitiva), mi lasas ĝin en la formo en kiu ĝi ekzistas. Mi ne ŝanĝas (por la momento) ion, nek mi ion aldonas, koncerne la dispoziciojn en ĝi entenitajn.

La atenco kontraŭ mia vivo la 13.V.1981 iamaniere konfirmis la precizecon de la vortoj skribitaj dum la periodo de la spiritaj ekzercoj de 1980 (24.II - 1.III).

Des pli profunde mi sentas, ke mi estas komplete en la Manoj de Dio - kaj mi restas daŭre je dispono de mia Sinjoro, konfidante min al Li en Lia Senmakula Patrino (Totus Tuus).

Johano Paŭlo papo la 2a

 

5.III.1982

Kunlige kun la lasta frazo de mia testamento de la 6.III.1979 (“Pri la loko / la loko, nome, de la funebra rito / decidu la Kolegio de la Kardinalaro kaj la Samnacianoj”) - mi klarigas tion, kion mi havas en mia menso: la metropolito de Krakovo aŭ la Ĝenerala Konsilio de la Episkoparo de Pollando - al la Kolegio de la Kardinaloj mi petas dume kontentigi kiom eblas la eventualajn petojn de la supre menciitaj.

 

1.III.1985 (dum la spiritaj ekzercoj)

Ankoraŭ - koncerne la frazon “Kolegio de la Kardinaloj kaj la Samnacianoj”: la “Kolegio de la Kardinaloj” havas neniun devon pridemandi pri ĉi tiu temo “la Samnacianojn”; ĝi povas tamen fari tion, se iel ĝi taksos tion ĝuste.

JPII

 

La spiritaj ekzercoj de la Jubilea Jaro 2000

(12-18.III)

[por la testamento]

1. Kiam la tagon 16an de oktobro 1978 la konklavo de la kardinaloj elektis Johano Paŭlo la 2’n, la Primaso de Pollando, Kard. Stefan Wyszynski diris al mi: “La tasko de la nova papo estos enkonduki la Eklezion en la Trian Jarmilon”. Mi ne scias ĉu mi rediras precize la saman frazon, sed almenaŭ tia estis la signifo de tio, kiom mi aŭskultis tiam. Tion diris Viro kiu transiris al la historio kiel la Primaso de la Jarmilo. Granda Primaso. Mi estis atestanto pri lia misio, pri Lia kompleta konfido. Pri Liaj luktoj: pri Lia venko. “La venko, kiam ĝi okazos, estos venko pere de Maria” - ĉi tiujn vortojn de sia Antaŭulo, kard. August Hlond, kutimis ripeti la Primaso de la Jarmilo.

Tiel mi estis iamaniere pretigita por la tasko kiu la 16an de oktobro 1978 prezentiĝis fronte al mi. En la momento kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn, la jubilea Jaro de 2000 estas jam aganta realaĵo. En la nokto de la 24a de decembro 1999 estis malfermita la simbola Pordo de la Granda Jubileo en la Baziliko de Sankta Petro, poste tiu en Sankta Johano Laterana, poste de Sankta Maria la Granda - jarkomence, kaj la 19an de januaro la Pordo de la Baziliko de Sankta Paŭlo “ekster la muregoj”. Ĉi tiu lasta evento, pro ĝia ekumena karakterizo, restis markita en la memoro laŭ speciala maniero.

2. Laŭmezure, ke la Jubilea Jaro 2000 antaŭeniras, tagon post tago, monaton post monato fermiĝas malantaŭ ni la 20a jarcento kaj malfermiĝas la 21a jarcento. Laŭ la planoj de la Providenco estis donite al mi vivi dum la malfacila jarcento, kiu foriras en la pasintecon, kaj nun en la jaro kiam la aĝo de mia vivo atingas okdek jarojn (“octogesima adveniens”) [je la alveno de okdeka jaro, titolo ankaŭ de dokumento de Paŭlo la 6a pri aĝolimo, ndlr]), necesas demandi al si ĉu ne estas la tempo ripeti kun la biblia Simeono “Nunc dimittis” [nun ellasu].

La 13an de majo 1981, tago de la atenco kontraŭ la Papo dum la ĝenerala aŭdienco en Placo Sankta Petro, la Dia Providenco savis min laŭ mirakla maniero disde la morto. Tiu, kiu estas unika Sinjoro de la vivo kaj de la morto, Li mem, plilongigis ĉi tiun vivon, iamaniere Li donacis ĝin denove al mi. Ekde tiu momento ĝi des pli multe apartenas al Li. Mi esperas, ke Li helpos min rekoni ĝis kiam mi devas daŭrigi ĉi tiun servadon, al kiu Li vokis min la 16an de oktobro 1978. Mi petas al Li voli revoki min kiam Li mem volos: “ĉu ni vivas aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas...“ (kp Rom 14,8). Mi esperas ankaŭ, ke dum estos donite al mi plenumi la Petran servadon en la Eklezio, la Mizerikordo de Dio volu doni al mi la fortojn necesajn por ĉi tiu servado.

3. Kiel ĉiujare dum la spiritaj ekzercoj mi legis mian testamenton de la 6.III.1979. Mi daŭre konservas la dispoziciojn en ĝi entenatajn. Tio, kio tiam, kaj ankaŭ dum la postaj spiritaj ekzercoj, estis aldonita, konsistigas rebildigon de la malfacila kaj streĉita ĝenerala situacio, kiu markis la okdekajn jarojn. Ekde la aŭtuno de 1989 ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis. La lasta jardeko de la pasinta jarcento estis libera disde la antaŭaj streĉitecoj; tio ne signifas, ke ĝi ne portis kun si novajn problemojn kaj malfacilaĵojn. Laŭ aparta maniero estu laŭdo al la Dia Providenco pro tio, ke la periodo de la tiel monata “malvarma milito” finiĝis sen la perforta nuklea milito, kies danĝero ŝvebis super la mondo dum la antaŭa periodo.

4. Starante je la sojlo de la tria jarmilo “in medio Ecclesiae” (meze de la Eklezio), mi deziras ankoraŭfoje esprimi dankemon al la Sankta Spirito pro la granda donaco de la dua Vatikana Koncilio, al kiu kune kun la tuta Eklezio - kaj ĉefe kun la tuta episkoparo - mi sentas min ŝuldanto. Mi estas konvinkita, ke ankoraŭ dum longa tempo estos donite al la novaj generacioj ĉerpi el la riĉaĵoj, kiujn ĉi tiu Koncilio de la 20a jarcento donacis al ni. Kiel episkopo, kiu partoprenis en la koncilia evento ekde la unua ĝis la lasta tago, mi deziras konfidi ĉi tiun grandan havaĵon al ĉiuj, kiuj nun kaj estonte estas vokataj realigi ĝin. Miaflanke mi dankas la Eternan Paŝtiston, kiu ebligis al mi servi tiun grandegan celon dum ĉiuj jaroj de mia papado.

“In medio Ecclesiae”... ekde la unuaj jaroj de la episkopa servado - ĝuste dank’ al la Koncilio - estis donite al mi sperti la fratan kunulecon de la Episkoparo. Kiel pastro de Ĉefdiocezo Krakovo mi spertis kio estas la frata kunuleco de la pastraro - la Koncilio malfermis novan dimension de ĉi tiu sperto.

5. Kiom da personoj mi devus ĉi tie listigi! Verŝajne la Sinjoro Dio vokis al Si plejmulton el ili - koncerne tiujn, kiuj ankoraŭ troviĝas en ĉi tiu flanko, la vortoj de ĉi tiu testamento memorigu ilin, ĉiujn kaj ĉie, kie ajn ili estu.

Dum pli ol dudek jaroj ekde kiam mi plenumas la Petran servadon “in medio Ecclesiae” mi spertis la bonvoleman kaj ekstreme fekundan kunlaboron de multaj Kardinaloj, Ĉefepiskopoj kaj Episkopoj, multaj pastroj, multaj konsekritaj personoj - Fratoj kaj Fratinoj - kaj fine de multegaj laikoj, en la kuria medio, en la Vikariejo de Diocezo Romo, samkiel ekster tiuj medioj.

Kaj kiel eblas ne ĉirkaŭbraki per dankema memoro ĉiujn Episkopejojn de la mondo, kun kiuj mi renkontiĝis dum la viciĝo de la vizitoj “ad limina Apostolorum”! [al la sojlo de la Apostoloj; temas pri laŭ kanonjuraj periodaj vizitoj de ĉiuj Episkopoj al la Apostola Sidejo, ndlr]. Kiel eblas ne memorigi ankaŭ multajn kristanajn Fratojn - ne katolikojn! Kaj la rabenon de Romo kaj la tiom multajn reprezentantojn de la nekristanaj religioj! Kaj tiujn, kiuj reprezentas la mondon de kulturo, scienco, politiko, soci-komunikiloj!

6. Laŭmezure, ke alproksimiĝas la limo de mia surtera vivo mi revenas per la memoro al la komenco, al miaj Gepatroj, al la Frato kaj al la Fratino (kiun mi ne konis, ĉar ŝi mortis antaŭ mia naskiĝo), al la paroĥo de Wadowice, kie mi estis baptita, al tiu urbo de mia juneco, al miaj samaĝuloj, kunuloj kaj kunulinoj de la elementa lernejo, de la gimnazio, de la universitato, ĝis la epoko de la okupacio, kiam mi laboris kiel laboristo, kaj poste al la paroĥo de Niegowic, al tiu krakova de Sankta Floriano, al la paŝtista agado ĉe akademianoj, al la medio... al ĉiuj medioj... en Krakovo kaj en Romo... al la personoj, kiuj laŭ speciala maniero estis konfiditaj al mi de la Sinjoro.

Al ĉiuj mi volas diri nur unu aferon: “Dio rekompencu vin”

“In manus Tuas, Domine, commendo spiritum meum” (En Viajn Manojn mi rekomendas mian spiriton).

A.D.

17.III.2000