ENCIKLIKO

REDEMPTOR HOMINIS (ELAĈETANTO DE LA HOMO)

DE LA PLEJ ALTA PONTIFIKO JOHANO PAŬLO LA DUA

AL ĈIUJ RESPEKTEGINDAJ FRATOJ EN LA EPISKOPECO,

AL LA SACERDOTOJ KAJ AL LA RELIGIULAJ FAMILIOJ,

AL LA FILOJ KAJ FILINOJ DE LA EKLEZIO

KAJ AL ĈIUJ HOMOJ DE BONVOLO,

ĈE LA KOMENCO DE LIA PONTIFIKECO.

 

 

El la latina tradukis Antonio De Salvo - Noto: la traduko estos kompletigota

 

 

 

RESPEKTEGINDAJ FRATOJ KAJ KAREGAJ FILOJ, SALUTON KAJ APOSTOLAN BENON

 

1. La Elaĉetanto de la homo, Jesuo Kristo, estas la centro de la universo kaj de la historio: al li turniĝas Nia menso kaj Nia koro en ĉi tiu aparta tempo, kiun travivas la Eklezio kaj la tuta nuna hom-familio. Vere, ĉi tiu epoko, en kiu Dio, pro iu sia arkana plano, konfidis al Ni, post la karega Antaŭulo Johano Paŭlo la unua, la universalan oficon kunligitan kun la Roma Katedro de Sankta Petro, jam konsiderinde alproksimiĝas al la dumila jaro. Nun estas malfacile diri, kion tiu jaro markos en la homa historio, kaj kia ĝi estos por la unuopaj popoloj, nacioj, landoj kaj kontinentoj, kvankam jam hodiaŭ oni klopodas antaŭvidi kelkajn eventojn. Vere por la Eklezio, por la Popolo de Dio, kiu - eĉ se ne homogene - disvastiĝis ĝis la plej malproksimaj limoj de la tero, tiu jaro estos jaro de granda Jubileo. Ni jam alproksimiĝas al tiu dato, kiu - en la respekto de ĉiuj korektoj postulataj de la kronologia precizeco - memorigos kaj speciale renovigos la konscion pri tiu ĉefa vero, sur kiu baziĝas la kredo, kaj kiun Sankta Johano esprimis ĉe la komenco de sia Evangelio: «La Vorto fariĝis karno, kaj loĝis inter ni» (1); kaj aliloke: «Dio, fakte, tiel amis la mondon, ke li donis sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon» (2).

Ankaŭ ni, iamaniere, troviĝas en epoko de iu nova Advento, tio estas epoko de atendo. «Dio, kiu multfoje kaj multmaniere parolis en la tempo antikva al niaj Patroj en la Profetoj, en ĉi tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo... » (3); en Filo, ni diras, kiu estas Vorto, kaj kiu fariĝis homo kaj naskiĝis el la Virgulino Maria. Per ĉi tiu elaĉeta ago la homa historio, laŭ amoplena dia plano, atingis sian kulminon. Dio eniris en la historion de la homaro, kaj, kiel homo, fariĝis ĝia «subjekto», unu ja el la senlima amaso, sed samtempe Unika!

Per la enkarniĝo Dio donis al la homa vivo tiun dimension, kiun li intencis doni al la homo ekde lia komenco, kaj li ĝin donis certe kaj definitive, en maniero nur al li propra kaj specifa, laŭ sia eterna amo kaj mizerikordo, en plena dia libereco; samtempe, li ĝin donis kun tiu grandanimeco, kiu, se oni konsideras la prapekon kaj la tutan serion de pekoj de la homaro, la erarojn de la intelekto, de la volo kaj de la koro de l’ homo, ebligas al ni ripeti, mirigite, ĉi tiujn vortojn de la Sankta Liturgio: «Ho feliĉa kulpo, kiu meritis havi tian kaj tiel grandan Elaĉetanton!» (4).

 

2. Al Kristo Elaĉetanto Ni levis la sentojn kaj la pensojn de Nia animo la 16-an de oktobro pasintjara, kiam, post la rita elekto, Ni estis pridemanditaj: Ĉu vi akceptas? Tiam Ni respondis: «En la obeo al la fido al Kristo, en la konfido al la Patrino de Kristo kaj de la Eklezio - malgraŭ tiom grandaj malfacilaĵoj - mi akceptas la taskon». Ĉi tiun Nian respondon nun Ni volas publike diskonigi al ĉiuj senescepte, tiel montrante, ke kun la ĉefa kaj fundamenta vero de la Enkarniĝo, jam menciita, estas ligita Nia servo, kiu, post Nia konsento al la elekto je la ofico de Roma Episkopo kaj posteulo de la apostolo Petro, en ĉi tiu sama lia Katedro iĝis Nia aparta tasko.

Ni alprenis la samajn nomojn, kiujn estis alpreninta Nia karega Antaŭulo Johano Paŭlo la unua. Fakte, kiam, la 26-an de aŭgusto 1978, li dekIaris al la Kardinala Kolegio, ke li volas nomiĝi Johano Paŭlo - duobla nomo, kiu estis senprecedenca en la historio de la Romaj Pontifikoj - en tio Ni vidis abundan aŭspicion de dia graco por la nova pontifikado. Ĉar lia plejsupra ofico daŭris apenaŭ 33 tagojn, estas Nia tasko ne nur pluigi ĝin, sed ankaŭ, iamaniere, ĝin repreni ekde ĝia komenco mem. Tio estas konfirmita de tiu duobla nomo, kiun Ni donis al Ni mem. Alprenante ĝin, laŭ la ekzemplo de Nia respekteginda Antaŭulo, Ni deziras, kiel li, esprimi la amon, kun kiu Ni daŭrigas la apartan heredaĵon lasitan al la Eklezio de la Romaj Pontifikoj Johano la dudektria kaj Paŭlo la sesa, kaj samtempe Nian animon pretan ĝin flegi kaj antaŭenigi, per la helpo de Dio.

Per ĉi tiu duobla nomo kaj per ambaŭ Pontifikadoj Ni kunligiĝas kun la tuta tradicio de ĉi tiu ApostoIa Sidejo kaj kun ĉiuj Antaŭuloj, en la dudeka jarcento kaj en la antaŭaj jarcentoj, sinsekve rilatigante Nin - tra la diversaj epokoj, ankaŭ tre antikvaj - al tiu linio de ofico kaj de servo, kiu atribuas tute apartan lokon en la Eklezio al la Sidejo de Petro.

Johano la dudektria kaj Paŭlo la sesa konsistigas ian etapon, al kiu Ni deziras rekte rilati kvazaŭ al iu sojlo, de kie, kune kun Johano Paŭlo la unua, Ni volas sekvi la vojon al la estonteco; en kio Ni ĝojas esti gvidataj de la senlima fido kaj obeo al la Spirito, kiun Kristo promesis kaj sendis al sia Eklezio. Fakte, tuj antaŭ sia Pasiono, li diris al la Apostoloj: «Estas bone por vi, ke mi foriros. Ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi» (5). «Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos al vi de la Patro, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu atestos pri mi; sed ankaŭ vi atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco» (6). «Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem, sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos, kaj li anoncos al vi la venontajn aferojn» (7).

 

3. Tial, plene fidante al la Spirito de vero, Ni eniras en la riĉan heredaĵon de la ĵusaj Pontifikadoj. Ĉi tiu heredaĵo estas fortege enradikiĝinta en la konscio de la Eklezio kaj en maniero iel tute nova, nome, ne pli frue konata, pro la dua Vatikana Koncilio, kunvokita kaj malfermita de Johano la dudektria, kaj, poste, feliĉe fermita kaj persiste plenumita de Paŭlo la sesa, kies agadon kaj fervoron Ni mem rekte konstatis. Ĉiam Ni miregis pro lia alta saĝeco kaj forteco, samkiel pro lia persistemo kaj pacienco, en la malfacila epoko de lia pontifikado, kiu sekvis la Koncilion. Kiel gvidanto de la Eklezio, ŝipo de Petro, li saĝe konservadis trankvilan kaj ekvilibran animon ankaŭ en gravegaj cirkonstancoj, kiam la ŝipo mem aspektis disbatita el la interno: tiam ja, li fortege persistadis en la espero pri la solideco de la ŝipo. Vere, tio, kion la Spirito diris al la Eklezio per la Koncilio okazinta en nia epoko, kaj kion ĝi diras per ĉi tiu Eklezio al ĉiuj Eklezioj (8), tio - malgraŭ dumtempaj perturbiĝoj - al nenio alia kondukas krom al pli granda firmeco de la tuta Dia Popolo, kiu konscias pri la sava tasko apartenanta al ĝi.

Ĝuste ĉi tiun nuntempan konscion de la Eklezio Paŭlo la sesa igis ĉeftemo de la fundamenta Encikliko, kiu komenciĝas per la vortoj «Ecclesiam suam» (*); al ĉi tiu Encikliko estu al Ni permesate, en ĉi tiu unua kaj, por tiel diri, inaŭgura dokumento de ĉi tiu Nia Pontifikado, antaŭ ĉio rilatigi Nin kaj kunligiĝi. Lumigate kaj subtenate de la Sankta Spirito, la konscio de la Eklezio ĉiam pli profundiĝas koncerne ĉu ĝian dian oficon, ĉu ĝian homan mision, ĉu ankaŭ ĉiujn ĝiajn homajn malfortecojn; ĉi tiu konscio, Ni diras, estas kaj devas resti la cefa fonto, de kiu elŝprucu la amo de la Eklezio mem, samkiel la amo, siaflanke, kontribuas plifirmigi kaj pliprofundigi la konscion. Paŭlo la sesa, do, lasis al ni la ateston pri ĉi tiu akutega konscio de la Eklezio. Per la multflankaj kaj ofte suferplenaj komponentoj de sia Pontifikado, li instruis al ni la sentiman amon al la Eklezio, kiu - kiel asertis la Koncilio - estas «kiel sakramento aŭ signo kaj rimedo de la intima kuneco kun Dio kaj de la unueco de la tuta homaro» (9).

 

4. Ĝuste pro tio la konscio de la Eklezio devas kunligiĝi kun animo malfermita al ĉiuj, tiel ke ĉiuj povu trovi en ĝi la «neesploreblan riĉon de Kristo» (10), pri kiu parolas la Apostolo de la gentoj. Tia animo malfermita al ĉiuj, kunligita kun la konscio pri sia naturo kaj kun la certeco pri sia vero, pri kiu Kristo diris: «La vorto... estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis» (11), naskas la ageman, tio estas misiecan, apostolan fervoron de la Eklezio, kiu integre deklaras kaj proklamas la tutan veron akceptitan de Kristo.

Samtempe, ĝi ankaŭ devas uzadi tiun interparolon, kiun Paŭlo la sesa, en sia Encikliko «Ecclesiam Suam», nomis «sava interparolo», precize distingante la unuopajn mediojn, en kies kadro ĝi devus esti uzata (12). Dum hodiaŭ, do, Ni rilatas al tiu dokumento, kiu entenas la programon de la Pontifikado de Paŭlo la sesa, Ni ne ĉesas danki Dion, ĉar tiu Nia granda Antaŭulo kaj samtempe Nia vera patro manifestis «eksteren» la veran vizaĝon de la Eklezio, kvankam ĝi, en la epoko post la KonciIio, suferis pro diversaj internaj malfortecoj. Tiel okazis, ke ankaŭ granda parto el la homaro, en la diversaj kaj multfacetaj ŝtupoj de sia vivo, iĝis pli konscia – laŭ Nia opinio – ke estas al ĝi vere necesa la Eklezio de Kristo, ĝia misio, ĝia ofico. Ĉi tiu konscio kelkfoje montriĝis pli fortika ol la diversaj kritikaj sintenoj, kiuj atakadis «elinterne» la Eklezion, ĝiajn instituciojn kaj strukturon, eĉ ĝiajn homojn kaj ilian agadon. Ĉi tiu kreskanta emo al kritiko naskiĝis el diversaj kaŭzoj, kaj cetere Ni estas certaj, ke ne mankis al ĝi sincera amo al la Eklezio. Sendube, enestis en ĝi, krom aliaj aferoj, la volo superi la tiel diritan triumfismon, pri kiu oni multe parolis je la epoko de la Koncilio. Se, tamen, estas ĝuste ke la Eklezio, sekvante la ekzemplon de sia Majstro, kiu estis «milda kaj korhumila» (13), baziĝu ankaŭ ĝi sur la humileco, rigardu kun kritika sento, kiel oni diras, tion kio konsistigas ĝian karakteron kaj homan agadon, kaj eĉ estu tre rigora al si mem, pro la samaj kaŭzoj ankaŭ tiu emo al kritiko devas esti entenata en ĝustaj limoj. Alie, ja, ĝi ĉesas esti utila kaj fruktodona, nek ĝi montras la veron kaj la amon kaj la dankemon pro la graco, de kiu ni iĝas partoprenantoj precipe kaj plene en 1a Eklezio kaj per la Eklezio. Krome, tia emo ne montras la deziron servi, sed prefere la volon regi la opinion de la aliaj surbaze de propra opinio, ofte diskonigata en maniero tro neprudenta.

Oni devas danki al Paŭlo la sesa ĉar li, respektoplene observante eĉ plej malgrandajn elementojn de vero, kiuj enestas en la diversaj homaj opinioj, saĝe konservadis samtempe la daŭran ekvilibron de gvidanto de la ŝipo (14). La Eklezio, kiu estis al Ni konfidita preskaŭ tuj post li, post la morto de Johano Paŭlo la unua, sendube ne estas sen malfacilaĵoj kaj internaj streĉoj. Sed, samtempe, ĝi estas pli fortika rilate tiun troan emon al memkritiko; pro kio oni povas diri, ke ĝi pli kritike alrigardas la diversajn nesaĝajn kritikojn, pli fortike rezistas kontraŭ multspecaj novaĵoj, iĝis pli matura en la prijuĝa spirito, estas pli taŭga ĉerpi el sia ĉiama trezoro «objektojn novajn kaj malnovajn» (15), pli multe alcentriĝas al sia ofico; kaj pro ĉio tio ĝi estas pli preta al sia tasko savi ĉiujn: ja Dio «volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj, kaj venu al la scio de la vero» (16).

 

5. La nuntempa Eklezio, malgraŭ la kontraŭaj ŝajnoj, estas pli strikte kunligita en la komuneco kaj en la konscio de apostola agado. Ĉi tiu unueco naskiĝas el tiu principo de kolegieco, kiun la dua Vatikana Koncilio emfazis, kaj kiun Kristo mem enmetis en la Kolegion de la dekdu Apostoloj sub la regado de Petro kaj senĉese renovigas en la Kolegio de la Episkopoj, tiel ke ĝi kreskas ĉiam pli en la tuta mondo, restante kunligita kun la posteulo de Petro kaj sub lia gvido. La Koncilio ne nur esprimis, sed ankaŭ grandege vivigis, ĉi tiun principon de kolegieco de la Episkopoj, kiam, interalie, ĝi eldiris la deziron pri stabila Instanco; kiun Paŭlo la sesa fondis starigante la Sinodon de la Episkopoj, kies agado ne nur donis novan dimension al la pontifikado de Paŭlo la sesa, sed ankaŭ, poste, jam en la unuaj paŝoj, klare influis la pontifikadon de Johano Paŭlo la unua kaj de lia neinda posteulo. La principo de ĉi tiu kolegieco montriĝis aparte taŭga en ĉi tiu malfacila postkoncilia epoko, kiam la komuna kaj sama opinio de la Kolegio de la Episkopoj - kiu precipe per la Sinodo manifestis sian unuecon kun la posteulo de Petro - forigadis dubojn kaj samtempe montradis la ĝustajn vojojn por renovigi la Eklezion, en gia universala dimensio. Fakte el la Sinodo, krom aliaj aferoj, estiĝis tiu potencega impulso al la evangelizado, esprimita de la Apostola Admono titoIita "Evangelii nuntiandi" (17), kiu estis tiel ĝoje akceptita, kiel programo de apostola kaj paŝtista renovigo. La saman sintenon la Sinodo de la Episkopoj konservis en la lasta ordinara sesio, kiu okazis ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la morto de Paŭlo la sesa, kaj, kiel konate, pritraktis la katekizadon (**). La rezultoj de tiu Kunveno ankoraŭ devas esti ordigataj kaj eldirataj de la Apostola Sidejo.

Ĉar Ni pritraktas la evidentan evoluon de la formoj, en kiuj esprimiĝas la kolegieco de la Episkopoj, estas almenaŭ memorigende, kiel firmiĝis la naciaj Episkoparaj Konferencoj en la tuta Eklezio kaj aliaj specoj de kolegiecaj strukturoj, ĉu internaciaj ĉu apartaj de kiu ajn kontinento. Koncerne, krome, la antikvegan tradicion de la Eklezio, oni devas emfazi la agadon de la lokaj Sinodoj. Estis, ja, intenco kaj decido de la Koncilio - taŭge plenumitaj de Paŭlo la sesa - ke tiaj strukturoj, elprovitaj de la Eklezio tra la jarcentoj, samkiel la aliaj formoj de kolegieca kunlaboro de la Episkopoj - kia la tiel dirita metropoleco, por ne memorigi la unuopajn diocezojn - viglu en la komuna unueco de la Eklezio plene konsciaj pri sia identeco kaj pri sia aparta karaktero. Ankaŭ la sacerdotoj pleniĝas per la sama spirito, laŭ kiu ili sentas sin kunlaborantaj kaj kvazaŭ kunrespondecaj; kaj tio estas konfirmita de la multnombraj sacerdotaj Konsilioj naskiĝintaj post la KonciIio. Ankaŭ en la laikojn penetras ĉi tiu sento, kiu ne nur konfirmis la jam ekzistantajn organizojn de laika apostolado, sed ankaŭ kreis iujn novajn, ofte kun malsimila naturo kai provizitajn per grandega fervoro. Krome, laikoj, konsciaj pri sia respondeco fronte al la Eklezio, volante devontigis sin al la kunlaboro kun la Paŝtistoj kaj kun la reprezentantoj de la Institutoj de konsekrita vivo, en la diocezaj Sinodoj aŭ en la paŝtistaj Konsilioj de la paroĥoj kaj de la diocezoj.

Estas necese, ke Ni, komencante ĉi tiun Nian Pontifikadon, pripensu ĉi-ĉion, por danki Dion, por vigle kuraĝigi ĉiujn Fratojn kaj Fratinojn, kaj por memorigi fervore kaj dankeme la agadon de la dua Vatikana Koncilio kaj Niajn elstarajn Antaŭulojn, kiuj naskis ĉi tiun novan "ondon" de la vivo de la Eklezio, tre pli potencan ol la simptomojn de dubo, de disfalo kaj de krizo.

 

6. Kaj kion diri pri la iniciatoj naskiĝintaj el la nova ekumena sinteno? Johano la dudektria, Plejsupra Paŝtisto de la Eklezio inda je eterna memoro, kun evangeIia klareco taksis, ke la demando pri reunuiĝo de Kristanoj simple baziĝas sur la volo de Jesuo Kristo mem, nia Majstro, kiun li ofte esprimis, kaj precipe eldiris en la preĝo de la Vespermanĝo, la tagon antaŭ sia morto: «Mi preĝas... Patro... por ke ĉiuj estu unu» (18). Koncize plenumis ĉi tiun postulon la dua Vatikana Koncilio, per la Dekreto pri ekumenismo. La Plejsupra Pontifiko Paŭlo la sesa, per la helpo de la Sekretariato por unuiĝo de Kristanoj, eksperimentis la unuajn nefacilajn klopodojn por la atingo de ĉi tiu unueco. Ĉu ni iris malproksimen sur ĉi tiu vojo? Nu, kvankam Ni ne volas detale respondi al tio, minimume Ni povas aserti, ke ni vere kaj grave progresis. Fakte, estas certe, ke ni persiste kaj taŭge laboris, kaj ke kune kun ni ankau zorgis pri tio la reprezentantoj de aliaj Eklezioj kaj de aliaj kristanaj Komunumoj, pro kio ni estas sincere dankaj al ili.

Estas vere, krome, ke en la nuna situacio de la Kristanaro kaj de l’ mondo, ne prezentiĝas alia ebleco plenumi la universalan taskon de la Eklezio koncerne ekumenajn aferojn, ol serĉi fidele, persiste, humile kaj eĉ kuraĝe la vojojn taŭgajn por la alproksimiĝo kaj la unuiĝo, laŭ la ekzemplo de la Pontifiko Paŭlo la sesa mem. Ni devas, do, strebi al unueco, ne malkuraĝiĝante pro la malfacilaĵoj, kiuj prezentiĝas aŭ plimultiĝas; alie, ni ne estus fidelaj al la vorto de Kristo, nek ni plenumus lian testamenton. Nu, ĉu licas alfronti tiun riskon?

Ne mankas tiuj, kiuj, troviĝante antaŭ malfacilaĵoj aŭ taksante negativaj la rezultojn de la unuaj ekumenaj eventoj, volus malantaŭeniri. Kelkaj eĉ opinias, ke ĉi tiuj klopodoj malutilas al la afero de la Evangelio, naskas eĉ pli seriozan malkonkordon en la Eklezio, konfuzas la ideojn en la aferoj da kredo kaj moralo, kondukas al iu specifa religia indiferenteco. Kvankam eble estas bone, ke tiuj, kiuj tion opinias, deklaru siajn timojn, tamen ankaŭ tiurilate oni devas resti en la ĝustaj limoj.

 

 

 

(1) Joh 1,14.

(2) Joh 3,16

(3) Heb 1,1 s.

(4) El la antaŭpaska preĝo.

(5) Joh 16,7.

(6) Joh 15,26 s.

(7) Joh 16,13).

(8) Ago 2,7

(*) Ĝi aperis en Esperanto-traduko sub la titolo «La vojoj de la Eklezio».

(9) Dogma Konst. pri la Eklezio Lumen gentium, 1: AAS 57 (1965) 5

(10) Efe 3,8.

(11) Joh 14,24.

(12) Papo Paŭlo la sesa, Encikliko Ecclesiam Suam: AAS 56 (1964) 650 s.

(13) Mat 11,29.

(14) Ĉi tie estas memorigendaj la ĉefaj dokumentoj de la Pontifikado de Paŭlo la sesa, kelkajn el kiuj menciis li mem, kiam li parolis dum la Meso en la Soleno de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en la jaro 1978: Encikl. Ecclesiam Suam: AAS 56 (1964) p. 609-659; Ap. Let. Investigabiles Divitias Christi: AAS 53 (1965), p. 298-301; Encikl. Mysterium Fidei: AAS 57 (1965), p. 753-774; Encikl. Sacerdotalis Caelibatus: AAS 59 (1967), p. 657-697; Solena Kredkonfeso: AAS 60 (1968), p. 433-445; Encikl. Humanae Vitae: AAS 60 (1968), p. 481-503; Ap. Adm. Quinque iam Anni: AAS 63 (1971), p. 97-106; Ap Adm. Evangelica Testificatio: AAS 63 (1971), p. 497-535; Ap. Adm. Paterna cum Benevolentia: AAS 67 (1965), p. 5-23; Ap. Adm. Gaudete in Domino: AAS 67 (1975), p. 289-322; Ap. Adm. Evangelii Nuntiandi: AAS 68 (1976), p. 5-76.

(15) Mat 13,52.

(16) 1 Tim 2,4.

(17) Papo Paŭlo la sesa, Ap. Adm. Evangelii Nuntiandi: AAS 68 (1976), p. 5-76.

(**) V. «Espero Katolika" 5/1978, 6-7/1978, 8/1978, 10-11/1978, 1/1979 kaj 2/1979.

(18) Joh 17,21; komp. saml. 17,11-22 s.; 10,16; Luk 9,49 s., 54.