|
Ĉio estas preta por la unua konklavo de la tria jarmilo. Hodiaŭ posttagmeze la
kardinaloj-elektantoj ekloĝis en Domo Sankta Marta. Morgaŭ
(18.04.2005) posttagmeze en Romo la 115
kardinaloj el 52 landoj de la 5 kontinentoj komencos la proceduron por elekti la
264an posteulon de Sankta Petro Apostolo, la 265an Papon de la roma Katolika
Eklezio.
La situacion priskribis la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo,
Joaquin Navarro Valls, dum longa renkontiĝo kun la gazetaro sabate. Li interalie
resumis la 12 kunvenojn de la Konsilio de la Kardinaloj, kunvenoj - li diris -
“kiuj okazis sub la insigno de granda familiareco”, verŝajne esprimo de la
grandega respondeco, kiun ĉiuj kardinaloj sentis dum tiuj momentoj. Tio ebligis
trovi grandegan konsenton pri la temoj pritraktitaj en la kunvenejo. Sed - li
certigis - dum neniu ĝenerala kunveno iu ajn proponis nomon de estonta Papo (la
tiel nomataj “papigebluloj”, kiel oni diras popole).
Inter la novaj informoj de la hieraŭa gazetara konferenco estas la fakto ke
ankoraŭ oni ne scias ĉu la kardinaloj decidos aŭ ne voĉdoni jam
hodiaŭ
posttagmeze, kaj ke la procesio de la kardinaloj por atingi la Sikstan Kapelon
ne startos el la Paŭlana Kapelo, fermita pro la restaŭrado de du freskoj de
Mikelanĝelo, sed el la apuda Salono de la Benoj.
La unua tago. Morgaŭ la 115 kardinaloj matene je la 10a horo kuncelebros
en la Baziliko de Sankta Petro la Meson “por la elekto de la Roma Pontifiko”.
Posttagmeze, je la horo 16.30, komenciĝos ilia procesio. Multaj televidoj
elsendos rekte la eventon.
Poste oni donos la “Extra Omnes” (latina frazo por “ĉiuj iru for”) kaj oni
fermos la pordojn. En la Siksta Kapelo ĉiuj kardinaloj-elektantoj ĵuros: la
kardinalo-dojeno legos la formulon kaj poste ĉiu kardinalo, eldirante sian nomon
kaj metante la manojn sur la Evangelio, diros: “mi promesas, mi devigas min kaj
mi ĵuras”.
La horaroj. Navarro Valls konigis ankaŭ la horarojn de la konklavo. Je la
7.30 ĉiumatene la kardinaloj celebros Meson en la Domo de Sankta Marta; je la
horo 9a ili jam estos en la Siksta Kapelo. Post preĝo, komenciĝos la 2 matenaj
voĉdonoj. La 2 posttagmezaj voĉdonoj komenciĝos je la horo 16a.
Horaro de la fumadoj. La balotilojn kaj la personojn notojn de la
kardinaloj oni bruligos post ĉiu dua baloto, matene kaj posttagmeze. La fumadoj
povus okazi ĉirkaŭ la horoj 12a kaj 19a, krom, kompreneble, en la kazo ke la
novan Papon oni elektu jam dum la unua voĉdono.
"La kontrolo kaj la “resalubrigo” (tio estas, la forigo de eventualaj
iloj por aŭskulto, elsendo, kaptado, sonbendigo ktp) de la Siksta Kapelo kaj de
la Domo de Sankta Marta estis farita de la vatikana ĝendarmejo”, certigis la
vatikana proparolanto, klarigante ke en la Siksta Kapelo ne estas kapteblaj la
signaloj de poŝtelefonoj: la ŝirmigo realigita de teknikistoj estas kompleta kaj
netrapenetrebla. “Ni esprimu dankon al la vatikana ĝendarmejo”, aldonis Navarro
Valls “kiu plenumis dum la nunaj tagoj eksterordinaran, nekredeblan laboron:
estas bone, ke oni sciu tion”.
Kardinaloj povos piediri. La kardinaloj povos atingi piede la Siksta
Kapelon el Domo de Sankta Marto, se ili deziras tion. Tiuj, kiuj petos tion,
povos utiligi aŭtobusetojn. La alirejoj de la korto de Sankta Damazo, tra kiu
transiros la kardinaloj por suriri al la Siksta Kapelo, estos sigelitaj kaj la
itinero estos komplete izolita. Ankaŭ pro ĉi tiu motivo, dum la tagoj de la
konklavo restos fermitaj por la turistoj la kupolo de la Baziliko kaj la
ĝardenoj, dum oni povos aliri al la tombo de Johano Paŭlo la 2a en la vatikanaj
grotoj.
Koloro de la fumadoj. “Ne venu por demandi al mi kiun koloron havas la
fumadoj, kiam ili eliros el la kamentubo” Navarro ŝerce diris, aludante la
dubojn, kiuj estiĝis dum la antaŭa konklavo (kiam la fumadoj ofte estis mezvoje
blank-nigraj), aldonante, ke “ni ĉiuj travivos la eventon rekte”. Ĉiel ajn, li
klarigis, mons-ro Piero Marini, papa ceremoniestro, certigis, ke oni alprenis la
taŭgajn rimedojn por ke la fumadoj estu nete nigraj aŭ blanka. Ĉiel ajn ni
memorigas, ke la klaran anoncon de la elekto donos ankaŭ la sonoriloj de la
vatikana Baziliko, kiu festsonoros.
|