|
“Misiado: Pano dispecigita por la vivo de la mondo”, jen la titolo de la
mesaĝo de Papo Johano Paŭlo la 2a por la monda misiista tago 2005 kiu
soleniĝos venontan monaton oktobron.
Johano Paŭlo la 2a subskribis ĝin la 22an de februaro, kaj ĝia publikigo
okazis hieraŭ. La dokumento, kiel diras ĝia titolo mem, entenas meditojn
pri la misiado, aparte kun rilato kun la “dispecigita Pano”. La nuna estas
fakte la Jaro de la Eŭkaristio. La 10a kunveno
finiĝis per la trapreĝo de Regina Coeli.
|
|
Hodiaŭ okazis la 12a kaj lasta ĝenerala kunveno de
la Konsilio de la Kardinaloj, kun la partopreno de 143 el ili.
LA KONKLAVO BLOKAS LA POŜTELEFONOJN
Poŝtelefonoj ne
funkciantaj, “resalubrigo” de Domo Sankta Marta kaj de la Siksta Kapelo: nur dum
la eniro de kardinaloj en la konklavon ĉeestos la moderna teknologio.
La eniron de la
kardinaloj en la konklavon oni elsendos televizie. Tion diris la direktoro de la
gazetara salono de la Sankta Seĝo hodiaŭ (16-04.2005), Joaquin Navarro Valls,
kiu ankaŭ aldonis pliajn detalojn. La fumadoj okazos je preskaŭ la horoj 12a kaj
19a, kondiĉe ke ne okazu la elekto de la Papo dum la unua voĉdono. La slipojn
kaj personajn notojn de la kardinaloj oni bruligos post ĉiu dua balotado, matene
kaj posttagmeze. Oni decidos nur post la eniro en la konklavon kaj post la
“extra omnes” (ĉiuj iru for) ĉu la unua voĉdono okazu jam lunde posttagmeze.
Navarro komentis
ankaŭ la diraĵojn de la gazetaro pri eblaj “papigeblaj” kardinaloj. Dum neniu
ĝenerala kunveno oni menciis nomojn, li certigis, aldonante, ke “etoso el granda
familieco” karakterizis la kunvenojn de la kardinaloj, kaj tio ebligis i.a. trovi
grandegan konsenton pri la pritraktataj temoj.
La kardinaloj
elektantoj translokiĝos en la Domon de Sankta Marta morgaŭ posttagmeze, dimanĉe,
ĉiuj samtempe por la vespermanĝo. Dum la tagoj de la konklavo estos fermitaj la
kupolo de la Baziliko de Sankta Petro kaj la vatikanaj Ĝardenoj.

Navarro ankaŭ ŝercis pri la koloro de la fumadoj kaj pri la duboj pri ili, kiuj
estiĝis dum la antaŭa konklavo. “Ne venu por demandi al mi kiun koloron havas la
fumadoj, kiam ili eliros el la kamentubo” li diris, aldonante, ke “ni ĉiuj
travivos la eventon rekte”. Ĉiel ajn, li klarigis, mons-ro Piero Marini, papa
ceremoniestro, certigis, ke oni alprenis la taŭgajn rimedojn por ke la fumadoj
estu nete nigraj aŭ blanka. Ĉiel ajn ni memorigas, ke la klaran anoncon de la
elekto donos ankaŭ la sonoriloj de la vatikana Baziliko, kiu festsonoros.
"La kontrolo kaj
la “resalubrigo” (tio estas, la forigo de eventualaj iloj por aŭskulto, elsendo,
kaptado, sonbendigo ktp) de la Siksta Kapelo kaj de la Domo de Sankta Marta
estis farita de la vatikana ĝendarmejo, kiu plenumis tute eksterordinaran
laboron”, certigis la vatikana proparolanto, klarigante ke en la Siksta Kapelo
ne estas kapteblaj la signaloj de poŝtelefonoj: la ŝirmigo realigita de
teknikistoj estas kompleta kaj netrapenetrebla.
Koncerne la voĉdonojn, por la elekto de la nova Papo necesos du trionoj de la
validaj voĉoj, tio estas 77 voĉoj, fronte al 115 elektantoj.
|