Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE

 

 

15an de aprilo 2005

KARDINALOJ
En la dek unua ĝenerala kunveno de la Kolegio de la kardinaloj, kiu komenciĝis ĉi-matene je la horo 9a, partoprenis 132 kardinaloj kaj ĝi estis tute dediĉita al la interŝanĝo de ideoj pri la problemoj de la Eklezio kaj de la mondo. “Ankaŭ hodiaŭ -sciigas gazetara komuniko - kelkaj kardinaloj, kiuj gvidis la Kongregaciojn aŭ la Papajn Konsiliojn de la Roma Kurio, priskribis la ĉefajn problemojn, kiujn ili alfrontis en sia institucio”.

APERIS LA KAMENTUBO
Dum la kardinaloj finis sian kunvenon en la Nova Aŭlo de la Sinodo, en placo Sankta Petro ariĝis grupo de fotistoj kaj scivoluloj, kiuj alcelis siajn fotoaparatojn al la tegmento de la Siksta Kapelo, kie kelkaj laboristoj instalis longan kamentubon. El ĝi eliros la fumadoj, kiuj konigos la rezulton de la voĉdonoj de la konklavo.
Male ol supozite, ne okazis la provo de fumado (el flava koloro)

8A EL LA NAŬTAGO
Hodiaŭ posttagmeze en la Vatikana Baziliko estis celebrita je la horo 17a la oka kaj antaŭlasta el la 9 celebroj dum 9 tagoj. Ĝin celebris mons-ro Piergiorgio Silvano Nesti, emerita ĉefepiskopo de Camerino-San Severino Marche (Italio). La hodiaŭa Meso estis tiu proponita de la Kongregacio por la institutoj de konsekrita vivo kaj societoj por apostola vivo, kies sekretario estas mons-ro Nesti.

ĴUROJ
Ankoraŭ je la horo 17a en la Aŭlo de la Benoj la oficistoj kaj prizorgantoj de la konklavo ĵuris sekretecon. La religiuloj kaj laikoj, kiuj iamaniere estos koncernataj de la konklavo, devas eldiri kaj subskribi ĵuron per kiu ili devigas sin al sekreto pri ĉio kiu okazas dum la konklavo.
 

 

La ĉefa itala privata televidstacio elsendos filmon “Karol”, pri la jaroj de la juneco de pola pastro, kiu ŝanĝis la Eklezion. Piotr Adamczyk estas Karol Wojtyla

Wojtyła kiu amis la vivon kaj la liberecon
Historio de knabo kiu fariĝos Papo

Ili ridas, kiam la viro, kiu estos Papo, prezentiĝas je la renkonto kun kardinalo (kiu anoncas al li, ke li estis elektita ĉefepiskopo de Krakovo) havante je la piedoj gimnastikajn ŝuojn, konsumitajn de la tempo kaj de la surmontaj promenadoj. Kaj je la fino de la filmo ili aplaŭdegas, kortuŝitaj. Ili estas la monaĥinoj, pastroj kaj gereligiuloj kiuj hieraŭ (14.04.2005) spektis en la roma Papa Laterana Universitato la premieron de “Karol, la viro kiu fariĝis Papo”, la filmo kiun la ĉefa privata itala televidstacio elsendos venontajn lundon kaj mardon. La filmo rakontas la vivon de Wojtyla, ekde juneco ĝis tiu “se mi eraras, vi korektos min”, la frazo de lia unua parolado kiel Papo.

"La vivo estas verŝajne ondo de miro, ondo pli alta ol la morto”, diris iam la Papo. La Karol de la filmo estas brila knabo, kiu amas la vivon, kiu defendas la rajtojn kaj liberecon de la homoj. La rolon de la juna Karol interpretas la pola aktoro Piotr Adamczyk (33-jaraĝa).

La reĝisoro kaj la produktantoj anoncis, ke ĉi tiu filmo estas parto de pli granda projekto, kiu havos du pliajn partojn pri la papado. La filmado komenciĝos venontan septembron. En Pollando la filmon oni elsendos la 18an de majo, naskiĝtago de Johano Paŭlo la 2a.